el: IDEOJ (7 Kolektoj)
Verkita januaro 1862 - majo 1877
Publikigita marto 1862 - junio 1877


el: UNUA KOLEKTO
Verkita januaro - oktobro 1862
Publikigita marto - novembro 1862


Estu de la Naturo dotita kun deziro al kono... faru el strebado al vereco vian ĉefcelon, vian nuran celon... oferu ĉion al tiu strebado... neglektu ĉiujn interesojn por tiu unu intereso... pagu por la malgranda ŝanco al sukceso per via trankvilo, per via sano, per via bonfarto, per ĉio kion homo povas oferi... forlasu vian edzinon kaj infanon, dirante: Sinjorino, kial mi kompatas kun vi? Infano, kial mi kompatas kun vi? Mi serĉasla veron... jen mia edzino, jen la infano de mia koro.
Iru al la dezerto... metu kamelhaŭton ĉirkaŭ la lumbojn... ĉirkaŭzonu vin per leda zono... nutru vin per akridoj kaj sovaĝa mielo.
Pensu, pripensu, konsideru... dubu... rekonsideru, kaj denove, kaj ankoraŭ foje... ĉiam plu, ĉiam denove.
Etendu vian komprenon ĝis la ekstrema limo de eblecoj de kono, povo, scio kaj kompreno.
Akrigu vian penskapablon ĝis al la plej alta nivelo de kompreno.
Metu viajn pensojn antaŭ la malgracian ŝarĝon de ĉiuj nesolvitaj problemoj... pluvipu ilin per la forto de via volo, ĝis radoj kaj ŝnuroj knaras...
Ĉu vi faris ĉi ĉion?
Se vi faris ĉi tion ĝis via animo laciĝas, ĝis via karno apartiĝas de la ostaro...
Se vi tiam finfine opinias, ke vi lernis ion, scias ion, komprenas ion...
Revenu tiam el la dezerto. Sekvu la voĉon de via koro, kiu instigas al anonci, kaj diru: Fratoj, mi kredas ke la afero estas jena.
Tiam estos apartiĝo inter tiuj, kiuj aŭdis vin.
Parto vokos: Ĉi tiu homo ne taŭgas.
Tion diras tiuj, kiuj pensis pri la temoj kiuj okupis vin, sed kiuj ne pripensis kiel vi en la dezerto. Ili nomas vin fia, dum ili timas ke la popolo taksas oferon super manko de ofero, kaj prenas penon kiel kriterion por mezuri sukceson.
Respondu al tiuj indikante vian eluzitan vestaĵon de kamelhaŭto.
Alia parto konsistos el tiuj, kiuj neniam aŭdis pri la aferoj kiujn vi pripensis, el uloj kiuj okupis sin per nenio, la tutan tempon kiun vi pasis per tiom peza laboro.
Kaj denove tiuj apartiĝos
La unua parto diros: Sinjoro, ĝuste mia ideo.
Montru al tiaj vian vestaĵon el kamelhaŭto, kiun vi eluzis en la dezerto.
Sed la alia parto diros: Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
Indiku al ili la eluzitan kamelhaŭton, kiu estis via vestaĵo en la dezerto.
Tiam la popolo vokos: Kiu estas tiu, kiu donas eluzitan vestaĵon kiel pruvon?
Respondu je tio: Fratoj, mi petas vin en mia vestaĵo ne serĉi pruvon por tio, kion mi diris, sed instiĝo por pripensi tion, kion mi diris.



1. Eble nenio estas tute vera, kaj eĉ tio ne.

2. Du maldekstraj gantoj ne faras paron da gantoj; du duonaj veroj ne faras veron.

4. Kolekto de ligno, ŝtono, kalko, ktp. Ne ĉiam estas konstruaĵo. Kunveno de homoj ne ĉiam estas societo.

5. Multe elstare-bonaj - aŭ multaj elstare-malbonaj - homoj, kunaj kaj ligitaj, reprezentas tiom da faktoroj, kiuj liveras enorman produkton de bono aŭ malbono. Sed la sumo de multe da mezboneco restas ĉiam egala al unu mezboneco.

10. La junularo devas ekzerci sin en la difinado.

13. Estas tre malfacile esprime sin ĝuste. Kiu plendas pri manko al profundo en ĉi tiu penso, ne havas la kutimon dedici sin al ĝusteco de esprimo. Ĉi tio estas mia ideo.

14. Neĝusteco de esprimo naskas disputon. Kiu do volas eviti disputon, devas dediĉi sin al ĝusteco?
Tute ne, oni per tio farus al si amikojn el tiuj kiuj estas bonfidaj, sed ĝis malamiko ĉiu kiu havas utilon ĉe malĝusteco, t.e. la plimulto.

16. Se mi nomas la vorton “animo”, mi faras tion por tiel diri. Se mi metas ion kontraŭ materio, mi faras tion por tiel diri. Se mi diras "Dio", mi faras tion por tiel diri.
Ĉar mi ne scias kiu Dio estas. Mi ne scias kio animo estas. Kaj kio ekzistas ekster materio, mi ne scias.

19. Kiam mi hodiaŭ asertas ion, kio morgaŭ al mi ŝajnas alia, mi diros tion al vi antaŭ postmorgaŭ. Jes, mi forviŝas desegnaĵojn kiuj ŝajnas al mi neĝustaj kun pli da hasto ol mi faris en la desegnado.

21. Tiu kiu multe vagis, povas plejbone koni la vojon*. Mi ne diras ke multe vagi necesas por koni la vojon. Nek ke ĉiu kiu multe vagis, konas la vojon.
* Legu: havas ĉe cetere samaj kondiĉoj la plejbona ŝanĉo koni la vojon.

24. - Vi multe parolas pri vi mem...
- Mi dankas vin, tiugrade ke via riproĉo al mi estas pruvo ke mi multe rilatis kun mi mem.

25. - Vi multe parolas pri vi mem...
- Jes. Ĉu vi volus ke mi parolu pri vi... pri via kato... pri via hundo... pri via azeno?
Ĉu vi volus tion? Nu, estu kontenta. Mi faris tion ofte, sed vi ne sciis, ĉar ĉiu foje vi konfuziĝis kun via najbara azeno. Via najbaro ankaŭ plendas, kaj diras ke mi ĉiam parolis pri viaj azenoj. Kompenso. La azenoj mem ne plendas, tiuj bonaj stultaj bestoj.

26. - Vi multe parolas pri vi mem...
- Jes, mi volas esti honesta.

27. - Vi multe parolas pri vi mem...
- Jes, mi estas mia lasta amo. Mi longe kaj multe kaj fervore amis antaŭ ol tiu amo naskiĝis. Sed nun ĝi ja ekzistas... kaj la lasta...

30. Konsiderante artaĵon, taksanta elstaran agon, prijuĝante esprimitan penson, mi ĉiam metas antaŭ min la demandon: kio fariĝis en la animo de la artisto, de la horo, de la saĝulo, por krei tiun idealon, por decidi al tiu ago, por naski tiun penson, kaj doni al ĝi formon kiel ideon? Tio estas: mi demandas, kiel la animo fekundiĝas? Kiujn statojn ĝi trairis dum gravedeco kaj liberiĝo?
Nu, la historio de grava gravediĝo vokas ĉe mi ĉiam la tekston: kun ĉagreno vi naskos infanojn!
Se grenero povus paroli, ĝi plendus, ke troviĝas ĉagreno en la ĝermado.
Herooj, artistoj kaj saĝuloj komprenos min, kaj aŭdos la plendon de tiu grenero.

32. La neceso estas Dio. Pli mi ne scias diri pri Dio. Kaj mi bedaŭras.

37. Se mi estus surda mi ne povus verki.

39. Inter animo kaj lingvo troviĝas la longeco de trumpeto. Mi divenas - kaj preskaŭ kredas - ke malmultaj trumpetoj estas tiom mallongaj kiom la holandaj.

41. Mi dediĉas min al la verkado de vivanta holanda. Sed mi frekventis lernejon.

42. Mi konas malmultajn verkistojn pri kies verkado mi havas tiom da rimarkoj, kiom pri la mia.

44. Estas malnobla mensogo ke Babilono estis detruita, ĉar iu ellasis literon el la lasta, ĉiam dividita, plej serioza, plej neta, plej aŭdaca, plej provita, plej ŝoka, plej utrechta... mi ne scias kion.

46. Mi donas atentigojn, ne regulojn.

48. Rajdanto falis de la ĉevalo kaj ekde tiu tempo ĉiu kiu falis de la ĉevalo nomis sin rajdanto.

50. Mi almezuris ĉapelon, kaj diris:La mezuro estas bona. Mia malgranda knabo bezonis ĉapeleton, kaj deziris la saman mezuron.
- Paĉjo, vi diris, ke tiu mezuro estis bona.
Tia knabo!

56. Ekzistas poetoj kiuj faras versojn.

57. Ekzistas nur unu vojo al la ĉielo: Golgotha. Tiu kiu volas alveni tie laŭ alia vojo, estas malnobla kontrabandisto. (30)

58. Ekzistas malmultaj libroj el kiuj oni ne povas lerni kiel oni ne devas verki.

59. Akceptu unu konsilon. La jenan: ke vi ne akceptu konsilon.

60. Se mi skribis ion kaj relegis tion, ofte mia ĉefimpreso estas: pri tiu afero estus multe por diri.

61. Tiu kiu estas kontenta pri sia laboro, havas kialon por malkontenteco pri sia kontenteco.

62. Estis vespero. Virino haltigis min. Ĉu vi ne povas fari pli bone ol vendi vin? diris mi, kaj forpuŝis ŝin. La postan vesperon ŝi denove staris antaŭ mi kaj ĵetis al mi miajn ideojn en la vizaĝon. Tio dolorigis min.
Kiam mi revidis ŝin mi donis al ŝi iom da mono, kaj la manon.

63. Jesuo diris multon belan. Sed la belan kion li diris, ne kovras duonan folion presitan (7½ cendoj).

64. Jesuo devas estis dirinta multon, kio ne troviĝas en la biblio. Inter tio devis esti multe bela. Troviĝas de Jesuo multe en la biblio, kion Jesuo ne povis esti dirinta.

65. Jesuo estis malbone priskribita en la biblio. Kiu ne sentas tion ne estas amiko de Jesuo. Por aprezi Jesuon oni devas forĵeti grandan parton de la evangelioj.

66. Jesuo ne estis kristano. Per tio mi ne volas diri ke li estis israelido.
(Mia celo estis: li ne dogmiĝis kiel la kristanoj. Mi tamen rekonas, ke li fojfoje jes faris tion.)

67. Laboristo elartikigis sian piedon, kaj la mastro vokis: ek!
Mi streĉlezis mian spiriton, kaj mia mastro vokas: ek!
- Mastro, mi ekos.

68. La ideo, kiun oni tuj komprenas, plejofte ne valoras kompreni.

73. Mi ne scias kiel oni tradukas holanden: les sots. Mi ja diras Kappelmanoj

79. Mi konis modistinon, kiu havis nenaturan infanon. Nenaturan mi diras por la honoro de mia modistino, kiu estis edzino. Mi poste diros la nomon de la patro.
La bona virino tre amis sian infanon, kaj vestis ĝin tiom elegante kiom eblas. Jen rubando, tie rubando. Foje simpla, tiam denove bunta. Estis al la patrino nura ĝuo okupi sin per la ornamado de sia infano.
Kaj tiu, kiu diris: tiu koloro estas tro ruĝa, aŭ tro flava, aŭ tro pala... tiu rando tro larĝa, tiu vualo tro densa, tiu gazo tro maldensa... iu ajn kiu plendus pri manko de gusto aŭ manko de kapablo... neniu pensus pri akuzi la patrinon pri manko de amo por sia infano.
Tiu modistino nomiĝis Parabel.
Poietes nomiĝis la patro.
Kaj Vero estis la nomo de la infano, kiun la patrino tiom volonte vestis.

80. Iam ŝi montris sian infanon, kaj demandis per la okuloj:
- Kiel vi trovas mian infanon, mian trezoron, mian ĉion? Vidu tiun koloron...
- Tiuj flavaj strioj estas ĉarmaj.
- Flavaj... tiuj vangoj flavaj? Estas rosaj! Flavaj?
- Mi parolis pri la robeto.
Alian fojon ŝi montris sian infanon, kaj demandis per la okuloj:
- Kiel vi trovas mian infanon, mian trezoron, mian ĉion? Vidu kiom blanka... kaj marmora...
- Estas tro da amelo en ĝi.
- Amelo en la braketoj de mia infano?
- Mi parolis pri la robeto.
Denove la zorga patrino montris sian infanon, kaj demandis per la okuloj:
- Kiel vi trovas mian infanon, mian trezoron, mian ĉion? Vidu tiujn formojn... tiun kurbaĵon... tiujn liniojn...
- Tro mallonge de korsaĵo.
- Mia infano Tro mallonge de korsaĵo?
- Mi parolis pri la robeto.
Tiam la patrino ĉagreniĝis. Malĝojigis ŝin ke oni ne vidis la infanon. Ŝi ja ŝatis ornami sian karulon, sed malĝojigis ŝin, ke la ornamo malebligis vidi la infanon.

81. Ĉagreno maljustigas. Parabel koleriĝis je Poietes, kiu ne povis malhelpi. Ŝi eksiĝis de tablo kaj lito, kaj prenis sian fraŭlinan nomon: Ameleia.
Ŝi forŝiris de la etulo la falsan robeton, kiu forŝtelis la atenton. Post tio ŝi montris sian infanon al multaj homoj, kaj demandis per la okuloj:
- Kiel vi trovas mian infanon, mian trezoron, mian ĉion?
Unu el la multaj diris: Maldece.
La aliaj diris nenion. Ili ne komprenis la demandon de la patrino, kaj ne vidis la infanon.
Tio malĝojigis Ameleia’n.
Ŝi repaciĝis kun Poietes, kiu volonte akceptis. Kaj ŝi nomis sin Parabel, kiel antaŭe.
- A, ŝi vokis, tiam oni tamen vidas la robeton, kaj tiuj karaj falbaloj, kaj tiuj rubandoj! Eble oni finfine atentos pri mia infano, kaj trovos ĝin pli bela ol ĝia ornamo.

82. Ne estas malgranda malbono unuigi la verecon. Ĉi tiu estas unu el miaj plendmotivoj kontraŭ kristanoj, kaj kontraŭ la plimulto de la moralistoj.

83. Ameleia signifas senzorgeco, senordeco. Sed mi ne plu donos tradukojn de io tia. Tio ne estas mia laboro. Kiu havas la feliĉon ne kompreni grekan aŭ latinan, devas nur demandi al sia kuzo la pastoro aŭ al “klera infano” en la familio.
Verkisto kiu havas tempon por klarigi ĉion, ne havas multe por skribi.
Leganto kiu ne havas tempon por demandi “kio estas tio?” ne bezonas legi.

85. Kavaliro batalis kontraŭ superforto. Li persistis kuraĝe, ricevis vundon post vundo, sed englutis ĉagrenon kaj neis malforton. Li tenis sin kvazaŭ li ne estis vundita, kaj ne sentis doloron. Pli oni ne povas deziri de kavaliro.
La malamiko pripensis rimedon. Kiel oni faris, mi ne scias, sed resumiĝas jene ke gluis mielo sur la armaĵo de la militisto kiu staris sola kontraŭ multaj.
La muŝoj venis helpe al la malamiko. Kaj tiu ĝojis sin per malnobla ĝojo, dirante:
- Kio nia ŝtalo ne kapablis, tion la muŝoj faros. Li falos, kaj hejme ni ne parolos pri la muŝoj, kaj diros ke li falis pro nia forto.
Efektive, la kavaliro subfalus, se li ne promesis al sia damo por ne subfali.

86. En la malsanulejo en Amsterdamo - kiu nomiĝas hospitalo, mi ne scias kial - maristo devas esti amputita. Profesoro - mi opinias Tilanus - demetis al li lian kruron. Li viro fumis pipon, mordis fojfoje sur la dentoj, sed levis sin super la doloro.
Profesoro T. admiris tiun forton de animo, kaj parolis pri tio kun laŭdo, dum li metis la bandaĝon.
Subite la kuraĝa paciento ellasis krion. Profesoro pikis lin per pinglo.
- Kiel... tiel vi krias, vi kiu ĵus...
- Tio estas vera... sed vi vidu, profesoro, tiu pinglopiko ne apartenis al tio.
La maristo pravis.

87. Penso estas polipo. Tranĉu ĝin en du, tiam vi havas du polipoj. Tranĉu ĝin denove en du... kaj daŭrigu tranĉi.
Post dudek generacioj de sekcio, donas tiel unu penso pli ol milionon da posteuloj. Kaj ĉiu posteulo estas polipo, tiom bone kiom sia prapatro. Kaj ĉiu prapatro en la rekta kinio estas ankoraŭ krome, en sia vico, prapatro de sennombraj flanklinioj. La flanklinioj kiuj formortas, ne meritas la vivon.
Penso estas aŭtogenera. - Demandu al via nevo. - Ĉi tio estas la klarigo de 60.

88. Kaj tamen ne estas vere, ke pensoj regas la mondon. Eĉ ne ideoj. Nek opinioj kiel grafo Willem supozas kaj ĉiziligis sur ŝtonon en Alkmaar, kiu ankoraŭ estas videbla, laŭ oni rakontis al mi.
Ĝuste pro la senfineco dela pensoj ili perdas al influo, ĉar ili kreskas en nombro. A... M tenas N... Z en échec perpétuel.
Kaj la pensoj kiuj finiĝas, kaj ĝis ideoj formiĝas, regas pro tio ne la mondon, ĉar ili - kiom senfine malpli en nombro ol la anonimaj - pro kontraŭa diverseco, tamen neniam nedividitan impreson faras. Apud ĉiu nimfo staras faŭnoj kaj satirusoj.
Kio regas do la mondon? Al tio mi serĉas jam longe. Mi preskaŭ kredas: non pas la parole... mais les mots.

89. Se ĉi tio estas vera, le mot "sistemisto" renversos pli da sistemoj, ol multaj traktaĵoj kun aŭ sen persona estimo.

90. Estas nejuste de cirklo riproĉi la angulon, ke ĝi estas akra.

91. Mi koleras je mi mem.Mi pensis pri Dio kaj mia sinjorino. Mi komprenas ion pri la unua, amis la alian. Mi revis, kaj opiniis scii multe kaj ami multe. Amante kaj revante mi eniris restoracion, kaj tie mi manĝis verdpizojn kun lardo.
Tial mi koleras je mi mem.

93. Jesuo renkontis evangelion, kaj demandis, kiu estas vi?

94. Io povas okazi nur unu fojo. Io povas esti komprenita, raportita, rakontita, priskribita, en senfine multaj manieroj. Tiel:
mensogo : vereco = senfineco : unu.
Estas ebleco ke io ne okazis. Tamen ĝi povas esti elpensita, raportita, rakontita, priskribita, en senfine multaj manieroj. Tiam estas ankoraŭ pli terure:
m : v = senfineco : nulo.
Ĉi tiuj proporcioj estas por ektimiĝi. Vere mankas kamelhaŭtoj.

96. - Serĉu mian noktoĉapon, diris mi al du servistoj.
Unu horon poste mi demandis: Nu, kie estas mia noktoĉapo?
La unua diris: Mastro, mi serĉis kaj ne trovis. Mi ne scias kie estas via noktoĉapo.
La alia: Mastro, mi ne serĉis kaj ne trovis. Mi ne scias kie estas via noktoĉapo.
Mi do havis du servistojn, kiuj ne sciis. Sed mi distingis inter la ne-scio de la unua, kaj la ne-scio de la alia.
Oni devas serĉi por sia perdita noktoĉapo. Kaj kiu preterlasas, ne povas, kun nejusta cito de Sokrates, doni sian ne-scion kiel la plej alta scio. Mi volis, ke Sokrates ne diris tion. Li ne pensis pri kiel ĝi estus uzota.
(Sokrates, en sia defendo antaŭ la juĝistoj, klarigis, ke la bazo de sia kono kaj saĝo estis: la scio, ke li scias nenion.)

97. Kaj, kio estas plej terura... tiu servisto kiu ne serĉis, trovis la ĉapon.
Li oscedis, etendiĝis, kaj hazarde metis la manon sur breteton kie la ĉapo kuŝis.
Tamen mi pli ŝatis la serviston kiu ne trovis.

98. - Infano, ĉu vi scias kie estas via patro?
- A, ne.
- Ha, ha, ha... li ne havas patron!
La infano komencis plori. Kaj mi ja komprenas tiun ploron. Estas io malica en la alpha privans de la vorto ateisto.

99. Mi ne scias, leganto, ĉu vi estas legantino.
Mi dubas pri la ekzisto de marserpentoj kaj politika honesto.
Mi neas la reveno de hieraŭ.
Tiuj kiuj “scias” ofte konfuzas la vortojn kiujn mi substrekis.

100. Kie vi aŭdas individuon paroli pri principoj... estu singarda.
Kie vi aŭdas politikiston paroli pri sistemoj... estu singarda.
Kie vi aŭdas teologon paroli pri dogmoj... estu singarda.

104. - Ĉu vi opinias esti genio?
- Jes.
- Tiu impertinenco estas tro genia por ne kredi vin.

105. - Ĉu vi opinias esti genio?
- Jes.
- Aŭdigu.
- Mi estas libera je forta trinkaĵo, kapablas legi, skribi kaj fari komision, kaj tamen neniu povas uzi min.
- Tiu neuzebleco estas tro genia por ne kredi vin.

112. Malofte mi skribas tion kion mi volas, kaj neniam tion kion iu alia volas.

114. Ĉiu virto havas neverajn fratinojn kiuj hontigas la familion.

115. Kiam vi interkonsiliĝas kun via filo, kiun profesion li elektos, bone atentu, ĉu li estas diligenta, ĉar la grado de lia diligento difinu, ĉu li estas taŭga por ŝtata posteno aŭ por speciala profesio.
La kialo de ĉi tio estas jena. En ambaŭ kazoj li komencas sian karieron kiel subulo. Diligento damaĝus lin kiam liaj estroj estas publikaj personoj, sed estus avantaĝe ĉe privatulo.
Kiu, servas bierfariston, kaj per diligente bierfari alportas la sian al la prospero de la bierfarejo, fondas por si honorkolonon en la poŝo de la bierfaristoj.
Kiu servas la landon kaj estas diligenta, ĝenas siajn superulojn.
La pas de zèle de Talleyrand neniam estis dirita de industriisto.
Kaj, se la vicreĝo de Indonezio estus bierfaristo, tio estas: se la mizeraj fuŝadoj, kiuj tie regule okazis, havis influon je liaj propraj interesoj, tiam Havelaar estus ornamita de tiom multaj ordensignoj kiom povas esti pripensitaj de la plej dankemaj el ĉiuj bierfaristoj.

120. Du choc des opinions jaillit... en ĉi tiu kazo malagrabla plejofte neuzebla miksaĵo de ĉiaj opinions. Miksaĵo kiu unuigas en si erarojn de ĉiuj direktoj, sen solviĝi en ĝusteco de direkto.
A kaj B volis transiri riveron, kiu de okcidento al oriento fluis. Ili troviĝis je la sudflanko. A proponis iri orienten por serĉi ponton. B opiniis ke okcidente oni trovus pasejon.
Jen venis klerulo C. Li adiciis la opinion de B ĉe la opinio de A. Post tio li duonigis kaj vokis: mi trovis, la mezumo de viaj opinioj estas sudo!
A kredis lin, returnis kaj iris. Li neniam revidis la riveron, kaj nun ja ĉe la suda poluso plendas pri manko de ĝusteco en la mezumo.
B ne kredis C. Li restis starante, kaj atendis...
Jen venis saĝulo D, kiu estis ankoraŭ pli saĝa ol saĝulo C. Ankaŭ ĉi tiu nombris la opiniojn de A kaj B kune, dividis ĉi tion per du, kaj vokis: mi trovis, la mezumo de viaj opinioj estas nordo!
B kredis lin kaj iris antaŭen, norden, en la riveron, kie li pro dronado estis liberigita de plenado pri la neĝusteco de la mezumo.

122. Maljuna sinjoro legis gazeton, kaj tenis tiun for de si.
- Kial vi faras tion, demandis mi.
- Mi ne bone vidas de proksime ekde kiam mi maljuniĝis.
- Mi volus ke miaj legantoj maljuniĝus kaj legus min de malproksime.

123. - Mi ne komprenas ideon N.
- Ĉu vi legis ilin ĉiuj?
- Ne.
- Tiam vi ne povas kompreni N.

124. Ĉe adicio oni kutime pruvas per ankoraŭ foje kalkuli en alia direkto. Kiam tio ĝustas oni estas trankvila. Nu, mi vidas ke mi en 1 kaj 94 laŭ tute malsimilaj vojoj venis al simila konkludo, sed al konkludo kiun mi prefere ne akceptu. Kaj tamen, ja devas.
Multipliki la ekstremaj termoj de la proporcio en 94 unu kun la alia. Faru la saman kun la mezaj termoj, kaj vidu:
Senfina nombro da verecoj = unu mensogo!
Mi eble eraris, komenci mian unuan Ideon per eble.
Kaj tio kio sekvas el la aplikado de tiu Ideo al la dua komparo en 94, eskapas al mi.
Sed kiel ajn oni konsideras, estas triste. Kaj tamen estas homoj kiuj kuraĝas akcepti la titolon de doktoro - t.e. instruisto - pri filosofio. Tion mi ne komprenas.

137. Se vi ŝatas kuriozaĵojn, mi povas rekomendi la sekvantan. Ĉu vi iam vidis hundon kiu havas ĝibon? Mi neniam.
Nu, tion oni povas tre facile vidigi. Prenu neston da junaj hundoj kiuj havis la malbonŝancon esti bonstaturaj. Elparolu jenan ĵuron: “Naturo, Naturo, Naturo, kiom stulta vi estas Naturo!
Surmetu poste al la hundetoj korsetojn, prefere iom rigide kaj iom strikte, kaj foje bone atentu ĉu Naturo ne tute baldaŭe obeas viajn sorĉvortojn, kaj al vi donas ion oblikvan, kie ĝi en sia stulteco, antaŭ ol via ĵuro, opiniis povi limigi sin per bonstaturo.

141. Kredu kaj klinu vin, aŭ malakceptu kaj staru rekte. Naiva, infaneca, foje majesta nevereco estas fojfoje telerebla en poezio. Sed 2x2=5 restos abomeno, tiom longe 2x2 estes ne pli kaj ne malpli ol kvar.

142. Infano kiu en la fido je la veramo de la patro ekhavas kredon je fabloj, povas esti aminda en sia eraro. Sed la maturiĝinta knabo kiu surhavas jakon kiel paĉjo... kiu fumas, trinkas, blasfemas kiel paĉjo... kiu komprenas latinan, kaj kunparolas pri fiziko kiel paĉjo... kiu ĉe ĉi ĉio timas luphomon kaj fikoboldon... tia mallertulo estas netolerebla.

143. La trovo de vereco - tio estas la proksimiĝo al vereco - ne estus tiom malfacila, se ni estus malpli malkuraĝaj. En multaj kazoj ni ne kuraĝas scii kio estas vera.

150. Ja certe la homo estas senmorta... la homo. Kion pli vi volas.

151. Nu, sinjoro A, B aŭ C, estu sincera, ĉu vi opinias ke por Kreanto, por la Naturo, por kiu ajn kiu... havis la bonecon vivigi vin, valoras la penon, konservi vin eterne? Ĉu vi mem do ne iam faris ion kio poste enuis vin, kio ĝenis vin, kio okupis lokon, kio povis esti uzita por io pli bona?

154. Mi promenis kun malgranda Max. Antaŭ ni iris viro kun sia infano. Tiu infano faris tion, kion infanoj plejofte faras: ĝi demandis, petis... mi kredas certe ke la unua grand-inkvizitoro estis infano. Malgranda Max kaj mi aŭskultis.
- Paĉjo, demandis la knabeto, kio estas honeur?
Estis en Bruselo.
La paĉjo rakontas ekzakte, kio estas honeur.
- Paĉjo, kio estas preĝejo?
La paĉjo diris kio estis preĝejo.
- Paĉjo, kio estas humanité, kio estas religion, kio estas éternité, kio estas béatude?
La paĉjo donis difinojn de ĉiuj tiuj aferoj.
- Paĉjo, kio estas Dieu?
Tie venis veturilo en ekpuŝo kun promenanta kantsocieto, kaj la difino de ‘Dieu‘ iĝis pinĉita inter tiuj. Mi kaŝis min kaj Max tiel ke mi por la 1001a fojo maltrafis la eblecon ekscii kiu estas Dio. Mi bedaŭras. Kaj mia knabeto ankaŭ, kiu dum longe plendis ke mi tiom ofte diras: Mi ne scias.
Jes, li faris tiel ke le plendis ĉe sia patrino: “Kion mi faru kun tia paĉjo.”

155. De la luno vidata ni ĉiuj estas samgrandaj. Por scianto ne estas diferenco rimarkebla inter la kono de infano, kaj de la saĝulo kiu plejmulte aŭ plejpure pensis.

156. Mi ŝate volis scii ĉu ekzistas gradoj en ne-ekzistado? Por levi ŝtonon mi bezonas, sub certaj kondiĉoj, levstangon de tiu longeco. Kiun efikon je tiu ŝtono havas la levstango kiu estas 1/x parto malpli longa?
Vidu, mi volis scii ĉi tion, por prijuĝi ĉu valoras la penon, por serĉi al alia levstango?
Mi volis scii ĉu la vereco havas rajton mokridi nin pri niaj mallongaj levstangoj? Kiu povas diri tion al mi, kiu?

157. Senmorteco sen eterneco estas ŝnuro kun unu fino.

160. Mi iam loĝis en la najbareco de monto kiu fumis. Kiam mi vidis ĝin por la unua fojo mi opiniis - fuŝita per lernolibroj - ke tia monto donis belan vidon. Mi memoras ke mi estu en ekstazo, kaj faris tion, kion mi tenis por devo. Je ellitiĝo matene mi vidis tiun monton, kaj tion, kion ĝi elblovis. Duonan horon poste mi vidis ĝin denove, kun ĝia fumo. Iom poste la saman. La postan tagon, la saman. Semajnojn, monatojn sinsekvaj... dum du jaroj, ĉiun tagon, ĉiun horon, ĉiun momenton, mi vidis la saman. La monto estis tie, kaj blovis fumon.
Sed mi vivis. Mi pensis, meditis, travivis, suferis, strebis kaj batalis...
Mia monto blovis fumon.
Mi suferis... ĝi blovis. Ĝi ne povis alie ol tio.
Se mi parolis pri religio, ĝi donis fumon. Pri feliĉo, fumon. Pri estonteco, fumon. Pri ambicio, fumon. Pri fidelo, amo, oferto, animo, beateco, poezio, eterneco kaj Dio... ĉiam ĝi donis fumon, fumon, nenion alian ol fumon. Ĝi ne havis alie, ne sciis alie, ne komprenis alie...
Ĉiam tiu stulta pulĉinelo sidis en mia nuko, kvazaŭ tie estis ĝia loko.

163. Preĝi estas demandi al tiu tondilo ĉu ĝi bonvolas ĉi foje ne almordi ĉar estas io inter ĝiaj makzeloj, kion mi ŝatas teni sendifekta!
Preĝi estas do, se tio ne estus infaneca, krima provo por delogi la Naturon al malordo.

170. La hindia Trimourti - la triunueco kiun ni laŭ iom da kromvojoj kaj sufiĉe degenerite, transprenis - konsistis el kredo - pli ĝuste: kunmeto - el konservado, kaj detruo, pli ĝuste: malligo.

La meza eco estas fakte nenio pli ol la daŭrigo de la funkciado de la unua. Unuiĝas kaj malligiĝas, nenio alia. Du aŭ pli materieroj, sub certaj kondiĉoj, kuniĝas. Du aŭ pli materieroj, sub aliaj kondiĉoj, disiĝas. Jen ĉio.

171. Kiam vi metas objekton, kaj tiun poste denove prenas, vi faris du agoj. Dum la tempo kiu pasis inter ambaŭ tiuj agoj, la abjekto kuŝis. Meti kaj formeti - kunigi kaj disigi - estis agoj. Sed la kuŝado ne estis ago, nek de vi nek de la objekto kiu kuŝis.

172. Ni forĵetas do unu trionon de tiu Trimourti. Kaj pli. Ĉar nia dio: Neceso, ne estas triobla, ne duobla, ĝi estas unuobla.
Kuŝi ne estas ago. Sed ankaŭ meti kaj forpreni estas, kvankam du agoj, sekvoj de la sama principo: movo. Krei estas: kunigi kun io alia, aŭ: kunigi en alia maniero. Jen la tuta naturleĝo, la ideo pri dio, la doktrino de la neceso, reduktita ĝis ĉi tiu unu vorto: altiri.
Kiu aŭ kio plejmulte altiras, gajnas formon.
Kiu aŭ kio plejmalmulte altiras, perdas formon.
Ĉio kio okazas, devenas el ĉi tiu eterna alterna de plimalpli.

173. Estas infanece - tio nomiĝas home ĉiam frazadi per sunsistemoj, por pruvi ion de persona dio. Igu la akvon de via lavoplevo en turnantan movon. Atentu pri la kuniĝo de la flosantaj sapveziketoj, kaj vi vidas sunsistemon malgranda. Ĉiu globeto prenas sian lokon, kiun ĝi laŭ la ĉirkaŭantaj kondiĉoj devas preni. La tero, la suno, Sirius, faras tion ankaŭ.
Sed vi pensu for la randon de la pelvo. Ĉar spaco estas senfina, kiel materio estas eterna.

174. Vi ne povis imagi tiun senfinecon? Ĉu vi povas imagi randon al la lavopelvo de la universo?
Vi ne povas imagi tiun eternecon de la materio? Ĉu estas al vi ja ebla kompreni ke io estas detruita, aŭ kreita?

175. Estas nur unu mistero: la estado. La resto sekvas per si mem el la ecoj de la estado.
Kaj ankoraŭ tiu mistero ne estas tiomprofunda kiom la kontraŭo estus. Pripensu foje la absurdeco de: ne-estado.

176. Mi trovas mian dion ĉie, ĝis eĉ en la frazeologio de tiuj kiuj havas apartan Dion.
“Hodiaŭ mortis nia plejjuna infano. Kvankam profunde trafita, mi deziras rezignacii...”
Mi asertas al vi ke mi ĉiam rezignacias en la volo de mia dio, ĉar mi ĉiam cedas sub la volo de mia dio, kaj ke mi irus longan distancon por vidi la tre strangan spektaklon, de iu kiu ne cedas sub la neceso, kiu ne rezignacias en ĝia volo.
Neniam mi legis en la “Oprechte Haarlemmer”, kiu estas tiom ekscepte riĉa en tiaj piaj korelverŝoj: nia infano mortis, sed ni ne kontentiĝas.

200. Ni eltrovis morojn, ni aplikas ilin, ni asertas ke ni devas konservi ilin... morojn kiuj estas daŭre kontraŭaj al la ĉefleĝo de la Naturo.
Ni opinias ke ni devas malhelpi tiun Naturon en ĝia strebado.
Ni volas devigi ĝin al stagno, kie ĝi postulas moviĝon. Al izolo, kie ĝi sopiras al konekto. Al disiĝo, kie ĝi insistas al unuiĝo. Ni altrudas al ni kiel devon, perforti tiun Naturon.
Tiun perforton - aŭ la daŭre vana klopodo al tio - ni nomas Virto.
Nia tuta edukado de la knabinoj estas mortiga ribelo kontraŭ la bono.

210. Ne estas vere, ke infano ŝuldas obeemon kaj amon al siaj gepatroj.
Tiu mizera preskribo estis inventita por faciligi al gepatroj, kiuj sentis mankon de spirita supereco, kaj estis tro maldiligentaj aŭ tro sekaj de koro por meriti amon.

213. Estas strange ke tiom da homoj arogas al si havi infanojn.
En Artis* mi konas prizorgiston kiu scias kiel trakti la ardeojn. Alia taŭgas por la birdoj. Ankaŭ la artefarita fiŝbredado havas siajn specialistojn. Sed infanojn ĉiu tenas.
* La zoologia ĝardeno en Amsterdamo portas kiel devizon Natura Artis Magistra, kaj estas nomita laŭ la meza el tiuj vortoj.

221. Neniam fidu iun, kiu humile parolas, ĉar li mensogas.

224. Moroj estas nejustaj majstroj. Ili punas la devion, sed ne rekompencas obeemon.
Imagu al vi virinon kiu petis iom da simpatio de la socio, ĉar ŝi:
Neniam iris surstrate en sarong kaj kabai.
Neniam manifestigis ke ŝi sciis tion kion ŝi sciis.
Ne komprenis la latinan.
Neniam ludis bilardon, kaj
Neniam havis aliajn infanojn, ol nenaturajn.

225. Estas honto por la viroj, ke la virino, en ilia propra takso, troviĝas ju pli alte, des malpli ŝi interrilatis kun viroj.
Ekzakte kiel kun tiuj aliaj javanoj, kies senkulpeco estas en inversa proporcio al ilia familiareco kun kristanoj.

226. Mi volonte ŝatus renkonti min mem por scii kiel mi plaĉas al mi. Sed mi devas esti bonhumora en tiu tago, ĉar mi ne ŝatas malagrablaĵojn.

235. Kiu neniam falis, ne havas ĝustan konsciencon pri kio bezoniĝas por firme stari (21). Oni trovas ĉi tiun mankon je kompreno ofte, kaj ĉefe ĉe homoj kiuj malmulte vojaĝis aŭ malmulte vivis.

239. Ni agnoskas pli volonte ĝeneralajn ol specifajn erarojn. Tiu sama viro kiu komprenas la eblecon de sia malplia kapablo kiel kuracisto, koleriĝus je iu, kiu pridubus la efikon de lia tinkturo kontraŭ marmalsano.

244. Kalumniantoj kaj poetoj ne kreas. Ili ordigas.

245. Nu, nenio estas perfekta... eĉ ne la mensogoj!

248. Tie venis povra diablo, kiu opiniis ke ‘verki’ estas profesio, por peti al mi kiel li devas agi por havigi klientojn.
- Kion vi havas por diri?
- Ja, nu... mi povus fabriki rakonton...
- Fabriki?
- Ho jes, tion mi ja povus.
- Tiam vi ne bezonas mian konsilon, ĉar tion mi ne povas.

252. Estas neniu homo kies animhistorio ne estas pli grava ol la plej longa "plej bela" farita romano.

253. Oni opinias ke mi "ribelas kontraŭ ĉio". Jen la esprimo. Oĥ, se oni scius kiom da aferoj mi rigardas kiel sanktaj!

254. Kuraĝo por kulpigi sin mem de malĝustaĵoj, prefere ĝenerale (239) estas relative normala. Sed pli malofta estas la kuraĝo laŭdi sin mem.

255. Ankoraŭ neniam mi vidis iun, kiu sincere plendis pri manko de koro, de ideoj aŭ de sperto.

258. Neniam du personoj estas samtempe same koleraj unu je la alia.

261. Papilio ŝvebis alte, alte en la aero. Ĝi ĝuis sian liberecon, sian belecon. kaj ĉefe ĝi ĝuis la rigardon de ĉio kio estis sub ĝi.
- Venu, venu ĉi tien... alte! Ŝi ŝajne alvokis al siaj fratinoj, kiuj fore sub ĝi rondflugetis super la floroj de la tero.
- Ni trinkas mielon, kaj restas malsupre.
- Ho karaj fratinoj, se vi scius kiom agrable estas superrigardi ĉion. Venu, venu do!
- Ĉu estas floroj tie supre, el kiuj ni povus suĉi la mielon kiun ni, papilioj, bezonas por vivi?
- Oni vidas ĉi tie ĉiujn florojn, kaj tiu ĝuo...
- Ĉu vi havas mielon tie supre?
Estis vere, mielo tie supre ne estas!
La povra papilio kiu havis malamon loĝi malsupre, laciĝis... Tamen ĝi klopodis resti supre. Estis tiom bele, ĝi opiniis, tiel superrigardi ĉion en unu rigardo. Sed mielo... mielo? Ne, mielo ne estis tie supre!
Kaj ĝi malfortiĝis, tiu povra papilio! Ĝia flugilmovo malrapidiĝis. Kaj ĝi malleviĝis, kaj ĝi superrigardis pli kaj pli malpli!
Tiam ĝi volis...
Ne, ne helpis! Ĝi malleviĝis...
- He, jen vi venas, vokis ĝiaj fratinoj, kion ni diris al vi? Vi tamen venas suĉi mielon same kiel ni el la floroj ĉi tie malsupre. Ni ja sciis.
Tiel vokis la fratinoj, ĝojaj ĉar ili pravis, kvankam ili nur pravis pro manko de konscio pri la belo tie supre.
- Venu, kaj suĉu mielon kiel ni!
Kaj la papilio malleviĝis jam pli malalte... kaj volis ankoraŭ...
Tie estis florarbusto... ĉu ĝi povas atingi tiun?
Ĝi ne plu malleviĝis... ĝi falis! Ĝi falis apud la arbuston, sur la vojon en la spuron...
Kaj tie ĝi estis distretita de azeno.

262. Mi forgesis diri en la antaŭa numero, ke la papilioj malsupre neniam pensis pri sia distretita fratino kun kompato, sed ĉiam kun iom da plaĉo pri propra saĝo, kiu bone konsiderate tamen nur rezultis pro maldeziro.
Tiel ni estas.

272. Ĉu Jesuo estis doktoro pri teologio? Kiu povas diri ĉi tion al mi?

277. Kiu estas sufiĉe senhonta por aserti ke li ne estas de mia “religio”, kiam mi diras ke mi trovas mian Dion en la bono?
Ĉu mi tiun Dion fidele servis? Ĉiam? Sen malfidelo?
Sinjoro, pardonu al mi miaj ŝuldojn... vi scias ke mi amas vin!

281. Proverboj enhavas la saĝecon de la popoloj. Karaj, kial profesoroj ne faras proverbojn?

283. .....................................

284. La antaŭa numero enhavas kelkcentojn de ideoj kiujn mi ne skribis, ĉar en tio mi estis ĝenita pro mizero.
Ĉu ĉi tio estas ideo? Jes kaj ne. Ne nun, sed post jaroj ĝi donos materialon al ideoj al tiuj kiuj skribos la historion de nia tempo.
Bedaŭrinde ke Victor Hugo la ĝustan titolon kiu konformus kun tia historio, forprenis, por fari el ĝi elpendaĵn de romano.

293. - Sinjoro, ĉu vi pensas ke mi povus resti malfermita post la dekdua - la virino celis sian trinkejon - oni diras ke nun estas liberala ministerio.
- Mi ne scias, sinjorino. Mi mem estas tre liberala, sed se mi havus ion por diri, mi fermus vin antaŭ la dekdua, jes mi tute fermis vin.
Mi celis ŝian trinkejon.

298. - Vi multe parolas pri vi mem.
- Jes, tion ja faras ankaŭ la butikisto kiu liveris ion al vi kaj vane persistas pri pago.

299. - Vi multe parolas pri vi mem.
- Jes, tion farus ĉiu, al kiu vi donas kalumnion anstataŭ rajton.

302. Ne estas honoro akirebla ĉe kontraŭuloj sen karaktero.

303. Principoj estas aferoj kiujn oni uzas por preterlasi ion malagrablan.

317. Mi tre bone komprenas kiel oni iĝas konservativa, per bone atenti kio estas liberalulo.

324. La plej forta esprimo de ĉagreno estas sarkasmo.

332. Parlamentaj registarformoj reprezentas formon de asekuro kontraŭ misuzo.
Mi asertas ke la sumo de la premiumoj estas pli alta ol la supozita tirandamaĝo.

334. La divido de respondeco estas frukto de malkuraĝo kaj malfido.
Malfido de tiu kiu altrudas, malkuraĝo de tiu kiu akceptas.

337. Estas malĝojiga fenomeno ke la vorto “originala” estas laŭdo.

338. Mi dankas vin, kara Naturo, ke vi almenaŭ ordonas ĉi tion, ke ĉiu restas ŝarĝita de sia propra digesto.

339. Ne estas permesita al Leĝdonanto iĝi miskomprenita.

340. Estis vintro. Tie for sur tiu larĝa kanalo oni amuzis sin per glitkuri. La glacio kuŝis egale al la vojo. Oni devis nur surtreti.
Tamen estis ponto metita trans larĝa foldo kiun mi antaŭan tagon ne vidis. Kaj ĉiu kiu pasis la ponton pagis unu cendon al la viro kiu faris la ponton “pro la foldo” diris li.
Sed kelkaj flustris:
- Li faris la foldon pro la ponto.
Ĉu ne estas honto, ke oni trovis manieron por fari el la klarigado de la leĝo profitigan profesion?

345. Nu vidu, mia filo, kiom saĝa la Providenco ĉion kreis. Tiu birdo metas siajn ovojn en sian neston. La idoj eloviĝas je la tempo, kiam estas vermoj kaj muŝoj por nutri ilin. Tiam ili kantas laŭdkanton honore al la Kreanto, kiu superŝutas siajn estaĵojn per bonfaroj...
- Ĉu la vermoj kunkantas, paĉjo?
(La demandinta fileto ankoraŭ atendas la respondon.)

346. Mi konas patron, kiu ekzakte scias kiom lia filo kostas al li en edukado. Li notas ĉion. Sed kion li lernas de sia infano, li ne notas... Tio estas maljusta.

347. Du knaboj falis en la akvon. Pro amplena boneco de Dio unu estas savita. La alia dronis... pro malica malboneco de Dio?

349. - Karuloj, vi kiuj asertas koni Dion, ĉu vi povas ankaŭ diri al mi kial mi ne konas lin?
- La malvirteco de via koro...
Ĉu via koro estis do tiom eksterordinare bona, kiam li manifestis sin al vi?

350. - Denove, kial mi ne konas Dion?
- Vi estas malbona.
- Tiel estas. Sed ĝuste pro tio, mi opinias.

351. Kiu kredas je Dio, devas akcepti miraklojn, t.e. devioj de la reguloj de la Naturo.
Imagu al vi... dio kun konstitucio? Dio kun obstakloj! Un Dieu fainéant!

354. Religio estas superstiĉo.

355. Kiu unuafoje sciis levi "religion" ĝis virto, devis esti kuraĝa viro.

368. Postrestus malmulte de tio, kion ni nomas konscienco, se ni la necesajn sekvojn de la farita malbono povus forpensi.

411. Tre ofte okazas, ke ni ne vidas ion, ĉar ĝi estas tro granda.

419. - Religio necesas por la moraleco.
- Kiu religio?
- La kristana.
- Ĉu vi do estus krimulo se via paĉjo estis turko?

421. - Kredu min, sen religio la Popolo ne estu regebla.
- Denove, sen kiu religio?
- Sen la nia... la vera.
- Centoj da popoloj estis kaj estas regataj sen via religio.

425. Kredo estas dormo. Dubo estas deziro. Esploro estas laboro. La nombro de laborantoj estas malgranda.

427. Ne pli bela bildo ol la bildo de "la lasta kristano"!

447. En Samojedo - mi ne scias ĉu la lando tiel nomiĝas, sed tio estas manko en la lingvo, kiun ni devas kompletigi - en Samojedo estas la kutimo ŝmiri sin de kapo ĝis piedoj per ranca balenoleo. Juna samojedano preterlasis ĉi tion - li tute ne ŝmiris sin, nek per balenoleo, nek per io alia.
- Vi ne sekvas la morojn, diris samojeda filizofo... vi ne havas morojn... vi estas senmorala.
Ĉi tio estis tre ĝuste dirita.
Estas memevidente ke la juna samojedano estis malbone traktita. Li kaptis pli da fokoj ol iu alia, sed tio ne helpis. Oni forprenis liajn fokojn, donis al samojedanoj kiuj dece odoraĉis al balenoleo, kaj lin oni lasis malsati.
Sed ankoraŭ pligraviĝis.
La juna samojedano, post iom da tempo pluvivanta en neŝmirita stato, finfine komencis lavi sin per kolonja akvo. Tiu bonodoreco estis netolerebla en Samojedo.
- Li agas kontraŭ la moroj, diris nun la filizofo de tiu tago, li estas malmorala! Nu, ni daŭrigos forpreni de li la fokojn kiujn li kaptos, kaj krome bati.
Tio okazis.
Sed dum oni en Samojedo ne havis kalumnion, ne kopirajton, ne suspektigon, ne stultan ortodoksion, nek falsan liberalismon, nek fuŝitan politikon, nek fuŝantajn ministrojn, nek putritan Duan Ĉambron... oni batis la malsanulon per la dentoskrapitaj ostoj de la fokoj kiujn li mem kaptis.


el: DUA KOLEKTO
Verkita oktobro 1863 - decembro 1864
Publikigita septembro 1864 - marto 1865


460. Ekzistas malmultaj eraroj - jes eble neniu - kiuj ne devenas el maldiligenteco.

461. La inercio de la Naturo estas ne-volo ŝanĝi moviĝon, aŭ ĉesi tion. La inercio de nia menso kutimo estas ne-volo moviĝi

462. Ne kompreni estas malĝusta kutimo.

463. Pli-scii kaj malpli-scii troviĝas tre proksime unu al la alia. (155) Sed estas granda diferenco en la aplikado de la malmulto kion ni scias.

465. - Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
- Mi dankas vin. Mi jam pensis, ke mi diris la veron. Sed estas agrable foje trovi novan pruvon de tio.

466. - Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
- Ĉu vi estis en Egiptio...?
- Ne.
- Kial ne?
- Nu... mi neniam iris tien.
- Ĝuste. Se vi trairus la vojon, kiun mi trairis, vi estus en Egiptio. Ĝis tiam estas via rimarko ke vi ne estis tie, relative malgrava.

467. - Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
- Tre kompreneble. Vi konsentas kun la plimulto. Ĉu vi surhavas ĉapon nokte?
- Jes...
- Kun tufo?
- Jes... granda tufo! Mia edzino diras, ke ĝi escepte bone harmonias kun mi...
- Jen la kialo de via ne-konsento kun mi. Mi ne surhavas noktoĉapon, vi sciu. Kaj vi apartenas al la konsenta klaso de multaj, kiuj jes surhavas ĉapojn... kun aŭ sen tufo do.

468. - Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
- La maljuna sinjoro Kappelman ankaŭ ne. (73)

469. - Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
- Ĉu vere? Nu, mi deziras al vi - kaj ĉefe al mi mem - daŭrigo de ne-konsenteco.

470. - Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
- Terure! Ĉu vi volus konsenti kun mi?
- Ho, tute ne!
- Nu, tiam vi ne havas kaŭzon por plendi. Ĝoju vin en la posedo de opinio kiu harmonias kun vi.

471. - Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
- Abomene! Ĉu vi volus konsenti kun mi?
- Volonte. Se mi nur komprenus...
- Tre bone. Vi volas kompreni. Ĉi tio estas nobla volo, ĉar kompreni estas ĝojo, kaj ĝojo estas virto. Nu, por tiam komenci per...
- Pardonu min, mi devas al la borso...
mi devas al Artis...
mi devas al la societejo...
mi devas al la preĝejo...
mi dresos mian hundon...
mi havas rendevuon kun la juna Kappelman...
do, poste! Au revoir...
- Ne: adieu.

472. - Sinjoro, mi ne konsentas kun vi...
- Abomene! Ĉu vi volus konsenti kun mi?
- Tre volonte. Se mi nur komprenus...
- Tre bone. Vi volas kompreni. Ĉi tio estas nobla volo, ĉar kompreni estas ĝojo, kaj ĝojo estas virto. Nu, por tiam komenci per... Sed antaŭe ĉi tio: se vi estos kompreninta, kion mi ricevos por via “Ho... nu... he”?
- Kion vi ricevos por tio? Ĉu oni devas esti pagita por tio?
- De vi, jes! Kaj la plena prezo eĉ. Ĉar alie mi timas ke vi faros per la vero tion kio okazis kun entrées de faveur en teatrejo. Ili estas fuŝkomercitaj de plebuloj kontraŭ kvaronmono, kaj tio malplivalorigas la teatraĵon. Mi konsideras vin por iu, kiu estas disĉiplo de Jesuo, nur por gajni iom dum la kolportado de lia Surmonta Prediko du jour. Civitanoj, farmistoj kaj kamparanoj... jen la plej lasta novaĵo kiun diris la malsaĝulo de Nazareth. Kaj se la viro silentus tiun tagon, vi kapablus anstataŭe doni vian propran novaĵon, prefere al ne-vendi.

475. Strategio estas malkuraĝeco kun rango de scienco.

476. Branĉoj, kaloj kaj koroj kreskas kontraŭ la tranĉilo.

477. Kiu ne laboras, ne manĝos, diris apostolo. Kaj li manĝis. Sed tio ja estis ĉiu laboro kiun li faris.

478. Kiu ne laboras, ne manĝos, diris ekonomiisto. Kaj la malsatanta popolo respondis: Kiu ne manĝas, ne povas labori.

479. Kiu ne laboras, ne manĝos, diris politikisto. Kaj li priskribis sian politikan karieron.

480. Kiu ne laboras, ne manĝos, diris ministro. Kaj la laboristoj kiuj nenion faris, respondis: Kiu malebligas labori, ankaŭ ne.

481. Kiu ne laboras, ne manĝos, diris moralisto pri biloj. Kaj li aĉetis integralojn.

483. Papilio ŝvebis alte, alte en la aero...
- Kara Fancy, mi konas tiun rakonton.
- Mi kredas ke ne. Aŭskultu. Papilio ŝvebis alte, alte en la aero. Ĝi ĝuis sian liberecon, sian belecon, kaj ĉefe ĝi ĝuis la rigardon de ĉio kio estis sub ĝi. Ĝi vokis al siaj fratinoj veni supren, sed tiuj rifuzis ĉar ili ne volis forlasi la mielon, kiu estis malsupre. Sed ĝi ne volis malleviĝi ĉar ĝi timis esti distretita de maldelikataj hufoj. Ĉar ĝi tamen havis saman deziron pri mielo kiel aliaj papilioj ĝi flugis al monto, kie belaj floroj kreskas, kaj kiu estis tro kruta por azenoj. Ĉi tie ĝi gaje flugetis kaj kolektis multe da mielo, kaj estis tre dankema, ke la suprenirado de la floroj ŝparis al ĝi la ĉagrenigan malleviĝon. Kaj kiam ĝi vidis unu el siaj fratinoj malsupre tro proksimiĝi al la spuro sur la vojo, kie tiom da sinkitaj papilioj estis distretitaj... tiam ĝi klopodis averti tiom kiom ĝi povis per tremado de siaj flugiloj.
sed ĉi tio ne estis rimarkita. Jes eĉ la popilio sur la monto estis entute ne vidita de siaj fratinoj malsupre, ĉar tiuj nur okupiĝis pri la kolektado de la mielo en la malalto, kaj ne sciis ke ankaŭ kreskis floroj tie supre.

485. Akurata terminaro en scienco estas nemalhaveble. Ekzakto de terminaro ekster la scienco estas pendanta.

486. Kiel en tiu alia parto de la Naturo, la materio, ĉiu penso kaj ĉiu sento estas dividebla ĝis en la senfinecon. Nenio estas difinita: jen. Ĉio estas jen... jen... kaj jen.
Kiu tro da jenoj resumas, estas kruda, neĝusta, senorda kaj cassant. Kiu tro da jenoj distingas, iĝas subtila, specifiga, ungeniessbar.

487. Lingvoj estas priskribitaj. Ĉiu esprimo estas la posedaĵo de tiu, kiu kaptas ĝin.
Kiam nun iu kaptas kornikojn, kaj vi trovas lian kolekton malbela, mi konsentas kun vi. Sed tion mi ne faras, ĉar mi malaprobas la kolektadon, sed ĉar mi ne ŝatas kornikojn.

488. Estas malmultaj lingvoj kaj tre multaj dialektoj.

492. Mi sidis kun Fancy sur benko ekster Harlemo. Tie en la foro virineto stumblis. Ŝi ĉiufoje kliniĝis, kaj levprenis ion, kaj kolektis ion en sian antaŭtukon. Oĥ, estis nur malgrandaj pecoj da ligno kiujn ŝi serĉis...
Kia malriĉeco, mi pensis. Kaj mi kalkulis ke ŝi poste venus en la proksimeco de la benko sur kiu mi sidis, kaj mi terenĵetis pecon da mono, tiel ke ŝi branĉkolektus ŝin.
Kaj mi ĝojiĝis je ĉiu paŝo kiun ŝi proksimiĝis al la donaco, kiun mi volis doni al ŝi laŭ la hazardo.
Sed, branĉkolektantaj virinetoj kaj kometoj estas du. Ĉi tiu kometo laŭiris alian orbiton ol mi kalkulis, kaj mi timis...
- Virineto!
- Eh?
- Vi serĉas tiom diligente... mi kredas ke tie kuŝas io...
Ŝi ne venis, kaj daŭrigis branĉkolekti. Tre nature. Ŝi serĉis lignon kaj branĉetojn sub la arboj, kaj kion mi volis indiki al ŝi, kuŝis sur la piedvojo. Tie ne estis ligno, laŭ ŝi komprenis. Eble ŝi pensis ke mi mokis ŝin.
- Evidente, reale, vere... virineto... venu ĉi tien. Mi kredas efektive ke tie kuŝas io... jes... ĝi ŝajnas ja mono...
- Nu... se vi pensus tion, vi ja mem levprenus tion!
Tiam mi prenis la moneron, kaj portis ĝin al ŝi, kaj estis ĉagrenita ke tiu maljuna virino renkontis tiom malmulte da bonaj homoj en sia longa vivo.

494. Kion multaj rakontas al siaj infanoj pri moralo, estas grandparte organika mensogo. La esprimo: tio estas tre bela! ĉe la forlaso de preĝejo aŭ teatrejo, aŭ post la legado de libro, kiu pentras la ĉarmecon de virto - aŭ eĉ tio kio plejofte estas rigardata kiel virto - estas preskaŭ ĉiam nevereco. Oni tre rapide retenus siajn infanojn kiam ili volus postsekvi tiun belon.
En infanlibroj - stranga vorto... ĉu ankaŭ ekzistas infanbifteko? - en infanlibroj jam komenciĝas la mensogado. Johano donas sian matenmanĝon al almozpetanto. Tio estas tre bela de modela Johano. Sed se Uĝeno aŭ Henriko volus postsekvi tiun modelon, oni dirus al ili, ke... ke... ke... Koncize io ajn, resumite, ke en regulita mastrumado ĉiu manĝu sian propran buterpanon. Mi agnoskas ke ĉi tio estas vera. Sed pro kio do la mensogeca ekzemplo?

502. Mi konas tre malmulte da homoj, kiuj kapablas legi.

505. Neniu taksas sufiĉe alte tion, kio li povas esti. Neniu sufiĉe malalta tion, kio li estas.

506. Nedankemo estas eltrovaĵo de falsaj bonfarantoj.

507. Plendo pri egoismo estas egoismo.

509. Nenio estas pli granda ol la bono. Kiu serĉas klimakson en vortoj kiel: alta, granda, grandioza, majesta, nobla, ktp. misparolas kiel iu, kiu dirus: pli ronda ol globo.

523. Neniu verkisto estas sufiĉe inteligenta por kompreni la stultecon de siaj legantoj.

524. Le mezuma nivelo de la legantoj troviĝas sub la kvalito de la plej malkapabla verkisto.

527. Max Havelaar al Multatuli


el: TRIA KOLEKTO
Verkita oktobro - novembro 1868
kaj majo 1870 - julio 1871
Publikigita septembro 1870 - aŭgusto 1871


556. Kiu komunikas malveron, ne malriĉiĝas je mensongo. La neĝusta prijuĝo similas al fosaĵo kiu des pligrandiĝas ju pli oni forfosas el ĝi.

744. En germana teatraĵo aperas maljuna grumblulo, kiu ĉiujn erarojn, misfarojn kaj krimojn imputis al la legado. Lia ĉiufoje revenanta ekkrio dass kommt vom lesen! liveras la titolon kaj pointe al la aĵo. Se la supo estas brulgluita... dass kommt vom lesen! Se estas laŭ lia opinio misindiko en la anima kompaso de lia zorgato... dass kommt vom lesen! Se li suferas je la muŝoj... dass kommt vomlesen! Se liaj laboristoj insistas pri la alta salajro... dass kommt vomlesen!
Nu, troviĝas pli da vereco en tiu posse ol verŝajne la verkisto mem konsciis. Li kiu nur celis bonkore ridigi la partneron pro tiko, liveris al pensantoj elstaran subjekton al studo. Mi ripetas de la maljuna grumblulo, ĉe indigno pri tre multaj misfaroj, plenserioze: dass kommt vom lesen!
La diferenco inter li kaj mi ĉefe troviĝas en ĉi tio, ke li - vera Omar - volis vidi ĉiujn librojn bruligitaj, kvankam mi insistas pri tute alia speco de klerigado. Mi dezirus ke oni bone legu, ke oni lernu legi.

780. - Kio kuŝas tie en la akvo... tie apud la floso?
- Morta kato eble...
- Ŝajnas tro granda por tio. Estas...
- Kio ĝi estus? Eble...
- Homo?
- Vere... homo!
- Virino. Mi vidas ŝian veston...
- Mi distingas la harojn...
- Jes, estas virino.
- Droninto! Rapide, helpo, helpo!
Ĉiu krias. Kelkaj helpas. La droninto...
Jes, ŝajnas kadavro, kaj ja de virino. Publiko alfluis sur la floson. La povra mortinto estis liberigita de la traboj sub kiuj ŝi parte estis kaŝita. Oni antaŭenpuŝis, tiris, vadis, puŝis... kaptis la veston, brakon, la harojn, la kapon... baldaŭ la kadavro estis proksime al la bordo.
Sed... ĉu estis kadavro? Ĉu estis mortinto?
Eble la malfeliĉulo vivis ankoraŭ?
Tion ni poste ekzamenos, post unue esti farinta ekskurson en la grafotempon, kaj ĉe la eminentuloj de la vilaĝo...
Mi forgesis diri - kaj eble ne estis necese, ĉar estis evidente - ke la vilaĝjunularo dum la dubo pri la vera naturo de la flosanta objekto, ĵetis per ŝtonoj al ĝi.

781. Kamparanidoj estas koncerne ĉi tio kiel aliaj homoj. Ili ŝtonumas tion kion ili ne komprenas, kun rezervo pri sia rajto por poste paradi kun la strangeco de la kazo.

816. Ni koleras pli kontraŭ la aliaj ke ili konas niajn erarojn, ol ni mem ke ni lamas pro ili.

844. Ŝajnas ke en la agnosko de nescio troviĝas ofendo por multaj kiuj kontentas kun duon-scio.

el: 888. Ni komprenas iom pli de la biblio, ekde kiam la mucida teologio estas flankenmetita. Estas tiom de belo en tiu libro.


el: KVARA KOLEKTO
Verkita septembro 1867 - decembro 1872
Publikigita septembro - decembro 1872


933. principojn mi ne havas.

936. Nederlando estas plena je principoj.

939. Mi ne konsentas kun Larochefoucauld, ke hipokritado estas la laŭdo, kiu pruvas malvirto al la virto. Ĝi simple estas la laŭdo al la utilo.

960. Mi estas kontraŭ Protektitaj Depagoj, sed severa imposto - nomu ĝin monpuno, mi konsentas! - sur la pernicioza artikolo: stranga citaĵo, plaĉus al mi.

1002-1004. - Aperigonta -


el: KVINA KOLEKTO
Verkita januaro - aprilo 1873
Publikigita marto - julio 1873


1076. La asertita prefero de alia laboro ol al ni estis komisiita, estas ne malofte antipatio por ĉiu laboro.


el: SESA KOLEKTO
Verkita junio - novembro 1873
Publikigita oktobro - decembro 1873


1087. Kiu opinias malkovri kontraŭdiron inter la maniero en kiu mi fojfoje uzas la vorton "genio", kaj la aserto ke mi ne scias kio sub tio estas komprenata (1002-1004), pripensu ke la lingvo estas malriĉa (13, 486) kaj ke nur tre supraĵe pensuloj ĉiam kun perfekta ĝusteco povas esprimi tion, kion ili celas. De aliaj estas ne pli postuleblaj ol ke ili strebas al tio. Kaj tion mi faras.
La leganto devas esti kompleza.

1099. Ekzistas iu speco de singardo kaj de nekredo, kiu ankaŭ kiel la tutrekte kontraŭaj ecoj, devenas el stulteco.
Ĉar tia malfido ne estas laŭdinda, ĝi ne povas esti homkono.
Kiu iam-por-ĉiam ĉiun monon tenas por falsa, kaj tial akceptas neniun moneron, certe ne riskas la danĝeron esti trompita per falsa mono.
Ĉu li per ĉi tiu metodo donas pruvon de kono? Sed ne! Ĉu ĝi estas avantaĝa? Ankaŭ ne.
La homkono de la maljunilon en 492, estis verŝajne de Ĉi tiu kvalito.

1100. Ekzistas iu speco de stulteco, kiu - sub certaj kondiĉoj - pli bone garantias kontraŭ trompo ol pli altnivela, sed ĉiam neperfekta, inteligento. Kaj - sufiĉe strange! - ĉi tiun fartas foje, sekve al la bonaj trajtoj kiuj akompanas ĝin, ankoraŭ malpli bone ol jam cetere estus la kazo.
La patrinbirdo lasas sin kapti por esti ĉe siaj idoj, kiujn oni prenis el la nesto. La patro de la idaro, sentante malpli da amo, kaj eble eĉ nekonscie de la parenceco, eskapas sen pli alta grado de homkono la kaptilon en kiu la povra garolo lasis sin kapti, ĝuste ĉar ŝi riĉas je kelkaj trajtoj pli ol li.
Mi tamen tute ne asertas ke la cedado al prudento kaj koro en la daŭro portas malpli bonajn fruktojn ol seka nescio. Jam estas sufiĉe ĉagrena ke foje dum iom da tempo tiel aspektas.
La superruzita birdeto ne volis malhavi sian patrinamon por la libereco. kaj ĉe perfekta inteligento - kiu ankaŭ perfektigus la amon - ŝi certe trovis rimedon por konservi sian liberecon sen kostoj de la koro.

1108. La vortoj Homaro, Socio, Popolo, Nacio, Publiko estas por infanoj nur sonoj kiuj reprezentas abstraktan ideon. Aŭ pli bone, ili tute ne kaptas ĉi tiun ideon. Kun tio estas kiel kun nombroj. La esprimo: tri, ekz. estas por komencantaj pensantoj sensenca. Ili ĉiam aldonas pomojn aŭ ludglobetojn, kaj do estas en ĉi tio same stultaj kiel la Naturo mem, kiu ankaŭ ne povas funkcii sen koeficiento. “Tri” ne ekzistas.

1109. Necesas multe da ekzercado en komprenado por havi ĝustan ideon pri kiom malmulte de kelkaj povas esti komprenata.

1123. La nombro da arboj estas pli granda ol la nombro da folioj de la arbo kiu havas la plej multajn foliojn. Almenaŭ du arboj do devas havi saman nombron da folioj.
Supozante ke vivas mil tricent milionoj da homoj, el ĉi tio sekvas ke almenaŭ pli ol 3½ milionoj da homoj havas naskiĝtagon en la sama tago. Ĉar tiom sumas la kvociento de

1300.000.000 : 365.

La koincido de la naskiĝtagoj de kelkaj personoj en unu tago, estas do ne sekvo de sinŝata aranĝo, de arbitro, de kaprico: devas esti tiel. La ŝanco je renkonto kun persono kiu havas naskiĝtagon en la sama tago kiel ni, estas denove decidita de alia dividanto, el kiu sekvas alia kvociento.
Neniu povo en la mondo - nek ekster la mondo! - kapablas ŝanĝi ĉi tiujn kvocientojn. Tre feliĉe! Ĉiopovo kiu provus, montrus signon de frenezeco kaj do ipso facto ne estus ĉiopovo.
Kiu en unu ĵeto kvar pilokjn tiel ĵetas ke ili devas finveni en keston kiun oni dividis en kvar egalajn fakojn, havas - sen ĝenaj krom-kaŭzoj, kiel, ekz. la distribuo pro froto - nur unu sesdekkvarono ŝanco ke en ĉiu fako pilko kuŝiĝos. En la daŭro okazos en kalkulebla nombro da fojoj ke tiu proporcio malantaŭeniĝas, el kio sekvas ke ĝi en aliaj momentoj per rapida ripeto devas egaliĝi.
Kiu tiam en tia momento de ripeto de la proporcio nur atentas pri la frekvenco de la apero de la speciala kaj ne atentas pri la forestado de la egaliĝo dum aliaj periodoj, supozas nejuste ke li okupiĝas pri... miraklo!
Kiam la kunprenitaj okazaĵoj estas favoraj, tiam "dia fingro" tiel decidis.
En la kontraŭa kazo la Diablo ludas sian rolon.
La unua opinio valoras la alian.
Logika neceso ne lasas sin kontroli de la fingroj aŭ ungegoj de dioj aŭ diabloj. Du foje du estas kvar, kun aŭ sen - t.e. kontraŭ - Dio. Kun aŭ sen Diablo, t.e. kontraŭ Diablo. Ĉar tia Diablo ne povas ekzisti sen iomete da: du foje du estas tri, aŭ... kvin, laŭ elekto.
Kaj tiu Dio ankaŭ ne.
La elpensado de tiaj absurdecoj estas tre erara maniero por alveni ĝis klarigo de misteroj. Kiu volas kompreni ion, ne devas komenci per proponi nekompreneblecon.
Ĉe ĝusta aplikado de nia penskapablo...
Ĝuo kaj virto, leganto! Ĉu vi ne estas kontenta kun ĉi tiu evangelio?
...ĉe la ĝusta pensado ni devas precipe atenti... mi ĉi tie ne povas diri: pri tio kion ni ne scias. Tio ne eblas. Sed pri ĉi tio tamen: ke ni tiom malmulte scias, kaj ke la nekonato je puno de ne esti, obeas la saman leĝon de neceso, kiel la al ni bone konata forte lojala: 2x2=4. Rilate al ĉiuj tiuj tezoj, mi cetere pravigas min per certaj ĉapitroj en "Milionstudoj".

1124. La nombro da okazaĵoj kiuj pro la naturo de la aferoj estas ĵetitaj en la rezervujo de la vivo, ne nur estas tre granda sed eĉ por tiel diri senfina.
Ĉi tio plene aplikiĝas ankaŭ tie, kie ni - same kun nia Wouter ĝis nun estis la kazo - nur okupiĝas pri relative malgranda nombro da donitaĵoj. Kiom ajn malgranda en nombro, kiom nekonsiderinda en ŝajna signifo kaj tendenco, ĉe favora evoluo ili enhavas spacon kaj materion al la kaŭzado de bilionoj da eventualaĵoj.
Ĉu estas do mirige, aŭ eĉ strange, ke fojfoje paro el tio, jes... tri, kvar, aŭ eĉ se estus pli, falus en unu fakon? Ke ili kunpremiĝis en la daŭro de nur duona semajno?
La negraveco kiu ĝis nun estis la daŭra trajto de ĝia kariero, rajtis pri iom da ripozo. Kaj, inverse, la strangeco insistis al egaliĝo de postresto.
Tamen eble ne troviĝas nur en ĉi tiu bezono al riparo de ekvilibro, la kaŭzo de la serio de la okazaĵoj kiuj agitas la vivon de Wouter dum la lasta duonsemajno de lia senoficeco inter du "komercoj".
Dua klarigo nome de la ĉi tie celita ariĝo de sekvoj - nedisigitaj plumbograjnoj kiuj unuiĝas ĝis kuglo! - povas esti tirita el la homogeneco de la donitaĵoj.
Ni ĵus forprenis ĉiujn krom-kaŭzojn kiuj povis falsigi la matematikan korektecon por faciligo. Kaj ĉe traktado de la aritmetika problemo tiu forpensado estus do ankaŭ permesita.
Sed sur la bunta vivokampo ekzistas intensa parenceco inter plantoj kiuj unu apud la alia rapide kreskas el la sama grundo, kaj do ja estas necesigitaj nutri sin per parte la samaj substancoj.
La ĵetitaj pilkoj ja certe havas kialon por fali pliajn fojojn en unu fakon ol la sobra-aritmetika ŝanco alportas.
Eĉ eskapas al ni, homoj, tiom ofte la preuves de kaŭza interrilato, tamen ili ekzistas. La naturo de la aferoj estas korekta librotenisto, kaj estus komplete kapabla...
Kiam la stulta afero estus kapabla esprimi sin alimaniere ol per faktoj.
Kiam la ĉioreganta - sed senpova! - afero al io kapablus!
...ĝi povus indiki kaj montre kalkuli al ni la malgrandajn erojn, kiuj - same kuraĝe kiel la al ni konataj tiel-nomataj grandaj! - kontribuis al la produktado de la saldo kiu nur pro tio surprizis nin, ĉar ni mem... estas tre senzorgaj librotenistoj.
Se ni regus la ŝancojn, certe ne ĉiu ricevus sian modestan parton.

1125. Kiu scias ĉion, neniam mirus. Ĉar tiel, en certaj kazoj, manko de miro povus esti rigardata kiel scio, manko de miro povus esti rigardata kiel scio, kelkaj, kiuj tro malmulte scias por miri, havigis al si tiun mankon. Tiel la konata nil mirare iĝis tintilo de burleska ĉapo.

1126. Plato iam malvarmumegis, kaj montris tion. Thersetis posttusis lin kaj demandis:
- Ĉu mi ne similas al Plato?
Ĉi tio ne estis la plej malbona, ĉar postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
La plej malbona estis ke miloj respondis:
- Ekzakte! Vivu Thersites, la nova filozofo! Tiu viro fondis skolon.
Kaj tial: cave, caveto, caveto, cavete, cavetote, caveunto!

1136. La vero estas tiom respektinda, ke mi ne povas malŝati ĝin, eĉ kiam ĝi estas proklamita de sinjorino Laps.

1163. Ĉagreno kaj feliĉo pli dependas de tio kio ni estas ol de tio kio al ni okazas. Kiel konkerantoj kiuj kliniĝas sub la moroj de la lando kiun ili ŝajne regas, alprenas preskaŭ ĉiuj okazaĵoj la koloron de la animo kiun ili agitas.
“Preskaŭ ĉiuj”, ĉar ekzistas tristaj ekceptoj, al kiuj mi nun preteriras.

1193a. Neniu enuas sen honto. Oni ne ŝatas esti surprizita, el kio eble la konkludo estas, ke ne estas permesata enui.

1193c. Neniu pli malrespekta afero ol la Naturo.

1193e. La plej malfacilaj afliktoj estas al ni donitaj de sensignifaĵoj. Ili surprizatakis nin ĉiutage, ĉiufoje, daŭre, kaj trovas nin plejofte nearmitaj. Cetere, ne estas honoro akirebla en tia batalo. Mozes kaj la "Sinjoro" ja sciis tion. Ili plagis Egiption ne per tigroj, sed per lokustoj.


el: SEPA KOLEKTO
Verkita aprilo - majo 1877
Publikigita junio 1874 - junio 1877


1209a. Perloserĉisto ne timas la koton.

1210a. Neseriozaj animo-analizantoj kutime pensas tro rapide al hipokriteco, kiam ili vidas iun malegala al si mem. Ĝuste ĉi tiu malegaleco estas ĉe multaj la konsekvenco de tutordinara senkaraktereco.

1249a. Supraĵe oni opinius ke tiuj kiuj elkore dediĉas sin al la plejmalalta, en tio ĉiam gajnas la premion. Feliĉe ne estas tiel. Preskaŭ la plejgranda parto de la socio konsistas el homoj de plejordinaraj inklinoj kaj talentoj, kaj tamen ili ne sukcesas pli bone sur sia propra tereno ol la unuopulo kiu surpaŝas tiun terenon nur fojfoje kaj tiam kiel fremdulo. Estas malmultaj poetoj kaj multaj malriĉuloj, el kio sekvas ke ne nur pli alta vivkoncepto estas kaŭzo de socia pereo. Ke la Don Quichot'oj malbone statas, estas vere, sed la Sancho'j dank'dio ne pli bone fartas.

1260a. La senhaveco estas pestbubono de la religio.

1260c. Nenio estas pli aristokrata ol la popolaĉo.

1273a. Malriĉo, malvirto kaj filantropio - aŭ tio kio ofte pasas por tio - estas tri varioj de la sama malsano, kiuj unu la alian reciproke kaŭzas, kompletigas kaj vivtenas.