JAPANAJ KONVERSACIOJ
Verkita junio 1862
Publikigita 23 kaj 30 junio 1862


Japanio estas en La Hago1. Iĝis tempo. Nederlando estis tiom longe en Japanio2. La reciproka visito atendigis sin. Oni diris ke la japanoj timis iun specon de jus talionis3. Ili timis ke Nederlando postulu de ili, ke ili nun ankaŭ distretu sian dion, kaj pro tio ili atendis al libera ministerio. Imagu, kiam Groen van Prinsterer4 estus ministro, kaj kiel kondiĉo de akcepto en la tendo de la haga arbaro, postulus ke ili adoru la Heidelberger5’n!
Sed sinjoro Groen ne postulis tion, ĉar la nederlandanoj ĉiam zorge tenis la kateĥismon submetita al la ĝentileco koncerne “amikoj”.
Kio amiko estas, troviĝas sur paĝo tiom de la Amleteroj6, kiuj ne estas “belaj”.
Ne, la japanoj ne estis necesigitaj ion distreti aŭ adori. Pleje oni ĝenis ilin pri la kurzo de la tejlo7, kaj pri la manko de perspektivo en iliaj “lakitaĵoj”.
Parolante pri “lakitaĵoj”, oni diras - oni denove, la mensoganta oni - ke ili faris grandajn mendojn ĉe la artlakisto Franse8, en Schaggelstrato en Harlemo, kaj ke ili al tiu artisto ofertis la honorcivitanecon en Japanio, ĉar li sur tepleton pentris arbojn, ankoraŭ pli neeblaj ol la japanaj. Sed sinjoro Franse rifuzis, oni diris, ĉar li dece estis P.G.9, kaj do nenion volis fari kun popolo kiu havas neĝustan religion. Se estas vere, ŝajnas ke tiu viro pli firme staris en la doktrino, ol la nederlanda nacio, kiu ĉiam sciis toleri sin kun ĉiaj religioj, se ĝi nur donis avantaĝon. Tiu petolaĵo nomiĝas en la ŝtelista lingvo de la preĝejo: toleremo.
Ho, oni rakontas pri tiuj japanoj ĉiaj aferoj! Eĉ ke ili estis moŝtfavoraj en la fabriko de sinjoro Enthoven10, kio estas tre stranga por paganoj, kaj certe kortuŝa por kristano. Mi demandas - kaj multaj pastoroj demandas tion kun mi - kiel do akiris tiuj homoj sen gracodoktrino moŝtfavorecon? Estas al mi enigmo. Parolante serioze, la afero estas suspekta, kaj la japanoj devas esti metitaj in mora11, por pruvi la leĝecon de la posedo. La koncerna moŝtfavoreco intertempe povus esti deponita ĉe la polico... kun forte rekomendita rajto de uzo, por poste esti vendita ad opus jus habentium12. Sed ĉi tion mi fakte ne volis diri al vi. Mi nur donis iom el la neverecoj de oni antaŭe, por aĉeti rajton imiti onin, kaj ankaŭ rakonti iom da mensogoj.

Jen. Mi estis ĉe la japanoj, kaj matenmanĝis kun ili. La kialo de mia veno fakte estis urĝa deziro por scii ĉu ili estis familio de “kami13” kiu “venus el la lernejo” laŭ la konfirmo de Hieronymus van Alphen14.
Ili malavare konfesis ke ili ne havis tiun honoron, kaj demandis kiu kaj kio mi estas?
Mi donis karteton: Multatuli, genio.
La sekretario notis ion. Mi kaŝobservis en lian libreton, kaj rimarkis ke mi ricevis lokon en la rubrikon: industriaj raraĵoj, ĝuste sub la peco de artilerio kiun ili vidis fandiĝi kaj miskiĝi kun bronzo en Delft.
- Genio... kia profesio estas tio?
Mi hm’is, tusetis, mungis kaj snufis, kaj diris tre naive:
- Tion mi ne scias, ho Kami!
- Ĉu vi povas fari horloĝojn?
- Ne, Kami.
- Aŭ pluvombrelojn?
- Ne, Kami.
- Aŭ horloĝaĵojn kun malĉastaĵojn15?
- Aĥ ne, Kami!
- Ĉu vi komprenas la cezartranĉon?
- Ankaŭ ne, Kami...
Sed tamen mi komencis klare vidi pro tiu demando, kaj antaŭ ol enentretis la servistino, kiun la Kami vokigis, por pruvi la spertecon kiun li en mi supozis, mi vokis kun ĉiu aroganteco de iu kiu kredas esti malkovrinta ion:
- Jen, tio estas, Kami, mi estas malĝuste naskiĝinta.
Denove la sekretario notis ion. Rubriko: naturaj raraĵoj. Mi troviĝis sub Malcolm16 el Macbeth.
- Malĝuste naskiĝinta. Sed kion vi povas fari?
- Mi povas de tempo al tempo diri la veron, ho Kami!
La tuta senditaro ektimis, kaj rigardis al mia ventro. Kiu forestis. En tio ili konsekvence trovis la nuran senkulpigon, ke mi ne tranĉmalfermis ĝin. Sed - ĉi tion ili agnoskis kun japana malavareco - tie, kie estas nenio, eĉ la mensogo perdas sian rajton je murdo de la vero.
Mi ja scias ke la viroj virinigis mensogo, sed mi preferas nun diri: lia rajto. Mi trovas nenion virina en la mensogado.
- Kaj kiom de enspezo tio al vi donas? demandis la Kami interesite.
- Ĝi donas al mi nenion, ho moŝtfavora Kami!
Denove la sekretario skribis en sian libreton. “La vereco en Nederlando estas tiom malmultekosta, ke ĝi ne estas pagata. Sed tiuj kiuj liveras ĝin, ne havas ventron.”
- Ĉu plaĉas al vi ĉie tie matenmanĝi?
- Kun plezuro.
Kaj mi sidiĝis inter Kami kaj Kami. Sed la aliaj Kami’oj sidis unu apud la alia, kiel en Japanio estas kutimo. Kaj ĉe la subfino de la tablo sidis Kami. Al tio sekvis konversacio kiun mi plejeble bone redonos.
- Diru al mi tamen, genio de malĝusta naskiĝo, kiom da dioj ekzistas?
- Ekzakte mi ne povas diri tion al vi, Kami. Ni vidu... Norvegio, Svedio, Danlando, Ruslando, Pollando, Anhalt-Dessau17, Hildburghausen, Monako...
- Sed tio estas geografio. Mi demandas al vi pri dioj... tion vi nomas ĉi tie, mi supozas, teologio.
- Certe, Kami. Sed la teologio baziĝas sur la geografio, kaj ja sur la politika. Ĉiu ŝtato havas sian propran dion, aŭ eĉ du... unu antikvan kaj unu modernan. Se la princlando Hechingen militas kun Ruslando, venas konflikto inter la dioj de tiuj landoj. La dio de Nederlando estas la plej bona...
- El kio vi pruvas ĉi tion?
- Kami, tio troviĝas en ĉiuj nederlandaj lernolibroj. Kaj tio evidentiĝas ĉe multaj okazoj. Li dispelis la Armadon18, kaj tiam la dio de Hispanio devis hontigite foriri. Kaj kiam Vilhelmo la Silentemulo19 estis murdita...
- Kial vi nomas tiun viron la Silentemulo?
- Pro ĉiuj belaj aferoj kiujn li ne diris, Kami. Nu, tiam la popolo de Nederlando bezonis viĉreĝon, kaj ĉie serĉis al iu kiu estus li. Neniu kuraĝis akcepti tiun postenon, sed la dio de Nederlando estis tuj preta. Li anoncis sin...
- Kiel vi scias ĉi tion?
- Van Alphen aŭdis lin diri tion:
Lalàlalàla... timi!
Kaj N’erlanda dio diris: Mi!
Tio estas klara, Kami.
- Jes, klara kaj konvinkanta. Kaj mi ne plu ĉiu foje demandas al pruvo pri tio, kion vi diras. Mi vidas ke vi sufiĉe bone scias doni pravon de scio.
- De kie vi pruntas tiun belegan esprimon, Kami... pravon de scio? Ĝi sonas...
- Notaria...? Jes. Ni ĉerpas...
- Ĉerpis, diris la interpretisto.
- Ĉerpis. Ni ĉerpis la vorton el la manlibroj pri la notariofico, kiun vi sendis al mi samtempe kun la medicinaj verkoj, la politika jarraporto20 de Eŭropo kaj la horloĝaĵoj kun...
- Kun duobla ŝranketo, Kami. Sed ni devojiĝas, ho esploranta fremdulo. La dio de Nederlando...
- Mi ankoraŭ ne komprenas! Ĉar, kara, kiel do fartas tia teologia geografio-dio, ĉe ŝiriĝo de lando, kiel ĉe vi en 183021? Kaj ĉe aneksado, kiel antaŭ nelonge tie, kaj eble baldaŭ ĉi tie?
- Tion mi ne scias, ho Kami! Sed ĝuste pro tio la teologio estas tiom malfacila. Se oni komprenus tion, ne plu estus teologio. Ĉi tio estas do ankaŭ la kialo ke la teologoj estas liberaj de milico kaj civilgvardio...
- Milico... kio estas tio?
- Kami, la francoj - kiuj por la plej granda parto malĝuste naskiĝis - regis antaŭ kvindek, sesdek, jaroj en ĉi tiu lando, kaj enkondukis ĉiajn malbonajn leĝojn. Al tiuj apartenis ankaŭ, ke ĉiuj junuloj de dekok jaroj devas lotumi, por decidi kiu deziras la soldatan vivon, kaj havas talenton por milita gloro. Kiam tiuj malĝuste naskiĝintaj francoj fine estis forpelitaj de Wellington22, Blücher23, la princo de Oranje, la huzaroj de Boreel24 kaj la dio de Nederlando, oni decidis ke la de ili donitaj malbonaj leĝoj estos konservitaj, por teni viveca ĉe la popolo la abomenon por tiraneco. Ĉu tio estas japana teo, ho moŝtfavora Kami?
- Jes, ni havas ĝin de Otto Roelofs25, kiu havas deponejon en Jedo26. Ĉu vi povas gustumi ĝin, ho malĝuste naskiĝinta?
- Jes, ĝi gustas kiel promeno tra la herbejo... tri tagojn post la falĉado.
La Kami’oj kunfrapis la manojn pro ravo, preskaŭ kiel nederlandano kiu baziĝas sian nacian gloron sur im- kaj denove eksportitan kolonja Schiedammer27.
- Teo estas la ĝojigo de la koro, Kami.
- Kion vi nomas koro, vi kiu naskiĝis en malbona horo?
- Estas libro sen folioj, bonvola fremdulo, kiu estas moŝtfavora en le fergisejo. Estas libro en kiu estas skribita ĉio, kion ni devas fari kaj lasi.
- Ĉu tiu estas luebla en prunta biblioteko?
- Ne, Kami, luebla tiu ne estas, sed jes ĝi foje estas vendita, ĉefe kiam ĝi estas malbone verkita.
- Kaj tiu kiu vendas ĝin?
- Tiu helpas sin tiomlonge per principoj, per dogmoj, per kutimoj, per zorgo pri la juĝo de oni.
- Oni... kiu estas tiu?
- Estas besto kun multaj kapoj. Ĝi nutras sin per floroj kaj fruktoj - la plej fajnaj, ho Kami! - kaj ĝi kraĉas venenon, ekzakte inverse kiel la abeloj kiuj suĉas mielon el veneno. Oni estas fero se ĝi batas, nubo se vi volas rebati ĝin. Oni estas la viro kiu ne estas. Oni parolas tie, kie ĝi ne estas demandita, kaj silentas tie, kie ĝi estas alparolita. Oni kasiĝas en anguletoj kiuj estas malpli grandaj ol ĝi mem, kaj se vi volas eligi ĝin el tio, ĝi estas for, ĝuste kiel ci28...
- Mi jam scias, ni estis en Parizo... Sed ĉu vi do ne havas insektmortigilon ĉi tie?
- Certe, degna Kami, sed helpas nur se oni estas morta. Oni povus esti forpelita, se ĝi ne ĉiam zorgis por esti morta, enterigita kaj forgesita, antaŭ la malvenko. Tiam estas novaj onioj anstataŭe, kaj ili kredas ke per kelkaj miloj da funtoj de gisita fero, en la formo de pupo kiun ili metis sur iu bazaro, pagi la ŝuldon de la malnovaj onioj. Aŭ pli bone, ili eĉ ne kredas tion. La celo estas nur ŝajnigi sin por pli bona ol la antaŭaj! La malsincereco de tia ostomaĝo montriĝas inter alie el tio, ke ili, donante feron por senhonore detenita oro, samtempe ŝtonojn ĵetas al tiuj kiuj poste denove havos rajton je nenecesa fero.
- Sed kiel vi faras por ne subfali?
- Estas sufiĉe malfacile, Kami, kiu venis de for. Ekzistas tiuj, kiuj batalas ĝis la ekstremo - tiuj estas la malĝuste naskiĝintaj - sed la plejmultaj transfuĝas kaj komplotas kun oni, kvankam neniu agnoskas tion inter si. Kontraŭe, ĉiu parolas pri oni, kvazaŭ li ne apartenas al tio.
- Kiel vi povas do scii kiu apartenas, kaj kiu ne?
- Tion vi plejofte vidas al la ventro... kiu ne estas, ho Kami, kies animo havas deziron al esploro. Tiu, kiu havas ventron, dika, ronda, formosus - tio estas: plena je formo, ho Kami! - principe netranĉmalfermita kiel fasko da predikoj, povas esti supozita aparteni al oni. Kaj tiu, kiu ne havas ventron, estas malĝuste naskiĝinta. Sed tio ne ĉiam validas. Estas kun tio kiel kun dececo...
- Dececo... kio estas tio?
- Tio estas io kiel la direktivoj kiuj signifas la enhavon, kaj por tio estas donitaj anstataŭe, ĉar direktivo estas pli malmultekosta ol enhavo. Dececo estas la pajlo kiun oni envolvas en paperon, kaj sur kiun oni skribas “longaj viraj kun maleolpeco” por povi starigi ŝtrumpvendejo kun malgranda kapitalo. Dececo estas ludmarko kiu prezentas valoron, sed neniam estas interŝanĝita. Dececo estas kristflorumita virto...
- Ha, virto! Prenu ankoraŭ tason da teo, vi kiu meritas esti tranĉmalfermita... trinku, ĝoju vin, etendu la krurojn, kaj diru al mi kio estas virto?
- Mi volonte volas diri tion al vi, Kami kiu sorbas saĝecon kiel infuzaĵo de folioj de arbusto de la vivo, sed karaj... estas danĝere! Ĉu vi promesas al mi, Kami, ne denunci tion, kion mi diros al vi pri virto? Ke vi diros tion nek al la reĝo, nek al la ministro, nek al la posedanto de via hotelo, nek al la knabino kiun vi ĵus vokigis, nek al la viro kiu purigas viajn botojn?
- Ni ne surhavas botojn. Diru libere, vi kiu ne havas ventron, estu sentime. Eĉ se ni surhavus botojn, tamen ni dirus tion al neniu. Kio estas virto?
- Kami, mi ne scias kio estas virto!
- Tion mi ja pensis, kiam mi eksciis ke vi eĉ ne kapablis fari horloĝaĵojn kun malĉastaĵoj. Sed se vi do ne scias, kial vi estas tiom tima ke ni denuncos tion, kion vi mem ne povus diri al ni.
- Tio ĝuste estas, ho virtserĉanta Kami, kiu malĉastaĵojn amas... sur horloĝaĵoj. Tio ĝuste estas! Oni ekzakte scias kio estas virto, oni mistraktas la malĝuste naskiĝintan kiu ne scias.
- Sed diru do al mi, ho vi kies animo maljuste naskiĝis, diru al mi do kion oni tenas por virto?
- Tio estas io alia, Kami de morala valoro kaj japana kupro, sed tiu rakonto estas longa, ĉar oni tiom ofte ŝanĝiĝas, kaj la virto de oni tuj. Multaj virtoj de oni perdiĝis - la plejmulto de virto ne estis notita, Kami - sed pri tio kio estis konservita, mi ŝatas diri ĉion kion mi scias.
En la komenco virto estis... nenio. Oni estis virta, tiom longe neniu parolis pri virto. Virto estas kvalito de taŭgi, ho lingvistika Kami. En la komenco nu ĉio taŭgis. La bovino manĝis herbon, sen ke iu diris al la besto, kiel ĝi devis fari por prilabori tion ĝis lakto kaj butero. Oni agis bone, oni taŭgis... ĝis venis homoj kiuj donis kompendiojn; kiel bovino devas manĝi herbon, kaj kiel oni devas agi por taŭgi. Tiuj kompendioj por la bovinoj ne malbonfaris. La stultaj bestoj ne legis ilin. Tio estas granda virto en bovinoj, ho Kami. Sed oni ja legis la kompendion por taŭgi. Tio estis la unua malvirto de oni, ho Kami kiu englutas scion kiel matentrinkaĵo.
Ĉar la naturo de la homo estis bona...
- Nu diru, malbonstatura fremdulo, ĉu estas vere, ke vi skribas “mens” sen C.H.29? Tion la servisto riproĉis al vi ĉe la anoncado.
- Bedaŭrinde, jes... Kami al kiu nenio eskapas. Mi lasas tiun C.H. kuŝi, kiel vintra mantelo en somertempo. Mi komprenas tamen ke tia servisto prenas tiun, kaj estas kun tio tre bela.
La unua naturo do de la homo estis bona, ho Kami kiu lingvistikon kunfandas kun filosofio, sed oni venis rakonti tion, kio estas bona, kaj ekde tiu momento oni havis tiom da virtoj kiom oni havis da kapoj, tio estas: grandnombra, kiel mi jam diris al vi, ho Kami kiu estas lerta pri nekompreneblecoj.
La patrino amis sian infanon. Oni diris: “Aŭskultu, patrinoj, vi devas ami viajn infanojn.” Se ekde tiam patrino estis tre afabla por sia infano, tiu jam tre rapide pensis: “Vi ja devas, oni ordonis tion al vi.”
Estis en la naturo, ke koreco naskiĝis al la interrilato inter la seksoj. Tio estis ankaŭ tiel ĉe la anseroj kiuj kune protektas siajn idojn. Sed ĉe la anseroj tiel restis, ĉar estis neniu kiu preskribis.
Resumite, ho Kami kiu estas aminda kiel edzo de la kovantaj anseroj... Ĉu vi edziĝis?
- Ne, viro de sendisciplina estiĝo.
- Ne gravas, vi do kiu estus aminda kun la donitaĵoj pri tiu ansero... la virto malaperis post parolado pri la virto, kiel la silento malaperas per kriado pri silento.
Oni faris virtojn, kiuj anstataŭas la virton. Kaj tiuj faritaj virtoj ŝanĝiĝas kun la sezonoj, jes je la semajno. Kio hodiaŭ estis virto, iĝos morgaŭ malvirto, kaj inverse. Tiu, kiu hodiaŭ sekvas la virton de pasinta jaro, estus eksmoda, kaj alrigardata kiel malĝuste naskiĝinta. Tiu, kiu vestas sin en la virto de la estonteco, estas prifajfita kiel la muziko de Wagner30 en Parizo. La ĉefafero estas, ke oni sekvas la virtojn de la tago. Tiu, kiu tion bone observas, estas moderna, taŭga, virta.
Antaŭ jaroj ekz., ho Kami kiu donacas silkajn ŝtofojn, antaŭ jaroj oni portis kredon en Jupitero, Venuso, Vesta, kaj tiaj aferoj... somerŝtofoj kiuj estas teksitaj en la libera aero, de poetoj. Ie kaj tie estis belaj desegnaĵoj en tiuj teksaĵoj, sed la koloroj paliĝis en la malvarmo.
Al tio sekvis dum iom da tempo ĥaoso de ĉiaj aliaj religioj...
- Mi demandis al vi pri virto, ho viro kiu konfuzas la aferojn... mi demandis pri virto, kaj vi parolas pri religio...
- Vi pravas, Kami kiu estas princo en ĝusteco de distingo. Iam ie estis virto, manĝi siajn proksimulojn. Oni kontraŭis tion, kaj decidis ke bruligi estis pli bone... pro la gajeco. Ĉar fajro donas lumon, ho Kami kiu fizikon ensuĉas kiel spongo, kaj lumo donas gajhumorecon. Oni bruligis ĉion, kio havis aliajn virtojn ol oni mem. Ĉe la fino tiu daŭra iluminado enuigis - vi povas scii tion, ho Kami kiu estis rondveturigita inter la vicoj de gasflamoj antaŭ la tendo en la arbaro - la daŭra iluminado enuigis, oni senkapigis la homojn, kio por multaj estas malgranda perdo. Ankoraŭ poste oni pripensis aliajn rimedojn por devigi al oniaj virtoj. Oni sufokis la pacientojn. Tio estas onia plej malmultekosta kaj la nun kutima maniero.
- Kiuj aliaj virtoj pli estas nun en la modo, ho viro kiu netaŭge venis en la mondon?
- Vi rimarkis, ho Kami kiu deziras la tuton de mia animo, ke mi estas timata paroli al vi pri ĉi tiu temo. Mi ne povis sukcesi eviti vian sagacecon ĉar ĝi penetras ĝis la profundo de mia animo, kiel impostkolektanto ĝis la fundo de la montirkesto. Sed nun, ho Kami, antaŭ ol mi parolas pri la virtoj de la tago, mi postulas de vi solenan ĵuron. Ĵuru al mi je...
- Bone, bone, ni ĵuras. Mi ĵuras, kaj Kami ĵuras, kaj ankaŭ estas ĵurata de Kami, kiu sidas tie en la angulo.
- Ĉu vi ĉiuj ĵuras, ne perfidi min?
- Tion ni ĵuras, viro kiu estas tromultvorta pro malĝusta naskiĝo.
- Aŭdu min, Kami kiu troviĝas ĉe la kapo de la mesaĝistoj de for, kaj vi Kami kiu troviĝas en la mezo, kaj vi Kami kiu tie troviĝas ĉe la fino de la senditaro, estas nun du virtoj. Iliaj nomoj estas ĉasteco kaj honesteco. Kaj tiuj du estas unu, ho Kami. Kaj la nomo de tiu unu virto - kiu estas du - la nomo de tiu virto...
- Daŭrigu, viro de neebla prezentado...
- La nomo de tiu unu virto, ho Kami... Ĉu vi havas kelkajn milojn da tejloj por mi prunteblaj?
- Neebla! Ni ĵus elspezis nian lastan tejlon.
- Tiam mi ne kuraĝas diri al vi la nomon de tiu unu virto, ho Kami kiu opinius ke mi insultis vin por petola, dum vi elspezis vian lastan tejlon.
- Ni ne ofendiĝas. Ni estas japanoj, kaj kontentigas nin per japana virto. Diru, viro kies animo estas kurba...
- La nomo de tiu virto, ho Kami...
Ĵus envenis la servisto, kiu portis la ĵurnalon.
- Ĉu vi volas voĉlegi al ni la ĵurnalon kaj klarigi, vi fremdulo en la lando de via naskiĝo?
- Kun plezuro, virta Kami.
- Kial vi nomas min virta?
- Kami, mi vidis ke la servisto kiu portis la ĵurnalon al vi, samtempe transdonis al vi leteron. Tiun leteron vi malfermis, kaj mi konstatis la reflekton de la virto sur via vizaĝo, kiam vi malkovras traton en ĝi...
- VIs, diris la Kami, kiu estis interpretisto.
- Kiel vi volas, Kami. Vas, i, vas, vis, se tio sonas pli agrable en viaj oreloj kiujn vi nedifektitaj kunportis de tiom for! Mi vidis, ho Kami, kiel vi ĝojigIs kaj gajiĝIs kiam vi konstatIs ke tiu letero enhavIs la traton, kiun vi atendIs.
La interpretisto estis ravita pro mia isado.
- Jes, Kami, mi vidis la ardon de la honesteco sur via vizaĝo, kaj ĝojiĝis pri la prospero de via animo. Pro tio mi nomis vin virta.
- Kaj la ĉasteco?
- Tiu ne postrestas, ho Kami. Sed via trato... kiom granda estas ĝi?
- Dektri mil tejloj.
- Per via trato vi povas kovri ĉiujn deviojn de sindeteno, kiujn oni imputis al vi kiel malĉastaĵoj, se vi ne kovras ilin...
- Vris, diris la interpretisto.
- Se vi ne kovris tiujn per via trato.
Ĉu vi opinias, ho Kami kiu ricevas siajn virtojn en tratoj, per la poŝto, ke la nederlanda registaro, ĉiam elstara en ĉiuj virtoj de la tago, estus via liveranto pri malĉastaĵojn, se vi estus sufiĉe malvirta, tiujn ne pagi per japana kupro kaj lakitaj presentskatoloj? Ne Kami! Kio estus opiniata malnobla en povrulo, iĝis en nederlandaj okuloj nobla, granda kaj ĉasta, tuj kiam tio eliris de registaro, tiom riĉa en lakita virto kiom la japana.
Kaj ankoraŭ pli, Kami... ĉu vi povas peti por vokigi la ĉambristinon? Kaj la servisto ankaŭ? Sed unu post la alia.
La servisto venis unue, ĉar la ĉambristino sekvis kurson pri la japana.
- Diru al mi, ho servisto, ĉu vi estas virta?
- Jes s’njoro, tre virta.
- Juĝante lin mi ne dirus tion, vokis la kami’oj. Li ne aspektis kiel iu kiu havas decajn tratojn en sia dokumentujo.
- Momento, ho interesigaj fremduloj kiuj troviĝas tro alte por malestimi la malgrandan. Ekzistas granda virto, kaj malgranda virto. Mi divenas ke mi ĉi tie havas ekzemplon de malgranda virto. Diru al mi, ho servisto kiu estas benita en virtoj super multaj servistoj kaj mastroj, ĉu vi estas honesta?
- Jes, s’njoro, ĉar honesta konscienco, plejgranda potenco. Mi havas ĉi tie ses guldenojn en la semajno, kaj tuta kosto.
- Jen la honesteco en plej simpla formo, ho Kami, tiom simpla kiom la lumŝirmilo kiun vi metis sur vian kapon anstataŭ ĉapelo. La viro kalkulas... diru foje, servisto, se vi ne estus honesta, kiom vi povis ŝteli en unu fojo?
- Iam eĉ mil guldenojn, s’njoro! Sed tiam mi estus forpelita.
- Ĝuste. Nun atentu bone, Kami. Tiu viro gajnas ses guldenojn en la semajno, kaj “la kosto”. Ni metu tion je kvincent jare. La mezuma servistokariero ja estu dektri jarojn. La rekompenco de la honesteco de tiu viro sekve venas je dekkvinmil guldenoj. Estas do tute laŭ la modo de la tago, por preferi tiun rekompencon super la malmulto kiun la malhonestecon povus doni al li, ankoraŭ silentanta pri la malagrablaĵoj kiujn tiu kaŭzus al li. Vi mem aŭdis, Kami, kiel li, en la lingvo de la popolsaĝeco, la honestecon laŭdis kiel “plej granda potenco”.
- Tiel estas, fremdulo kun ne estas sen iom de sagaceco. Sed nun la alia duono de tiu unu virto, kiu estas du?
- Por tio mi bezonas la knabinon...
- Pro la cezartranĉo?
- Ne, Kami, pro la ĉasteco.
La servisto foriris, kaj la knabino venis. Ŝi aspektis ruĝa pro ĉio la japana, kiun ŝi ĵus ŝajne lernis.
- S’njoro, ĉu vi volas demandi al tiuj flavaj sinjoroj, ĉu estas vere, ke ilia servisto en sia lando havas multklientan vendejon? kaj ĉu mi povas esti certa, ke li dece zorgos por mi...? Ĉar mi ne estas tiom freneza kiom Gritje, kiu almozpetas kun sia infano sen patro... dio ne... unue mi devas scii... ĉar vi vidu, mi ŝatas mian dececon. Kaj por perdi bonan postenon, antaŭ ol mi estas certa, ke mi ne sencele promenas kiel Gritje kiu nenien povas aliri, ĉar ŝi ne estis honesta knabinjo...
- Sufiĉe, ho servistino kiu estas honesta knabino, vi povas foriri. Ne, ankoraŭ ĉi tio: kiel fartas via japana kurso?
- Oĥ, tio estus kontentiga, s’njoro... se mi nur estas certa, ke li en sia lando havas multklientan vendejon, kaj ke mi ne kiel Gritje...
- Kaj via nederlanda kurso?
- Li mem havas nur ses guldenojn en la semajno, s’njoro, kaj la kosto... kaj vi komprenas, ke mi ne ŝatas kiel Gritje...
- Estas bone, vi povas reiri alvia kurso, ho virta servistino.
Ĉu vi komprenas, Kami, kiel ĉi tiu ĉambrosenpolviganta virinpersono estas plenigita je virtoj de la tago, kiel nederlanda registaro?
- Tre bone, ho senventra esploristo kiu verecon premas el servistoj kaj servistinoj; sed ĉu vi povas konsideri ĉi tiujn du ekzemplerojn kiel ekzemplojn el la tuto?
- Mi kredas jes, Kami. Vi aŭdis kiel popolproverbo mezuras la honestecon per ulnoj, kiel vi la pecojn de silko, kiujn vi ne donis al mi donace, kaj kiel la virtamanta servistino siajn japanajn studojn dependigas de la bonhaveco de la instruisto. Tiel, Kami, estas ĉie. En la pli alta klaso de la socio oni ne kutimas nomi ĉion ĉe la ĝusta nomo, sed en esenco ĉio resumiĝas en... mono.
Kiam mi, kiu ne estas virta, trovis iun kiu estas malpli forta ol mi, kaj mi devigus iu tia labori por mi sen salajro, por mem en maldiligenteco vivi de la fruktoj de liaj manoj, tiu estus konsiderata kiel malhonesta, ĝis al la momento kiam mi povus konstrui fervojon de la ŝtelita. Ĉi tion vi povas scii, ho Kami, kiu havas forton kaj paciencon por ĉeesti kunsidojn de la Ĉambroj kiuj la nederlandan popolon ne reprezentas.
Se mi iun batis aŭ skurĝis, aŭ enfermis kaj pereigis pro malsato, tio estus konsiderata kiel malvirta, ĉar oni demandus al mi pri la profita saldo, kiun mi ne povus montri. Sed en La Hago vi vidis, kiel la plej honestaj viroj el sepdek vilaĝoj estas tre kontentaj pri la virto de registaro, kiu faras la saman sen la plej malmulta honto. Ĉu vi vidis en la ĉambroj iun kiu ruĝiĝis, ho Kami, pro la divido de la profita fino?
- Ne, mi devas konfesi ke tiuj sinjoroj ŝajne posedis trankvilan konciencon. Estis inter tiuj, kiuj havis ventrojn, ŝvelanta pri virto.
- Kaj kiujn ili neniam malfermtranĉas, Kami, kio estas sufiĉe bedaŭrinda. Kaj la alia parto de la virtoj de la tago kiuj duope estas unu, Kami, estas ĉie la sama. Jen la gazeto.

Geedziĝintaj: S’njro Jansen
kun
Fraŭlino Pieterse.

Fraŭlino Pieterse estas nun sinjorino Jansen. tio volas diri: s’njoro Jansen promesis al fraŭlino Pieterse ke li ne lasus ŝin sencele promeni kiel Gritje.
Tion li promesis sub atestantoj, en la urbodomo, kaj sian nomon li skribis en libron, en kiu oni poste ekzakte povos trovi kiu estas la patro de la infanoj de fraŭlino Pieterse, por decidi kiu devos pagi la lernopagon kaj la kalkulon de la vakcinado.
Kiam nun fraŭlino P. kunvivos kun sinjoro J. antaŭ aŭ sen tiu promeso en tiu libro en la urbodomo, ŝi estus kulpigita de malĉasteco. Ŝiaj infanoj oni nomus nelegitimaj aŭ: naturaj.
- Kaj kiel nomiĝas tiuj infanoj nun?
- Nenaturaj kaj legitimaj, ho Kami kies spirito estas nesatigebla kiel la rabemo de kristanŝtato; nun tiuj infanoj estas legitimaj, el eksceso de nenatureco. Sed la ĉefafero resumiĝas en mono. Kiam sinjoro Jansen surgenuiĝis, por laŭ konvena maniero rakonti al fraŭlino Pieterse ke li volis nobeligi ŝin al patrino de siaj estontaj infanoj, ŝia ĉasteco dependis de la demando: ĉu li kapablas protekti ŝin kontraŭ sencele promeni kiel Gritje.
Sinjoro Jansen ŝajne havis multklientan vendejon. Se fraŭlino P., sen tiu vendejo, respondis: kun plezuro! aŭ: vi ja estas afabla! aŭ eĉ: mi lasas la nokton doni konsilon... tiam fraŭlino P. estus tre malĉasta. Nun ŝi estas virta, kaj eĉ fiera pri sia virto, ĉar, vi vidas, ŝi rakontas al la tuta mondo ke ŝi estonte kunloĝos kun s’njoro Jansen.
- Kiu eltrovis tiun virton, aŭ ĉu pri tio estas diferenco de opinio, kiel pri la presarto?
- Nek tiu virto, nek tiu arto estas eltrovita. La cirkonstancoj necesigis al la aplikado de io kio ekzistis, ho Kami. La bezono de kono necesigis al pli rapida distribuo de ideoj, kaj oni elektis al tio la longe konata maniero de la presado, kiu pli frue nur pro tio ne estis aplikata, ĉar la malplia bezono ne kompensus la kostojn.
Kaj la virteco, ho Kami kiu eraris distri min de mia temo, la virteco ne ekzistas. Estas la aplikado de unu el la multaj manieroj, en kiu oni plialtigas ŝparemon ĝis principo, kaj virton faras el la multkosteco de la nutraĵoj.
En la komenco, ho Kami, ĉiuj infanoj estis nelegitimaj, kaj neniu inklinis malestimi knabinon ĉar ŝi estis patrino. Estus kvazaŭ oni koleriĝus je floro, ĉar ŝi aŭdacis transiri de burĝono al florado.
Ĉi tio restis tiel, ĝis venis malabundo de nutraĵo.
Oni klarigis al la junaj knabinoj, ke ili devis zorgi por la subteno de siaj infanoj.
Ili prenis el tio kaŭzon, antaŭe informi ĉu la kandidato-patro havis multklientan vendejon?
Multaj diris jes, kaj ofte ja estas tiel. Sed estas tiuj, kiuj malgraŭ ĉi tio, tamen ne zorgis por siaj infanoj. Ili tenis sin kvazaŭ ili sciis pri nenio, kiam iu juna patrino ilin invitis por dividi la zorgojn de la familio kun ŝi.
Por eviti tiun neadon, oni aranĝis ke geedziĝoj estus kontraktitaj, kaj ke ĉiu kiu volus iĝi patro, tion unue devas deklari. En ĉi tio, ho Kami, ja troviĝas io bona, sed ne bone estas, ke oni ŝajnigas kvazaŭ knabino kiu kredas iun je lia vorto, sen tiu publika deklaro, estas malpli virta ol iu alia. Pleje ŝi estas kulpa pri nesingardemo, ĉar ŝi forgesis ke la koroj de homoj estas malicaj, kiom tamen ĉiu povas scii.
Mi diris al vi, en la komenco estis alia, ho Kami. La eltrovo de la vorto ĉasteco...
- Vi diris, tiu unu duono de la ĝenerala virto - kiu estas du - ne estis eltrovita?
- Kaj tion mi ankoraŭ diras, ho Kami, kiu superfluas de duona atentemo. La afero ne estis eltrovita, ne povis esti eltrovita, ĉar ĝi ne ekzistas. Sed la vorto por indiki tiun neekzistantan, aplikiĝis kiam oni bezonis timigaĵon por averti kontraŭ tro malgrandaj porcioj da nutraĵo, pro plialtigo de la dividoto de altabliĝantoj. Ili mem, kiuj nun timiĝas pro la sono de la vorto, ne plu scias, ke iam ŝia nesingardemo ne estis konsiderita kiel peko.
Sed ĉe ni tio estas antaŭ longe, Kami. Aliloke estis ankoraŭ antaŭ tre mallonge eĉ ne la malpleja honto esti natura. Jen libreto kiu estas tre grava kaj el kiu oni povas vidi, ke ankoraŭ antaŭ sesdek jaroj en Nord-Ameriko la ĉasteco, en civilizita-malsatanta senco, ne estis konata. “Neniu nesingardemo - tiel parolis amerika ĉefo - povas ekzili virinon el la domo de ŝiaj gepatroj; ne faras diferencon kiom da infanoj ŝi hejmen portas; ŝi estas ĉiam bonvena; la kaldrono estas ĉiam super la fajro, por nutri ilin.” Vi ja vidas, ho Kami, ke la tuta ĉasteco troviĝas en tiu kaldrono. Forprenu tiun kaldronon, kaj tuj vi vidas kiel la gepatroj faras vorton, kiu signifas blasfemon kontraŭ la knabino kiu hejmenportas sian infaneton, sen registrita patro.
- Ĉu tiuj ruĝhaŭtuloj ankoraŭ tiel pensas?
- Mi supozas ne, Kami de flava vizaĝkoloro, Mi pensas ke la blankaj amerikanoj forprenis de ili la kaldronojn, kaj por tio anstataŭe donis iom da eltrovitaj vortoj pri virto. Se nun la knabino ricevas infaneton, kiu kulpas pri ekscesa natureco, ŝi certe mortigos tiun31, kiel tio estas uzado en civilizitaj landoj. Jen, ho Kami kiu estas avida ĉerpi civilizon el la gazeto: “El Prinsengracht32 estis ĉi matene eligita la kadavron de ĵusnaskiĝinta infano. Ĉi tio, aŭ io tia, oni legas almenaŭ ĉiu semajne, kaj kiam oni pripensas kiom da ĵusnaskiĝintaj infanoj ne estis trovitaj, kiuj tamen same malkaraj estis traktitaj, kiom tiu infaneto en la malpura Prinsengracht, tiam, ho Kami, oni bedaŭras le eltrovitajn vortojn pri virto, kaj envias la kaldronojn de la amerikanoj kiuj, ĉiam pendanta super la fajro, permesis al la homo esti homo anstataŭ virta.
- Sed kio estas la rekompenco de tiu virteco, demandis Kami.
- Neniu, Kami, kaj ankaŭ denove pri kaj pro mono. Gepatroj, leĝdonantoj kaj reĝoj tre bone komprenas, ke la rekompencado de la virto same multe kostas kiom la suferado de la sekvoj de la kontraŭo. Pro tio oni eltrovis ion - vorton denove, Kami - sed diru fojo, ĉu vi legis miajn Ideoj33n?
- Nu ne, ni devis promesi deteni nin de tio.
- Nu, tiam vi ne povas scii kion mi diris en numero 88: vortoj regas la mondon, Kami. Tian vorton oni - pro manko de kaldrono super la fajro - ankaŭ eltrovis por rekompenci virton. Se via servistino restas plena je virto, se la servisto de via hotelo restas superfluanta je honesteco, oni lasas ilin, tuj kiam ili ne plu povas labori, sencele promeni, ekzakte kiel Gritje kiu ne posedis virtecon, aŭ kiel iu kiu estis sufiĉe stulta por preferi mil guldenojn tuj al tridek jaroj da “kosto”. Sed la diferenco komenciĝas post la morto. Tiam, oni diras, malĝuste-kalkulantoj kaj Gritje tuj venos malsupre, kaj la aliaj supre. Ĉu estas vere, mi ne scias. Kaj ili, kiuj disponas pri tiuj lokoj, fakte ankaŭ ne scias, aŭ pli bone, ili mem ne kredas en tio.
- Kiel vi povas scii ke ili ne kredas en tio?
- Kami, tie viro sidis en la teatrejo, kaj klopodis vidi la spektaklon. Sed tio estis neebla al li, ĉar tiom da homoj estis tie, kiuj antaŭ li sidis kaj super li etendiĝis. Li volonte volis fari spacon antaŭ si, por pli bone vidi, kaj ankaŭ por ne esti forpuŝita de sia loko, kiu ja estus bona, se nur estus iom malpli plene ĉirkaŭ li.
Kion li faru, Kami? Li elpensis vorton, kiu signifas “post ĉi tiu spektaklo estos pli bela teatraĵo prezentata. Kiu nun ĉi tie gardas sian lokon, ne vidos tiun pli belan teatraĵon. Tiu, kiu tuj ekstaras kaj foriras, jes vidos la teatraĵon”.
Multaj kredis lin, kaj cedis sian lokon...
- Kaj li mem?
- Kami, per manoj kaj piedoj la viro alkrociĝis al sie loko. Li timis esti kun-forpusita de la amaso kiu kredis lin, kaj kiu foriris de la teatraĵo kiu estis prezentita, por akiri rajton de eniro al la prezento kiu venus. Mi opinias, el tio montriĝas, ke tiu viro ne kredis en sia propra vorto.
Kaj pro tio, ho Kami kiu scias transversi komparojn en sobrecon de lingvo, pro tio mi ne kredas en la vorto de tiuj, kiuj pagas la malĉastaĵojn kiujn ili proklamis, per monero kiu nenion kostas. Kaj el tio vi ankaŭ denove vidas, kiel la religio kiu preskribas ĉiajn virtojn, fakte estas nenio alia ol indiko al nekonata kasisto, al kiu neniu povas postuli klarigon. Ankaŭ tiu vorto religio estas eltrovaĵo de ŝparemo, ho Kami kiu jam rimarkis kiel kristan-almozpetanto per sia “Dio rekompencos vin milfoje!” ofertos 999% da profito, por la cendo kiun li petas de vi.
- Ĉu estas multaj en ĉi tiu lando, kiuj tiel pensas?
- Mi jam diris al vi, ho Kami, ke mi estas malĝuste naskiĝinta, kaj do formas escepton. Sed tiu malĝusteco montriĝas en la parolado, pli ol en la pensado. Tuj kiam ŝanĝiĝas la modo de virtoj kiuj donas monon kaj malmulte kostas, tre multaj asertos, ke ili estis ekzakte de mia ideo. Sed nun ili silentas, kvazaŭ ili kredas la viron, kiu fiksas sin sur sia loko.
- Kaj ekstaras?
- Neniel, ho Kami, ankaŭ ili fiksas sin, kaj trovas facile ke estas parolita vorto, kiu havigas al ili iom da spaco. Pro tio ili aklamas, kvankam ili scias pli bone.
- Kaj la povraj kredantoj, kiu ekstaris, kaj foriris por poste reveni?
- Verŝajne ili trovas fermitan pordon, ho profundesploranta Kami. Aŭ pli bone, mi divenas ke ili entute ne havus okazon por reveni.
- Kaj ĉu viaj leĝdonantoj aprobas, ke oni tiel trompas la facilkredemulojn per neveraj vortoj?
- Certe, Kami. Eĉ ili lasas la popolon produkti impoŝton por vivteni la homojn, kiuj tiajn vortojn parolas. Jen en la gazeto raporto de la kunsido...
- Pro la ĉielo, fremdulo de maldecaj ideoj, pripensu ke mi ĉeestis tiun kunsidon...
- Estas vere, pacienca Kami... non bis in idem34. Ĉu vi do nun preferas ne aŭdi tion, kio troviĝas en la gazeto?
- Alian fojon! Nun ni vizitos iun raraĵon... diamantslifejon, aŭ trovitejon.
- Mi jam diris al vi, Kami, ke oni ĉi tie ĵetas la ĵusnaskiĝintajn infanojn en la akvon. De via sagaceco mi supozis ke vi, en tia virta lando, ne kredus en trovitejoj kiuj malbonigas la morojn.
- Kion vi nomas moroj?
- Moroj estas biletegoj sur kiuj oni pentras la virtojn de la tago... la modobildoj de la koro.
- Kiu faras tiujn?
- Tio estas sekreto, Kami. Sed sekvi ilin oni devas, je puno de esti rigardata kiel sendisciplina kaj malĝuste naskiĝinta. Ĉu vi iam vidis iun kiu havas ĝibon?
- Tre ofte, precipe ĉi-lande.
- Nu, kapabla tajloro scias preskaŭ nevidebligi tian ĝibon kun vatoj kaj barto. Kiu nun havas ĝibon en sia animo...
- Sur sia animo, diris la interpretisto.
- Sur sia animo, Kami kiu ekzercas akuratecon pri prepozicioj. Kiu do havas tian ĝibitan animon, abonas sin sur iu moral-regularo, kiu ankaŭ donas la adresojn kie la vatoj kaj la barto estas aĉeteblaj. Estas en tiu komerco multe da konkurenco.
- Kiuj vatoj estas la plej bonaj?
- Tio dependas de la kredo, Kami.
- Kio estas tio?
- Kredo estas la volontula ĉela malliberejo de la intelekto.
- Ĉu vi opinias per tio ke la homoj kiuj kredas, ne posedas intelekton?
- Nu ne... tiam restus nenio por malliberigi. Kontraŭe, ilia intelekto tre bone montras sin, tuj kiam profito estas riskata. Estas jene kun ĉio, Kami. Kiam vi elsendas serviston al la butiko de monkomercisto, kun la mesaĝo “Komplimento de Kami, kaj Kami demandigas pri fondusoj”, tiam tiu monŝanĝisto resendos vian serviston kun peto pri pruvo ke vi mem efektive sendis lin.
Tio nun estas signo ke tia monulo vere havas intelekton. Sed se iu rakontos al li ke li estis sendita de Dio, por ripari lian animon, tiam tiu intelekto malliberigas sin, kaj tro volonte pagas vatojn kaj laborpagon, sen demandi ĉu la mesaĝisto estas dece kvalifikita.
Kaj nun, Kami, mi adiaŭas, mi verkos Ideojn. Ĉu vi venos en Amsterdamo?
- Aĥ... jes.
- Tie mi esperas revidi vin en Artis35... en la Parko... aŭ ĉe iu ekspozicio pri nederlanda civilizo. Saluton, Kami, konservu vian ventron.
- Saluton, viro de neĝusta naskiĝo, klopodu akiri unu.
- Ne valoras la penon, Kami.



1 La Hago [Den Haag]: Administracia ĉefurbo de Nederlando, Amsterdamo [Amsterdam] estas la oficiala ĉefurbo.
2 Nederlando estis tiom longe en Japanio: Inter 1641 kaj 1854 Nederlando estis la nura eŭropa lando kiu havis permeson por komerci en Japanio, kaj la nederlandanoj povis nur resti sur la insulo Deŝimo en la haveno de Nagasaki.
3 jus talionis (lat.): la rajto de repago.
4 Mr Groen van Prinsterer (1801-1876): nederlanda historiisto, literaturisto kaj politikisto, fondinto de la kristan-historia, kontraŭ-revolucia politiko.
5 Heidelberger (kateĥismo): mallonga koncepto de la doktrino de la Reformacio, tiel nomita laŭ la princelektisto Frederik III de Paltz, kiu ĉi tiun verkon kompiligis en 1562 en Heidelberg.
6 Amleteroj (1861) [Minnebrieven]: verko de Multatuli, kvazaŭa sekvo al Max Havelaar (1860).
7 tejlo [tail]: ĉina kalkulmonero de 1000 pitoj de valoro de proksimume fl. 3,75.
8 Franse (-): --
9 P.G. (Protestant Gereformeerd): Protestante Reformita, unu el la gravaj protestantaj preĝejoj, kiuj en Nederlando estas diversaj.
10 Enthoven (-): --
11 in mora (lat.): neglektema, preterlasa.
12 ad opus jus habentium (lat.): profite de rajtantoj.
13 Kami (jap.): dia aŭ la dia; de Multatuli ironie uzata por ĉiu japano.
14 Hieronymus van Alphen (1746-1803): nederlanda poeto, konata pro sia “Proeve van Kleine Gedigten voor Kinderen” (1778-1782).
15 horloĝaĵoj kun malĉastaĵoj: ĉi tio ofte troviĝis sur la jara “postulo” de Japanio. Estis horloĝoj kun duobla ŝranketo, de kiu la malsupra kovris obscenan miniaturon. La piaj nederlandanoj liveris tiujn, ankoraŭ en mia [t.e. Multatuli] tempo, tre liberale. Tiel ili estas. (M.,1865)
16 Malcolm: filo de la skota reĝo Duncan kiu laŭ la kroniko de Holinshed estis “untimely ripped from his mother’s womb”; li mortigis la murdisto de sia patro Macbeth, al kiu estis aŭgurita ke li ne mortus per la mano de iu “born of woman”. En la dramo Macbeth (1606) de Shakespeare Macbeth mortis per la mano de Macduff.
17 Anhalt-Dessau, Hildenburghausen, Hechingen: kelkaj el la iamaj sendependaj ŝtatoj kiuj post la franc-germana milito (1870-1871) unuiĝis en Germanion.
18 Armado: hispana militŝiparego, venkita de angloj kaj nederlandanoj en 1588.
19 Vilhelmo la Silentemulo [Willem de Zwijger] (1533-1584): Vilhelmo I, princo de Oranje, viĉreĝo [stadhouder] de Nederlando ekde 1555; ribelis kontraŭ Philips II, reĝo de Hispanio, al kio Nederlando tiam apartenis. En 1584 li estis murdita de Balthasar Gerards.
20 la politika jarraporto: ĉiujare en Batavio (Indonezio) detala raporto estis redaktita favore al la japana registaro de la plej gravaj okazaĵoj sur la politika kampo en Eŭropo kaj Ameriko. Antaŭ la malfermo de la japanaj havenoj Nederlando ne estis la amiko aŭ alianco, kiel oni ŝajnigis, sed la makleristo, la komisionero, la tre obeema servisto kaj spiono de Japanio. La japanoj elektis pro tio la nacio de kiu ili plejmalmulte havis por timi, kaj kiu estis plejhumile por iom da kupro, silko kaj lakitaĵo. (M., 1865)
21 ŝiriĝo de lando, kiel ĉe vi en 1830: Ekde 1815, post la venko sur Napoleono, Belgio apartenis al Nederlando, sed en 1830 okazis la Belga Insurekcio, rapide sekvata de ĝia sendependiĝo.
22 Arthur Wellesley, duko de Wellington (1769-1852): angla militisto, venkis kun Blücher Napoleonon ĉe Waterloo (Belgio) en 1815.
23 Gebhard Leberecht von Blücher (1742-1819): prusa general-feldmarŝalo, helpis gajni la batalon ĉe Waterloo (Belgio) la 18an de junio 1815.
24 Willem François Boreel (1775-1851): Nederlanda militisto, partoprenis kiel estro de la husaroj en la batalo ĉe Waterloo (Belgio) en 1815.
25 Otto Roelofs (-): --
26 Jedo [Yedo]: antaŭ 1868 la nomo de Tokio, ĉefurbo de Japanio.
27 Schiedammer: speco de fromaĝo, normale el la urbo Schiedam, apud Roterdamo [Rotterdam]; sed kiam ĝi venas el Kolonjo (Köln) en Germanio, ĝi estas nevera, kiel la nacia gloro.
28 ci...: cimo, en la originalo (nederlanda): wand... (luis).
29 vi skribas “mens” sen C.H.: en la nederlanda oni skribis la vorton “mens” [homo] ankoraŭ kiel “mensch”, pro la iama prononco menŝ; kvankam intertempe la prononco evoluis al mens. Ĉar Multatuli opiniis ke la ortografio pli ĝuste reprezentu la prononcon, li forigis la ch. (Komparu kun la germana “Mensch”, kiu retenis la ŝ-sonon.)
30 Richard Wagner (1813-1883): germana komponisto en kies muzikdramoj muziko kaj teksto formas plej eble grandan unuecon.
31 Mi estis en landoj kie infanmurdo pro honto, estis nekonata. Kaj mi vidis tiun altruditan honton, kaj la el tio fluantajn murdojn, enkondukiĝi kaj pliiĝi kun la Kristanismo. (M., 1865)
32 Prinsengracht: unu el la kanaloj en la centro de Amsterdamo, kies bordoj formas la gravajn stratojn kun la sama nomo.
33 Ideoj (1862-1877) [Ideën]: fakte la ĉefa verko de Multatuli; li verkis sep kolektojn kun pli ol 1.300 numeritaj Ideoj, kiuj diverĝas de unufrazaj aforismoj, plurpaĝaj romanĉapitroj, ĝis kompleta teatraĵo.
34 non bis in idem (lat.): ne dufoje en unu afero; neniu povas esti akuzita dufoje por la sama fakto.
35 Artis: zoologia ĝardeno en Amsterdamo, fondita en 1838 de la asocio “Natura Artis Magistra” [lat.: La naturo estas la instruisto de la arto].