el: MIL KAJ KELKAJ ĈAPITROJ PRI SPECIALISTOJ
Verkita printempo 1871
Publikigita majo 1871


el: I

Mi memoras kiel en 1842 la amikino de iu sinjorino en Padang, kiu estis kritikita pro sia malgrava deveno...
- Ŝia patro estis trumpetisto, oni asertas.
...kiel tiu amikino defendis tiun mokitan forestantinon, per forta:
- Jes, sed... anglatrumpetisto!
Pri tio oni ridis. Oni trovis la defendon same malsaĝa, kiel la atako estis stulta kaj malica. Tamen, mi demandas vin, nederlandanoj, vin kiuj tiel “popolsaĝecon” savas de la fremdulo, ĉu vi ne estas iom tro gastemaj en la akceptado de la angla trumpetisto infano, kiun ni ĉi tie pritraktis por havigi al ĝi decan enterigon? Nu, mi proponas al vi, amu ĉiujn infanojn same - de trumpetistoj kaj aliaj - sed ĝuste pro tio ne aljuĝu nemeritan altecon al fremda idaro, kaj ĉefe ne ĉar io trumpeta aldoniĝas.
Ni estu simplaj, kaj de tempo al tempo - kiam konvenas, kial ne? - postulu ke ĉiu kaj ĉio estu surloke, tie kie liĝi taŭgas. Kaj ni faru ĉi tion sen bruo kvazaŭ ni anoncas la profundsencan veron de la mondo. Ni dum tio evitu la mensogon altrudi brilvaloron de citaĵo al esprimo tiom hejmfarita-simpla, ke neniu brilo, neniu angla, kaj ĉefe neniu trumpeto bezoniĝas.


el: IV

Rakonto.
- Iĝas tempo, ke nia Frits elektas profesion, diris sinjoro De... Io-aŭ-Alia al sia edzino. Pro la mono ni dank’dio ne devas fari, sed tamen...
Kaj sinjoro De... Io-aŭ-Alia karesis sian ventron.
En ĉi tiu afableco je si mem troviĝis io kiel konfirmo de lia kora konvinko, ke li dank’dio pro la mono ne devas fari, kaj ankaŭ aŭgura ĵuro, ke ankaŭ lia multamata Frits dank’dio neniam devus fari pro la mono. Sinjoro De Io-aŭ-Alia - sen la plej malmulta maldececo en movoj, ĉi tion mi al şia honor certigas - tute konsentas kun sinjoro sia edzo. Frits elektu profesion. Ĉar: homo tamen devas esti io en la mondo.
Tiel diris sinjorino De Io-aŭ-Alia.
Estas al la leganto konata kiom iompostioma mi kutimiĝas finrakonti miajn historiojn. Neniam flankiĝoj. Neniam kromvojoj. Neniam ekstertemaĵo.
Vidu nun tiun Cervantes en lia Don Quichot... libro, kiun mi pli prefere dezirus esti verkita ol Faust! Mi, en mia kvalito de verkspecialisto - mi devas esti io, ĉu ne? - mi certigas al vi, leganto, per referenco al mia Ideo 30, ke Don Quichot kostis pli da animo ol Goethe iam posedis. Kiom splitita kaj krevita li devis esti, la distretita grenero Cervantes, por verki tiun libron, unu el la plej tristaj memoraĵoj de tio, kion homo povas suferi!
Ĉi tion vi ne sciis, leganto! Vi supozis - de la vojo direktita de la specialismo kiun oni nomas lernejo - ke ĝi estis amuza verkaĵo? Vi, mem larmridanta pri tiom de komikeco, ne vidis la larmojn de ĉagreno, kiuj gutis el tiu libro. Eble mi iom poste foje indikos ilin al vi.
Povra dumviva martiro Cervantes, vi, la preskaŭ nura verkisto por kiu mi preskaŭ havas respekton!
Kaj ol tio apartenas... mian verdikton ke via verkado, tia, ie-kaj-tie troviĝas sub la nulpunkto. Kion diable ni koncernas kun ĉiuj tiuj amuzaj rakontoj pri paştistoj kaj paştistinoj, pri amfrenezuloj kaj frenezaj amoj, al kiu vi ĉiufoje aŭskultigas vian heroon sur lia dorna vojo al krucumado.
Tiom por la folio?
Povra povra kara Cervantes. La larmoj kiuj makulas vian libron ne malpli valoras pro tio! Kontraŭe.

Ha, diras la leganto, kiu volas esti pli spirita ol decas, la rompade de la junkro-Frits-historio havas do kiel celo...


el: MIX

Balaanto kiu ne kapablas balai, kaj ne regas alian fakon ol ne kapabli balai, estas specialisto.
Mia fako estas tio... tio... aŭ tio!
Tre bone! Kion realigis vi, kiu tiel parolas, en lakampo kiun vi nomas la via? Vi, kuracisto, kiom da saneco vi produktas? Vi, juristo, ĉu la Justo profitas de via laboro? Vi, specialisto pri kuraĝo, strategio kaj taktiko, ĉu la malamiko tremas pro viaj kuraĝo kaj batalkapablo? Vi, publikparolanto, predikulo, oratoro, kiun eraron vi ekstermis?