KREDKONFESO
Verkita oktobro 1859
Publikigita novembro 1859


Patro dum momento forlasis la domon. Por elprovi la sagacecon de siaj infanoj li divenigis ilin, kion li faras dum sia foresto.
Unu el la infanoj, kiu surhavis bluan jakon, diris:
- Mi jam scias. Patro iras al la tajloro, por sin almezuri bluan jakon.
Lu dua infano, kiu ŝate manĝis dolĉaĵojn, koleriĝis je Blujakulo, kiu estis tiom stulta kredi, ke la patro surhavas bluan jakon kiel li.
- Mi scias pli bone, ĝi diris. Patro manĝas dolĉan kukon kun siropo.
La tria infano, kiu sidis en malhela angulo, pinĉis katon en la voston, kaj insultis Kukmanĝulon, kiu estis tiom stulta pensi, ke patro manĝas kukon kiel li.
- Mi scias pli bone, ĝi diris. Patro buĉas eksvirbovon.
La kvara infano, kiu estis tre kverelema, eltiris la harojn de Katpinĉulo, ĉar li estis tiom stulta kredi, ke patro buĉas eksvirbovon.
- Mi scias pli bone, ĝi diris. Patro iras al najbaro Pieterse por foje bone bategi tiun.
La lasta infano flegis turdon, kiu rompis krureton, kaj estis tiom okupita per ĝi, ke ĝi preterlasis pensi pri la enigmo.
Kiam nun la patro hejmvenis, montriĝis, ke nek Blujakulo, nek Kukmanĝulo, nek Katpinĉulo, nek Hartirulo bone divenis. Sed la lasta infano ankoraŭ ne parolis.
- Mi ne vere scias, diris Turdulo... Vidu, jen ĝi rektiĝas, kaj alrigardas nin dankeme...
- Ĝuste... vokis la patro. Tion faris la malsana vidvino, kiun mi vizitis.
Neniu divenis. Sed Turdulo estis plej proksima al vero, sen esti kundivenante.