el: PRI LIBERA LABORO EN NEDERLANDA HINDIO
Verkita decembro 1861 - januaro 1862
Publikigita januaro - februaro 1862


A.

En la mezepoko oni prenis de la popolo monon kaj posedaĵon. Tio nomiĝis nobelaro en tiuj tagoj.
Ju pli alta la rabkastelo, ju pli malatingebla la ŝtelisto... des pli alta la nobelaro.
Nun oni prenas de vi la verecon. Kaj ĉi tio nomiĝas erudicio, politiko, religio, kapabla, en ĉi tiuj tagoj.
Kaj ju pli alta la predikejo, ju pli majesta la katedro, ju pli digna la honorseĝo... des pli da erudicio, des pli da religio, des pli da moraleco, des pli da influo, des pli da aŭtoritato, des pli da putriĝo!
Kiam la kamparanoj el la mezepoko kuniĝis, baldaŭ montriĝis ke la kavaliroj ne estis la plej fortaj, kaj ke ili nur povis roli kiel mastro, tiom longe la simpla publiko forgesas ke rezisto eblas.
Kaj vi, simplaj homoj de prudento, pripensu ke la talaro de la spiritrabantaj mensogistoj de niaj tagoj ne estas de pli forta faraĵo, ol la kirasoj de la posedaĵ- kaj monrabantaj ŝtelistoj de la nobelaro. Estas nur unu nobelaro, unu nobelaro kiu kirason bezonas nek talaron. Ĝia areno estas la lumo. Ĝia žildo estas la vereco. Ĝia probatalanto la historio de la homaro. Kaj ĝia glavo estas la vorto.


B.

Sed ofte troviĝas malĝojo en moko, kaj la lanceto de satiro ne vundas ekstere, antaŭ ol ĝi ĉagrenigis la propran koron, kie naskiĝis tiu satiro. Jes, eĉ kie la koro estas bona, estu multe da suferado, kaj longa tolerado antaŭ ol ĉi tiu laste, sed plej akra, armilo direktiĝas al ekstera malamiko.