el: LETERO AL A.C. KRUSEMAN
Verkita 24 februaro - 6 majo 1851


A.

Aŭgust estis mia kamerado en la lernejo, mia kunulo dum la ludhoroj; apenaŭ dekkvarjaraĝa, aĝo je kiu la karaktero ankoraŭ malhavas tiujn akrajn trajtojn, kiuj poste karakterizas jarojn, li jam je la unua rigardo estis rekonebla kiel unu el tiuj estaĵoj, kiuj estas por aliaj ĉio - por si mem nenio. Li eble estis la plej rapida lernanto el la klaso, kaj ĉiam li estis la lasta kiu povus esti konsiderata por rekompenco. Neniu el la samlernejanoj estis tiom large provizita de siaj gepatroj de mono kaj vestaĵoj, kaj al neniu mankis tiom baldaŭe io aŭ alia kiel al Aŭgust. Lia tempo, liaj kapabloj, liaj vestaĵoj kaj ŝparmoneroj, ĉion li elspezis por aliaj, li fordonacis ĉion, sen elekto, sen celo - li devis donaci.
Iam li renkontis unu el niaj samlernejanoj kiu rabis neston el arbo.
- Donu al mi tiun neston! vokis Aŭgust.
- Certe ne.
- Mi volas doni al vi guldenon por ĝi.
- Tamen ne: mi havis grandan penon pro la elprenado. La tuta riĉeco de Aŭgust konsistis el la guldeno kiun li ofertis al la knabo... - Ĉu vi volas havi mian novan ĉapelon por ĝi... aŭ... ne... Li konsciiĝis ke li jam fordonis ĝin al knabo kiu nudkape iris laŭ la vojo - Mia... mia...
La kompatinda knabo ne sciis kion plu li ofertu... kaj la nesto estis ĉe li tiom proksima al la koro. Fine: ĉu vi volas batali kun mi pro ĝi? Ho, ni batalu pro ĝi!
Aŭgust ne estas egale forta kiom tiu knabo... li jes sciis tion, sed li superis - li sentis - jes certe, li estus pli forta se temus pri tiu nesto!
- Ĉu vi frenezas? Mi ja ĉiam povas fari tion. Donu al mi la broĉon kiun vi post la lasta ferio de hejme kunportis, kaj la nesto estas via.
Aŭgust hezitis. Ĝi estis diamanto de valoro... ne tial Aŭgust hezitis, sed estis de lia patrino. Kaj tamen, tiuj povraj birdetoj!
- Prenu, li diris. Jen la pinglo, donu al mi la birdojn!
La knabo ne deziris pli, donis.
Ne, tiu knabo poste iĝis riĉa viro, tre riĉa... li prenis la juvelon, donis la neston kaj volis foriri.
- Bonvolu, volis Aŭgust, indiki al mi la lokon, kie troviĝis la nesto, mi volas remeti ĝin tie.
La alia indikis la lokon en la arbo. Aŭgust grimpis, fiksis la neston en la indikitan kavaĵon, falis, kaj rompis la brakon.
Dum la reduktado li sendis min al la arbo por vidi ĉu la maljunaj birdoj jam revizitis la neston.
Kiam mi revenis, la kuracisto signis al mi diri ‘jes’. Poste mi komprenis ĉi tion. Estas, vi sciu, ĉar vundfebro povas esti tiom danĝera. Mi diris ‘jes’. Mi ne diris, ke la knabo - tiu knabo kiu poste tiom riĉiĝis - denove rabis la neston. Poste... nu, tio ne gravas.


B.

Franca tajloro en Batavia faris por mi pantalonon. Mi trovis ĝin iom multekosta, - surmetis alian pantalonon.
Estis longe antaŭ aŭ longe post mia edziĝo. - Kiam mi al mia edzino pe... - ne, mi fakte ne petis al ŝi - kiam mi preparis m... - ne, ankaŭ tion mi ne faris, kiam mi...
(...)
Kiam mi do venis ĉe tiu tajloro surhavante tiun alian pantalonon, kiu estis farita de ĉino, laŭ mia opinio...
(...)
Nu, mi opiniis ke ĝi bone sidas, kaj rakontas al li - ni estas ĉe la tajloro - ke tiu estis multe pli malmultekosta.
Li pritiris kaj priplukis la pantalonon de ĉiuj flankoj, tordis la nazon...
Vorto pri tio. Oni diras nazon, sed la celo estas lipo. Foje atentu - vi povas provi tion dum la plulegado. Mi legis grandparte la revaĵojn de Lavatar, kaj ne kredas, aŭ malmulte, en la valoro de liaj fizionomiaj rimarkoj. Sed mia fizionomio daŭras, kaj tiu baziĝas sur la lipo, - la supra lipo. - La mia estas belega, diras Eef.
Li tordis la lipon kaj diris...
Kion vi dirus en lia kazo? Mi defias - ne tio ne eblas, ĉar fakte mi jam malkaŝis ĝin per la apolona nazo.
Nu do, sen defio, li diris tion. Nome: (se ankoraŭ necesus)
- Ce pantalon - (li tiris ĝin oblikve dekstren) ce pantalon... (oblikve maldekstren) Mais M’sieu, ce pantalon... (estis fortika ŝtofo, feliĉe) - ce pantalon, Mais, - ce n’est pas un pantalon!
Mi tamen tiucele surmetis tiun aĵon, kaj ne opiniis estis maldece vestita. Mi povus demandi al la viro, ĉu li alrigardis min por sansculotte ktp -
Sed vi ja komprenas ke mi ne aŭdacis mian falsan saĝecon al lia genio. Ĉar genia tio estas. Estas ia napoleonismo en la tajlorado.

Ankoraŭ patalonhistorio - ĉio kio estas napoleoneca plaĉas al mi. Ĉu tiu povis malhelpi, ke li de la sorto...
Genio estas super la sorto, mi ie skribis - aŭ io tia. Poste vi havos.
Sinjoro surhavis novan pantalonon, eliris el ĝi, kaj vidu, aŭ prefere ne vidu, la pantalono ŝiriĝis, - kie oni malpleje ŝatas tion.
La postan tagon al la tajloro. Eble tiu brava viro pensis ke li havis la rajton, kaj ke li foje bone klarigu al tiu tro... franco.
Li kalkulis, same kiel mi, ekster la genio de tiu franco.
La unuan furiozon mi transsaltas, vi povas imagi kiel oni ĵetas tian pantalonon sur la vendotablon kun la truo antaŭe...
Mi ne povas diri tion alie.
Kiel oni tiun... tiun... ŝiritan parton... larĝe etendita, por ŝajnigi ĝin ankoraŭ pli granda ol ĝi estas, - kiel oni kriegas ktp...
La Napoleono aŭskultis al li trankvile, kaj demandis, kiam li akiris la parolon, tre paceme:
- Mais M’sieu, qu’avez vous fait de ce pantalon?
- Kion mi faris per ĝi... nu... je l’ai mis...
- Soit! - Et puis?
Nun jes atentu kiel la genio ĉion devigas laŭ sia volo, kaj kiel ĝi ĉi tie helpas la tajloron de la benko de akuzantoj tuj sur la seĝon de prezidanto. Li demandis, - li ekzamenas, kio estas pli.
- Kion vi faris per la pantalono kiun mi faris por vi? Estis majesto en tiu demando.
La alia sentis ke li staris antaŭ sia Juĝisto!
Ĉar la supereco de la genio estas neneigebla.
Florian, kiu havis nur iom da spirito - kaj kio estas spirito kompare al genio! - estis ĉasanta sur privata ĉastereno, tiel tio ja nomiĝas, ĉu?
- Kiun rajton vi havas ĉasi sur mia tereno? demandis al li la privatulo kaj pensis en sia naiveco, ke Florian estus timida. Jes! Je chasse ici du droit que tout homme d’esprit possède sur, a, au, aŭ - mi ne plu scias.
Estas evidente ke la alia ne kontentiĝas pri tio.
- Et puis? do.
- Puis, je suis sorti.
- Soit! Et puis?
La viro komencis stumbli - li tiris la pantalonon al si. Li komencis senti ke li malpravis.
- Et puis M’sieur? kun io en la tono kiel:respondu, fripono!
- Puis je me suis, - (li fermfaldis la pantalonon - la truo malagrable rigardis al li) je me suis rendu... chez...
- N’importe. Et puis?
- Là j’entrais... li tremis.
- Soit. Et puis?
- Je saluai... li ŝoviĝis al la pordo.
- Soit! Et puis?
- Je m’assis...
- Ha M’sieur, - voilà l’affaire! Les pantalons, M’sieu, qui sortent de mon atelier M’sieu - (la viro estis el la pordo, sed li vokis post li:) ce sont des pantalons M’sieu, pour se tenir debout M’sieu, et non pour s’assoir M’sieu! on ne s’assied pas au salon, M’sieu! A Paris M’sieu...
La resto mi ne scias.
Se vi do komprenas, ke via nazo ne estas la nazo same kiel mia pantalono ne estas pantalono, tiam tio ne estas kialo por preni la nazon de iu alia, ĉu? Kaj se vi - nu, stiloplastiko ne ekzistas.


C.

Dum la java milito - mi scias de ĉeestinto - oni kaptis spionon. Laŭ kutimo de kristanmilitistoj tiu viro devis esti tuj mortpafita. Oni ligis lin al arbo, kaj ordonis al unu soldato pafi sur lin.
Unu soldato. En pactempo oni ekzekutas kun plotono. Ĉar, diras la kristanaj militistoj, unu pafo povas rifuzi, maltrafi aŭ ne tuj mortigi!
Mi kontentiĝas pri tio, estas restaĵo de homeco almenaŭ - kaj tio estas jam multe - por kristanoj!
Sed dum la java milito oni ne havas tempon por tiom da ceremonio. Kien do se ĉiu persono ricevus tian plotonon - tio estus malmodesta postulo de la spiono!
Oni do donis al unu soldato la ordonon: mortpafu tiun ulon!
Por ne maltrafi... - la soldato estis kristano kompreneble. Por ne maltrafi li prenis la distancon iom mallonga - iom tro mallonga. La kuglo ne bezonas vidi lumon, li diris. Tio estas: jen el la tubo... jen en la koron, la tubfino sur la brusto.
Ankaŭ li aldonis iom tro da pulvo.
Vi scias, ke nura pulvo sufiĉas... à bout portant.
La spiono fortike rigardis lin en la vizaĝon, kaj diris: kurang kirie, tio estas: iom pli maldekstren.
- F.t., vokis la soldato, ĉar li koleriĝis, ke la viro ne timiĝis, kaj tiris la ĉanon. Tiam la pafilo rifuzis, aŭ almenaŭ nur la pelvetopulvo forbrulis.
Oni ankoraŭ ne havis perkutilon en tiuj tagoj. Nun ĉiuj kristanmilitistoj havas perkutilon sur siaj pafiloj.
La vivo ankoraŭ vivis... kaj li ridis. Jes, li mokis la soldaton... ĉar lia pafilo rifuzis.
Tiam la kristansoldato koleriĝis. Li renversis la pafilon, kaj batrompis de la ridanta mahometano la cerbojn per la kolbo.

Ĉi tion lastan mi ne devis aldoni. Ne estas mia celo skizi la soldaton, la kristanon. Mi volis doni simetriaĵon al via pretendema “Tiel mortas la kristano!” Mi devus fini ĉe la ridi de la alia. Estas retorika eraro, kaj mi diris pli.
Per la kolbofrapo mi devus fini se mi okupiĝus pri kristanteruraĵoj. Sed tiu ĉapitro estas al mi tro longa por interfrazoj!