el: MAX HAVELAAR AL MULTATULI
Verkita aŭtuno 1860
Publikigita novembro 1860


Kara Multatuli! Ne, tio ne eblas - mi ne estas verkisto. En Bruselo mi konis viron, kiu segis ŝtonojn por tomboj. Li segis ok horojn tage, kaj pensis pri tio, kion li volis. Mi ĵaluzas je tiu viro - sed verkisto mi ne estas.
Vi ofertas almi monon, po tiom por la folio. Kion vi volas diri per tio? Tiu ŝtonsegisto ricevis, mi kredas, dek tri frankojn por plenkreska tombŝtono, kaj por infantombŝtonoj iom malpli. Ankaŭ estis diferenco en la pago, laŭ la speco de ŝtono, kaj tiu speco dependis denove de la mezuro de la malĝojo. Mi sentas kion vi pensas: vi opinias ke la elekto inter marmoro kaj grejso estis fiksita laŭ riĉeco de la malĝojulo? Iusence, jes - sed tio ne estas tute ĝenerale. Malriĉuloj, ekzemple, aŭ la tiaj kiuj la tutan tagon bezonas por zorgi por resti vivantaj, ne povas kaj kapablas malĝoji. Malĝojo estas lukso. Kie oni malĝojas tie estas mono; mono por marmor- aŭ gnejsŝtono; mono por busto aŭ kruco; mono por helikrizoj, harpentraĵoj, esplerplenaj citaĵoj el la Skribo, aŭ buklaj preĝu-por-la-animoj. La malriĉulo - kontrolu foje Walter Scott1, en lia “Ouheidskenner“ - la malriĉulo ja havas ion alian por fari, ol malĝoji pri la perdo de frato, fratino, patro, patrino aŭ amato. La malriĉulo ne havas fraton, ne amaton. Li havas nenion el ĉi ĉio,... li havas sian vivon por bonteni, nenion alian.
La infano de la malriĉulo estas kostero en la buĝeto. La viro, la patro, en la familio de la malriĉulo, estas blanka javano kiu trinkas juniperbrandon, kaj sabate pagas sian profitan saldon. La patrino estas amerika kudromaŝino. Kie la patro mortas, estas sep guldenoj semajne perditaj. Kie infano subfalas, estas pakaĵo da vestaĵoj pli.
- Tio'stas pantalono d'mi frato, vi sciu, d'mi frato kiu estas morta. Li pasintan semajnon mortis-n-kaj kuŝas sur Sankta Entonis, vi scias.
Tiel diris tiu knabeto. Plaĉis al mi lia efelkustika n, - sed ke li estis fiera pri la pantalono de sia frato - tio ĝenis min. Oĥ, tiu povra frato sen pantalono! Kaj tamen:

Es muss doch ruhig sein,
Da unter Gras und Blumen,
Zu schlafen ganz allein!

Tie vi denove vidas kio estas versoj! Ĉar iru foje rigardi sur tiu tombejo de Sankta Antonio2 kaj serĉu tie al floroj. Vi tie pleje trovos la malnoblaj floroj kiujn la naturo donas por nenio, sed civilizitajn, decajn, oficialajn-ĉagrenantajn florojn oni ne trovas tie; mi aldonmensogas ilin, en mia kanteto,... pro la mezuro.
Kiam vi nun mendas tombŝtonon ĉe tiu viro en Bruselo, pripensu do, doni al li vian mezuron, alie vi restas nekovrita ĝis dekkvar tagoj post la reskribo. Mi asertas vin, ke li ne metas manon al la segilo, antaŭ ol li scias kiom da loko vi pensas okupi:
- Ŝu ne Sinjoro - m'ja devas sii, ŝu la Sinjoro 'stas lonka aŭ mallonka.
Kaj mi do, Multatuli? Kiel mi povas scii kio estas la mezuro de la animo de la sinjoroj, por kiuj vi mendas mian verkadon? Kaj eĉ se mi scius la mezuron, tio tamen ne eblus. Mi ne estas verkisto, kaj vi ankaŭ ne. Mi tie ĵus legis recenzon de via libro, en kiu troviĝas multe da vero, - mi celas en la recenzo. Oni diras tie inter alie, ke ĝi estas misnaskiĝo, - nun mi celas vian libron kompreneble, - kaj la recenzisto kiu bonfide kredas, ke vi nur volis verki libron, tute pravas, ĝin kiel tia, nomi misnaskiĝo. Mi mem komparas ĝin al bovido kun sep vostoj, sen kapo. Tiu recenzisto ne povis scii aŭ povas pretendi ne scii, ke ĝuste bovido sen kapo kun sep vostoj bezoniĝis. La memorio, pri kiu mi parolis al vi en mia antaŭa letero, - mi vidis ke vi presigis ĝin; tre bone, - tiu dokumento nu, estis bonnaskita, kaj ne havis bonŝancon. La misnaskiĝo kiun vi produktis, ŝajne plaĉis pli bone. Mi faras amende honorable3 por la riproĉoj kiujn mi faris al vi, pri via elskribo de poemoj kaj via furiozo. Vi pravis, doni ĉifonaĵon kie ĉifonaĵo necesis; la rezulto pravigis vin, ĉar via libro furoras, kaj mia verkado, sen malbonaj poemoj,... bedaŭrinde!
Sed,... ne opiniu pro tio ke vi bone verkas. Neniu libro estas bone verkita, kaj la via malpleje el ĉio. Se vi opinias en tiu maniero realigi ion daŭre bonan, vi kalkulis ekster via manko pri talento; aŭ prefere, vi forgesas ke animo ne manifestiĝas en vortoj, plejmalmulte en presitaj vortoj. Bato sur tablo pruvas pli, kaŭzas pli almenaŭ ol mil frazoj. Cromwell4 estas la plej elokvanta viro en la mondo. Vi konas lian paroladon: "Forprenu tiujn senvaloraĵojn!" Kaj li forprenis la senvaloraĵojn.
Kie vi ekscitas la senton, vi estas komedianto. Aŭ ĉu vi povas nei, ke vi dum tiu kortuŝa frazaĵon, - mi ne scias, kie, - ekstaris, por ekbruligi vian cigaron? Kaj ĉu vi ne estis sincere ĉagrena dum la skizado de tiu komika sceno? Ĉu ne estis studo en la apudmetado de seriozeco kaj kaprico, de ridego kaj larmo?
"Ho, ĉu vi opinias, studo ne damaĝas, studo necesas; sen studo nenio bona estus produktita." Konsentite, sed kun studo ankaŭ ne. Sen studo vi estas senorda kaj stulta; kun studo artefarita kaj teatra.
Se mi havus mian deziraĵon, ne venus aliaj libroj en la mondon ol kompendioj pri la principoj de iu aŭ alia scienco. Jes; ĉefe principoj, - plue ni ne progresas. Nur libroj pri la sciences exactes povas valori ion. Kio estas ekster tio, estas mensogo.
Ĉu vi ja povas kredi ke mi en multaj aferoj defendas Droogstoppel5'on? Jes eĉ, mi estimus tiun viron pro multaj liaj opinioj, kiam li nur ŝuldis tiujn al rezonado, kaj ne sekvis tiujn pro manko de animo.
Vi volas ke mi verkos, kaj certigas min ke de Tijdspiegel6 estos tiom bonvola enpresigi mian skribadon. Kara, kiel vi mirus, se oni dirus al vi: "parolu iom, tie estas viro kiu volas aŭskulti al vi, li malavare rekompencos vin por via peno." Provu foje tion, kaj rigardu en la spegulon, ĉu vi ne aspektas, kiel la alparolanto al kiu oni diris: "Parolu al mi?"
Sen tute partopreni en la sentoj de tiuj, kiuj nomis la inventon de la presarto katastrofo, sed mi tamen devas konfesi ke tiu tielnomata arto kaŭzis multe da malbono; precipe de kiam oni faris el libroverkado profesion. Oni povas supozi ke iu, kiu, antaŭ tiu eltrovo, produktis ion kio estis volorigita inda la penon de la notado kaj kopiado, ke li vere havis ion por diri. La ŝanco estas pli granda almenaŭ, ol post Coster7. Sed de kiam oni levis - aŭ mallevis, - la verkadon ĝis metio, estas evidente, ke pro la kara pano daŭre estu produktita io de malmulta kvalito. Mi volas fari la sekvan kalkulon. Mi havas kvardek jarojn; mi povas okupi min per verkado, ĝis mia sepdeka. Tio donas - dek foliojn presitan monate - post tridek jaroj, tri kaj duono mil foliojn, dirite: kvardekmil oktavo-paĝojn, dirite: cent volumojn. Por tio estu pagita al mi sesdekmil guldenojn,... nu, mi devas certigi, ke ĉio kion mi scias, estas notebla sur malgrandan papereton, kaj ke oni farus malbonan aĉeton, se oni por tio pagus trinkmoneron.
Ne akuzu min de malhumila humileco, ĉar mia juĝo pri aliaj ne estas multe pli bone. Mi jam diris ke mi ne parolas pri libroj kiuj pritraktas sciencon, sed pensu foje pri tiu aŭ alia verkisto de profesio, kiu produktis fantazi-verkaĵon, - prefere pri multverkisto, de kiu vi legis ĉiujn verkojn; - kaj mi demandas al vi kion vi malhavus, kiam vi ne legis ĉion tiun verkadon? Mi volas tuj elprovi vin,... respondu rapide,... ne serĉu elsavon,... kion vi lernis de Walter Scott?
Se vi starus antaŭ mi, via balbutado pruvus ke mi pravas.
"Walter Scott?... Walter Scott?... Jes,... Walter Scott,... li estas,... li havas... li verkis..."
Ĝuste, vi ne scias. Vi se necese recitus ĉiujn liajn romanojn, parkere, sed vi "stutzt" sur la neatendita demando: kion vi lernis de li?
Nun vi pensas esti kaptinta min, per la kontraŭargumento ke mi mem ĵus citis Walter Scott'on por pruvi ke la malriĉulo ne malĝojis?...
certe, mi faris tion ĉar mi malpravis en tiu aserto. La malriĉulo jes malĝojas. Mi citis Walter Scott'on ĉar mi trovas le scenon, kie tiu malriĉa fiŝista vidvino riparas siajn retojn ĉe la strando, tiom kara skizita;... tiom kara, ke mi lasis min delogi al trovi vera la pikantan mensogon, kiun la verkisto nodligis al tiuj ŝiritaj retoj. Kontrolu foje, aŭ prefere faru ion pli bonan.
Verkisto, iu kiu de verkado faras profesion, - parolas, sen ke li havas ion por diri. Li liveras esprimojn, kie ne estas impreso. Li reflektas bildojn kiuj ne ekzistas. Li ĉasas al pikantaj kontrastoj, kaj devas al tio oferi la verecon; jes eĉ, se hazarde la vereco estas pikanta - kiel ie kaj tie en via libro - eĉ tiam li ne povas doni ĝin, kiel ĝi estas, simpla kaj mallonga, - li devas etendigi ĝin sur la Prokrustes8-lito de la eldonisto, kiu kalkulas je tiom da kopio. Li devas ĝin kolori, ornami, vesti,... tio estas, en unu vorto, li devas fari ĝin al mensogo.
Ĉio bela kiun Kristo diris, ne plenigus duonan folion presitan!

Mi iam faris vojaĝon per franca ŝipo. La komandanto, tre scienca viro, havis ampleksan korespondadon farenda kun kleraj asocioj, kaj li uzis pro tio unu el la ŝipoficiroj, kiu verdire ne ricevis tre bonan edukadon - li daŭre malpacas kun Noël kaj Chapsal9 - sed posedis tre klaran manieron de prezentado. Mi foje parolis kun tiu viro pri lia stilo, kiu, miaopinie, estis tre elstara.
- Mais... c’est tout simple, avant de commencer, je me demande ce que j’ai à dire.
Jen, mi kredas, la tuta taktiko de bona stilisto.
Sed el tio sekvas ankaŭ, ke ne estas multe skribinda ..., car on n’a pas toujours quelque chose à dire.
Kaj kiam vi nun kontrolas al plejmulton de libroj al tiu taktiko, vi konsentas kun mi ke malmultaj estas bone verkitaj. Kion faras, ekzemple, la ŝtonsegisto en mia letero? Aŭ ĉu mi pensis pri tio ke mi tiom rapide bezonus ekzemplon de malbona verkado?
Kiu sin dediĉas al bona verkado neniam povas multe prezenti. Jen vidu mian nunan epistolon reduktita al la plej simplan - tio estas al la plej bonan, - formon:
Kara Multatuli! Mi ne kapablas verki.
M. H.
Sed tiam oni ne kredas tion, kaj oni pravus ne kredi min, se mi verkus tiel. Oni volas multvortecon, antaŭparolo, interparolo, postparolo, ĉio kontraŭ la racio, kaj sen kialo. De kiu ankaŭ estas ja tiu amuza satiro pri multverkado kaj metaforeco, kaŭze de anonco pri la morto de kukbakisto? En ĝi origine estis menciitaj: aĝo, naturo kaj daŭro de la malsano, kredkonfeso, fundoj de konsolo por la postrestantoj, intencoj pri funebrado aŭ ne funebrado, kaj mi ne scias kion, jes eĉ la Apokalipso de Johano estis aldonita. Kuraĝ amiko metis la tondilon en ĝi, kaj la anonco fine resumiĝas jene:

Jan... tiel... estas morta.
La vidvino restas kukbakanta.

Ke nun la Oprechte Haarlemmer10 io tia ne ŝatis, mi komprenas; sed la interesoj de la Haarlemmer ne ĉiam kongruas kun la ĝenerala intereso, kaj tiam la Haarlemmer devas cedi, mi opinias. Se tiu kuraĝa amiko venus ĉe mi kun sia tondilo, tiam la Tijdspiegel ne ricevus kopion.
Mi vidas al vi, ke vi hontas pro via konfuzo de ĵus, kiam mi demandis al vi kion vi lernis de Walter Scott; vi nun pripensis respondon, jen:
"La problemo ne ĉiam estas, kaj ne nur, lerni ion... tiu legaĵo evoluigis mian belsenton."
Tiu aserto estas aroganta, kaj kio diras pli, nevera.
Vi ja estas nederlandano, amsterdamo eĉ, mi kredas. Nu tiam mi volas foje vidi tiun "evoluitan" belsenton de proksime, kaj por faciligo kunprenas ĉiujn viajn samurbanojn; ili ĉiuj legis Walter Scott'on, kaj Notre Dame de Paris11'on, kaj Frederika Bremer12'on kaj Grandisson13'on, kaj De Brave Hendrik14?...
Vi enspriras haladzon de malpura akvo, - ĝi aspektas nigra. Tamen estas en via urbo poetoj kiuj faras poemojn, en kiuj kristalriveretoj muĝetas eternan amon... aŭ murmuras, mi ne scias. Se estas rilato inter klareco de akvo kaj amo, - kion mi ne neas: ĉio bela estas parenca; - tiam mi permesas al mi, serĉi proporcian rilaton inter koto kaj malico. Vi ne kaptas la rilaton: manko de belsento.
Viaj stratoj estas kurbaj, malvastaj kaj malpuraj. Viaj filinoj iras en tiu strato. Tio ne ĝenas vin: manko de belsento.
Vi eliras kun via edzino. Estas bela vetero; la malgrandulo bezonas la aeron, kaj la vindistino sekvas vin kun la infaneto - Ne, vi lasas la vindistinon antaŭiri, tiel ke vi observas ŝin, kaj vi ŝatas vidi la malgrandulon. Ankaŭ estas bone averti la servistinon, de tempo al tempo, por alrulantaj kaleŝoj, ĉarumoj kaj interpuŝado...
"Apogu la kapon iomete," via edzino vokis, kaj ŝi pravas, ĉar tiu malgranda kapo estas peza por la koleto... kaj tiam tiuj skuoj de la treto...
"Flanken... flanken... mia ĉielo..."
Jes, flanken! Flanken por la puŝĉareto. Flanken por ĉareto plena je junaj bovidoj, unu sur kaj apud kaj laŭlonge la alian jetitaj, kun la kapoj tien kaj ree svingantaj trans la akra flanko de la ĉareto...
Tiuj bovidoj estas samaĝaj kiom via infano, kaj oni buĉos ilin! Tio ne ĝenas vin: manko de belsento.
Mi havas emon rakonti mallongan historion al vi, kaj transsaltas tion, kion mi dirus, pri tiom da aferoj kiujn vi ĉiutage observas, kaj kiuj devus vundi vian belsenton, se ĉio estas vera, kion vi opinias pri tiu legaĵo. Mi povus paroli pri humidaj keloj, sukerkonusaj sinjorinoj, almozpetantoj en ĉifonoj, budoj kaj elmontroj en la transobtuzaj anguloj de viaj preĝejoj, anoncoj en la ĵurnaloj pri specifaj kuraciloj, ornamitaj virinoj kiuj alvokas vin, naŭzigaj institutoj por,... mi serĉas al deca vorto, - resumite, mi havis tutan kirielon15 preta por ĵeti al vi al la kapo,... sed vi bonŝancas. Jen la mallonga historio.
Mi promenis kun ŝi. Ĉu vi havas scion pri amo? Ho, ne respondu tro rapide; estas nur malmultaj kiuj havas tiun rajton, elkore diri jes al tiu demando. Ŝi estis mia idealo, mia ĝoja mesaĝo. Tine malpravus ĉi foje, ŝi kiu ĉiam diras ke la koloro de aferoj, kiujn mi vidas, plejofte estas nur reflekto mia koloro.
Fanny, - mi nomas ŝin "fancy", - fancy komprenis min tiom bone. neniam ŝi demandis: kiel vi vivas do? - Kiel vi pagas la luon de via ĉambro? Kion vi manĝas? Ŝi forgesis ĉi ĉion, kvazaŭ ŝi estis mi mem. Kaj mi ankaŭ ne vidis en ŝi persono el karno kaj osto, kun muskoloj, tendenoj, nervoj, ne kompletigita ostaro. Sed ne daŭris longe, vi sinjoroj kun via belsento!
Ni parolis, - ne, paroli ni ne faris, - ni kune pensis pri senmorteco kaj revido. Mi jam ofte diris al vi ke mi scias nenion. Sed dum tiu vespero kun "fancy" mi opiniis scii ion; almenaŭ ŝajnis al mi absurda, ke mi iam perdus "Fanny'on". Ĉu ŝi ne estis mi? Ĉu ni ne pensis kaj suferis kune? Ĉu mia plua ekzistado estis ebla sen la ŝia? Kio restus de mi mem, sen "fancy"? Kaj ĉu ŝi povas perei? Ne, ne, milfoje ne:... mi kredis.
Antaŭ porkbuĉista vendejo pendis du porkoj. Ili pendis tie malfermitesplintitaj, sangaj kaj ankoraŭ sangantaj, ankoraŭ fumantaj. La fendita kapo de la pli granda haltis sur la malpura strato, kaj kliniĝis flanken kun dolora turno...
Tiel mi kisis Fanny'on! serioze, melankolie, triste, kun klinita kapo, - tiel mi kisis Fanny'on!
Kaj kiam mi prenis ŝin al mia koro, mi malsaĝulo, kiu opiniis ke mi ĉirkaŭbrakis anĝelon, sen karno aŭ osto, anĝelon kiu estas penso, kaj sento, kaj amo, ĉio en spirito nur, - ho, tiam mi ĉirkaŭbrakis ion, kiel la povra besto kiu pendis tie, kaj kiu el ĝia kontuzita kadavro tiom laŭte parolis al mi:
"Ankaŭ mi spiris, kuris, ludis. Mi, kiel vi, deziris, timis, ĝuis. Mi amis laŭ talentoj kaj kapabloj: vidu kion ili faris de mia amo, apud mi! Vidu en mi, kaj konsideru vian amon interne.
Kaj venis hundo kiu lekis al la gutfalanta sango, kiu marmoris sin en la koton.
Kaj knabinoj pasis, kiuj ridis.
Sed kiam mi adiaŭis de "fancy", mi nomis ŝin Fanny, kiel ŝi estas nomita hejme de siaj gepatroj kaj fratoj, kiuj ne konas ŝin. Mi perdis "fancy'on" por longa tempo.

Aĥ, se vi vere kredas ke romanoj kaj tiaj aferoj favore ekscitas belsenton, tiam kunmetu iom da mono kun viaj amikoj, kaj sendu grandan, grandan kolekton de tiuj libroj al la Sinjoroj kiuj estras la urbon de via enloĝado.
Ankoraŭ io. Estonte lasu ĉe verdiktoj kontraŭ barmortigantoj kaj perfortuloj, iam por ĉiam validi kiel malpliseveriga cirkonstanco: "ke la kulpigito grandiĝis en urbo, kie oni, per la ekspozicio de hakmalfermitaj samnaturanoj, klopodis, lin, ekde la juneco, kutimi ĝi al sangoverŝado."

Nun denove parolante pri verkado. Jen kiel mi, laŭ la leciono de tiu franca oficiro, devus rakonti la historion de la buĉita porko:
"Amuza artikolo. Devas esti establitaj buĉejoj ekster la urbo."
Sed ĉu tio tiel utilas? Vere ne; Fanny aldoniĝu, kaj la senmorteco... "fancy" ĉe la fino.
Ĉu tio estas malbongusto? Certe! Ĉu mi povas cedi al ĝi. Vi faris tion en via libro, kaj kun bona rezulto, tion mi devas konfesi, sed ĝi naŭzas min.
Kio okazas inter mi kaj "fancy", apartenas al mi. Mi ne povas fordoni tion - ne vendi almenaŭ, - sen malĉesteco. Estas vere,... tiom por la folio!
Sed ĉu vi je ne komprenas, ke tiam ankaŭ la aĉetebla knabino plenrajtus, se ŝi donas tiom da okulumoj por tiom da mono?
Estas por ŝia patrino eble. Ŝi vivtenas siajn fratetojn per sia naŭziga gajno. Tio eblas, kaj tiam ŝi - anĝelo aŭ ne, sed profunde falinta certe, - la bonfaranta anĝelo de sia familio,... tamen do anĝelo ĉar Ŝi bonfaras, kvankam ŝi ne faras bone.
Malsprita vortludo, mi ja ŝajnas franco. Ho, se vi legus la leterojn, kiujn mi skribis al Fanny, pro tiu povra porko! Tiuj leteroj estis sinceraj; estis spirito en ili, sento, fajro, kaj ĉi ĉio kun simpleco. Ŝin mi amis, et j'avais toujours quelque chose à lui dire!
Sed la leterojn de Fanny mi ne povas doni al vi. - ĉu la knabino, kiu vendas sin, povas doni al vi la rideton, kiun ŝi ridis, antaŭ ol ŝi sciis ke mono estis gajnata per rido?

La plej bela linio kiu eble iam estis skribita, - vi miros, - troviĝas en la germana poemo, kiun vi prenis el mia pakaĵo. Ne mi skribis tiun linion. Mi nur postskribis, el la leteroj de mia edzino. Ĝi estas de Malgranda Max, infano de kvin jaroj!
"Patrino, kiam mi estos granda, mi amos vin tiom, ke mi povos doni al vi stelon."
Alsidiĝu foje, kaj skribu eseon pri la amo, kaj klopodu foje ĉu vi povas produkti ion en centmil linioj, kio diras tiom multe pri la forto de la amado. Kaj nun ne diru: kio pensigas infanon pri tio? Ĝuste infano havas multe pli da ŝanco diri ion bonan ol... verkisto. Ĝi ne bezonas kontroli Jakobon16, por senti, ke la amo venkas ĉiujn aferojn.
Mi donos al vi alian ekzemplon de bona verkado.
Antaŭ nelonge estis kermeso en Amsterdamo... ne, ne timu, venas nenio en ĝi pri la Westermarkt17. Vi scias ke mi multe ŝatas muzikon. Muziko estas por mi vera neceso, kaj plurfoje mi ofertis mian tagmanĝon por ceesti koncerton. Sed en mia gusto mi estas burĝa. Bravuraĵaj ne plaĉas al mi, kaj plena orkestro dolorigas min. Mi evitas grandajn artistojn, kaj kiam mi iam, duone devigite, aŭdis Winiawsky18'on, li vekis nur unu penson en mi: kian karieron tiu viro farus per sia fingrolerto, kiel poŝoŝtelisto! Mi ne povas bone priskribi kiel la muziko estu por plaĉi al mi, kaj eĉ se mi povus, tiam mi gardus de tio, por ne de ĉiuj diletantoj esti insultita por barbaro. Sed kelkaj majstroj afable kapjesus al mi. Pri kantado mi fartas same. Sensignifa romanco trafos min, sed mi restas malvarma ĉe multe da arta bruo. Malvarma ne estas la vorto, ĉar mi ĉiam sincere kompatas kun la homoj, kiuj devas elpremi siajn sonojn kun tiom da peno. Mia nura penso dum tia okazaĵo estas: povrulo, ja daŭrigu,... mi donacas al vi tiun noton. Ĉar mi ne povas vidi proksimulon suferi, sen partopreni la sentojn, kio alivorte volas diri, ke mi sentas doloron al la gorĝo ĉe alta muziko. Estas vere, ke la publiko kutime venis ĝuste por aŭdi la noton, kiun mi volis donaci al la virino; sed mi persistas ke estas neordinara gusto, nomi la vox humana19'on bela nur tiam, kiam ĝi produktas tonojn, kiujn onu pli facile, kaj pli malmultekoste, povas eligi el transversa fluteto.
Mi estis en la Odéon20, kie kunularo de kermeskantistoj ĉiun vesperon logis multnombran publikon, plejofte "kamparanoj" kiel la amsterdamanoj nomas iun, kiu diras "knabinon" anstataŭ "knabinjo". Decaj amsterdamanoj ne iras kun siaj knabinjoj al la Odéon, kion ili do nomas, - pro dececo certe, - Ódeon. Jes... gejunuloj... tio sufiĉetas.
Multe da belo ne estis ludita; oni aŭdis tie chansons comiques, burleskajn scenojn, heterogenajn kvodlibetojn, kunigitajn mozaikpecojn kun uzurpita rango de fantaziaĵo, malrangitajn majstraĵojn; - resumite, estis kermesamuzo. Kaj vidu, tie kantis du knabinoj, al kiu mi eĉ ne atentis, - ĉar belaj ili ne estis, - romancon, kiu trafis min. Mi troviĝas malantaŭe en la salono, kaj do ne povis kompreni la vortojn, sed sentis min dolĉe kortuŝita de la muziko, kiu rakontis al mi ion pri amplendo kaj gajeco, pri kanto kaj morto, pri pasio kaj pri ripozo. poste mi povis konvinki min ke mi bone komprenis, kaj ne trompis min kiel ekz. Bolivar21, kiu uzis la pastoralon de sia amiko la malriĉa studento, - kaj uzis kun sukceso, tion mi certigas al vi - kiel sturmmarŝon... Preterpase: kia mensogado en la muziko! George, en la Dame Blanche22, kantas sian tutan "ciel" al la kelo, kaj la "fille chère" de Eleasar, en La Juive23 estas perfekta melodio por trinkkanteto, ju pli triviala, des pli bone. Foje kontu, sed prenu glason al ĝi kaj ŝanceliĝu iomete:

Lasu nin trinki,
Lasu nin tinti,
Lasu nin, lasu nin esti ga... ha... ha... jaj!

Oni povas gustumi la juniperbrandon, kaj en la opero ĝi estas bolanta oleo. Oĥ, Multatuli, kial vi lasis sufokiĝi Droogstoppel'on? Kiom multe da bono li, kun sia klara prudento, ankoraŭ povis fari! Mi amas tiun viron.
Nu, mi ne trompis min ĉi foje,... ausnahmsweise. Ĉiuj la emocioj kiujn la melodio en mi vekis, la poeto vere metis en la vortojn. Estis ĉi foje efektive kongruo inter la du fratinoj en Apolo: poezio kaj muziko, - tono kaj penso.
Sed ankoraŭ estis pliaj punktoj de kongruo. La knabinoj malbone kantis, ili ne estis belaj, kaj tre simple vestitaj. Jes la pli aĝa ricevis sentoplenan; aŭ sentovekigan aldon donace de la naturo, sed tio estas ankaŭ preskaŭ ĉio. La plijuna ŝuldis malmulte al la naturo, kaj, mi kredas, nenion als sia muzikinstruisto. Do ja okazis ofte ke ŝi estis riproĉite alrigardita de sia fratino, kun rigardo kiu diris: "Kara Bertha, kiel fartos niaj gepatroj kaj niaj fratoj, se vi ne lernos kanti pli bone."Ĉar, ĉi tion mi eklernis poste, tiuj simplaj kermesknabinoj kantis por siaj gepatroj.
Ĉio tiu mankhava, tiu nebela, tiu neornamita, harmoniis kun la romanco, kiu ne toleris ornamaĵon. Jen:

Zwei Nachtigallen sangen
  In einem Gartenraum;
Auf hoher Tanne die Eine,
  Die Andere auf blühendem Baum.

Das Lied der Einen war freudig,
  War glühender liebeskuß...
Das Lied der Andern war traurig,
  Wie schmelzender Wehmut Erguß.

Vom Blüten-Baume steigt Jubel
  Melodisch im lautem Klang...
Van der Tanne wallte hernieder
  Der Klage seufzender Sang.

Und lauter wurde das Jauchzen,
  Und lauter wurde der Schmerz...
Da brach die Wonne der Einen,
  Die Wehmut der Andern das Herz.

Da sanken die Nachtigallen
  Hinab in den Gartenraum,
Und trauernde Zweige neigte
  Über beide der blühende Baum.

Und deckte mit fallenden Blüten
  Die Herzen so früh verblüt;
Und es rauschten die Tannenzweige
  Den Sängern ein Schlummerlied.

Mi ne alskribas notojn, kiel vi lasis mian amikon Droogstoppel fari sur tiu "aĵo" de Heine24. Mi diras ke ĝi estas kara, kaj kiu opinias alie, mem ne estas kara.
Mi puŝadis tra la homoj, kaj demandis la knabinojn por vidi la kanton, kiun ili kantis.
"Ni ne havas ĝin ĉi tie, sinjoro, sed se vi bonvolas, morgaŭ reveni, ni donos ĝin al vi. Ni... mia fratino skribos ĝin por vi. Ĉu ne, Bertha?
"Recht gern," diris Bertha, kiu ankoraŭ estis infano.
Tiu plejmaljuna kermesknabino, kiu estis juna, sed ne plu infano, sentis ke la "malgranda Bertha" devis skribi tiun aĵon por mi, kaj ne ŝi.
Mi konis tiujn simplajn knabinojn tro bone, por esti mirigita pri tiu delikateco. Vi scias, Multatuli, kiel mi iam vagabondis kun tiu silezia kantista familio, - aĥ, kostis al mi "zwei Thaler": "weil ich keinen Gewerbschein hatte!" Kim Anna ridis, kiu skribis por mi "das Lied der Träne" kun duoble substrekita lasta vorto: "auf Wiedersehn!" Vi devis trovi ĝin en mia pakaĵo. Sed mi ne revidis ŝin. vi, kiu nomas vin Multatuli, vi devis foje porti ŝian gitaron!
Sed tie en la Odéon, mi estis malkontenta pri la oferto de Riekchen por lasi skribi tiun najtingalo-elegion por mi. tiel mi ne celis tion.
Jen kio okazas, kiam oni okupas sin kun malnoblaj homoj. Primo. Mi nun devis reveni la postan vesperon, kio alie ne estis mia intenco. - Secundo. Per la akcepto de la al mi promesita kopio, mi ŝarĝis sur min ian devon. Vi scias ke tiaj homoj faras nenion por nenio. - Tertio. Mi venis per tio en rilaton, kiu, kiu, - resumite, ne estas bone eniri Kapelsteeg25'on.
Sed mi estis la postan vesperon en la Odéon. Bertha mansignis al mi, kaj donis al mi la promesitan.
Tiam mi faris du poemojn, la unu "tre komika" kaj la alia "kun religio" por paro da sinjorinoj, kiuj petis min por tio, por surprizi iliajn gepatrojn, dum venonta arĝenta geedziĝo. jen kiel tio okazis.
"Ĉu ne, sinjoro, vi ja estas sinjoro Havelaar?" demandis la servistino demandis, kiu ŝajnis atendi al mi sur la perono de la domo kiun mi ofte pasis - "sinjorino foje tiom volonte volus paroli vin, kaj la juna sinjorino ankaŭ."
Ce que c'est que la gloire, oĥ povrulo!
Mi referencis tiujn sinjorinojn al Onstee26. Sed... vidu nun kiel la homaj travivaĵoj endentiĝas.
Post la ricevo de tiu romanĉo, mi ŝuldis ion al tiuj simplaj kermesknabinoj. Vi scias ke mi... ne estas tre riĉa. Mi sonorigis ĉe la sinjorino kiu bezonis "relegian" poemon. La fratino, kiu deziris "komikan" poemon, ĉeestis.
"Aĥ, sinjoro Havelaar!"
Mi ĉirkaŭrigardis, kaj jes... sur la etaĝero staris ankoraŭ la flakono... estis longalizo27, muntita kun arĝento.
"Sinjorino, vi ne bezonas iri al Onstee..."
"Ho, tio estas rava, ŝi vokis, - ĉu vi volas fari tion? Sed... multe da religio... vi sciu... multe da religio..."
"Kaj la mia komika... tre komika..." vokis la malgrandulo.
Mi staris en la mezo de la ĉambro. La du fratinoj ambaŭflanke, - mi sentis karan manon sur ĉiu ŝultro, - la knabino kiu unue enpilotis min, staris en la malfermita pordo, kaj havis ion triumfan en sia rigardo, kiam ŝi vokis: "tiun dion mi maĥinaciis!" Estis trafa sceno, Multatuli.
"Sinjorino, vi havos vian poemon!"
"Dank'dio! kaj multe da..."
"Relegio? Plena je relegio, sinjorino, mi promesas al vi. Viaj gepatroj ploros pri ĉio relegio..."
"Kaj mi, sinjoro Havelaar, mi?"
"Fraŭlino, vi havos vian poemon."
"Kaj komika?"
"Plena je ŝercoj. Viaj gepatroj ridegos pri la ŝercoj, tiuj karaj homoj."
Mi ne konis ilin.
"Rava, rava!" vokis ambaŭ, kaj la manoj forlasis miajn ŝultrojn por aplaŭdi.
"Sed..." mi diris en ĉerka tono.
Timego.
"Sed... je unu kondiĉo..."
"Ho parolu, parolu... kion vi volas?"
Tiu malgranda knabino etendis sian karan, stultan vizaĝon. Tiuj knabinoj ĉiam opinias ke oni alcelas kison, kvazaŭ la vivo estus garantiaĵo ludo. Sinjorino iomete deturnis sin, sed ne multe. Mi ne scias kio estas pli engaĝiga.

"Kaj nun, sinjorino, seriozan vorton: Vi estas duope..."
"Jes, mi kaj..." Rigardo al la fratineto.
"Ĝuste! kaj ĉi tiu flakono?"
Mi prenis la longalizon."
"Ĉu ĉi tiu flakono estas parigita?"
"Parigita?"
"Jes, mi devas havi du. Du, ne la samaj, sed similaj; ne samgrandaj, sed kune konsistigante kompleto, ne same flordesegnitaj, sed ambaŭ karaj, ĉarmaj, elegantaj. Devas esti harmonio per la diferenco; simetrio per devio, kongruo per distingo... mi devas havi du flakonojn, unu al la alia en racio, kiel vi al via fratino... kiel longalizo al petroselo28!
Tiel mi parolis, kaj mia parolo faris impreson. Ili diris ion kiel: "petroselo aŭ morti!" kaj mi iris hejmen por fari poemojn.
La postan tagon, - mi kompreneble celas la postan vesperon, - mi ŝteliris en la domon, kun mia religio kaj miaj ŝercoj, kaj forlasis ĝin, post iom da garantiaĵa ludado, kun du flakonoj. Dum la eligo la servistino petis de mi leteron je rimo, por iu kiu dumtempe restadis en Millingen29... Multatuli, kion vi faris de mi!

Mi enpakis du flakonojn en la regularo pri la garizonservo, aldone skribis mallongan leteron, kun kelkaj lingvaj eraroj, - fi, tiuj kermesknabinoj! - kaj donis ĝin al la servisto de la Odéon, por alportado. Tiun elserĉis min, kaj diris:
"Tiuj fraŭlinoj lasas vin danki, kaj skribos al vi."
"Jen vi jam havas ĝin," mi pensis, ""fari poemojn, garantiaĵa ludado, flakonoj kun arĝenta ŝtopilo... kaj kial ĉi ĉio? Por malembarasiĝi! Kaj vidu, mi ne malembarasiĝis!"
Mi atendis letereton kiel: Estimata Sinjoro! Ni restadis en ...strato, numero tiom." Aŭ almenaŭ io kio havis la tendencon rilati kun iu, kiu faris tiajn belajn donacojn. Estas vere, la petroselo estis iom misbakita, kaj la longalizo ŝanceliĝis. Ankaŭ la montumo estis sufiĉe maldika. Sed kara ĉielo, ĉu mi ne pagis ĉi ĉion sufiĉe multekoste? Ĉu la puno ne estis sufiĉe alta, - du poemoj, kaj kiaj poemoj! Kaj la garantiaĵa ludado? Kaj Millingen? Fi, fi... ĉu mi meritis tion? Mi timegis la postan vesperon, kaj forresti mi ne kuraĝis. Ili estus kapablaj atendi por mi, postkrii, juĝalvoki... La servisto la postan vesperon vere donis al mi letereton. Mi promesis al vi ekzemplon kiel oni bone skribas... jen:

Sehr geehrter Herr!

Mit großen Vergnügen empfingen wir Ihr schönes Geschenk.
Wir sagen Ihnen unsern herzlichsten Dank; aber um so mehr Feude macht es uns, da wir in einigen Tagen Holland verlassen werden, und Ihr liebes Geschenk für uns nur eine angenehme Erinnerung bleiben wird.
Achtungvoll grüßen,
RIECKCHEN und BERTHA L...



Mi nomas tiun letereton bela, Multatuli!
Tiam mi vizitis la knabinojn. Du tagojn poste mi forakompanis ilin al la fervojo, kaj dum la adiaŭo mi kore kisis ilin. Kiu malaprobas, tiun mi malaprobas.
La postan nokton mi sonĝis ke vi metis al mi fiŝhokon en mian koron, - tiel kiel vi ja pli ofte faras - kaj dum tio vi kantis kanzonon laŭ la ŝipmaniero de: ho... ho... hoi.. hoi! Ĉe ĉiu "hoi" ektiro. La tekso estis: ko... ko... kopio... pio! Mi skribis al Kolonjo:

Karaj knabinoj! Ĉar vi montris tiom elstaran uzadon per la plumo, kaj mia intima amiko Multatuli... aj...
Ĉar vi montris tiom elstaran povon esprimi viajn pensojn en mallongaj vortoj, kaj mia tre estimata amiko Multatuli... aj...
Resumite, ĉar vi pruvis kompreni la arton, resumi la plej delikatajn aferojn en malmultajn liniojn, kaj la sinjoro Multatuli, mia amiko... aj...
Tial mi petas al vi... aj... por kopio... aj... por la Tijdspiegel... aj...
Mi havas la honoron esti... aj...


Antaŭ ol mi vekiĝis, mi ricevis la jenan respondon:

Sehr geehrter Herr!
Wir sind nicht gewohn zu schreiben, wenn wir nichts zu sagen haben.
Hochachtungsvoll... ktp.


- Kara Multatuli, mi vokis, liberigu min de via fiŝhoko!...
MAX Havelaar.


Kompatinda Max, tion mi faros. Mi prefere rakontas mem kelkaj historiojn, kiujn mi iam aŭdis... de mia vindistino.

Unua historio (Kiam mi estis tre malgranda.)
Piet Hein30 multe ĉeestis kaj multe suferis. Li estis helpkuiristo kaj matroso, kunalkroĉis kaj kunbatalis. Jes eĉ li trikis strumpojn, por vivteni sian patron, kiam tiu, kiel li, estis militkaptito sur la anglaj pontonoj. La povra knabo kondutis sin ĉie, ĉe ĉiu okazo, kuraĝe. Sed kiam li, maldungite el malliberco, aŭ revenante de militiro, en la patrujo surbordiĝis, neniu salutis la bravan Piet Hein.
Poste li iĝis Admiralo - li ne povis malhelpi ke li tiom longe vivis; li sufiĉe faris sian eblon por neniam atingi multon. Kaj jen, tie venas konvojo da hispanaj ŝipoj peti al li por la honoro esti prenita de li. - Pro bonkoreco - eble ja pro timo por malagrablaĵoj, li akceptis la oferton, kaj kondukis tiujn ŝipojn, kun tio kio estis sur kaj en ili, sekure en la patrujon, en sian patrujon.
Tiam Piet Hein estis de la nacio promociita ĝis heroo. Sed li kapskuis pri tiu promocio.

Dua historio (Kiam mi estis iom pli granda.)
Alĥemiisto komprenis la arton, vivigi formortintojn. Mi vizitis lin, kaj trovis en lia kabineto multajn personojn, kiujn mi erarkredis longe mortaj, kaj ne revenintaj. Mi vidis tie Luther31, Cambronne32, Van Speyk33, Curtius34 kaj d’Assas35.
Mia amiko la alĥemiisto malŝatis, pro delikateco, la orfaradon, kaj establis zoologio-vendejo, kun surskribo: specialité d’hommes.
Grava viro petis vidi la sortimenton. Tiu sinjoro nomiĝis: Publiko.
“Mi rekomendas al vi ĉi tiun sinjoron,” diris vendistino, “Li sole kontraŭbatalis la plej grandan povon de la Tero... la papregadon. Estas la vera Luther, sinjoro, kaj ne multekoste.
“Hm!” diris sinjoro Publiko.
“Ĉi tiu Van Speyk, mi povas lasi al vi por malmulte de mono - estas renesanco de malnovaj herooj. Li faris pli, kiel vi scias, li ofertis sian vivon, kaj mortis kun gloro...”
“Hm!” diris sinjoro Publiko.
“Kaj kiel plaĉas al vi ĉi tiun? Estas d’Assas, kiu donis sian vivon, por savi siajn kamaradojn, vi ja scias? La regimento Auvergne... honte malmultekoste...”
“Hm!” diris sinjoro Publiko.
“Vidu ĉi tiun foje, - turnu vin foje, Cambronne! - Jen estas Cambronne de la gvardio, kiu ne kapitulacis. La prezo troviĝas sur li, estas preskaŭ donaco...
“Hm!” diris sinjoro Publiko.
“Transdonu foje Curtius‘on...! Rigardu ĉi tiun Curtius‘on, sinjoro, li estas damaĝita - li kuŝis longe en profunda truo, sinjoro ja scias tion - ĉi tiun mi lasas al vi sub fabrikprezo...”
“Hm!” diris sinjoro Publiko, enĉariĝis, kaj forveturis. Vespere li rakontis sur ĉiuj asembleoj, ke nenio speciala estis aĉetebla en la vendejo de mia amiko, la alĥemiisto.
Ĉi tiu maldikiĝis, kaj pentis pri sia delikateco, kiu al li malhelpis fari oron. Efektive, la viro estis malriĉega, kaj liaj aferoj malbonfartis.
Tie venis en la domon apuda, komercisto pri kanabaj kardeloj.Li vizitis sian najbaron, kaj petis pri la negoco.
“Kion do vi havas ĉi tie...?”
“Kelkaj malnovaj herooj,” sopiris la orfaristo, sed ne prosperas!”
“Kia estas tiu?”
“Li riskis sian vivon en Worms36, por sia konvinko...”
“Puh! Kaj ĉi tiu?”
“Li eksplodigis sin por la honoro de sia flago.”
“Puh! Foje aŭdu miajn kardelojn. Kaj ĉi tiu?”
“Li mortis por siaj fratoj.”
“Puh! Mi havas unu kiu kantas “Io Vivat”, kaj “Herz, mein Herz”. Kion faris ĉi tiu?”
“Li donis sian vivon por la honoro de la maljuna gvardio.”
“Puh! En paŝrada muelilo mi havas maljunan kanarion, sen flugilplumoj. ĝi iras, iras... la tutan tagon, kaj fajfas: “En avant. Marchons!“ Foje venu rigardi. Kion faris tiu kvina?”
“Li ofertis sin por sia patrujo.”
“Frenezeco! ĉu li ne povas kanti ion?”
“Aĥ, nu!”
“Aŭ paroli?”
“Eble ja... Curtius!”
Curtius parolis. Luther parolis. Van Speyk, Cambronne, d’Assas parolis. Sed ili parolis kiel spiritoj kutimas, monotone, enue, tombece. Ankaŭ ŝajnas ke ĉiu povis eligi nur unu frazon.
“Mi donas al vi po kardelo por unu,” diris la birdulo, kaj la aĉeto fariĝis.
Li kunprenis la kvinopon al sia vendejo, elpikis el ĝi la okulojn, kaj Publiko, kiu vespere promenis laŭ tie, estis agrable surprizita, kiam li sub la fajfado kaj pepado, klare distingis la kvinteton:
“La fato postulas multekostan oferton... Jen mi... Curtius, kavaliro... civitanoj, fartu bone... la sorto estas repacigita!”
Auvergne, à moi!
“Knabo, kaŝu vin!”
La garde meurt, mais ne se rend pas!
“Eĉ estis tiom da diabloj kiom da tegoloj sur la tegmentoj, mi iras! ĉi tie mi staras, Dio helpu min!”

Publiko aĉetis la kvinopon... sed sen kaĝoj. Tiuj iam poste estos faritaj... la tempoj malbonfartas.



1 Sir Walter Scott (1771-1832): skota literaturisto, poeto kaj verkisto de historiaj romanoj, la t.n. Waverly Novels (1814-1830), kiuj havis grandan influon sur la romanarton de tuta Eŭropo. Lia libro The Antiquary (1816) estis tradukita nederlanden sub la titolo De Oudheidskenner (1825-1826).
2 Sint-Antonie: --
3 amende honorable (lat.): publika rekono de malpravo aŭ kulpo, samtempe peto por senkulpigo.
4 Oliver Cromwell (1599-1658): angla politikisto, estro de la Independentoj, de la parlamento nomumita armeestro, denuncanto de reĝo Charles I, forpelis la parlamenton kaj disirigis la ŝtatan konsilantaron, ricevis la titolon de Lord-Protector de Anglio.
5 Batavus Droogstoppel: makleristo pri kafo, grava figuro el Max Havelaar (1860), la romano de M.
6 De Tijdspiegel: revuo fondita en 1844 de d-ro Lubbink Weddik, ekde 1857 gvidita de J.P. de Keyser. En ĝi aperis kritiko pri Max Havelaar, kaj poste Multatuli publikigis kelkajn leterojn en ĝi.
7 Laurens Janszoon Coster (1436-1483): nederlanda eltrovisto de la presarto, vivis kaj laboris en Harlemo. (Laŭ Multatuli ĝi ne estis eltrovita, sed evoluo de antaŭaj presformoj.)
8 Procrustes laŭlitere 'streĉanto': kromnomo de DamastesPolyphemon, rabistfiguro en la greka mitologio, kiu metis siajn kaptitojn sur lito kaj etendigis aŭ maletendigis iliajn membrojn depende ĉu ili por tio estis tro mallongaj aŭ tro longaj. La esprimo "meti ion sur la liton de Procrustes" signifas: transformi ies vortojn arbitre.
9 François J. Noël (1755-1841) kaj Charles-Pierre Chapsal (1788-1858): francaj instruistoj kaj gramatikistoj, kiuj kunmetis la oficialan francan gramatikon.
10 De Oprechte Haarlemsche Courant: ĵurnalo kiu estis fondita en 1656, la unua nederlanda gazeto. Inter 1866 kaj 1869 Multatuli kontribuis per artikoloj el germanio, kie li loĝis.
11 Notre Dame de Paris (1831): Romano de Victor Hugo (1802-1885), franca poeto, teatraĵisto kaj romanverkisto.
12 Frederika Bremer (1801-1865): sveda verkistino, kiu fervoris por la emancipiĝo de la virino.
13 Sir Charles Grandison (6 partoj, 1754): unu el la tri gravaj romanoj-en-leteroj de la angla verkisto Samuel Richardson (1689-1761), en kiu la idealo de vira virto estis pentrita en la ĉefpersono Grandison, iu bonkonduta Henriko.
14 De Brave Hendrik (Bonkonduta Henriko): lernolibro de Nicolaas Anslijn (1777-1838), kiu en mallonga tempo spertis preskaŭ kvardek eldonojn.
15 kirielo [franca: kyrielle]: trenaĵo, longa serio.
16 La Letero de Jakobo: unu el la libroj de la nova testamento.
17 Westermarkt: placo en Amsterdamo. Droogstoppel rakontas pri la okazintaĵo kun 'la grekino', kio okazis sur la kermeso tie en Max Havelaar.
18 Wieniawski (1835-1883): rusa muzikisto, unu el la plej bonaj violonistoj de sia tempo kaj komponisto de konsternigaj violonkoncertoj.
19 vox humana (lat.): homa voĉo.
20 Odéon: konstuaĵo en al Singel en Amsterdamo, kie okazis koncertoj.
21 Simon Bolivar (1783-1830): sudamerika liberecheroo, politikisto kaj generalo dum la liberiga ribelo kontraŭ la hispana kolonia tiraneco (1810-1824), fondinto de la al li nomita ŝtato Bolivio (1825), favoranto de ĝenerala sudamerika alianco.
22 La Dame Blanche (1825): opero de F.A. Boieldieu (1775-1834). George estas unu el la figuroj en tiu opero.
23 La Juive (1835): opero de Fromental Halévy (1799-1862). Eleasar estas unu el la figuroj en tiu opero.
24 Heinrich Heine (1797-1856): germana poeto kaj prozisto, kies kajeroj de lirika, kritika kaj politika naturo havis gravan influon sur la spiriton de sia tempo.
25 Kapelsteeg: --
26 Onstee: --
27 longalizo: de la angla long eliza's; garnituro el porcelano aŭ fajenco, ofte konsistanta el tri vazoj kaj du pokaloj, ornamitaj per tirataj virinfiguroj. La Ĉinoj produktis ekde la 17a jarcento tiujn kompletojn speciale por la eksporto al Eŭropo. Ili ankaŭ estis faritaj de la fajencistoj de Delft.
28 Por la neensekretigitaj servu, ke "petroselo" estas la nomo por iu speco de floraĵo sur ĉina porcelano. Mi ne sciis tion, sed aŭdis ĝin de mia loĝistino, kiu havas filon en la Oriento, kaj do scion pri la porcelano. (M.)
29 Kampadejo de Millingen: kampadejo sude de la Uddelermeer sur la Veluwe en la mezo de Nederlando, kie oni fortigis junajn ĉevalojn.
30 Piet Pieterszoon Hein (1577-1629): nederlanda marheroo, konkeris en 1628 la hispanan arĝentfloton, mortis dum batalo kontraŭ dunkirkaj kaperistoj.
31 Maarten Luther (1483-1546): germana teologo, kiu donis la ekpuŝon al le reformacio, per tio ke li afiŝis sian proklamon kun 95 tezoj kontraŭ la indulgenco en Wittenberg.
32 Pierre Cambronne (1770-1842): franca generalo, lojala adepto de Napoleon I, kaj dum la batalo ĉe Waterloo en 1815 komandanto de unu el la lastaj kvadratoj de la malnova gvardio.
33 Jan Carel Josephus van Speyk (1802-1831): amsterdama orfo kiu avancis ĝis mar-oficiro. Li eksplodigis sian ŝipon dum la belga insurekcio antaŭ Antverpeno.
34 Marcus Curtius (±362 a. Kr.): romia patricio, kiu ofertis sin por sia patra urbo, per salti, sur la Forumo en Romo, en la abismon, kiu nur per tia oferto fermiĝus.
35 Nicolas (fakte: Louis) d'Assas (1733-1760): franca regimentoficiro el la armeo de Louis XIV, kaptita ĉe Wezel en 1760, kaj kiam li rifuzis kapitulacii, mortpafita.
36 Worms: urbo en germanio, kie Luther defendis sin en la regna parlamento (Reichstag), estis ekskomunikita kaj lia doktrino malpermesita.