el: MAX HAVELAAR
Verkita septembro - oktobro 1859
Publikigita majo 1860


JUĜEJA SERVISTO: Sinjoro la juĝisto, jen la viro kiu murdis Barbeton.
JUĜISTO: Tiu viro pendu. Kiel li pritraktis tion?
JUĜEJA SERVISTO: Li tranĉis ŝin en malgrandajn pecojn, kaj peklis ŝin.
JUĜISTO: Per tio li tre misfaris. Li pendu.
LOTHARIO: Juĝisto, mi ne murdis Barbeton! Mi nutris kaj vestis kaj prizorgis ŝin. Estas atestantoj kiuj klarigas ke mi estas bona homo kaj ne murdisto.
JUĜISTO: Sinjoro, vi pendu! Vi pligravigas vian krimon per pedanteco. Ne decas al iu kiu... estas kulpigita de io, teni sin por bona homo.
LOTHARIO: Sed, juĝisto, estas atestantoj kiuj konfirmos tion. Kaj ĉar mi nun estas kulpigita de murdo...
JUĜISTO: Vi pendumu! vi tranĉis Barbeton en pecojn, peklis ŝin kaj koketas kun vi... tri grandegaj deliktoj! Kiu estas vi, sinjorino?
SINJORINO: Mi estas Barbeto.
LOTHARIO: Dank’dio! Juĝisto, vi vidas ke mi ne murdis ŝin!
JUĜISTO: Hm... jes... nu! Sed la peklado?
BARBETO: Ne, juĝisto, li ne peklis min. Li kontraŭe faris multon bonan al mi. Li estas nobla homo!
LOTHARIO: Vi aŭdis, juĝisto, ŝi diris ke mi estas bona homo!
JUĜISTO: Hm... la tria punkto restas do. Juĝeja servisto, forkonduku tiun viron, li pendumu. Li kulpas pri pedanteco. Aktuaro, citu en la premisoj la jurisprudencon de patriarko de Lessing.

(neeldonita teatraĵo)



el: Dua ĉapitro

Estis en tridek tri aŭ kvar, kaj en septembro, ĉar estis kermeso en Amsterdamo. Ĉar miaj gepatroj intencis farigi pastoron el mi, mi lernis la latinan. Poste mi ofte demandis min kial oni devus kompreni la latinan por diri en la nederlanda: Dio estas bona? Sufiĉe, mi sekvis la latinan lernejon - nun oni diras ‘gimnazio’ - kaj tie estis kermeso... en Amsterdamo, mi celas. Sur Westermarkt troviĝis budoj, kaj se vi estas amsterdamano, leganto, kaj preskaŭ de mia aĝo, vi memoras kiel inter tiuj estis unu kiu elstaris pro la nigraj okuloj kaj la longaj harligoj de knabino, kiu estis vestita kiel grekino. Ankaŭ ŝia patro estis greko, aŭ li almenaŭ aspektis kiel greko. Ili vendis ĉiajn aromaĵojn.
Mi ĝuste havis la aĝon por trovi la knabinon bela, sen tamen havi la kuraĝon alparoli ŝin. Tio ankaŭ malmulte utilus al mi, ĉar knabinoj de dek ok jaroj konsideras knabon de dek ses kiel infanon.Kaj en ĉi tio ili pravegas. Tamen, ni, knaboj de quarta, venis ĉiam vespere sur la Westermarkt por vidi tiun knabinon.
Nun li, kiu tie staris antaŭ mi kun sia ŝalo, iam ĉeestis, kvankam li havis kelkajn jarojn malpli ol la aliaj, kaj do estis ankoraŭ tro infaneca por rigardi al la grekino. Sed li estis la primus de nia klaso - ĉar inteligenta li estis, tion mi devas agnoski - kaj li multe ŝatis ludi, petoli kaj batali. Tial li estis ĉe ni. Dum ni do - ni ja estis dekope - sufiĉe for de la budo estis rigardantaj al la grekino, kaj interkonsiliĝis kiel ni devas pritrakti por konatiĝi kun ŝi, ni decidis kunigi monon por aĉeti ion en tiu budo. Sed, konsilu kiu povas, por scii kiu kolektos sian kuraĝon por alparoli la knabinon. Ĉiu volis, sed neniu kuraĝis. Ni lotumis, kaj la loto falis sur min. Nun mi agnoskas, ke mi ne volonte spitas danĝerojn. Mi estas edzo kaj patro, kaj konsideras ĉiun kiu serĉas la danĝeron frenezulo, kio ankaŭ troviĝas en la Sankta Skribo. Estas al mi efektive agrable rimarki kiel mi en miaj ideoj pri danĝero kaj tiaj aferoj restas same, ĉar mi nun pri io tia ankoraŭ subtenas ĝuste la saman opinion kiel tiun vesperon kiam mi staris tie ĉe la budo de la greko, kun la dek du pencoj, kiujn ni kunmetis, en la mano. Sed vidu, pro falsa honto mi ne kuraĝis diri, ke mi ne kuraĝas, kaj krome, mi ja devis antaŭen, ĉar miaj kamaradoj urĝigis min, kaj tuj mi staris antaŭ la budo.
La knabinon mi ne vidis: mi vidis nenion! Ĉio iĝis verda kaj flava antaŭ la okuloj. Mi stumblis aoristus primus de mi ne scias kiun verbon...
- Plaît-il? ŝi diris.
Mi iomete regis min denove, kaj daŭrigis:
- Meenin aeide thea, kaj... ke Egiptio estis donaco de la Nilo.
Mi konvinkiĝas ke mi en la konatiĝo sukcesus, se ne en tiu momento unu el miaj kamaradoj pro infaneca fipotelemo donis al mi tiom fortan puŝon en la dorson, ke mi tre maldelikate ĵetiĝis kontraŭ la montrofenestron, kiu sur duonviralto fermis la antaŭan flankon de la budo. Mi sentis prenon en mia nuko... duan prenon multe pli malalte... mi ŝvebis dum momento... kaj antaŭ ol mi bone komprenis kiel la aferoj statis, mi estis en la budo de la greko, kiu en nekomprenebla franca diris, ke mi estas gamin, kaj ke li vokos la policon. Nun mi jes estis proksima ĉe la knabino, sed ne plaĉis al mi. Mi ploris, kaj preĝis por kompato, ĉar mi estis en terura timego. Sed tio ne helpis. La greko tenis min ĉe la brako, kaj piedbatis min. Mi serĉis por miaj kamaradoj - ni ĝuste tiun matenon pritraktis Scaevola‘n, kiu metis sian manon en la fajron, kaj en siaj latinaj verkaĵoj ili trovis tion tiom bela - jes! Neniu restis por meti por mi manon en la fajron...
Tiel mi opiniis. Sed vidu, tie tuj enflugis mia ŝalulo tra la malantaŭa pordo en la budon. Li ne estis alta aŭ forta, kaj havis nur ĉirkaŭ dek tri jarojn, sed li estis rapida kaj kuraĝa vireto. Ankoraŭ mi vidas liajn okulojn fulmi - alie ili aspektis palaj - li donis al la greko pugnobaton, kaj mi estis savita. poste mi aŭdis ke la greko severe batis lin, sed ĉar mi havis fiksan principon, neniam intermiksiĝi en aferoj kiuj ne koncernas min, mi tuj forkuris. Mi do ne vidis tion.
Jen la kialo kial liaj trajtoj min tiom memorigis pri aromaĵoj, kaj kiel oni en Amsterdamo povas havi kverelon kun greko. Se sur postaj kermesoj tiu viro denove staris kun sia budo sur Westermarkt, mi ĉiam amuziĝis aliloke.


el: Tria ĉapitro

La antaŭan semajnon estis societo ĉe la Rosemeyer‘oj, kiuj komercas per sukero. Frits por la unua fojo akompanis. Li havis dek ses jarojn, kaj mi trovas bone ke junulo venas en la mondon. Alie li kurus al Westermarkt aŭ tiaj aferoj. La knabinoj ludis pianon kaj kantis, kaj dum la deserto ili incitetis unu la alian per io kio ŝajne okazis en la antaŭĉambro dum ni malantaŭe estis ludantaj anglan viston, io en kio Frits ŝajne implikiĝis.
- Jes, jes, Louise, vokis Betsy Rosemeyer, vi ploris! Paĉjo, Frits plorigis Louise‘n.
Mia edzino diris je tio, ke Frits estonte ne plu akompanos al la asocieto. Þi pensis ke li pinĉis Louise‘n, aŭ io tia kio ne decas, kaj ankaŭ mi preparis min por aldoni severan riproĉon, kiam Louise vokis:
- Ne, ne, Frits estis tre kara! Mi volus ke li refaru!
Kio do? Li ne pinĉis ŝin, li recitis, jen ĝi.
Kompreneble la dommastrino ŝatas ke dum la deserto amuzaĵo okazas. Tio plenigas. Sinjorino Rosemeyer - la Rosemeyer‘oj nomis ŝin sinjorino, ĉar ili komercas per sukero, kaj havas profitparton en ŝipo - Sinjorino Rosemeyer komprenis ke tio kio plorigis Louise‘n, amuzus nin ankaŭ, kaj petis decapo‘n de Frits, kiu aspektis tiom ruĝa kiom meleagro. Mi pro la mondo ne komprenis kion li do fanfaronis, ĉar mi konas lian repertuaron preskaŭ tute. Tio estis: De Godenbruiloft, la libroj de la Malnova Testamento en rimo, kaj epizodo el la Bruiloft van Kamacho, kion la knaboj ĉiam trovis tiom ĉarma, ĉar troviĝas en ĝi io de Brillekiek. Kio povas esti sub ĉi tio kio elvokas larmojn, estis al mi enigmo. Estas vere, tia knabino rapide ploras.
- Nu, Frits! Ho jes, Frits! Venu, Frits! Tiel iris, kaj Frits komencis. Ĉar mi ne ŝatas tiun pristuditan streĉigon de la scivolo de la legantoj, mi do tuj diros ke ili hejme malfermis la pakaĵon de ŝalulo, kaj el ĝi Frits kaj Marie ĉerpis pedantecon kaj sentimentalecon, kiuj poste alportis multe da ĝeno en mian hejmon. Tamen mi devas agnoski, leganto, ke ĉi tiu libro venas el tiu pakaĵo, kaj mi poste dece pravigos min, ĉar mi korligiĝis al tio, ke oni konsideru min kiel iu kiu amas la veron, kaj kiu estas bona por siaj aferoj. Ni firmao estas Last & Co, makleristoj pri kafo, Lauriergracht no 37.
Tiam Frits recitis ion kio kunligiĝis de sensencaĵoj. Ne, ĝi eĉ ne kunligiĝis. Junulo skribis al sia patrino ke li enamiĝis, kaj ke lia amikino edziniĝis kun iu alia - pri kio ŝi pravis, mi opinias - ke li tamen, malgraŭ ĉi tio, ĉiam multe amis sian patrinon. Ĉu ĉi tiuj tri linioj estas klaraj aŭ ne? Ĉu vi trovas ke necesas multe da ceremonio por diri tion? Nu, mi manĝis bulkon kun fromaĝo, poste senŝeligis du pirojn, kaj estis pli ol duone preta formanĝante la trian, antaŭ ol Frits estis preta kun tiu rakonto. Sed Louise denove ploris, kaj la sinjorino diris ke ĝi estis tre bela. Tiam rakontis Frits, kiu, mi kredas, opiniis ke li prezentis grandan teatraĵon, ke li trovis ĝin en la pakaĵo de la viro kiu surhavis ŝalon, kaj mi klarigis al la sinjoroj, kiel tio venis en mian domon. Sed pri la greko mi ne parolis, ĉar Frits ĉeestis, kaj mi ankaŭ nenion diris pri la Kapelsteeg. Ĉiu opiniis, ke mi tre bone agis malhelpi min de tiu viro. Poste vi vidos ke ankaŭ estis aliaj aferoj en la pakaĵo, kiuj estis de pli solida naturo, kaj de tio io-aŭ-alia aperos en la libro, ĉar la Kafaŭkcioj de la Komerca Kompanio estas ligitaj kun ili. Ĉar mi vivas por mia fako.


el: Kvara ĉapitro

Antaŭ ol mi daŭrigas, mi devas diri ke la juna Stern alvenis. Estas afabla knabo. Li aspektas rapida kaj kapabla, sed mi kredas ke li schwärmt. Marie havas dektri jarojn. Lia vestodoto estas tre neta. Mi metis lin al la kopilibro, por ekzerci lin en la holanda stilo. Mi estas scivola ĉu baldaŭ venos mendoj de Ludwig Stern. Marie brodas paron da pontofloj por li... por la juna Stern, mi celas. Busselinck & Waterman venos tro malfrue. Deca makleristo lojale koncurencas, tion diras mi!
La tago post la societo ĉe la Rosemeyer'oj, kiuj komercas per sukero, mi vokis Frits'on, kaj ordonis al li alporti al mi tiun pakaĵon de Ŝalulo. Vi devas scii, leganto, ke mi en mia familio estas tre preciza pri religio kaj moralo. Nu, la pasintan vesperon, ĝuste kiam mi senŝeligis mian unuan piron, mi legis sur la vizaĝon de unu el la knabinoj, ke troviĝas io en tiu poemo, kio estas suspektinda. Mi mem ne aŭskultis al la aĵo, sed mi konstatis ke Betsy diserigis sian bulkon, kaj tio sufiĉis por mi. Vi komprenos, leganto, ke vi kompatas iun, kiu scias kio okazas en la mondo. Mi do lasis al mi antaŭmeti de Frits la belan pecon de la antaŭa vespero, kaj mi tre baldaŭ trovis la linion kiu diserigis la bulkon de Betsy. Estas en ĝi parolita pri infano kiu kuŝas al la brusto de la patrino - tio estas tolerebla - sed: "kiu apenaŭ al la patrina sino estis forprenita" vidu, ĉi tion mi ne aprobis - por paroli pri tio, mi celas - kaj mia edzino ankaŭ ne. Marie havas dektri jarojn. Pri "brasiko" aŭ tia, ne estas parolita ĉe ni hejme, sed tiel mencii la aferojn ĉe la nomo, ankaŭ ne necesas, ĉar mi ŝatas moralon. Mi devigis Frits'on, kiu nun ja tiun aĵon "sciis ekstere" kiel Stern nomis ĉi tion, promesi ke li neniam denove recitus ĝin - almenaŭ ne antaŭ ol li estos membro de Doctrina, ĉar tie ne venas knabinoj - kaj tiam mi formetis ĝin en mian pupitron, la poemon mi celas. Sed mi devis scii ĉu ne estas pli en la pakaĵo, kio povus kaŭzi skandalon. Ek mi al la serĉo kaj foliumado. Legi ĉion mi ne povis ĉar mi trovis lingvojn en ĝi, kiujn mi ne komprenis, sed vidu, tie kolekto frapis mian okulon: "Raporto pri la Kafkulturo en la Residentejo Menado."
Mia koro eksaltis, ĉar mi estas makleristo pri kafo - Lauriergracht n-ro 37 - kaj Menado estas bona marko. Do tiu Ŝalulo laboris en kafo. Mi nun vidis la pakaĵon per tute aliaj okuloj, kaj trovis dokumentojn en ĝi, kiujn mi ja ne ĉiujn komprenis, sed kiuj efektive montris kono pri aferoj. Estis etatoj, deklaroj, kalkuloj kun ciferoj, en kiuj neniu rimo estis videbla, kaj ĉio estis prilaborita kun tia zorgo kaj akurateco, ke mi, sincere dirite - ĉar mi ŝatas la veron - venis al la ideo ke tiu Ŝalulo, kiam la tria skribisto forfalus - kio povas okazi, ĉar li iĝas maljuna kaj mallerta - tre bone povus anstataŭi tiun. Estas evidente ke mi unue prenus informojn pri honesteco, religio kaj dececo, ĉar mi akceptos neniun en la oficejon, antaŭ ol mi estas certa pri tio. Ĉi tio estas fiksa principo de mi. Vi vidis tion el mia letero al Ludwig Stern. Mi ne volis scii por Frits ke mi ekhavis interesiĝon pri la enhavo de tiu pakaĵo, kaj tial sendis lin for. Mia kapo efektive turniĝis, kiam mi tiel levis unu kolekton post la alia, kaj legis la surskribojn. Estas vere, estis multaj poemoj inter tiuj, sed mi trovis ankaŭ multe utilan, kaj mi estis mirigita pro la diverseco de la pritraktitaj temoj. Mi agnoskas - ĉar mi ŝatas la veron - ke mi, kiu ĉiam komercis per kafo, ne estis kapabla por prijuĝi la valoron de ĉio, sed, ankaŭ sen ĉi tiu prijuĝo, jam nur la listo de surskriboj estis kurioza. Ĉar mi rakontis al vi la historion de la greko, vi jam scias ke mi en mia juneco estis iomete latinigita, kaj kvankam mi detenas min en korespondado de ĉiuj citaĵoj - kio en maklerista oficejo ankaŭ ne decus - mi tamen pensis ĉe la vidado de ĉi ĉio: "de omnibus aliquid, de toto nihil." aŭ: "multa, non multum." Sed ĉi tio fakte estis pli pro iu speco de malico, kaj el certa insisto por alparoli la erudicion kiu kuŝis antaŭ mi, en la latina, ol ĉar mi ja estis serioza. Ĉar, kie mi trarigardis iun dokumenton iom pli longe, mi devis agnoski ke la verkisto ŝajnis al mi bone informita pri sia afero, kaj eĉ ke li montris grandan solidecon en siaj rezonadoj.
Mi trovis tie traktaĵoj kaj eseoj:

Pri la Sanskrito, kiel la patrino de la ĝermanaj lingvobranĉoj.
Pri la punregulo ĉe infanmurdo.
Pri la origino de la nobelo.
Pri la diferenco inter la konceptoj: Senfina tempo kaj: Eterneco.
Pri la ŝanckalkulado.
Pri la libro de Job. (Mi trovis ankoraŭ io alia pri Job, sed tio estis poemoj.)
Pri proteino en la atmosfera aero.
Pri la politiko de Ruslando.
Pri la vokaloj.
Pri ĉelaj malliberejoj.
Pri la malnovaj tezoj pri la: horor vacui.
Pri la dezirindeco de abolo de punregulo pri kalumnio.
Pri la kaŭzoj de la ribelo de la nederlandanoj kontraŭ Hispanio, ne troviĝantaj en la deziro al religia aŭ politika libereco.
Pri la perpetuum mobile, la cirklokvadraturo kaj la radiko de senradikaj nombroj.
Pri la pezo de la lumo.
Pri la regreso de la civilizacio depost la ekesto de la Kristanismo. (Ĉu?)
Pri la islanda mitologio.
Pri la la Emile de Rousseau.
Pri la Civila Plendo en la aferoj de komerco.
Pri Sirius kiel centro de sunsistemo.
Pri Enspeza Imposto kiel neefika, nedelikata, nejusta kaj nemorala. (Pri tio mi neniam ion aŭdis.)
Pri poemoj kiel plejmaljuna lingvo. (Tion mi ne kredas.)
Pri blankaj formikoj.
Pri la kontraŭnatureco de Lernej-Institutoj.
Pri la prostituado en la geedziĝo. (Ĉi tio estas hontinda dokumento.)
Pri hidraŭlika temoj rilate al la rizkulturo.
Pri la ŝajna supereco de la okcidenta civilizo.
Pri katastro, registrado kaj marko.
Pri infanlibroj, fabloj kaj fabeloj. (Tion mi ja volas foje legi, ĉar li insistas pri vereco.)
Pri perado en la komerco. (Ĉi tio tute ne plaĉas al mi. Mi kredas ke li volas aboli la makleristojn. Sed mi tamen apudmetis ĝin, ĉar troviĝas io-kaj-tio en ĝi, kion mi povas uzi por mia libro.)
Pri heredimposto, unu el la plej bonaj impostoj.
Pri la invento de la ĉasteco. (Tion mi ne komprenas.)
Pri multiplikado. (Ĉi tiu titolo sonas tre simpla, sed troviĝas multe en ĉi tiu dokumento, al kio mi antaŭe ne pensis.)
Pri iu speco de spirito de la francoj, sekvo de la malriĉeco de ilia lingvo. (Tion mi validigas. Spriteco kaj malriĉeco... li povas scii tion.)
Pri la rilato inter la romanoj de August Lafontaine kaj la ftizo. (Tion mi volas foje legi, ĉar de tiu Lafontaine kuŝas libroj sur la subtegmentejo. Sed li diras ke la influo nur montriĝas en la dua generacio. Mia avo ne legis.)
Pri la povo de la angloj ekster Eŭropo.
Pri la Dia Juĝo en la mezepoko, kaj nun.
Pri la matematiko ĉe la romianoj.
Pri malriĉeco de poezio ĉe komponistoj.
Pri pietismo, biologio kaj moviĝado de la tablo.
Pri infektaj malsanoj.
Pri la maŭra konstrustilo.
Pri la povo de antaŭjuĝoj, ŝajne pro malsanoj kiuj supozite estas kaŭzitaj de trablovo.
Pri la germana unueco.
Pri la longo sur maro. (Mi pensas ke sur maro ĉio ja estus same longa kiom sur tero.)
Pri la devoj de Registaro pri publikaj amuzaĵoj.
Pri la kongruo inter la skota kaj frisa lingvoj.
Pri prozodio.
Pri la beleco de la virinoj en Nîmes kaj en Arles, kun esploro al la sistemo de koloniigo de la fenicoj.
Pri agrikulturkontraktoj sur Java.
Pri la suĉkapablo de la nov-modela suĉpumpilo.
Pri legitimeco de la dinastioj.
Pri la popolliteraturo en javanaj rapsodioj.
Pri la nova maniero de refado.
Pri la perkuto, aplikita al mangrenadoj. (Ĉi tiu dokumento datiĝas de 1847, do de antaŭ Orisini.)
Pri la koncepto de honoro.
Pri la apokrifaj libroj.
Pri la leĝoj de Solon, Lykurgus, Zoroaster kaj Confucius.
Pri la gepatra potenco.
Pri Shakespeare kiel historiverkisto.
Pri la sklaveco en Eŭropo. (Kion li celas per ĉi tio, mi ne komprenas.)
Pri ŝraŭbakvomuelejoj.
Pri la suverena rajto pri pardono.
Pri la kemiaj elementoj de la cejlona cinamo.
Pri la disciplino sur komercŝipoj.
Pri la opiofarmopago sur Java.
Pri la kondiĉoj koncerne la vendado de veneno.
Pri la trafosado de la istmo de Suez, kaj la sekvoj de tio.
Pri la pago de terrento per varoj.
Pri la kafkulturo en Menado. (Ĉi tion mi jam menciis.)
Pri la skismo de la romia imperio.
Pri la gemütlichkeit de la germanoj.
Pri la skandinava Edda.
Pri la devo de Francio, por en la Hindia Arkipelago havigi al si kontraŭpezon kontraŭ Anglio. (Ĉi tio estis en la franca, mi ne scias kial?)
Pri la vinagro-farado.
Pri la honorigo de Schiller kaj Goethe en la germana meza klaso.
Pri la pretendo de la homo al feliĉo.
Pri la rajto je ribelo ĉe supremado. (Ĉi tio estis en la javana. Mi eksciis tiun titolon nur poste.)
Pri la ministra respondeco.
Pri kelkaj punktoj en la kriminala plendo.
Pri la rajto de popolo, postuli ke la akirita imposto estu uzita al ĝia favoro. (Ĉi tio estis denove en la javana.)
Pri la duobla a kaj la greka eta.
Pri la ekzisto de nepersona Dio en la koroj de la homoj.
Pri la stilo.
Pri la konstitucio por la Regno Insulinde. (Mi neniam aŭdis pri ĉi tiu Regno.)
Pri la manko al efelkustiko en niaj gramatikaj reguloj.
Pri pedanteco. (Mi kredas ke ĉi tiu dokumento estas verkita bone konante la aferon.)
Pri la ŝuldo de Eŭropo al la portugaloj.
Pri arbarsonoj.
Pri bruligebleco de akvo. (Mi pensas ke li celas konservan likvaĵon.)
Pri la laktmaro. (Mi neniam aŭdis pri tio. Ŝajne estas io en la proksimeco de Banda.)
Pri klarvidantoj kaj profetoj.
Pri elektro kiel movpovo, sen mola fero.
Pri alfluo kaj refluo de la civilizo.
Pri epidemia korupto en politikaj ekonomioj.
Pri priviligitaj komercaj kompanioj. (En ĉi tio troviĝas io-kaj-tio, kion mi bezonas por mia libro.)
Pri etimologio kiel helprimedo ĉe etnologiaj studoj.
Pri la birdnestrifoj ĉe la javana sudmarbordo.
Pri la loko kie la tago komenciĝas. (Tion mi ne komprenas.)
Pri personaj konceptoj kiel kriterio de la respondeco en la morala mondo.
Pri galanteco.
Pri la versfarado de la hebreoj.
Pri la century of inventions de la Markizo de Worcester.
Pri la ne-manĝanta popolo de la insulo Rotti ĉe Timor. (Estu malmultekosta vivo, tie.)
Pri la hom-manĝado de la batakoj kaj la kapodetranĉado de la alfuroj.
Pri la malfido je la publika moraleco. (Li volas, mi kredas, aboli la seruristojn. Mi estas kontraŭ.)
Pri "la rajto" kaj "la rajtoj".
Pri Béranger kiel filozofo. (Ĉi tion mi denove ne komprenas.)
Pri la antipatio por la malajoj de la javanoj.
Pri la nevaloro de la edukado sur la tielnomataj altlernejoj.
Pri la senama spirito de niaj prapatroj, ŝajne el iliaj konceptoj koncerne Dio. (Malpia dokumento!)
Pri la kohero de la sensorganoj. (Estas vere, kiam mi vidis lin, mi flaris rozoleon.)
Pri la pintradiko de la kafarbo. (Ĉi tion mi apudmetis por mia libro.)
Pri sento, sentemo, sensiblerie, empfindelei, ktp.
Pri la konfuzado de Mitologio kaj Religio.
Pri la saguviro sur la Molukoj.
Pri la estonteco de la nederlanda komerco. (Ĉi tio fakte estas la dokumento, kiu decidigis min al verkado de mia libro. Li diras ke ne ĉiam estos okazitaj tiaj grandaj kafaŭkcioj, kaj mi vivas por mia fako.)
Pri Genezo. (Malnobla dokumento!)
Pri la sekretaj asocioj de la ĉinoj.
Pri la desegnado kiel natura skribo.
Pri vereco en poezio. (Ja certe!)
Pri la malpopulareco de la rizsenŝeligilo sur Java.
Pri la rilato inter poezio kaj matematikaj sciencoj.
Pri la wajang'oj de la ĉinoj.
Pri la prezo de la Java-kafo. (Tion mi apudmetis.)
Pri la eŭropa monsistemo.
Pri ŝprucakvumado de komunaj kampoj.
Pri la influo de la miksado de rasoj al la spirito.
Pri ekvilibro en la komerco. (Li parolas en ĝi pri trataĝio. Mi apudmetis ĝin por mia libro.)
Pri la konservado de aziaj kutimoj. (Li asertas ke Jesuo surhavis turbanon.)
Pri la ideoj de Malthus pri la nombro de la popolo rilate al la prizorgiloj.
Pri la origina popolo de Ameriko.
Pri la moleoj en Batavia, Semarang kaj Surabaja.
Pri la arkitekturo, kiel esprimo de ideoj.
Pri la rilato de la eŭropaj oficistoj kun la regentoj sur Java. (De ĉi tio venos io-kaj-tio en mian libron.)
Pri la loĝado en keloj, en Amsterdamo.
Pri la forto de la eraro.
Pri la senlaboreco de Superege Estulo ĉe perfektaj naturleĝoj.
Pri la salmonopolio sur Java.
Pri la vermoj en la saguopalmo. (Kiuj estas manĝitaj... fi!)
Pri la Proverboj, la Predikanto, la Altkanto kaj la Pantunoj de la javanoj.
Pri la jus primi occupantis.
Pri la malriĉeco de la pentrarto.
Pri la malmoraleco de la hokfiŝado. (Kiu iam aŭdis pri tio?)
Pri la krimoj de la eŭropanoj ekster Eŭropo.
Pri la armiloj de la malpli fortaj bestspecioj.
Pri la jus talionis! (Denove malnobla dokumento! En ĝi troviĝis poemo, kiun mi certe trovis plejskandala, se mi finlegus ĝin.)

Kaj ĉi tio ankoraŭ ne estis ĉio! Mi trovis, por ne paroli pri la poemoj - estis en multspecaj lingvoj - nombron da kolektoj je kiuj la surskribo mankis, romancoj en la malaja, militkantojn en la javana, kaj kio ja ne! Mi ankaŭ trovis leterojn, el kiuj multaj en lingvoj kiujn mi ne komprenis. Kelkaj estis al li direktitaj, aliaj de li skribitaj, sed li ŝajne havis iun planon kun ili, ĉar ĉio estis de aliaj personoj signitaj por: konforma al la originalo. Tiam mi ankoraŭ trovis eltiraĵoj el taglibroj, notoj kaj disaj pensoj, kelkaj vere tre disaj.


el: Kvina ĉapitro

Estis en la mateno je la deka horo nekutima moviĝado sur la granda vojo kiu de la departemento Pangdeglang konektas kun Lebak. “Granda vojo” estas eble iom tro dirite por la larĝa piedvojo kiun oni, pro ĝentileco kaj pro manko de pli bona, nomas la “vojon”. Sed se oni per ĉevalkvara veturilo foriras de Serang, la ĉefloko de la residantejo Bantam, kun la intenco iri al Rang-Betung, la nova ĉefloko de la lebaka, oni povas esti preskaŭ certa iam tie alveni. Ĝi estis do vojo.
Oni ja daŭre restis engluiĝinta en la koto, kiu en la bantama malaltebenaĵo estis peza, argila kaj glua, oni ja estis ĉiu foje devigita alvoki la helpon de la loĝantoj de apude situantaj vilaĝoj - eĉ kiam ili ne estis tre apudaj, ĉar la vilaĝoj ne estis multnombraj en tiuj regionoj - sed se oni finfine sukcesis kunigi dudekon de kamparanoj el la ĉirkaŭaĵo, kutime ne tre longe daŭris antaŭ ol oni metis la ĉevalojn kaj ĉaron denove sur fiksan grundon. La koĉero klakis per la vipo, la kurantoj - en Eŭropo oni diras, mi kredas, “kaleŝlakeo” aŭ prefere, ne ekzistas en Eŭropo io kio kun ĉi tiuj kurantoj konformas - tiuj nekompareblaj kurantoj do, kun siaj mallongaj dikaj vipoj, saltetas denove ĉe la flanko de la ĉevalkvaro, kriis nepriskribeblaj sonoj, kaj batis la ĉevalojn kuraĝige sur la ventron. Tiel oni skuiĝas dum iom da tempo, ĝis la ĉagrena momento denove estis tie, kiam oni ĝis super la aksoj forsinkis en la koton. Tiam komenciĝis la vokado pri helpo denove. Oni atendis pacience ĝis tiu helpo venis, kaj... plutrotetis.
Ofte, se mi iris laŭ tiu vojo, ŝajnas al mi kvazaŭ mi jen kaj jen trovus veturilon kun vojaĝantoj el la antaŭa jarcento, en la koton sinkinta, kaj estis forgesita. Sed ĉi tio neniam okazis al mi. Mi supozas do ke ĉiuj kiuj laŭ ĉi tiu vojo venis, finfine alvenis tie kie ili volis esti.
Oni tro erarus, kiam oni formus al si imagon de la tre granda vojo sur Java, laŭ mezuro de tiu vojo en la lebaka. La vera ĉefvojo kun siaj multaj flankaj branĉoj, kiun la marŝalo Daendels kun granda oferto de popolo konstruigis, efektive estas belega laboraĵo, kaj oni surpriziĝas pri la spiritforto de tiu viro kiu, malgraŭ ĉiuj ŝarĝoj kiujn la enviantoj kaj kontraŭuloj en la patrinlando metis al li sur la vojon, la nevolon de la popolo kaj la malkontentecon de la estroj kuraĝis spiti, por realigi ion, kio ankoraŭ nun vekas kaj meritas la admiron de ĉiu vizitanto.
Neniu ĉevalpoŝtado kiu ajn en Eŭropo - eĉ ne en Anglujo, Rusujo aŭ Hongarujo - povas esti egalita kun tiu sur Java. Trans altajn montspinojn, laŭ profundoj kiuj horortremigas vin, plurapidegas la peze ŝarĝita vojaĝveturilo en unu galopo. La koĉero sidas kvazaŭ sur la kondukbenko najlita, kaj svingas la pezan vipon per fera brako. - Li scias ekzakte kalkuli kie kaj kiom li devas reteni la kuregantajn ĉevalojn, por post rapidega malsuprenirado de montdeklivo, tie ĉe tiu angulo...
- Mia Dio, la vojo estas... for! Ni iros en la abismon, krias la sensperta vojaĝanto, tie ne estas vojo... tie estas la profundo!
Jes, tiel aspektas. La vojo kurbiĝas, kaj ĝuste kiam unu galopsalto pli fiksan grundon perdiĝus al la jungo, la ĉevaloj turniĝas, kaj svingas la veturilon preter la angulon. Ili rapidegas sur la montaltecon, kiun vi momenton antaŭe ne vidis, kaj... la abismo troviĝas malantaŭ vi.
Estas, dum tia okazaĵo, momentoj ke la veturilo ripozas nur sur la radoj ĉe la ekstera flanko de la kurbiĝo kiun ĝi sekvas: la centrifuga forto levas la internajn radojn de la grundo. Necesas flegmo ne fermi la okulojn, kaj kiu por la unua fojo vojaĝas sur Java, skribas al sia familio en Eŭropo, ke li troviĝis en vivdanĝero. Sed kiu tie hejme apartenas, ridas pro tio.
Ne estas mia celo, precipe ne en la komenco de mia rakonto, okupi la leganton longe per la priskribo de lokoj, pejzaĝoj aŭ konstruaĵoj. Mi tro timas fortimigi lin per io kio similas al tromultvorteco, kaj nur poste, se mi sentas ke li estis gajnita por mi, se mi el rigardo kaj sinteno rimarkas ke la sorto de la heroino kiu ie de la balkono de kvara etaĝo saltas, interesas lin, tiam mi lasas, kun aŭdaca malestimo de ĉiuj leĝoj de gravito, svebi ŝin inter ĉielo kaj tero, ĝis mi malŝarĝis mian koron en la akuratan skizon de la belecoj de la pejzaĝo, aŭ de la konstruaĵo kiu ie tie ŝajnis esti lokita por havigi pretekston por multpaĝa diskurso pri mezepoka arkitekturo. Ĉiuj tiuj kasteloj similas unu la alian. Senŝanĝe ili estas de heterogena konstrustilo. La corps de logis datiĝas ĉiam de kelkaj registaroj pli frue ol la alfiksaĵoj kiuj sub iu aŭ alia reĝo al ĝi estis aldonitaj, la turoj estas en ruiniĝinta stato...
Kara leganto, ne estas turoj. Turo estas ideo, revo, idealo. Estas duonaj turoj, kaj... turetoj.
La fanatikeco kiu opiniis devon meti turojn sur la konstruaĵojn kiuj estis starigitaj honore al iu aŭ alia sanktulo, ne daŭris sufiĉe longe por kompletigi ilin, kaj la pinto kiu devas montri al la kredantoj la ĉielon, kutime ripozas kelkajn galeriojn tro malalte sur la masiva fundamento, kio pensigas pri la viro sen femuroj sur la kermeso. Nur turetoj, malgrandaj pingloj sur vilaĝpreĝejoj, estas finkonstruitaj.
Vere estas ne flata por la okcidenta civilizo, ke malofte la ideo por efektivigi grandan laboron, sufiĉe longe persistas por vidi tiun laboron kompletigita. Mi nun ne parolas pri entreprenoj kies finlaborado estis bezonata por kovri la kostojn. Kiu volas ĝuste scii kion mi celas, iru vidi la katedralon en Kolonjo. Li donu al si kalkulon pri la grandioza koncepto de tiu konstruaĵo, en la animo de la arkitektoj... de la kredo en la koroj de la popolo, kiu ebligis al li komenci kaj daŭrigi tiun laboron... de la influo de la ideoj kiuj tian koloson bezonis por servi kiel videblan imagaĵon de la nevidebla religia sento... kaj li komparu ĉi tiun trostreĉon kun la direkto, kiu kelkajn jarcentojn poste naskigis la momenton, en kiu oni ĉesigis la laboron...
Troviĝas profunda fendo inter Erwin von Steinbach, kaj niaj arkitektoj! Mi scias ke oni dum jaroj estas pleniganta ĉi tiun fendon. Ankaŭ en Kolonjo oni denove konstruas al la katedralo. Sed ĉu oni povos denove alfiksi la disigitan fadenon? Ĉu oni retrovos en niaj tagoj tion, kio tiam konsistigis la povon de prelato kaj arkitekto? Mi ne kredas tion. Mono ja estos akirebla, kaj por tio ŝtono kaj kalko estas aĉetebla. Oni povas pagi la artiston, kiu projektas planon, kaj la masoniston kiu metas la ŝtonojn. Sed ne por mono aĉetebla estas la vojerara kaj tamen respektinda sento kiu vidis en konstruplano poeziaĵon, poeziaĵon el granito, kiu parolis laŭte al la popolo, poeziaĵon en marmoro, kiu tie troviĝis kiel senmova kontinua eterna preĝo.


Deka ĉapitro

Kvankam mi, koncerne la principoj, indulgas neniun, mi tamen komprenis ke mi kun Stern devas eniri alian vojon ol kun Frits, kaj ĉar estas antaŭvidebla ke mia nomo - la firmao estas Last & Co, sed mi nomiĝas Droogstoppel, Batavus Droogstoppel - kontaktiĝos kun libro en kiu troviĝas aferoj, kiuj ne konformas kun la respekto kiun ĉiu deca viro kaj makleristo ŝuldas al si mem, mi opinias mian devon komuniki al vi kiel mi klopodis reporti ankaŭ tiun Stern'on al la vera vojo.
Mi ne parolis al li pri la Sinjoro - ĉar li estas luterana - sed mi klopodis por influi lian koron kaj lian honoron. Jen kiel mi pritraktis ĉi tion, kaj rimarku je tio, kion oni atingas per homkono. Mi aŭdis lin diri: auf Ehrenwort, kaj mi demandis al li kion li volis diri per tio?
- Nu, li diris, ke mi lombardas mian honoron por la vereco de tio kion mi diras.
- Tio estas tre multe! mi reprenis. Ĉu vi estas tiom konvinkita ĉiam diri la veron?
- Jes, li deklaris, la verecon mi ĉiam diras. Se la brusto ardas al mi...
La leganto scias la reston.
- Tio estas vere tre bela, mi diris, kaj mi tenis min kvazaŭ mi kredas.
Sed ĉi tio ĝuste estis la fajneco de la ŝnurkaptilo, kiun mi nodligis kun la celo, sen la risko vidi la maljunan Stern fali en la manojn de Busselinck & Waterman, tamen foje bone meti tiun junan knabon en sian lokon, kaj sentigi al li kiom granda estas la distanco inter iu kiu ĵus komencis - eĉ se ankaŭ lia patro faras grandajn negocojn - kaj makleristo kiu vizitis dum dudek jaroj la borson. Nome estas al mi konata ke li konis ĉiajn aĉaĵojn da poemoj parkere - li diris: "ekstere" - kaj ĉar poemoj ĉiam enhavas mensogojn, mi estis certe ke mi baldaŭ surprizus lin pri neverecoj. Tio do ne daŭris longe. Mi sidis en la flanka ĉambro, kaj li estis en la interligita ĉambraro... ĉar ni havas interligitan ĉambraron. Marie estis trikanta, kaj li rakontus ion al ŝi. Mi atente aŭskultis, kaj kiam ĝi finiĝis, mi demandis al li ĉu li posedis la libron, en kiu troviĝis la aferon, kiun li ĵus gurdis. Li diris jes, kaj alportis ĝin al mi. Estis parteto el la verkoj de iu Heine. La postan matenon mi donis al li - al Stern, mi celas - la ĉi-suban:

Konsideroj pri la veramo de iu kiu recitis la sekvan senvaloraĵon de Heine al juna knabino kiu estis trikanta en la interligita ĉambraro.

Auf Flügeln des gesanges
Herzliebchen, trag' ich dich fort,

Herzliebchen? Marie, via Herzliebchen? Ĉu viaj gepatroj scias pri tio, kaj Louise Rosemeyer? Ĉu estas virte, diri ĉi tion al infano, kiu pro io tia ja tre facile iĝus malobeema al sia patrino, per enpreni al si en la kapon ke ŝi estas plenaĝa, ĉar oni nomas ŝin: Herzliebchen? Kio signifas tion: forporti sur viaj flugiloj? Vi ne havas flugilojn, kaj via kantado ankaŭ ne. Provu foje trans la Lauriergracht, kiu eĉ ne estas tre larĝa. Sed eĉ se vi havus flugilojn, ĉu vi povas proponi tiajn aferojn al knabino kiu ankoraŭ ne estis konfirmita? Kaj eĉ se ŝi estus konfirmita, kion signifas tiu propono pri kune forflugi? Fi!

Fort nach den Fluren des Ganges,
Dort weiss ich den schönsten Ort.

Iru do tien sola, kaj luu tie somerdometon, sed ne kunprenu knabinon, kiu devas helpi sian patrinon en la mastrumado! Sed vi ankaŭ ne estas serioza! Unue vi neniam vidis la Gangon, kaj do ne povas scii ĉu estas bona vivo tie. Ĉu mi foje diru al vi kiel la aferoj statas? Estas ĉio mensogoj, kiujn vi nur tial rakontas, ĉar vi en ĉio tiu versado faras vin ĝis sklavo de mezuro kaj rimo. Se la unua linio finiĝus je kuko, vino, pinio, vi demandus al Marie ĉu ŝi kuniru al Bruko, Berlino, Ĉinio, kaj tiel plu. Vi vidas do ke via proponita vojaĝplano ne estis honeste sincera, kaj ke ĉio resumiĝas en malkuraĝa tintado de vortoj sen fino aŭ senco. Kiel estus, se Marie ja foje efektive havis deziron por fari tiun ridindan vojaĝon? Mi nun ankoraŭ ne parolas pri la nefacila maniero kiun vi proponis! Sed ŝi estas, danku la ĉielon, tro prudenta por deziri al lando, pri kiu vi diras:

Dort liegt ein rotblühender Garten
Im stillen Mondesschein;
Die Lotosblumen erwarten
Ihr trautes Schwesterlein.
Die Veilchen kichern und kosen,
Und schaun nach den Sternen empor;
Heimlich erzählen die Rosen
Sich duftende Märchen ins Ohr.

Kion vi volas fari en tiu ĝardeno kun Marie en la lunlumo? Ĉu tio estas morala, ĉu tio estas virta, ĉu tio estas deca, Stern? Ĉu vi volas ke mi estu hontigita, same kiel Busselinck & Waterman, kun kiu neniu deca firmao volas interrilati ĉar ilia filino forkuris, kaj ĉar ili estas fuŝuloj? Kion mi respondu, se oni demandas al mi en la borso kial mia filino tiom longe en tiu ruĝa ĝardeno restis? Ĉar ĉi tion vi ja komprenas, ke neniu kredas min, se mi dirus ke ŝi estu tie por fari viziton al la lotusfloroj kiuj, kiel vi diras, jam longe al ŝi atendis. Same ĉiu prudenta homo mokridus min, se mi estus sufiĉe freneza por diri: Marie estas tie en tiu ruĝa ĝardeno - kial ruĝa, kaj ne flavaviola? - por aŭskulti al la babilado kaj ridado de la violoj, aŭ al la fabeloj kiujn la rozoj kaŝe blovas unu la alian en la orelojn. Eĉ se io tia povus esti vera, Kio tio utilus al Marie, se tio ja tiom kaŝe okazas, ke ŝi komprenis nenion de tio? Sed mensogoj ili estas, malspritaj mensogoj! Kaj malbelaj ili ankaŭ estas, ĉar... prenu foje krajonon, kaj desegnu rozon kun orelo, kaj vidu foje kiel tio aspektas. Kaj kion signifas tio, ke tiuj Mârchen estas tiom duftend? Ĉu mi ja diru tion alvi en bona ronda holanda? Tio signifas ke estas malbonodoro al tiuj strangaj fabeloj... tiel estas!

Es hüpfen herbei und lauschen
Die frommen, klugen Gazelln;
Und in der Ferne rauschen
Des heiligen Stromes Welln...
Dort wollen wir niedersinken
Unter dem Palmenbaum,
Und Lieb' und Ruhe trinken,
Und träumen seligen Traum.

Ĉu vi ne povas iri al Artis - vi scias ke mi estas membro - se vi volas vidi tute fremdajn bestojn? Ĉu devas esti ĝuste tiuj gazeloj ĉe la Gango, kiuj ja sovaĝe neniam estis tiom bone observeblaj, kiom en neta ĉirkaŭbarilo de karbgudrita fero? Kial vi nomas tiujn bestojn piaj kaj prudentaj? La lasta mi validigas - ili almenaŭ ne faras tiajn malsaĝajn poemojn - sed: piaj? Kion signifas tio? Ĉu tio ne estas misuzo de sankta vorto, kiu nur povas esti uzita por homoj kiuj havas la veran kredon? Kaj tiam tiu sankta rivero? Ĉu vi povas rakonti al Marie aferojn, kiuj farus de ŝi paganinon? Ĉu vi povas ŝanceligi ŝin en la konvinko ke ne estas alia sankta akvo, ol tiu de la bapto, kaj ne alia sankta rivero ol la Jordano? Ĉu tio ne estas subfosado de moraleco, virto, religio, kristanismo kaj dececo?
Pripensu je ĉi ĉio, Stern! Via patro estas estiminda firmao, kaj mi estas certe ke li konsentas ke mi tiel klopodas influi vian koron, kaj ke li volonte negocas kun iu kiu favoras virton kaj religion. Jes, principoj estas al mi sanktaj, kaj mi ne hezitas rekte diri kion mi celas. Do ne faru sekreton de tio kion mi diras al vi, skribu trankvile al via patro ke vi ĉi tie estas en solida familio, kaj ke mi al vi tiel indikas la bonon. Kaj ja demandu al vi mem kion vi fariĝus se vi venus ĉe Busselinck & Waterman? Tie vi ankaŭ recitus tiajn poemojn, kaj tie oni ne klopodus por influi vian koron, ĉar ili estas fuŝuloj. Skribu ĉi tion trankvile al via patro, ĉar se principoj estas en danĝero, mi timas neniun. Tie la knabinoj kunirus kun vi al la Gango, kaj tiam vi do nun eble kuŝus sub tiu arbo en la malseka herbo, kvankam vi nun, ĉar mi avertis vin tiom patre, ĉi tie ĉe ni povas resti en deca domo. Skribu ĉi ĉion al via patro, kaj diru al li ke vi estas tiom dankema ke vi venis ĉe mi, kaj ke mi tiom bone zorgas por vi, kaj ke la filino de Busselinck & Waterman forkuris, kaj salutu lin tre de mi, kaj skribu ke mi ankoraŭ malaltigos 1/16 procentojn da kurtaĝo sub ilia oferto, ĉar mi ne ŝatas tiujn nelojalajn konkurencantojn, kiuj de konkurencanto ŝtelis la panon el la buŝo per pli favoraj kondiĉoj.
Kaj faru al mi la plezuron, en viaj voĉlegadoj ĉe la Rosemeyer'oj prezenti ion pli solidan. Mi vidis en la pakaĵo de Ŝalulo deklarojn pri la kaf-produktado de la lastaj dudek jaroj, el ĉiu residentejoj sur Java: voĉlegu foje io tia! Kaj vi ne tiel insultu la knabinojn kaj nin ĉiuj por kanibaloj kiuj englutis ion de vi... tio ne estas deca, mia kara knabo. Kredu ja iu kiu scias tion, kio okazas en la mondo! Mi jam servis vian patron antaŭ lia naskiĝo - lia firmao, mi celas, ne... nia firmao, mi celas: Last & Co, antaŭe estis Last & Meyer, sed la Meyer'oj longe finiĝis - vi komprenas do ke mi celas vian bonon. Kaj stimulu Frits'on ke li iom pli bone atentas, kaj instruu al li ne poemfaradon, kaj tenu vin kvazaŭ vi ne vidas kiam li faras grimacojn al la librotenisto, kaj tiaj aferoj pli. Donu al li bonan ekzemplon ĉar vi estas tiom pli aĝa, kaj klopodu al li encerbigi trankvilon kaj dignecon, ĉar li fariĝu makleristo.
Mi estas via patra amiko
BATAVUS DROOGSTOPPEL
(firmao: Last & Co, makleristoj pri kafo,
Lauriergracht, n-ro 37.)





el: Dudeka ĉapitro

Havelaar atendis tiun vesperon. Li atendis la tutan nokton.
Li esperis ke eble kolero pri la tono de lia letero kaŭzus tion, kion li senefike klopodis atingi per mildeco kaj pacienco. Lia espero estis vana!
La viĉreĝo foriris sen esti aŭdinta al Havelaar. Denove foriris ekscelenco en pensiono en la patrinujo.
Havelaar vagadis malriĉa kaj forlasita. Li serĉis...

Sufiĉe, mia bona Stern! Mi, Multatuli, levas la plumon. Vi ne estas vokita por priskribi la vivhistorion de Havelaar. Mi estigis vin... mi venigis vin de Hamburgo... mi instruis al vi skribi sufiĉe bone la holandan, en tre mallonga tempo... mi lasis al vi kisi Louise Rosemeyer‘n, kiu komercas per sukero... sufiĉas, Stern, vi povas foriri!

Tiu ŝalulo kaj lia edzino...

Haltu, mizera produkto de aĉa mondeziro kaj blasfema bigoto! Mi kreis vin... vi plenkreskis ĝis monstro sub mia plumo... mi naŭzas de mia propra faritaĵo: sufokiĝu en kafo kaj malaperu!

Jes, mi, Multatuli ‘kiu multe suferis’ levas la plumon. Mi ne petas senkulpigon por la formo de mia libro. Tiu formo ŝajnis al mi taŭga por atingi mian celon.
Tiu celo estas duparta:
Mi volis unualoke doni ekzistadon al io, kio kiel sankto pusaka povas esti gardata de malgranda Max kaj lia fratino, kiam iliaj gepatroj estis pereintaj pro mizero.
Mi volis al tiuj infanoj doni nobelleteron de mia mano.
Kaj dualoke: mi volas esti legata.
Jes, mi volas esti legata! Mi volas esti legata de politikistoj, kiuj estis devigataj atenti al signoj de la tempo... de literaturistoj, kiuj tamen ankaŭ foje devas enrigardi la libron pri kiu oni parolas tiom da malbono... de komercistoj, kiuj havas intereson pri la kafaŭkcioj... de ĉambristoj, kiuj luas min por malmultaj cendoj... de vicreĝoj pensiitaj... de ministroj pri okupado... de la lakeoj de tiuj moŝtoj... de preĝpredikantoj, kiuj more majorem diros ke mi senhonorigas la ĉiopovan Dion, kie mi nur ekstaras kontraŭ la dieto kiun ili faris laŭ propra imago... de miloj kaj dekmiloj da ekzempleroj el la Droogstoppel-raso, kiuj - daŭrigante prizorgantaj siajn aferojn laŭ la konata maniero - plej laŭte kunkrios pri la beleco de mia verkado... de la membroj de la parlamento, kiuj devas scii kio okazas en la granda Regno trans la maro, kiu apartenas al la Regno de Nederlando...
Jes, mi estos legata!
Kiam ĉi tiu celo estos atingita, mi estos kontenta. Ĉar mi ne alcelas bone verki. - Mi volis tiel verki ke oni aŭdis ĝin. Kaj same kiel iu kiu vokas “Retenu la ŝteliston!” malmulte zorgas pri la stilo de sia improvizita alparolo al la publiko, ankaŭ al mi tute egalas kiel oni prijuĝos lamanieron en kiu mi vokis “Retenu la ŝteliston!”
“La libro estas bunta... ne estas laŭgradeco en ĝi... ĉaso al efiko... la stilo estas malbona... la verkisto estas malsperta... ne talento... ne metodo...
Bone, bone, ĉio bone! Sed... LA JAVANO ESTAS MISTRAKTITA!
Ĉar: refuto de la ĈEFTENDENCO de mia verko estas neebla.
Ju pli laŭte cetere la malaprobo de mia libro, des pli agrable tio al mi estos, ĉar des pli granda iĝos la ŝanco esti aŭdata. Kaj tion mi volas.
Sed vi, kiun mi ĝenas dum viaj “multokupoj” aŭ dum via “ripozo”, vi Ministroj kaj vicreĝoj, ne tro kalkulu je la malsperteco de mia plumo. Ĝi povus sin ekzerci, kaj kun iom da peno eĉ la veron kredigi de la popolo! Tiam mi petus al tiu Popolo lokon en la parlamento eĉ se estas nur por protesti kontraŭ atestoj de lojeleco, kiuj de hindiaj specialistoj vice versa estas disdonitaj eble por direkti al la stranga ideo ke oni mem atribuas valoron al tiu kvalito...
Por protesti kontraŭ la senfinaj ekspedicioj kaj heroaĵoj kontraŭ povraj mizeraj kreaĵoj, kiujn oni antaŭe per mistraktado devigis al ribelo.
Por protesti kontraŭ la hontinda malkuraĝeco de cirkuleroj kiuj malhonoras la honoron de la nacio per la peto de publika filantropio por la VIKTIMOJ de kronika marrabo.
Estas vere, tiuj ribeluloj estis malsategigitaj skeletoj kaj tiuj marrabistoj estas defendkapablaj viroj!
Kaj se oni rifuzus al mi tiun lokon... se oni min daŭre ne kredus...
Tiam mi tradukus mian libron en la malmultajn lingvojn kiujn mi konas, en la multajn kiujn mi povas lerni, por peti al Eŭropo, kion mi vane serĉus en Nederlando.
Kaj kantiĝus en ĉiuj ĉefurboj kantojn kun refreno kiel ĉi tiu: troviĝas rabŝtato ĉe la maro, inter Orientfrislando kaj la Skeldo!
Kaj kiam ankaŭ ĉi tio ne utilus?
Tiam mi tradukus mian libron en la malajan, javan, sundan, alfuran, buginan, batakan...
Kaj mi ĵetigus klewangakrigajn militkantojn en la animojn de la povraj martiroj al kiuj mi promesis helpon, mi, Multatuli.
Savo kaj helpo, laŭ leĝa vojo, kie tio eblas... laŭ laŭleĝa vojo de perforto, kie tio devas.
Kaj tio efikus tre malavantaĝe sur la KAFAŬKCIOJ DE LA NEDERLANDA KOMERCA KOMPANIO!
Ĉar mi ne estas muŝsavanta poeto, ne milda revanto, kiel la piedbatita Havelaar kiu faris sian devon kun la kuraĝo de leono, kaj malsaton suferas kun la pacienco de marmoto dum la vintro.
Ĉi tiu libro estas enkonduko...
Mi pliiĝos en forto kaj akro de armiloj, proporcie al tio, kio necesos.

Dio donu ke tio ne necesus!

Ne, tio ne necesas! Ĉar al vi mi dediĉas mian libron, Vilhelmo la Tria, Reĝo, Grandduko, Princo... pli ol Princo, Grandduko kaj Reĝo... IMPERIESTRO de la belega regno de INSULINDO kiu serpentumas tie ĉirkaŭ la ekvatoro, kiel zono de smeraldo...

Al vi mi kuraĝas kun fido peti ĉu via imperiestra deziro:

Ke Havelaar estas spruĉmakulita per la koto de Slijmering‘oj kaj Droogstoppel‘oj?

Kaj ke tie viaj pli ol tridek milionoj da regatoj estas MISTRAKTITAJ KAJ EKSPLUATAĈITAJ EN VIA NOMO?