el: AMLETEROJ
Verkita junio - julio 1861
Publikigita aŭgusto 1861


A.

Al la Sinjoro......
Doktoro pri Literaturo.




Estimata Sinjoro!

Mi nomas vin "Estimata Sinjoro" ĉar vi estas neordinara homo. La kialo, ke mi dediĉas ĉi tiun kolekton al vi, troviĝas en la sento de mia devo, prezenti vin, kion mi do ankaŭ faras, per la deklaro ke mi estimas vin.
Kiel, vi estas nur pri literaturo Doktoro... vi ne posedas la malplejan spicbutikon... neniam vi estis ministro aŭ tabakkontraktisto... kaj vi arogas al vi bonfarti?...
Tio krias por venĝo!
Nome de la rompitaj rajtoj de ĉio kio estas riĉa kaj pova, kaj pelita de nevenkebla jalousie de métier, mi punas vin pro via elcentreco, per ĉi tiu publika certigo de mia simpatio.
Sed... aĉetu nun revolveron; havigu kaj surmetu al vi kamizolon, el ŝtaldrato, ĉarpripensu:
"Charitas odium parit!"

Amsterdamo, 8 junio 1861 MULTATULI



B.

AL FANCY

Mia kara infano, kiu estas vi fakte? Kio vi nomiĝas? Kie vi loĝas?
Ĉu mi devas nomi vin per nomoj el la Alta Kanto, vin la malhelkolora Sulamite? Ĉu vi estas la lilio de Saron, aŭ la narciso el la valo?
Ĉu mi devas ĉirkaŭpreni vian kolon per la maldekstra brako, por karesi vin per la dekstra?
Ĉu mi devas krei poezion el via rigardo? Ĉu mi devas rimi kun la koloro de viaj haroj?
Ĉu mi vidos vin hodiaŭ, aŭ morgaŭ... aŭ kiam? Ĉu mi vidos vin post mia morto, por la unua fojo?
Ĉu vi estas la gloro? Aŭ la virto? Aŭ la volupto? Aŭ la genio? Ĉu vi estas la senmorteco? La ripozo? La historio? La estonteco? Anĝelo? Demono aŭ fantomo?
Profetino, vestalo, aŭguristino, sibilo, Egeria aŭ fratino de Rafael, kie vi estas, kie vi loĝas?
Ĉu mi devas serĉi vin en la nuboj, aŭ en la stratoj de urbo?
Ĉu mi devas demandi al la gardistoj kiuj gardas la pordegon: ĉu vi vidis tion, kion mia animo amas?
Ĉu mi devas eltrovi sorĉvortojn, por malsuprenigi vin de supre? Por elvoki vin el la profundo?
Ĉu vi loĝas sur stelo, kiu estas materio? Ĉu via loĝejo turniĝas kaj ruliĝas kiel la mia, kiu malsupron havas nek supron?
Ĉu vi povas vidi la sunon, Fancy?
Fancy, ĉu vi estas la suno?
Ĉu vi estas la centro de la tero, kiu altiras ĉion...?
Sed, Fancy, tiam ĉiu pluvero estas mesaĝo al vi! Tiam ĉiu ekfulmo kiu forpafiĝas en la grundon, amletero al vi!
Jes, jes, mi terenĵetos ĉi tiun leteron sur la stratojn, kaj la pasanto opinios ke eblas interkapto, por doni po kuperpecon por la paĝo... sed li eraros... la fulmo ne permesos tion...
Skribu al mi ĉu ĝi finvenis! Kaj sendu al mi buklon de viaj haroj, Fancy... kiam vi havas harojn, kiel la aliaj... kion mi ne esperas!


AL TINE

Aminda kara Tine, mia Tine! Mi enamiĝis, kaj hastas diri ĉi tion al vi. Mi ne scias kie ŝi loĝas, sed mia letero alvenos... ĉar Tine: mi skribis al ŝi. Ne, viando por la infanoj ne necesas ĉiun tagon... la infanoj en la Civila Orfejo aspektas agrablaj, kvankam ili malofte manĝas viandon. Kaj ili tamen eĉ ne havas herbejon antaŭ la domo, kun floroj kaj bovinoj en ĝi, kiel niaj infanoj.
Ideo! Mi esperas ke Fancy ne respondas. Tiam mi havas malfeliĉan amon, kiun mi priskribos por iom da bifteko. Heine ankaŭ faris tion. Li vivis tutan jaron de la kormalsano kiun mortigis lin.
Mi esperas ke ŝi ne respondas, mia Tine!


DE FANCY

Jes, harojn mi ja havas - ne, mi ne loĝas. Miaj gepatroj loĝas, kaj mi estas ĉe ili. Metu estonte poŝtmarkon sur viajn leterojn. Mi foje havas malabundan kason, kaj vi komprenas ke sur mia buĝeto ne estas mono permesita por afranko sur amleteroj. Ankaŭ oni ne volas, ke mi ricevas leterojn de edziĝinta viro. La tuta mondo scias, ke vi estas edziĝinta. Ankaŭ oni diras, ke vi havas edzinon en Ameriko, kiun vi ĉiutage batas. Ĉu estas tiel? Ĉiu diras tion. Ĉiu koleras je vi. Ĉiu deklaras vin kiel friponon.
Sed mi tre amas vin, kaj se “ĉiu” okupiĝas per malsuprenigado de vi, mi ĉiam pensas pri la ĉasisto de Tollens:
Kiom mokita kaj prifajfita,
Mi volonte lin ĉe l’ koro ŝlosita!
Tiun ĉasiston “ĉiu” trovas kara. Sed estas ĉar li nur troviĝas en libro. Mi ne kredas ke “ĉiu” estus tiom kontenta, se “ĉiu” kalkulis je femuraĵo de la nepafita cervo en la kuirejo de “ĉiu”. Ho, tiu “ĉiu”!
Mi kredas, ke “ĉiu” ankaŭ trovas vin kara, kiam vi nur ekzistus en libro, kaj cetere havis la grandan meriton esti morta! Nun estas malfacile, tion vi komprenas!
Mi sekvas kurson en morfologio kaj patruja historio. La unua instruas al mi nenion, sed el la alia mi vidas, ke oni ĉie elektas la flankon de le du De Wit‘oj kiuj estis murditaj. Tio kostas nenion. Sed se ili ankoraŭ vivus, oni devus kunetendi manon, kaj tio estas ĝena! Tial mi opinias bona por vi, ke vi atendas ĝis post via morto. Sed mi volas ami vin antaŭ tiu tempo, kvankam oni malfaciligas tion al mi. Diru al mi, kion vi post via morto havas por fari, kaj ĉu mi povos tion fari por vi; mi tre deziras tion.
Diru, Hamlet, ĉu mi devas eniri monainejon, kiel Ophelia? Ĉu mi devas iĝi institutinstruistino, por instrui morfologion? Ĉu mi povas fini tion, kion vi lasis nefarita? Kion mi povas fari por vi?
Mi havas bonan skribon, tion vi vidas. Mi ankaŭ povas skermi kaj naĝi, sed tio tiom malofte okazas.
Mi havas malmulte, kaj scias malmulte. Sed kio mi estas, kion mi povas aŭ posedas, mi donas al vi. ne estas multe...
Jes tamen, mi havas spiriton, koron kaj volon... ĉu vi povas uzi ion el tio?

P.S. Haste, ĉar ni okupiĝas pri la lavado. Mi neniam komprenis, kian utilon havas, por tiom tiri al littukoj, kiuj estas sufiĉe longaj. Etendi oni nomas tion. Se oni nun tuj faras tiujn aĵojn duonan colon pli longa kaj pli larĝa, tiu etendado povus forresti, kaj mi povus pensi en tiu tempo.
Parolante pri etendado. La Deséspoir de Lamartine estas multe tro longa, kaj... tro bela. Estas la Deséspoir de versisto, malespero en krinolino. Malespero devas esti punkto, kaj ne linio kun bukloj. Harbuklo mi nun ne povas sendi. Ĉiuj miaj haroj estas nombritaj. Atendu ĝis plena luno, tiam mi estos tondita. Kial vi petas harbuklon? Ĉu vi sciis... mi estas vokita.


AL FANCY

Fancy, mi rompas kun vi. Ĉu mi devas atendi ĝis vi estas tondita? Ĉu mi devas malsuperi pro tiuj littukoj?
Mi ne konkuras kun via mastrumado. Vi ne indas ke mi nomas vian nomon.
Marinu saŭrkraŭto, edziniĝu, balau la plankon, batu tapiŝon.
Neniam denove mi elparolos aŭ skribos vian nomon...
Ho, Fancy, Fancy, mia Fancy...
Estu damnita!


C.

DUA HISTORIO DE AŬTORITATO

Voltaire diris: Si Dieu n’existait pas, il faudrait l’inventer! Certe. Ĉiu povo estas Dio. Kiu volas povon, volas Dion. Kiu bezonas povon, aŭtoritaton, faras al si dion. Ĉi tion faris Mozes, Confucius, Zoroaster, Numa, Columbus, Cortez. Ĉi tion faris ĉiuj demagogoj, aŭguristoj sorĉistoj, pastroj. Ĉi tion faras ankoraŭ hodiaŭ nun-tage ĉiu kiu volas regi. La nombro de dioj estas tiom grande kiom la nobro de deziroj. Ĉe ĉiu nova deziro, nova dio.
Holloway faris diojn el nekonataj kuracistoj, kiuj devigas vin aĉeti iliajn pilolojn. “Tiel parolas la Sinjoro” diris Mozes, kaj: “Tiel d-ro Tiu” diris Holloway. Obeu kaj aĉetu. Kaj ambaŭ diras ankaŭ: “por ke via animo ne pereu.”
Vartistino eliris kun la infanoj de sia mastro. Þi ricevis ŝarĝon bone gardi ilin. Sed vidu, la infanoj estis malobeemaj, kaj kuris for, tiel ke ŝia kontrolo mankis, kaj ŝia zorgo estis vana.
Al tio ŝi kreis el “nenio” nigran hundon, kiu mordus ĉiun infanon, kiu ne restus en ŝia proksimeco. Kaj la infanoj timis tiun hundon, kaj iĝis tre obeemaj, kaj restis ĉe ŝi. En la pripensado de sia koro, ŝi konsideris la dion kiun ŝi faris, kaj ŝi vidis ke ĝi estis uzebla.
Sed la infanoj freneziĝis, pro timo por tiu hundo.

Kaj tion ili restis ĝis je ĉi tiu tago.


TRIA HISTORIO DE AŬTORITATO

Vojaĝanto estis ŝarĝita kun oro kaj arĝento. Pro timo por rabistoj li provizis sin de armiloj. Ankaŭ sekvis lin liaj servistoj en granda nombro, jes, estis pli ol ĉiuj rabistoj en la tuta lando kunprenitaj. Li estis tiom bone armita kaj akompanata, ke tuta armeo ne estis kapabla, forpreni de li liajn riĉecojn.
Multaj rabistoj kiuj ne sciis tion, atakis lin, sed bedaŭrus ĉi tion longan tempon , se ili ne tuj mortis.
Rabisto, iĝinte singarda pro la ekzemplo de siaj fratoj, konsultis sanktan ermiton, kiu konsilis en ĉiuj aferoj, ĉar li estis longe sola kun du ostoj kaj kruĉo da akvo.
- Kiel mi devas agi, ho sanktulo, por mastriĝi pri la trezoroj de tiuj vojaĝanto?
- La rimedo estas tre simpla, respondis la pia ermito. Ĵetu al li ŝnurkaptilon, kiun mi donas al vi, ĉirkaŭ la kolon, tiam li ne rezistos. Li ordonos siajn servistojn kurbiĝi por vi, kaj doni al vi tion, kion vi deziras.
Kaj okazis tiel, kiel la sanktulo diris. Sed la vojaĝanto kaj liaj servistoj malbone fartis en tio.

La ŝnurkaptilo nomiĝas "Kredo" kaj konservis sian forton ĝis ĉi tiu tago.


KVARA HISTORIO DE AŬTORITATO

- Ho patro, diru al mi kial la suno ne falas?
La patro hontis, ĉar li ne sciis kial la suno ne falas kaj li punis sian infanon, ĉar li hontis.
La infano timis la koleron de la patro, kaj neniam denove demandas, nek kial la suno ne falas, nek aliajn aferojn kiujn li tamen tiom volonte volis scii... Tiu infano neniam iĝis viro, kvankam ĝi vivis sesmil jarojn... ne, pli longe.

Li restis stulta kaj malsaĝa ĝis ĉi tiu tago.


Ĉ.

NAŬA HISTORIO DE AŬTORITATO

Hassan vendis daktilojn en la stratoj de Damasko. Se mi diras, ke li vendis ilin, mi fakte celas, ke li ne vendis ilin, ĉar liaj daktiloj estis tiom malgrandaj, ke neniu volis aĉeti ilin.
Kun ĉagreno kaj envio li vidis kiel ĉiuj favoris la riĉan Aouledon, kiu apud li loĝis sur mato. Ĉar oni loĝis sur matoj, en Damasko, kun tre alta etaĝo, ĉar oni ne havis tegmenton super si. La riĉeco de Aouled do ne ekzistis el domoj, sed el ĝardeno, kiu estis tre fruktodona, jes tiel fruktodona, ke la daktiloj kiuj kreskis tie estis tiom grandaj, kiom tri normalaj daktiloj. Kaj tial la pasantoj aĉetis de Aouled, kaj ne la daktilojn de Hassan
Tiam venis Derviŝo en la urbo, kiu havis tro da saĝeco kaj maltro da manĝaĵo. Almenaŭ li interŝaniĝis sian konon por nutra;aĵo, kaj oni vidos kiel nia Hassan prosperis ĉe tiu interŝaniĝo.
- Donu al mi manĝaĵon, al li ordonis la Derviŝo, tiam mi faros tion, kion neniu kalifo por vi povas fari. Mi devigas la popolon aĉeti viajn daktilojn, per grandigi ilin, jes, pli grandaj ol la fruktoj de Aouled. Kiom grandaj estas tiuj?
- Ho ve, Derviŝo de Alah sendita - mi kisas viajn piedojn - la daktiloj de Aouled - Alah donu al li kramfoj - estas trifoje pli grandaj ol normalaj daktiloj! Entretu sur mian maton, krucu viajn krurojn, estu benita, kaj instruu al mi pligrandigi miajn daktilojn kaj devigi la popolon aĉeti ilin.
Hassan same bone povus demandi, kial la Derviŝo, kiu estis tiom kapabla, bezonis manĝaĵon? Sed ĉikani Hassan neniam faris. Li prezentis al sia gasto kuiritan ledon, ĉio kio restis neuzita de ŝtelita virkapro.
La Derviŝo manĝis, satiĝis kaj parolis:
- Trifoje pli grandaj ol normalaj daktiloj estas la fruktoj de via najbaro... kiom grandaj vi volas, ke la viaj fariĝu, o Hassan, filo de mi ne scias kiu?
Hassan dum momento konsideriĝis, kaj diris:
- Alah donu al vi infanojn kaj brutaron! Mi dezirus, ke miaj daktiloj estu trifoje pli grandaj, ol ili povus estis faritaj de vi.
- Tre bone, parolis la Derviŝo. Jen birdo, kiun mi kunportis el la Malproksima Oriento. Diru al ĝi, ke ĉiu el viaj daktiloj estas tiom granda kiom tri el viaj daktiloj.
- Mi deziras al vi edzinojn kaj kamelojn, ho Derviŝo - kiu odoras agrable kiel olivoj - sed kion efikos, ke mi diras al tiu birdo ion, kio ne estas?
- Faru laŭ mia diro, reprenis la saĝa viro. Pro tio mi estas Derviŝo, ke vi ne komprenas min.
Hassan deziris al la birdo longeco de plumoj, kaj nomis ĝin Rok. Sed ĝi ne estis rok. Estis malgranda birdo, kiu ja iom similis al korvo, kun nefiksita lango kaj salteta paŝo. La Derviŝo kunprenis ĝin de Indaluso kie ĝi estis alportita de negocistoj, kiuj venis trans maro el la lando kie la homoj similis al negroj, kvankam ĝi estis for de Afriko. Ke Hassan nomis la beston "rok", estis ĉar li rimarkis ke iu al kiu oni demandas ion, ŝvelas. Kaj ankaŭ la inverso. Iu kiu bezonas ion de iu alia, malŝvelas.
Hassan malŝvelis kaj diris:
- Mi estas via sklavo, ho birdo Rok! Mia patro estis hundo... kaj ĉiu el miaj daktiloj estas tiom granda kiom tri el miaj daktiloj!
- Estas bone, diris la Derviŝo. Daŭrigu tiel, kaj timu Alahon.
Hassan tiel daŭrigis. Li timis Alahon, kaj ja ĉiam plu rakontis al la brido, ke siaj daktiloj estis neeblaj grandaj.
La rekompenco de la virto ne forrestis. Ankoraŭ ne trifoje la Kalifo lasis mortigi ĉiujn la loĝantinojn de sia haremo; ankoraŭ neniu patrino havis la tempon por dece prepari siajn filinojn por la bazaro en Rum; ankoraŭ Hassan renkontis neniun perdiĝintan virkapreton, por akompani kaj vivteni lin sur lia mato, kaj jen, la birdo vokis:
- Mia patro estas hundo...
Tio ne necesis, sed ĝi postdiris Hassanon.
- Mia patro estas hundo, ekhavu longecon de plumoj, la daktiloj de Hassan, Ben...
Mi ne scias la nomon de la patro de Hassan, kaj se la viro estis hundo, tiu ankaŭ ne plu gravas.
- La daktiloj de Hassan estas trifoje pli grandaj ol ili estas!
Tiam estis pedantuloj en Damasko, kiuj kontraŭdiris tion. Sed tio ne daŭris longe. Nome estis io en la voĉo de la birdo, io kio vibrigis la aeron en maniero, kiu influis la refrakton. La daktiloj kreskis, kreskis... en la okuloj de ĉiuj.
Kaj la brido ja vokis plu:
- La daktiloj de Hassan estas trifoje pli grandaj ol ili estas!
Kaj ili kreskis. Oni oscedegis por mordi en ilin.
Kaj Aouled tre maldikiĝis. Sed Hassan aĉetis multajn virkaprojn kaj kapridojn, kaj li konstruis tegmenton super sia mato. Li fariĝis tre honesta, kaj trovis honto, se iu, kiu mem ne posedis kapridojn, manĝis unu el la liaj. Kaj li daŭrigis timi Alahon.
Tiun riĉecon kaj tiun piecon li havis danke al la malgranda birdo, kiu ĉiam diris la saman, kaj faris mensogon ĝis vereco per ripetado. Ĉiu trovis la daktilojn de Hassan grandaj, ĉiuj estis devigitaj aĉeti ilin, ĉiuj...
Krom Hassan mem, kiu en silento provizis sin ĉe Aouled, kies nura kliento li estis.

Kaj tio restis tiel ĝis ĉi tiu tago.


D.

AL TINE

Kara Tine! Estu tiom bone dirante al mi kiu estas Fancy? Sed ne parolu malbone pri ŝi, eĉ se vi scius ion malbonan. Mi ne povus toleri tion, ĉar mi nepriskribeble amas ŝin. Rakontu al mi nur kiu ŝi estas.


E.

UNUA FABELO

Bonvestita sinjoro, orĉenita kaj kontenta, promenis laŭ unu el la amsterdamaj kanaloj. Li estis en la urbo por “aferoj”. Poste vi vidos, kiun aferon. Tie promenis antaŭ li sinjorino kun sia infano. Pro mi ne scias kiun hazardon, la infano falis en la akvon. La patrino ekkriegis... kaj postsaltis la infanon, kiun ŝi savis.
La viro de aferoj alrigardis tion, elprenis sian poŝlibron, kaj preparis sin por skribi ion en ĝi.
- Sinjorino, ĉu vi permesas al mi peti vian nomon kaj adreson?
- Mian infanon, mian infanon, mi rehavas mian infanon.
- Tre bone, sed ĉu vi permesas al mi...
- Mi rehavas mian infanon, ripetis la obstina patrino, kiu ne komprenis ke oni povas peti pri io alia ol pri ŝia infano.
- Per ĉi tiu virino oni povas nenion fari, grumblis la scivola petanto. Bonvolu amiko, mi bone rekompencos vin, se vi donos al mi la nomon kaj la adreson de tiu sinjorino.
Tiel demandis la fremdulo al unu el la ĉirkaŭstarantoj, kaj ŝajnas ke li ĉi-foje eksciis tion, kion li deziris scii. Almenaŭ li anoncigis sin ĉe la feliĉa patrino.
- Sinjorino, mi havis la honoron ĉeesti...
- Ho, ĉu vi estis tie, sinjoro? Ĉu vi vidis? Mi vidis nenion, mi aŭdis nenion, mi saltis...
- Pardonu min sinjorino, mi aŭdis...
- Aŭdis?
- Jes, sinjorino, mi aŭdis kiel vi...
- Aŭdis? Kion do?
- Mi aŭdis kiel vi kriegis, sinjorino... mi venas por oferti al vi dungon ĉe la teatro.
Povra patrino.
Tiu viro estis impresario, kiu serĉis individuojn. Li nomiĝis PUBLIKO.


DUA FABELO

Chresos loĝis en Béotie. Profesie li estis estro de vilaĝo, kies nomon mi ne scias. Ankaŭ mi ne povas diri al vi kiel li vojeraris en Béotie, ĉar lia familio havis sian lokon en Athenai... Jes, mi eĉ kredas ke li parencas al Alcibiades, tro frue naskita franco. Chresos estis bona homo, kaj vivis kontente. Li zorgis por sia volaĝo tiom bone kiom li povis, kaj amuzis sin en malplenaj momentoj per ludado sur la liuto. Sed ĉi tion li nur faris hejme, kaj neniam li ĝenis iun per sia muziko.
Kaj vidu, tie venis rabistoj kiuj perfortis la enloĝantojn de la vilaĝo, kie Chresos havis aŭtoritaton. Li kuŝigis sian liuton, kaj klopodis forpeli la rabistojn. Oni diris ke li ne povus fari ĉi tion, ĉar la rabistoj estis protektataj de magistratoj el le ĉefurbo.
Sed Chresos ne kredis ĉi tion, ĉar li opiniis ĝin ja tro indigniga.
Li daŭrigis kontraŭbatali la rabistojn, kaj ĉar ili havis superforton, li sendis kurieron al Thebe por peti helpon.
Anstataŭ sendi la petitan helpon, oni respondis al li ke li estis maldigna vilaĝestro, kaj tute ne taŭga por okupi oficon en Béotie. Ĉi tiun lastan li ne kontraŭdiris. Sed post admoni vilaĝanojn al pacienco li survojoĝis kun sia edzino kaj infanoj, kunprenante nenion alian krom sian liuton. Lia domo estis okupita de alia vilaĝestro kiu certe estis malpli digna en la okuloj de la theba magistrato, kaj ankaŭ ŝajnis tre amika kun la rabistoj kiujn la stulta Chresos volis ekstermi. Almenaŭ oni ne plu aŭdis plendi pri rabado, kvankam la rabistoj restis en la lando.
Kun peno Chresos havigis al si eniron al la Areopagus, kaj rakontis kio okazis. Li atentigis pri sia familio, kiu pereis pro mizero pro la miskompreno de la magistrato. Ankoraŭ nun li rigardis la aferon kiel miskomprenon. Mi jam diris al vi ke li fakte ne havis sian lokon en Béotie. Tial li juĝis tion malĝuste.
Sed la Areopagus ne respondis. Chresos admonis sian edzinon al pacienco - kio ne necesis - kaj konsolis sin per ludado sur la liuto, kio ŝajnis por li bezono. La tonoj kiujn li ektuŝis estis en harmonio kun liaj perceptoj. Fakte li ne estis granda muzikisto, sed estis io aparta en la liutludado de patro kiu vidas siajn infanojn malhavantaj. Tial, kaj ne ĉar Chresos bone ludis, oni aŭskultis al li. Estis io tranĉa en lia ludado kio tiklis maldelikatajn orelojn. Kaj estis multaj maldelikataj oreloj en Béotie.
Kiam oni diris: “Bele ludite, Chresos, daŭrigu!” tiam lia mano falis senenergie malsupren, kaj brilis al li larmo en la okulo, ĉe la penso ke tiu nedezirita laŭdo estis la prezo de la malsato de liaj infanoj. Li prefere ludis ankoraŭ pli malbone, aŭ tute ne, ol tiel! Kaj li komparis sian animon kun la kordoj de sia liuto kiuj devas esti streĉitaj por doni sonon... jes, etenditaj ĝis preskaŭ rompitaj, antaŭ ol la aŭskultantoj estis kontentaj. “Ĉu tiuj kordoj sentas tion kiel mi?” pensis li.
Sed tamen li ludis de tempo al tempo, ĉar li ne povis alie. Kaj lia familio malsatis kun pacienco.
Ĉiufoje denove li pravigis sin per la Areopagus. Fine li ricevis la jenan verdikton:

La Areopagus, ktp.
Aŭdite la plendojn de la eksvilaĝestro Chresos pri rabaĵoj en la vilaĝo... ktp.
Aŭdite lian peton por fari verdikton, inter li kaj la theba magistrato... ktp.
Konsiderante la klarigon de dirita Chresos, ke li kaj la liaj troviĝas en tre urĝa mizero, sekve de miskompreno, ke tiu magistrato decidis elekti la flankon de la rabistoj kiuj trairas la vilaĝonn kie dirita Chresos antaŭe esti vilaĝestro.
Konsiderante la klarigon de multaj atestantoj, kiuj diritan Chresos aŭdis ludi sur la liuto.
Farante juston, ktp.
Kondamnas plurmenciitan Chresos al la liuto, kaj la kostoj de la proceso.”

Tiu Areopagus estis subaĉetita, kaj nomiĝis NEDERLANDO.


F.

UNUA PRUVO KE LA JAVANO ESTAS MISTRAKTITA

Kiam mi estis magistrato de Amboina kaj subuloj, mi baldaŭ konstatis ke mi kompatas kun loĝantaro, kiu - cetere posedante multajn tre bonajn ecojn - estis sufiĉe disputema. Jes eĉ, ŝajnis al mi, ke multaj faris disputojn por disputi, kaj ke oni en foraj vilaĝoj konsideris tion kiel ia honoro: esti kun afero antaŭ la Mastroj. La kialoj de tiu disputemo estis plejofte tre etaj, kaj certe amuzus vin, se mi prenus la tempon, de tio transdoni kelkajn specimenojn. Sed amuzi ne estas mia celo. Insulti kutime ludis grandan rolon ĉe la polic-procesoj de la amboinanoj. Alie ili ne komprenis unu la alian.ili estas kristanoj kaj blasfemis plejofte en la nederlanda, same kiel la javanoj en la ĉeflokoj, kiuj kvankam ankoraŭ ne surradiitaj de la lumo de la Evangelio, tamen pli ol tiuj stultaj enlandanoj kontaktiĝis kun viaj samlandanoj kaj samreligianoj.
Kiel ajn, la duonsemajna polic-registro ĉiam estis por tri kvaronoj plenigita per hlal makki-makki, t.e. insultaferoj.
- S’njoro, Jozef diris ke mi estas hundo.
Mi aŭskultis kun la sama pacienco kiun vi devis konstati en ĉi tiu letero, ho Elektantoj, al la dek du aŭ dudek ĉeestantoj, kiuj efektive aŭdis Jozef‘on certigi ke Abraham - aŭ Ezechiel estis hundo. La amboinaj kristanoj havis plejparte bibliajn nomojn.
- Nu Jozef, ĉu vi diris ke Abraham - aŭ Ezechiel - estas hundo?
- Jes, s’njoro Asistanto-Rezidanto. Sed Abraham - aŭ Ezechiel - diris ke mi estas porko.
Kaj tiam mi denove aŭskultis kun sama pacienco al la ĉeestantoj, kiuj konscience klarigis esti aŭdintaj kiel Abraham - aŭ Ezechiel - insultis Jozef‘on por porko.
Mia verdikto? Tre simpla:
- Vi ambaŭ tute pravas, ho Jozef kaj Abraham - aŭ Ezechiel - nun ja iru bonhumore hejmen!
Kaj tiam ili kutime petis leteron, por povi montri en sia vilaĝo ke ili estis antaŭ la mastroj, kaj ke ili reciproke pravis.
Jen vidu mian letereton, ho liber-laboristoj kaj kultursistemistoj... vi anbaŭ tute pravas! Iru nun bonhumore hekmen kiel Jozef kaj Abraham - aŭ Ezechiel.