LA VENTO EN LA SALIKOJ

Enkonduko de A. A. Milne


Al la modera erudito Kenneth Grahame estas konata kiel la aŭtoro de du libroj verkitaj en la jaroj 1890: The Golden Age (1895) kaj Dream Days (1898). En sia libera tempo li estis Sekretario de la Bank of England. Legante ĉi tiujn delikate ravajn viziojn de infanaĵo, oni eble miras ke li povus esti implikita kun io tiom senama kiom banko, kaj oni povas supozi ke en la banko egala surprizo estis sentata ke tia respondeca oficisto povus esti komplikita kun beleco.
En 1908 li verkis The Wind in the Willows. La unuaj du libroj temis pri infanoj tiel ke nur plenkreskuloj povus kompreni; ĉi tiu estis pri bestoj tiel ke povus esti amata egale de junuloj aŭ maljunuloj. Estis nature ke tiuj kritikistoj kiuj salutis la pli fruajn librojn kiel majstraĵojn estus ĉagrenitaj de la troriskemo de la aŭtoro en verkado de alia speco de libro; nature ke ili indignigas sian verkapablon por lokigi la novan libron kiel pli aŭ malpli 'infanlibron' ol tiuj kiuj efektive havis infanojn en ili. Pro tiu kialo (aŭ iu alia) The Wind in the Willows ne estis tuj la sukceso kiu ĝi devus esti. Du homoj, tamen iĝis preskaŭ ofensive ĝiaj ĉampionoj. Unu el ili ne estis malpli grava persono ol la prezidanto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj, Theodore Roosevelt, kiu skribis:

The White House
17an de januaro, 1909
Persone

Mia kara S-ro Grahame - Mia menso moviĝas en rutinoj, kiel mi supozas plejmulto de mensoj faras, kaj unue mi ne povis akordigi min en la ŝanĝo de la ĉiam-ĉarma Harold kaj liaj kamaradoj, kaj do dum iom da tempo mi ne povis akcepti la bufon, la talpon, la akvo-raton kaj la melon kiel anstataŭantojn. Sed post iom da tempo S-ino Roosevelt kaj du el la knaboj, Kermit kaj Ted, ĉiuj tute sendepende, akiris The Wind among the Willows kaj tiom ĝojis pri ĝi ke mi komencis senti ke mi eble devus revizii mian juĝon. Tiam S-ro Roosevelt legis ĝin laŭte al la pli junaj infanoj, kaj mi aŭskultis de tempo al tempo. Nun mi legis ĝin kaj relegis ĝin, kaj komencis akcepti la karakterojn kiel malnovajn amikojn; kaj mi estas preskaŭ pli korinklina al ĝi ol al viaj antaŭaj libroj. Efektive, mi sentis pri iro al afriko tre multe kiel la marista rato sentis kiam li preskaŭ igis la akvo-rato deziri por forlasi ĉion kaj komenci vagi!
Mi sentis ke mi devis doni al mi mem la plezuron de rakonti al vi kiom multe ni ĉiuj ĝuis vian libron.
Kun ĉiuj bonaj deziroj,
Honeste via,

Theodore Roosevelt


La alia ne estis pli grava ol la verkisto de ĉi tiu eseo.
Dum jaroj mi parolis pri ĉi tiu libro, citante ĝin, rekomendante ĝin. En unu el miaj fruaj panegiroj mi diris: 'Mi foje sentas ke estis mi kiu verkis ĝin kaj rekomendis ĝin al Kenneth Grahame.' Ĉi tio estas nun pli vera ol ĝi ŝajnis esti tiam. Antaŭ kelkaj jaroj mi ŝanĝis ĝin en teatraĵon nomita Toad of Toad Hall, kiu prezentiĝis dum multaj kristnaskaj sezonoj en Londono; kaj konstanta ĉeesto dum provprezentoj tiom familiarigis min kun la parolitaj dialogoj ke mi iĝis pli kaj pli necerta pri kiuj linioj el ĝi estis prenitaj rekte el la libro, kiuj linioj estis adaptitaj, kaj kiuj linioj estis entute mia propra inventaĵo. Estis granda seniluziiĝo de tempo al tempo por vidi kelkajn amuzajn citaĵojn post la vortoj: 'Kiel Kenneth Grahame tiom ĉarme diris,' kaj por konstati ke li efektive diris tion... kaj egala seniluziiĝo de tempo al tempo ke li ne diris tion. Dum li kaj s-ino Grahame unuafoje venis por vidi la teatraĵon, ili estis sufiĉe ĉarmaj por demandi al mi por partopreni en sia loĝio. Mi estis terurigita, ĉar se mi estus la verkisto de la libro, kaj li la dramisto, mi indignus pri ĉiu ŝanĝita vorto de mi kaj ĉiu interpolita vorto de li.
Li ne estis tia. Li sidis tie, maljuna viro nun, tiom avida kiom iu ajn infano en la publiko kaj dum la okazoj (feliĉe ne tro maloftaj) kiam li povis rekoni siajn proprajn vortojn, lia okulo trafis tiun de sia edzino, kaj ili ridetis unu al la alia, kaj ŝajnis diri: 'Mi skribis tion' - 'Jes, karulo, vi skribis tion,' kaj ili kapsignis feliĉe unu la alian, kaj direktis siajn okulojn denove al la scenejo. Estis preskaŭ kvazaŭ li dankis min en sia reĝe ĝentila maniero por lasi lin en la teatraĵon entute, dum, kompreneble estis entute lia teatraĵo, kaj ĉio kion mi esperis por fari estis ne malbonigi ĝin. Ĉar, kiam karakteroj estis kreitaj tiom solidaj kiom tiuj de Rato kaj Talpo, Bufo kaj Melo, ili parolas por ĉiam per siaj propraj voĉoj, kaj la dramisto devis nur aŭskulti kaj registri.
Oni povas disputi pri la meritoj de plimulto de libroj, kaj disputante kompreni la vidpunkton de la oponanto. Oni povas eĉ atingi la konkludon ke eble li pravas malgraŭ ĉio. Oni ne disputas pri The Wind in the Willows. La junulo donacas ĝin al la knabino al kiu li enamiĝis, kaj se ŝi ne ŝatas ĝin, demandas al ŝi redoni siajn leterojn. La maljunulo testis ĝin ĉe sia nevo, kaj ŝanĝis sian testamenton konforme. La libro estas testo de karaktero. Ni ne povas kritiki ĝin, ĉar ĝi kritikas nin. Ĝi estas Hejmeca Libro; libro kiun ĉiu en la familio amas, kaj daŭre citas; libro kiu estas legata laŭte al ĉiu nova gasto kaj estas rigardata kiel la tuŝŝtono de ĝia valoro. Sed mi devas doni al vi unu vorton de averto. Kiam vi eksidas por ĝi, ne estu tiom ridinda por supozi ke vi prijuĝas mian ŝaton, aŭ la arton de Kenneth Grahame. Vi nur prijuĝas vin mem. Vi eble indas: mi ne scias. Sed estas vi kiu estas en proceso.

A. A. Milne

Lasta ĝisdatigo: 08/11/2004, ©Dekerido.