MULTATULI-BIOGRAFIO

Eduard Douwes Dekker en 1853
Ekde 1860, kiam Multatuli debutis per Max Havelaar, sia revolucia romano kontraŭ malbonstatoj ĉe la estraro de Nederlanda-Hindio (la tiama nomo de Indonezio), li precipe restis fama kiel verkisto de tiu unu libro. La granda sukceso de Max Havelaar povus funkcii kiel lumĵetilo kiu atentigu la legantojn pri la postaj libroj de Multatuli, sed ŝajnas kvazaŭ ankaŭ la inverso okazis: falis tiom de lumo sur la rakonto per kiu la verkisto establis sian nomon, ke la resto de lia verko ricevis malpli da atento.
Efektive en 1860, Multatuli tuj faris eksterordinare grandan impreson. En la Dua ĉambro klarigis pastoro d-ro Wolter Robert van HoŽvell (1812-1879), kiu jam multe pli frue pledis por reformoj en Indonezio, ke la romano venigis 'iun certan tremon' tra la lando. Oni ja demandas sin, ĉu la pastoro per ĉi tio ne troigis. La Havelaar finfine signifis gravan apogon de lia politiko, kaj aklamo por Multatuli signifis en iu senco ankaŭ aklamo por van HoŽvell. Nun, post pli ol cent jaroj estas malfacile kontroli precize kiom da homoj tremis, sed la faktoj jes indikas, ke la nomoj de la multatuli'aj ĉefpersonoj en mallonga tempo estis ĝenerale konataj, kaj de la gazetaro povis esti uzataj sen plia klarigo. Laŭ multatuli en Nederlando la Havelaar'oj estis primokitaj de la Slijmering'oj kaj de la Droogstoppel'oj (Salivuloj kaj Sekmensuloj). Ĉiu sciis kio estis Slijmering, nur pri la demando, kiu apartenis al tiu kategorio facile povis esti diferenco de opinio. En la Dua ĉambro venis tumulto, kiam oni insultis unu la alian reciproke per Droogstoppel.
Max Havelaar, unua eldono de 1860
Ke la tremoj de van HoŽvell preteriris al la plej granda parto de la loĝantaro, mi per ĉi tio ne volas kontesti. Sed ĉiu politika kaj literatura diskuto okazis, tiam ankoraŭ pli ol nun, en malgranda supra tavolo. Socialismo apenaŭ ekzistis en Nederlando kaj la socia demando, la problemo de la neglektita plimulto, estis ankoraŭ malkovrota.
La Havelaar estis grandega sukceso tiugrade ke la libro estis tuj agnoskita kiel granda literatura faritaĵo. Kaj krome multatuli sukcesis meti sub ĉies atento sian duoblan temon: la ekspluatado de la oficisto Eduard Douwes Dekker. Sed Registaro kaj Ĉambro ne plenumis tion por kio multatuli pledis. La verkisto spertis ĉi tion nur mallonge kiel sukcesa klopodo, sed finfine kiel embarasa malvenko. Tamen oni ja konsentis, ke lia libro en la sekvantaj jaroj influis la nederlandan kolonian estraron: nerekte, nepruveble, sed ankaŭ neneigebla. Estas la bildo de la juna registara oficisto kiu plene je belaj planoj migris al la Oriento, inspirita de la parolado al la estroj aŭ de la fino de la rakonto pri Saidjah. Pruvebla estas la vendosukceso de la romano, kiu estis presita en tiom da eldonoj, ke totala eldonkvanto ne estas kalkulebla. Krome, la nombro de tradukoj dum la lastaj jaroj denove plialtiĝis.
Per ĉi ĉio la verkaro de multatuli estis definitive ligita kun Hindio. Oni devas esti iom tolerema kiam vojaĝagentejoj rekomendas siajn aerklimatizitajn hejmsopirajn vojaĝetojn al Indonezio kiel Max Havelaar-vojaĝoj, sed tamen la kuplado en si mem estas tre komprenebla. efektive, La pledo por plibonigo de la indonezia situacio, kiun multatuli finfine opiniis grava por Nederlando mem (pri libereco de Indonezio oni ne aŭdis antaŭ la ŝanĝiĝo de la jarcento) formas unu el liaj plej gravaj temoj, ĉie ĉe li retrovebla. Nur: tio ne estas ĉio. Lia verkaro havas multe pli interesajn flankojn.

Naskiĝdomo de Eduard Douwes Dekker
Eduard Douwes Dekker naskiĝis la duan de marto 1820 en domo en la amsterdama Korsjespoortsteeg, kie nun inter la bordeloj la multatuli-muzeo estas establita. Li cetere nur mallonge loĝis tie. Li estis registrita kiel Eduard Dekker. Dekker estis la nomo de lia avino laŭ patra flanko, Engeltje Dekker. Lia patro nomiĝis Engel Dekker, naskita en Zaandam, studis de 1800 ĝis 1807 en la amsterdama Instruista Seminario por la Marnavigado, kaj edziĝis en 1809 kun kvin jarojn pli aĝa amelanda orfino Sietske Eeltjes Klein, kiu donis al li ses infanojn:
Catharina, kiu edziniĝis kun la marŝipestro Cornelis Abrahamsz; Pieter iĝis pastoro; Jan unu marŝipestro, poste tabakkulturisto en Indonezio, kiu tre ofte finance helpis multatuli'n, malfeliĉe jam en 1864 mortis; Antje, kiu 12 tagojn post sia naskiĝo mortis; Eduard, nia verkisto; kaj Willem, kiu kiel deksesjaraĝa maristlernanto dronis.
Tine, la unua edzino

Nonnie kaj Edu, la infanoj
Lia patro estis respektata marŝipestro, navigas sur modernaj, por tiu tempo grandaj ŝipoj kaj verŝajne havis bonan enspezon.
Oni asertis, ke Sietske Klein suferis pro nervmalsano kaj ke ŝia fama filo heredis tiun malsanon. certe estas ke Eduard Dekker estis tre nervoza. Tio ŝajnas tre kompreneble. Li estis artisto kun tre delikataj nervoj. Verŝajne ankaŭ lia patrino estis tre incitiĝema, sed kio signifas tion?
Estis la intenco ke Eduard, same kiel lia frato Pieter, fariĝu pastoro, sed la latinan lernejon, li ne finis. Li laboris kelkajn jarojn ĉe firmao pri tekstilo, sed evidente sen plezuro: en sia dekoka jaro li foriris per la ŝipo de sia patro al Nederlanda-Hindio, kie oni en tiu tempo ankaŭ sen direktita edukado povis finveni ĉe la landestraro.

Lia ofica kariero disvolviĝis neordinare. En januaro 1839 li estis akceptita en la Ĝenerala Financkontrolejo en Batavia; unu jaron poste li estis tie skribisto. En 1842 li ricevis tre memstaran pozicion kiel kontrolisto dua klaso en Natal ĉe la okcidenta marbordo de Sumatra, kie li estis kvazaŭ la nura eŭropano kaj unuigis en si ĉiajn funkciojn. Neglektado de la financa administrado kondukis al tio, ke li estis akuzita de fraŭdo. La afero estis tiom komplika ke nek ekzamenoj de la indoneziaj oficistoj, nek la ampleksa esploro de pli postaj Multatuli-esploristoj, ĝis en nia tempo donis klaregan rezulton. Sed ja estas klare ke la suspekto de kelkaj superuloj, kvazaŭ Dekker montrompis laŭ ordinara maniero la kason, ne estis justigita. Dekker estis devigita verŝi grandajn sumojn en la ŝtatan kason. Li estis longan tempon suspendita kaj estis finfine relokigita en multe pli malalta rango. Post ĉi tiu okazaĵo li laboris en la jaroj 1845-52 ĝis kontenteco; en 1848 li estis sekretario de Menado (Celebes). La dekan de aprilo 1846 li edziĝis kun la malriĉa baronino Everdine van Wijnbergen (Tine, 27/9/1819-13/9/1874). Kiam li en 1851 estis promociita ĝis asistanto-rezidanto de Ambon li malsaniĝis. Dekker ricevis forpermeson kaj revenis en 1852 kun sia edzino en Amsterdam. En ĉi tiu forpermesa tempo li implikiĝis en financajn malfacilaĵojn pro vivi lukse, laŭ propra karaktero kaj hinda kutimo, kaj lasis multajn partopreni en riĉeco pri kiu li tute ne povis disponi. Li restis pli longe en Nederlando ol estis la intenco kaj revojaĝis post ripetita prokrasto kaj forta instigo de la Ministerio pri Kolonioj en 1855 al Batavia. Intertempe la unua infano, Pieter Jan Constant Eduard (Edu, 1/1/1854-4/3/1930) naskiĝis. En Max Havelaar la 'malgranda Max' estis bazita sur li.

A.J. Duymaer van Twist

C.P. Brest van Kempen
Ĉar vicreĝo Albertus Jacobus Duymaer van Twist (1809-1887) sciis, ke Dekker volis dediĉi sin al la loĝantaro, li estis nomumita asistanto-rezidanto de Lebak, unu el la plej malriĉaj regionoj de Java. La decido estis de la kvara de januaro 1856. Ĉi tie post mallonga tempo okazis la konata konflikto de Max Havelaar kaj liaj superuloj.
La reganto Karta Nata Negara
La situacioj en Lebak estis teruraj. Dekker vane petis pri plenpova mandato por agi kontraŭ la regento de Lebak, la plej altranga enlanda estrarano, sankta fripono, la raden adipati Karta Nata Negara (1790-1879), kiu - ankaŭ laŭ pliposta ekzameno - kulpis pri malbona estrado kaj ekspluatado de siaj subuloj. Li jam estis ĉiopova kaj laŭlitere elsuĉis la popolon, ŝtelis ĉion kion li povis, venenis tiun kiu ne komplezis al li. La indonezia registaro sciis tion, sed la reganto ĝuis la potencan apogon de pastroj kaj ŝajn-sanktaj Mekka-irantoj. Dekker pasis sian rektan estron Carel Pieter Brest van Kempen (1815-1865), la rezidanto de Bantam, kaj petis rekte al la vicreĝo por interveni. Sed la plej alta funkciulo en Nederlanda-Indonezio ne pensis pri reagi en tia maniero kontraŭ la ofica hierarĥio kaj la indoneziaj kutimoj: li rifuzis akcepti Dekker. Jam pli frue, la 29an de marto 1856, tiu petis sian eksigon. Li estis konvinkita de sia pravo kaj atendis ke li tion finfine ankaŭ ricevus, sed ĉi tio neniam okazis. Li vane serĉis alian postenon en Nederlanda-Hindio kaj revenis en 1857 al Eŭropo. Lia edzino Tine devis postresti ĉe lia frato Jan. Tie naskiĝis ilia dua infano: Elisabeth Agnes Everdine (Nonnie, 1/6/1857-11/6/1933). Li por la unua fojo vidis ŝin kiam la familio kuniĝis en Visť en julio 1859.
Domo de la familio en Lebak
Ekde 1859 li komencis, sub la kaŝnomo Multatuli (mi multe suferis), akran batalon por humana traktado de indiĝenoj, por religia libereco, libera studo, emancipiĝo de la virino, ktp. En 1860 aperis Max Havelaar; En ĝi li rakontas sian propran historion, sed per rafina konstruo de la romano la leganto nur en la daŭro de la libro malkovras ke tio kio komence ŝajnis elpensita rakonto fakte signifis akran kondamnon de la nederlanda agado en Nederlanda-Hindio. Krom parte templigita komento Max Havelaar estas ankaŭ roma,tika artaĵo, kaj ĝi donas bildon de homo, kiu agas kontraŭ sia ĉirkaŭaĵo por fari tion, kio laŭ lia konvinko estas farenda. La ofica kariero de Dekker finiĝis, sed je lia kvardeka jaro li komencis karieron kiel verkisto.
Lia lingvouzo tuj frapis la okulojn de ĉiu leganto ĉe mia debuto. Kaj tio estas ankaŭ komprenebla.
Nicolaas Beets
Kiom da vivo li blovis en la nederlandan lingvon, oni konsciiĝas plej done foje foliumante tra la skribaĵoj de lia samtempuloj. Oni provu 'Onze Buurt' de la fratino de Nicolaas Beets (1814-1903), en 1861 granda sukceso, sed nun preskaŭ forgesita. Aŭ malpli populara verkisto kiel Bosboom-Toussaint (1812-1886), kiu ankoraŭ nun estas legata. La komparo donas la saman rezulton. La aprezo kiun Multatuli ricevis pro tia bela lingvo kaj liaj belegaj rakontoj, incitis lin kiam ĝi venis homoj kiuj neniam atentis pri kion li havis por diri.
Multatuli en 1862
De tiuj ĝi preskaŭ ĉiam venis. Jam rapide li similis verkiston, kiu esprimas siajn emociojn kaj konvinkojn skribe sed devas pagigi sin, kun putino.
Tio ne malhelpis ke Multatuli post 1860 verkis ampleksan verkaron. Ofertis Max Havelaar jam varion de ĉiaj malsamspecaj tekstoj, post ĉi tiu romano Multatuli ne plu verkis romanon kun seninterrompitaj rakontoj. lia dua libro Minnebrieven (Amleteroj) estis denove literaturo riskaĵo: muntaĵo de konsideroj kaj mallongaj rakontaj partoj, fikciaj leteroj kaj veraj dokumentoj. Ĝi estas parte daŭrigo al la Havelaar, sed ankaŭ libro pri la verkisteco de Multatuli. Ĉu tiu aspekto montriĝas en la figuro de Fancy, reprezentante la fantazion, la inspiran muzon de la romantiko, kaj ankaŭ la ideligitan bildon de lia nevino Sietske swart abrahamsz, filino de lia fratino Catharina. La muntaĵo sukcesas ŝajne ankaŭ por la samtempuloj, ĉar la libro estis dum la vivo de Multatuli eĉ pli ofte represita ol Max Havelaar. En 1862, Multatuli komencis sian grandan verkon: IdeŽn (Ideoj), origine pensita kiel ia unupersona revuo. Kvankam li ne povis elteni la por tia publikaĵo postulitan rapidon, tamen aperis ĝis 1877 tuta serio da epizodoj de dekoj da paĝoj, kunigitaj en sep kolektoj, entute 1282 numeritaj ideoj. La longeco de ĉiu ideo diferencas de unu linio ĝis centoj da paĝoj. Estas ĉiaj konsideroj, aforismoj, rakontoj kaj - Ideo 930 - eĉ kompleta teatraĵo: Vorstenschool. Krom ĉi tiu ĉefverko li verkis ankaŭ kelkajn broŝurojn, tre multajn artikolojn, kaj la longajn eseojn Specialisten (1871) kaj MillioenenstudiŽn (1873). La lasta enhavis inter alie strangan analizon de en hazardludejoj pritraktitaj ŝancludoj. Multatuli regis ĉi tiun temon bone: li ofte provis kontraŭ sia konvinko ĉi tiel seniĝi de siaj kreditoroj.
Ĉe la titolo de lia unua eseo jam estas traduko bezonata: specialistoj. En Specialiteiten Multatuli indikas la danĝeran emon por lasi ĉiujn gravajn decidojn prenitaj de fakidiotoj. Lia unua protesto estas, ke tiu kiu anoncis sin kiel specialisto, ne ĉiam estas vere fakkompetenta; sed pli interesa estas alia flanko de lia argumentado: ke ankaŭ la bonaj spertuloj estu je dispono de tiu kiu povas superrigardi diversajn kampojn, ke oni devas uzi la specialistojn sen submeti sin al ili.
Jan Rudolf Thorbecke
Kvankam li mokas en ĉi tiu libro la hindiaj specialistoj, kiuj bazas sian spertecon je onklo en Batavia, tamen ĉ tie temas nur tre parte pri hindio. Ankaŭ en Vorstenschool kaj aliloke en IdeŽn li verkas pri problemoj de la ŝtatestrado.
Ĉe neniu el la regantaj politikaj movadoj, liberaluloj kaj konservativuloj li povus aliĝi. Komenci oni pensis ke li estis liberalulo, ankaŭ li mem opiniis tion. Sed por li superregis en la liberala grupiĝo la burĝaj trajtoj. Liberalismo tro ofte signifis: libereco por la komerco. Multatuli opiniis sin multoble pli liberala ol tiuj homoj, kaj ĝistede polemikis kontraŭ ilia granda estro Jan Rudolf Thorbecke (1798-1872).

Ferdinand Domela Nieuwenhuis
En la dumtaga politiko li ofte emis al la konservativuloj, finfine li opiniis, ke ne estas de esenca graveco kiun politikan sistemon oni uzas. Decidoj ĉiam estis la devoplenumo kaj la kvalito de la regantoj. Li aplikis tiuj kriteriojn al la nederlandaj ministroj kaj ĉambranoj kaj deklaris ilin preskaŭ ĉiuj etpezuloj aŭ devopreterlasantoj. Pri la tuta parlamenta sistemo li verkis ekstreme kritike. Liaj atakoj kontraŭ vantaj potenculoj estis admirataj en rondoj de anarkiistoj, de Ferdinand Domela Nieuwenhuis (1846-1919), kaj ankaŭ en Francio kaj Germanio. Sed kion li volis meti kontraŭ ĉi tiun malkonvenan aŭtoritaton verdire iris en tute alian direkton: la direkto de bona reganto, de la klarpensa despotismo de la 18a jarcento. Tial oni trovas ĉe li la apelacion al la reĝo. Sed ĉi tie ja temas pri idealigita reĝo; ankaŭ Multatuli sciis, ke de la persono Willem III li povis nenion atendi.
Multatuli en 1864
Ĉi tiuj opinioj estis altmodaj, en multaj aliaj Multatuli ĝuste estis antaŭulo en la nederlanda socio. Antaŭ ol la feminismo en Nederlando ekzistis, li verkis pri la neglekto de virinoj kaj li atentigis pri la perfida seksa moralo. Hipokrita li opiniis la edukon de knabinoj, kiuj devis agi kvazaŭ ili pri sekseco nenion sciis, kiuj ne povis 'esti tio, kio ili estas'. Ĉi tie aplikiĝas lia konata slogano: "La alvokiĝo de la homo estas: esti homo". - la homo devas ekspluati ĉiujn homajn eblojn por ne esti malpli ol homo, sed li ankaŭ devas rekoni tion, kio estas en lia naturo, eĉ kiam li tie trovas neperfektaĵojn. Ankaŭ estas fatala voli esti pli ol homo.
Tiaj argumentoj alportis al Multatuli malamikojn, sed ankoraŭ pli multe oni malamis lin pro liaj skribaĵoj pri religio. Lia belega 'Gebed van den Onwetende' (Preĝo de l' Nescianto, 1861) esprimis lian dubon de kredanto en la paradoksa finfrazo "Ho dio, ne ekzistas dio". Poste li ne plu dubis kaj malkaŝe propagandis la ateismon, kiel tio neniam antaŭe estis farita. Li kontraŭbatalis la pastorojn kiuj volis repacigi la malkovrojn de la scienco kun la malnovaj religiverecoj; ŝajnis al li kompromisado pro la bone kovrita buterpano. En la 19a-jarcenta Nederlando ĉi tio ne eblis, sed ankaŭ je la fino de la sepdekaj jaroj de la 20a jarcento televido-elsendo de Gebed de Multatuli estis haltigita de la eslendkompanio. Kaj ĉi tie ne temis pri la EO.

Kiel li pledis por pli bona traktado de la hinda popolo, tiel li ankaŭ defendis la nederlandan laboristaron. En IdeŽn li publikigis la mastrumadan kaslibreton de amsterdama mueleja servisto kaj tute klare montriĝis ke de tiaj salajroj oni ne havis sufiĉe por siaj bezonoj. Li montris en kiom da rilatoj la nederlandaj laboristoj estis malsuperaj je la laboristoj el la ĉirkaŭantaj landoj, li indikis la teruran loĝigon - ofte en keloj - kaj atentigis ke en tiaj ĉirkaŭaĵoj ne eblas civilizacio. La estiganta socialismo Multatuli'on pro tio adoris, sed ankaŭ tiam li vidis unualoke sistemon, kaj sciigis per anonco, ke li ne estas socialisto.
Li agis kiel unuopulo por persona libereco. Ankaŭ tion la anarkiistoj admiris en li. Sed per lia pledado kontraŭ politikistoj, precipe kontraŭ la liberaluloj, kontraŭ la ekspluatado, sed ĉefe pro sia malkaŝa ateismo kaj sia komparo "ĝuo estas virto" li metis sin eksterluden. Reiro kiel oficisto iĝis definitive neebla.
Nun la libroj de Multatuli bone vendiĝis, kaj krome admirantoj ja pretis donaci al li financan apogon. Sed por iu kiel Multatuli mone ne devas ludi rolon. Li ne povas adaptiĝi al siaj modestaj enspezoj kaj do ĉiam havis ŝuldojn. Kiam li ricevis ion, tiam li ofte fordonis tion. Aŭ estis tiom malmulte ke oni plejeble iru kun ĝi al la ludtablo por pliigi ĝin. Sendube li havis grandan truon en sia mano. Post sia maldungo kiel asistanto-rezidanto de Lebak, Multatuli havis dum longa tempo monzorgojn. En 1866 li fuĝis al Germanio por savi sin de malliberpuno: li donis vangfrapon al iu kiu ofendis kantistinon.
Jacob van Lennep

Johannes van Vloten
Du jarojn poste la konservativa registaro havigis al li pardonon, esperante ke oni povus uzi lin kiel pamfletisto. Multatuli intertraktis en La Hago, sed liajn postulojn oni ne volis akcepti. En 1870 li definitive ekloĝis en Germanio kvankam li ankoraŭ ofte estis en Nederlando, t.e. por ampleksaj prelegrondvojaĝoj.
De 1856 ĝis en la sepdekaj jaroj Multatuli vivis en mizero. Dum liaj lastaj jaroj lia financa situacio pliboniĝis, grandparte danke al la bonega G.L. Funke (1836-1885), kiu ekde 1870 kiom eble da verkoj de Multatuli akceptis en sian eldonaĵaron kaj regule pagis la verkiston por lia laboro, daŭre stimulis kaj apogis lin kaj jare donacis 500 guldenojn kiel parto en la profito. Post la malglataj rilatoj kun eldonistoj kiel Jacob van Lennep (1802-1868) kaj F. Chr. GŁnst (1823-1885), Funke estas brila figuro en la malfacila ekzisto de Dekker.

Mimi, la dua edzino
Tine mortis en Venezia la 13an de septembro 1874. Tuj Multatuli petis siajn infanojn logi ĉe li en Wiesbaden. Ili rifuzis. Edu tiam havis preskaŭ 21 jarojn, Nonnie ĵus pli ol 17 jarojn. Ili pretendis je memstareco, sed ili ne rajtis falsi la veron. Ilia neestingebla malamo direktiĝis ĉefe al Mimi, la juna Marie Frederika Cornelia Hamminck Schepel (15/12/1839-25/9/1930), kiu ekde 1865 sin oferis por ilia patro, partoprenis en liaj plej nigraj tagoj, foje tagoj kun apenaŭ sekalpano, kaj, kontraŭ ĉiu socia konvencio, restis ĉe li.
Pere de Marie Anderson, kiu jam konis Multatuli'on, ŝi eklernis pri la Minnebrieven. Ŝi legis la libron kaj (anonime) skribis al la verkisto. Al tiu letero Multatuli respondis, kaj li volis ekkoni ŝin. La duan de junio 1862 Marie aranĝis renkontiĝon inter Multatuli kaj Mimi. Li tuj enamiĝis, sed ŝiaj gepatroj malaprobis la kontaktojn, kiuj tamen daŭris, ĉefe perletere.
Ekde 1866 Mimi loĝis ĉe Multatuli, foje eĉ en 'menage ŗ trois' kun Tine, kiu ofte kun la infanoj loĝis en Italio ĉe geamikoj. La unuan de aprilo 1875 Mimi kaj Multatuli geedziĝis en Roterdamo, kie ili estis pro la prezentado de lia teatraĵo Vorstenschool.

Post la morto de Tine Multatuli tre malmulte verkis; eble la senama konduto de la infanoj ĉefe kulpis pri tio. En 1877 aperis la sepa kolekto de IdeŽn. Poste Multatuli nur prizorgis novajn eldonojn de antaŭaj libroj. Ankaŭ Woutertje Pieterse restis nekompletigita. Li mem diris ke la inspiro malaperis, ĉar ĉio kio estis direnda li jam tiom ofte diris sen rezulto. Ankaŭ ĝenis al li pli kaj pli la publikaĵoj de kontraŭuloj pri lia privata vivo, precipe pri lia finfine malsukcesinta unua geedziĝo, la rilato kun liaj infanoj, lia dua geedziĝo kun Mimi. Plej dolorige li estis trafita de broŝuro de la verkisto de 'Baker- en Kinderrijmen', Johannes van Vloten (1818-1883), kun la malica titolo 'Onkruid onder de Tarwe'. Sed sian talenton kaj siajn radikalajn opiniojn li konservis ĝis al sia morto.

La tombejo de Multatuli
La urno de Multatuli
En 1880 li ricevis de admiranto d-ro Johannes ZŁrcher, 14.000 markojn donace por aĉeti kampodomo en Nieder-Ingelheim. Dekker tie pasigis siajn lastajn vivojarojn en plena soleco kun sia dua edzino kaj la malgranda Wouter, germana knabo kiun ili adoptis. Fakte estis Mimi kiu aranĝis ke la okan de marto 1878 Eduard Bernhold (25/1/1876-8/1945) iĝis parto de la familio dum Multatuli mem estis en Nederlando por prelegi. Ŝi sciigis lin pri ŝia decido, ne certe pri lia reago, sed, malgraŭ kelkaj duboj, li tamen telegrafis: "Behalte das Kind in Gottes Namen."

En 1882 oni organizis honorigon. Ĝi enspezigis 22.500 guldenojn. Per tio oni aĉetis dumvivan pension de 2.400 markoj por Multatuli kaj 1.000 markoj por lia eventuala vidvino. Dekker krome ricevis 5.700 guldenojn en kontanta mono.

Multatuli mortis en Nieder-Ingelheim la 19an de februaro 1887 pro astmo. Antaŭulo ĝis la fino, li elektis kiel unua nederlandano por cindrigo anstataŭ enterigo. La 23an de februaro li estis kremaciita.