LA VENTO EN LA SALIKOJ
Ĉapitro I: La Riverbordo
La Talpo laboradis tre penige la tutan matenon, printempe purigante sian malgrandan domon. Unue per balailoj, tiam per polvoviŝiloj; tiam sur ŝtupetaroj kaj ŝtupoj kaj seĝoj, per broso kaj sitelo da kalkŝmiro; ĝis li havis polvon en sia gorĝo kaj okuloj, kaj spruĉoj da kalkŝmiro ĉie sur sia nigra pelto, kaj dolora dorso kaj lacaj brakoj. Printempo moviĝis en la aero super kaj en la tero sub kaj ĉirkaŭ li, penetrante eĉ lian malhelan kaj malnoble malgrandan domon kun ĝia etoso de dia malkontento kaj sopiro. Estis malgranda miro, do, ke li subite ĵetis sian broson sur la plankon, diris "Kia ĝeno!" kaj "Ho for!" kaj ankaŭ "Pendumu printempan purigadon!" kaj forkuregis el la domo sen eĉ atendi por surmeti sian jakon. Io supre vokis lin postuleme kaj li direktis sin al la kruta malgranda tunelo, kiu eliris en lia kazo sur la gruzita ŝoseo posedita de bestoj, kies loĝejoj estas pli proksimaj al la suno kaj aero. Do li skrapis kaj gratis kaj grimpis kaj baraktis, kaj tiam li baraktis denove, kaj grimpis kaj gratis kaj skrapis, okupite laborante per siaj malgrandaj piedoj kaj grumblante al si mem "Supren ni iru! Supren ni iru!" ĝis fine, pop! lia muzelo elvenis en la sunlumon, kaj li trovis sin ruliĝanta en la varma herbo de la granda kampo.
"Ĉi tio estas agrabla!" li diris al si mem. "Ĉi tio estas pli bona ol kalkŝmiri!" La sunbrilo varmege trafis sur lian pelton, mildaj ventetoj karesis lian varmigitan brovon, kaj post la izolo de la kelaro en kiu li vivis tiom longe la kantado de feliĉaj birdoj falis sur lian obtuzitan aŭdon preskaŭ kiel kriego. Saltante sur ĉiuj siaj kvar kruroj en unu fojo, en la ĝojo de vivo kaj la ravo de printempo sen ĝia purigado, li daŭrigis sian vojon trans la kampon ĝis li atingis la heĝon ĉe la transa flanko.
"Haltu!" diris pli aĝa kuniklo ĉe la breĉo. "Sespenco por la privilegio pasi laŭ la privata vojo!" Li estis tuj renversita de la malpacienca kaj malestima Talpo, kiu trotis laŭlonge la flanko de la heĝo mokante la aliajn kuniklojn kiam ili haste ekrigardis de siaj truoj por vidi pri kio estis la malpaco. "Cepo-saŭco! Cepo-saŭco!" li rimarkis moke, kaj estis for antaŭ ol ili povis pensi pri ĝisfunde kontentiga respondo. Tiam ili ĉiuj komencis grumbli unu al la alia. "Kiom stulta vi estas! Kial vi ne diris al li..." "Nu, kial vi ne diris..." "Vi povus rememorigi al li..." kaj tiel plu, en la kutima maniero; sed, kompreneble, estis tiam tro malfrue, kiel ĉiam estas la kazo.
Ĉio aspektis tro bona por esti vera. Jen kaj jen tra la kampoj li vagis okupite, laŭlonge la heĝorandoj, trans la boskoj, trovante ĉie birdojn konstruantaj, florojn burĝantaj, foliojn puŝantaj... ĉio feliĉa, kaj progresiva, kaj okupita. Kaj anstataŭ havi maltrankvilan konsciencon pikante lin kaj flustrante "Kalkŝmiro!" li iel povis nur senti kiom gaje estis esti la nura mallaborema besto inter ĉiuj tiuj okupitaj civitanoj. Post ĉio, la plej bona parto de ferio eble ne estas mem ripozi, sed vidi ĉiujn aliajn ulojn okupite labori.
Li pensis, ke lia feliĉo estis kompleta, kiam li staris ĉe la rando de plen-nutrita rivero. Neniam antaŭe en sia vivo li vidis riveron... ĉi tiu glata, serpenta, plen-korpa besto, ĉasante kaj subridante, kaptante aĵojn kun gluglo kaj lasante ilin kun rido, por ĵeti sin al freŝaj ludkamaradoj, kiuj skuis sin liberaj, kaj estis kaptitaj kaj tenitaj denove. Ĉio estis skuanta kaj tremanta... briloj kaj rebriloj kaj brilegoj, susuro kaj kirliĝo, murmuro kaj bobelo. La Talpo estis ensorĉita, ravita, fascinita. Ĉe la flanko de la rivero li trotis kiel oni trotas estante tre malgrande, ĉe la flanko de viro kiu tenas iun sorĉkaptita per ekscitaj rakontoj; kaj kiam fine laca, li sidis sur la bordo, dum la rivero ankoraŭ murmuras al li, babila procesio de la plej bonaj rakontoj en la mondo, sendite de la koro de la tero por esti rakontite finfine al la nesatigebla maro.
Kiam li sidis sur la herbo kaj rigardis trans la riveron, malhela truo en la kontraŭa bordo, ĝuste super la akvorando, kaptis lian okulon, kaj reve li konsideris kia plaĉe konforta loĝejo ĝi fariĝus por besto kun malmultaj deziroj kaj ŝato por juvela riverborda restadejo, super alflua nivelo kaj for de bruo kaj polvo. Kiam li fikse rigardis, io hela kaj malgranda ŝajnis brileti malsupre en la koro de ĝi, malaperis, tiam briletis ankoraŭ fojon kiel eta stelo. Sed ĝi apenaŭ povas esti stelo en tia neverŝajna situacio; kaj ĝi estis tro ŝanĝbrila kaj malgranda por lampiro. Tiam, kiam li rigardis, ĝi palpebrumis al li, kaj tiel deklaris sin esti okulo; kaj malgranda vizaĝo laŭgrade ekkreskis ĉirkaŭ ĝi; kiel kadro ĉirkaŭ bildo.
Bruna malgranda vizaĝo, kun vangharoj.
Serioza ronda vizaĝo, kun la sama ŝanĝbrilo en ĝia okulo, kiu unue altiris lian atenton.
Malgrandaj netaj oreloj kaj dika silkeca hararo.
Estis la Akvorato!
Tiam la du bestoj ekstaris kaj singarde rigardis unu la alian.
"Saluton, Talpo!" diris la Akvorato.
"Saluton, Rato!" diris la Talpo.
"Ĉu vi ŝatas transveni?" informiĝis la Rato nun.
"Ho, estas tute tre facile por diri tion," diris la Talpo, iom etanima, estante nova al rivero kaj riverborda vivo kaj ĝiaj moroj.
La Rato diris nenion, sed kliniĝis kaj malligis ŝnuron kaj haŭlis ĝin; tiam malpeze paŝis en malgrandan boaton kiun la Talpo ne observis. Ĝi estis farbita blua ekstere kaj blanka interne, kaj havis ĝuste la grandon por du bestoj; kaj la tuta koro de la Talpo tuj eliris al ĝi; eĉ kiam li ankoraŭ ne komplete komprenis ĝiajn uzojn.
La Rato elegante transjulis kaj ligis. Tiam li etendis sian antaŭan piedon kiam la Talpo delikate paŝis malsupren. "Apogiĝu sur tio!" li diris. "Nu do, paŝu verve!" kaj la Talpo je sia surprizo kaj ekstazo efektive trovis sin sidante en la malantaŭaĵo de vera boato.
"Ĉi tiu estis mirplena tago!" diris li, kiam la Rato depuŝis kaj denove prenis la julojn. "Ĉu vi scias, mi neniam antaŭe en mia tuta vivo estis en boato."
"Kio?" kriis la Rato, buŝmalfermite: "Neniam estis en... vi neniam... nu, mi... kion vi faris, do?"
"Ĉu estas tiom plaĉa kiom ĉi ĉio?" demandis la Talpo timide, kvankam li estis sufiĉe preparita por kredi tion, kiam li kliniĝis malantaŭen en sia sidloko kaj superrigardis la kusenojn, la remilojn, la remilforketojn, kaj ĉiujn la fascinajn akcesoraĵojn, kaj sentis la boaton iom ŝanceli sub li.
"Plaĉa?" Estas la nura afero," diris la Akvorato solene, kiam li kurbiĝis antaŭen por sia rembato. "Kredu min, mia juna amiko, estas nenio... absolute nenio... duone tiom multe inda fari kiom simple ludaĉi en boato. Simple ludaĉi," li daŭrigis reve: "ludaĉi... en... boatoj; ludaĉi..."
"Rigardu antaŭen, Rato!" kriis la Talpo subite.
Estis tro malfrue. La boato trafis la bordon plenforte. La revanto, le ĝoja remisto, kuŝis sur sia dorso en la fundo de la boato, siaj kalkanoj en la aero.
"...en boatoj... aŭ per boatoj," la Rato daŭrigis trankviliĝinte, levante sin kun afabla rido. "En aŭ ekster ili, ne gravas. Nenio ŝajnas vere gravi, tio estas la ĉarmo de tio. Ĉu oni foriras aŭ ĉu oni ne foriras; ĉu oni atingas sian celon aŭ ĉu oni alvenas ie alie, aŭ ĉu oni neniam alvenas ie ajn, oni ĉiam estas okupita, kaj oni neniam faras ion definitan; kaj kiam on faras tion tiam ĉiam estas io alia farenda, kaj oni povas fari tion se oni ŝatas, sed oni pli bone ne faras. Nu vidu! Se vi vere havas nenion alian farenda ĉi matene, supozu ni malsupreniras la riveron kune, kaj faras longan tagon el tio?"
La Talpo svingetis siajn piedfingrojn pro pura feliĉo, plilarĝigis sian bruston kun suspiro de plena kontenteco, kaj rekliniĝis feliĉege en la molajn kusenojn. "Kian tagon mi havas!" li diris. "Ni ekiru tuj!"
"Atendu firme minuton, do!" diris la Rato. Li maŝis la ligŝnuron tra ringon en ĝia ĝetkajo, grimpis supren en sian kavon, kaj post mallonga interrompo reaperis stumblante sub dika, vimena lunĉkorbo.
"Puŝu tion sub viajn piedojn," li rimarkigis al la Talpo, kiam li transdonis ĝin en la boaton. Tiam li malligis la ligŝnuron kaj prenis la julojn denove.
"Kio estas ene de ĝi?" demandis la Talpo, tordiĝanta pro scivolo.
"Estas malvarma kokinaĵo ene de ĝi," respondis la Rato koncize; "malvarmalangomal- varmaŝinkomalvarmabovaĵopeklitakukumetosalatofrancajbulkojkressandviĉojpotitaviandozin- gibrabierolimonadosodakvo..."
"Ho haltu, haltu," kriis la Talpo en ekstazoj: "Ĉi tio estas tro multe!"
"Ĉu vi vere pensas tion?" demandis la Rato serioze. "Estas nur tio, kion mi ĉiam prenas por ĉi tiuj malgrandaj ekskursoj; kaj la aliaj bestoj ĉiam diras al mi, ke mi estas fia besto kaj mezuras tre ĝuste!"
La Talpo neniam aŭdis vorton kiun li diris. Absorbite de la nova vivo en kiun li envenis, entoksite de la brilego, la ondeto, la odoroj kaj la sonoj kaj la sunlumo, li trenis piedon en la akvo kaj revis longajn vekajn revojn. La Akvorato, kiel la bona etulo li estis, julis firme kaj detenis sin de ĝeni lin.
"Mi terure ŝatas viajn vestojn, mia knabo," li rimarkis post kiam pasis pli malpli duona horo. "Mi akiros nigran veluran hejmkostumon iun tagon, tuj kiam mi povas toleri la elspezon por ĝi."
"Mi pardonpetas," diris la Talpo, reprenante kuraĝon kun peno. "Vi opiniu min tre malĝentila; sed ĉi ĉio estas tiom nova al mi. Do... ĉi... tio... estas... Rivero!"
"La Rivero," korektis la Rato.
"Kaj vi vere vivas ĉe la rivero? Kia gaja vivo!"
"Ĉe ĝi kaj kun ĝi kaj sur ĝi kaj en ĝi," diris la Rato. "Ĝi estas frato kaj fratino al mi, kaj onklinoj, kaj kompanio, kaj manĝo kaj trinko, kaj (evidente) lavado. Estas mia mondo, kaj mi ne volas iun alian. Kion ĝi ne havas ne indas havi, kaj kion ĝi ne scias ne indas scii. Dio! kiajn tempojn ni havis kune! Ĉu en vintro aŭ somero, printempo aŭ aŭtuno, ĝi ĉiam havas sian amuzon kaj siajn ekscitojn. Kiam la inundoj okazas en februaro, kaj miaj keloj kaj subteretaĝoj estas plenplenaj kun trinko, kiu ne taŭgas por mi, kaj la bruna akvo pasas ĉe mia plej bona dormĉambra fenestro; aŭ denove kiam ĉi ĉio forfalas kaj montras makulojn de koto kiuj odoras kiel pruna kuko, kaj la junkoj kaj trudherbo ŝtopas la trafluejojn, kaj mi povas nenifaradi sekplande sur plej parte de la fluejo de ĝi kaj trovi freŝan nutraĵon por manĝi, kaj aferojn, kiujn senatentaj homoj faligis el la boatoj!"
"Sed ĉu ne estas iom tede foje?" la Talpo kuraĝis demandi. "Nur vi kaj la rivero, kaj neniu alia por interŝanĝi vorton?"
"Neniu alia por... nu, mi ne estu severa al vi." diris la Rato kun sindeteno. "Vi estas nova al ĝi, kaj kompreneble vi ne scias. La bordo estas tiom plenloĝata nuntage, ke multe da popolo translokiĝas entute: Ho ne, ne estas kiel estis, tute ne. Lutroj, alcionoj, tufgreboj, galinoloj, ĉiuj el ili estas eksteraj la tutan tagon kaj ĉiam deziras de vi fari ion... kvazaŭ oni ne havas aferojn de si mem farendaj!"
"Kio troviĝas tie?" demandis la Talpo, svingante piedon al fono de arbaro kiu malhele kadras la akvo-herbejon je unu flanko de la rivero.
"Tio? Ho, tio estas nur la Sovaĝa Arbaro," diris la Rato mallonge. "Ni ne iras tien tre ofte, ni riverborduloj."
"Ĉu oni ne... ĉu oni ne estas tre plaĉa popolo tie?" diris la Talpo iom nervoza.
"N-u-u," respondis la Rato, "Mi vidu. La sciuroj estas ĉiuj en ordo. Kaj la kunikloj... kelkaj el ili, sed kunikloj estas miksita aro. Kaj tiam tie estas Melo, kompreneble. Li vivas tuj en la koro de ĝi, ne volas vivi ie alie, eĉ, se vi pagus lin por fari tion. Kara maljuna Melo! Neniu entrudiĝas al li. Oni prefere ne faru," li aldonis signifoplene.
"Kial, kiu volus entrudiĝi al li?" demandis la Talpo.
"Nu, kompreneble... tie... estas aliaj," klarigis la Rato en ia hezita maniero "Musteloj... kaj ermenoj... kaj vulpoj...kaj tiel plu. Ili estas en ordo en iu maniero... mi estas tre bona amiko kun ili... donis la horon kiam mi renkontas, kaj tiel plu... sed ili foje eksplodas, ne povas nei tion, kaj tiam... nu, oni ne povas vere fidi ilin, kaj tio estas fakto."
La Talpo bone sciis ke estas sufiĉe kontraŭ besto-etiketo por insisti pri ebla ĝeno de antaŭe, aŭ eĉ aludi al ĝi; do li lasis la temon.
"Kaj preter la Sovaĝa Arbaro denove?" li demandis: "Tie, kie estas tute blua kaj malklara, kaj oni vidas tion, kio povas esti montetoj aŭ eble ili ne estas, kaj ion kiel fumon de urboj, aŭ ĉu estas nur nubo-drivo?"
"Preter la Sovaĝa Arbaro venas la Vasta Mondo," diris la Rato. "Kaj tio estas io, kio ne gravas, kaj mi neniam iros, nek ankaŭ vi, se vi havas iun ajn prudenton. Neniam denove aludu al ĝi, mi petas. Nu do! Jen finfine nia flankakvo, kie ni havos nian lunĉon.
Forlasante la ĉeffluon, ili nun pasis en tion, kio unue ŝajnis kiel malgranda terenfermita lago. Verda gazono deklivis malsupren ĝis ambaŭ randoj, brunaj serpentecaj arbo-radikoj brilis sub la surfaco de la kvieta akvo, dum antaŭ ili la arĝenteca ŝultro kaj ŝaŭma falo de baraĵo, brako-en-brako kun senripoza gutanta muelejrado, kiu retenis en sia vico griz-gablitan muelejdomon, plenigis la aeron kun trankviliga murmuro de sono, obtuza kaj sufoka, tamen kun malgrandaj klaraj voĉoj gaje laŭtparolantaj el ĝi de tempo al tempo. Estis tiom belege ke la Talpo povis nur levteni ambaŭ antaŭ-piedoj kaj spasme spiri. "Ho mia! Ho mia! Ho mia!"
La Rato kondukis la boaton laŭlonge la bordo, ligis ĝin, helpis la ankoraŭ ĉiam mallerta Talpo sekure alteren, kaj elsvingis la lunĉkorbon. La Talpo petis kiel favoro esti permesita elpaki ĉi ĉion li mem; kaj la Rato estis tre kontenta indulgi lin, kaj tute sterniĝi sur la herbon kaj ripozi dum lia ekscitita amiko elskuis la tablotukon kaj etendis ĝin, elprenis ĉiujn misterajn pakaĵojn unu post la alia kaj aranĝis ĝiajn enhavojn en deca ordo, ankoraŭ spasme spirante, "Ho mia! Ho mia!" ĉe ĉiu freŝa malkaŝo. Kiam ĉio estis preta la Rato diris, "Nu, ekmanĝu, karulo!" kaj la Talpo efektive estas tre ĝoja obei, ĉar li komencis sian printempan purigadon je tre frua horo tiun matenon kiel oni kutime faras kaj ne paŭzis por buŝpleno aŭ vespermanĝo; kaj li spertis tre multajn aferojn ekde tiu fora tempo, kiu nun ŝajnis antaŭ tiom multaj tagoj.
"Al kio vi rigardas?" diris la Rato subite, kiam la rando de ilia malsato estis iom malakrigita kaj la okuloj de la Talpo povis vagi iom de la tablotuko.
"Mi rigardas," diris la Talpo, "al strio da bobeloj, kiun mi vidas veturi laŭlonge la surfaco de la akvo. Tio estis io, kio trafis min kiel amuza."
"Bobeloj? Oho!" diris la Rato, kaj pepis gaje en ia invita maniero.
Larĝa brilanta muzelo montris sin super la rando de la bordo, kaj la Lutro elhaŭlis sin kaj skuis la akvon de sia jako.
"Avidaj almozuloj!" li observis, irante al la furaĝo. "Kial vi ne invitis min, Raĉjo?"
"Ĉi tio estis improviza afero," klarigis la Rato. "Parenteze... mia amiko s-ro Talpo."
"Agrabla konatiĝo, certe," diris la Lutro, kaj la du bestoj estis tuj amikoj.
"Kia tumulto ĉie!" daŭrigis la Lutro. "La tuta mondo ŝajnas esti ekstere sur la rivero hodiaŭ. Mi venis en ĉi tiun flankakvon por provi kaj havi momenton da paco, kaj tiam stumblis sur vin ulojn!... Almenaŭ... Mi pardonpetas... Mi ne ekzakte celas tion, vi scias."
Estis susuro malantaŭ ili, procezante de heĝo en kiu la lastjaraj folioj akoraŭ teniĝis dike, kaj stria kapo, kun altaj ŝultroj malantaŭ ĝi, plue strabis al ili.
"Venu, kara Melo!" vokis la Rato.
La Melo tretis paŝon aŭ du antaŭen; tiam gruntis "H'm! Kompanio," kaj turnis sian dorson kaj malaperis el la vido.
"Tio estas ĝuste kia ulo li estas!" observis la malkontentigita Rato. "Simple malamas Kuneston! Nun vi ne vidos iom pli de li hodiaŭ. Nu, rakontu al mi kiuj estas ekstere sur la rivero?"
"Bufo estas ekstere, unue," respondis la Lutro. "En sia tut-nova vet-boato; nova rigilaro, nova ĉio!"
La du bestoj rigardis unu la alian kaj ridis.
"Iam, estis nenio ol velado," diris la Rato. "Tiam li laciĝis de tio kaj alprenis prametadon. Nenio povus plaĉi al li krom prametado tutan tagon kaj ĉiun tagon, kaj plaĉan malordon li faris el tio. Lastan jaron estis dom-boatado, kaj ni ĉiuj devis iri kaj restadi ĉe li en lia dom-boato, kaj ŝajnigi, ke ni ŝatas tion. Li pasus la reston de sia vivo en dom-boato. Estas ĉiam la sama, kion ajn li alprenas; li laciĝas de tio kaj komencis per io freŝa."
"Kia bona ulo, ankaŭ," rimarkis la Lutro konsiderante: "Sed sen stabileco... speciale en boato!"
De kie ili sidis ili povis havi ekvidon de la ĉefa fluo trans la insulon kiu apartigis ilin, kaj ĝuste tiam vetboato fulmis en la vidon, la remisto... malalta korpulenta figuro... malbone plaŭdante kaj multe ruliĝante, sed plejforte laborante. La Rato ekstaris kaj alvokis lin, sed Bufo... ĉar estis li... skuis sian kapon kaj severe fiksiĝis al sia laboro.
"Li estas ekster la boato en minuto se li rulas tiel," diris la Rato, residante.
"Kompreneble li estas," subridis la Lutro. "Ĉu mi iam rakontis al vi tiun bonan historion pri Bufo kaj la kluzgardisto? Okazis tiel. Bufo..."
Vaganta efemero zigzagis necerte trans la fluo en la entoksita maniero afektita de junuloj de efemeroj vidante vivon. Kirliĝo de akvo kaj "glup!" kaj la efemero ne plu estis videbla.
Nek estis la Lutro.
La Talpo rigardis malsupren. La voĉo estis ankoraŭ en liaj oreloj, sed la gazono sur kiu li dissterniĝis estis evidente vaka. Neniu Lutro videble, tiom for kiom la fora horizonto.
Sed denove tie estis strio da bobeloj sur la surfaco de la rivero.
La Rato zumis melodion, kaj la Talpo rememoris ke best-etiketo malpermesis iun ajn komenton pri la subita malapero de oniaj amikoj je iu ajn momento, pro iu ajn kialo aŭ kiu ajn kialo.
"Bone, bone," diris la Rato. "Mi supozas ke ni foriru. Mi scivolas kiu el ni pli bone pakos la lunĉ-korbon?" Li ne parolis kvazaŭ li terure avidis por la regalo.
"Ho, bonvolu lasi min," diris la Talpo. Do, kompreneble, la Rato lasis lin.
Paki la korbon ne tute estis tiom agrabla laboro kiom elpaki la korbon. Neniam estas. Sed la Talpo nepre volis ĝui ĉion, kaj kvankam ĵus kiam li havis la korbon pakita kaj streĉe ligita li vidis teleron fikse rigardanta al li el la herbo kaj kiam la tasko estis denove farita la Rato indikis forkon kiun iu ajn vidus, kaj finfine, jen! la mustard-poto, sur kiu li sidis sen scii... tamen, iel, la afero estis finita fine, sen multa perdo de humoro.
La posttagmeza suno estis malaltiĝanta kiam la Rato trankvile julis hejmen en reva spiritstato, primurmurante poem-aĵojn al si mem, kaj ne donante multe da atento al Talpo. Sed la Talpo estis tre plena de lunĉo, kaj memkontenteco, kaj fiero, kaj jam sufiĉe hejma en boato (tiel li pensis) kaj krome iĝis iom maltrankvila kaj subite li diris, "Raĉjo! Mi petas, mi volas remi, nun!"
La Rato skuis sian kapon kun rideto. "Ankoraŭ ne, mia juna amiko," li diris... "Atendu ĝis vi sekvis kelkajn lecionojn. Ne estas tiom facile kiom aspektas."
La Talpo komencis senti pli kaj pli ĵaluza de Rato, plijulanta tiom forte kaj tiom facile, kaj lia fiero komencis flustri ke li povis fari tion tute same bone. Li saltis supren kaj kaptis la julojn, tiom subite, ke la Rato, kiu estis fikse ekrigardanta super la akvo kaj diranta pli da poem-aĵoj al si mem, estis surprizita kaj falis malantaŭen de sia sidloko kun siaj kruroj en la aero por la dua fojo, dum la triumfa Talpo prenis lian lokon kaj ekprenis la julojn kun plena konfidenco.
"Ĉesu, vi stulta azeno!" kriis la Rato, de la fundo de la boato. "Vi ne povas fari tion! Vi renversos nin!"
La Talpo resvingis siajn julojn kun fanfaro kaj faris grandan svingon al la akvo. Li maltrafis la surfacon entute, liaj kruroj flugis supren super lia kapo, kaj li trovis sin kuŝanta supre sur la sterniĝinta Rato. Multe alarmite li faris ekprenon al la flanko de la boato, kaj la venonta momento... spluŝ!
Renversen iris la boato, kaj li trovis sin luktanta en la rivero.
Ho mia, kiom malvarma la akvo estis, kaj ho, kiom tre malseka tio impresis. Krom tio kantis en liaj oreloj kiam li iris malsupren, malsupren, malsupren! Kiom hela kaj bonvena la suno aspektis kiam li leviĝis al la surfaco tusante kaj ŝprucante! Kiom nigra estis la malespero kiam li sentis sin sinki denove! Tiam firma piedo tenis lin ĉe la malantaŭo de lia nuko. Estis la Rato, kaj li estis ridanta evidente... la Talpo povis senti lin ridi, rekte laŭ lia brako kaj tra lia piedo, kaj tiel ĝis en sia - de la Talpo - nuko.
La Rato ekkaptis julon kaj ŝovis ĝin sub la brakon de la Talpo; tiam li faris la saman je la alia flanko de li kaj, naĝante malantaŭe, antaŭen puŝis la senpovan beston alborden, elhaŭlis lin, kaj metis lin sur la bordon, iun kunpremitan, pulpan bulon da mizero.
Kiam la Rato iom frotis lin, kaj tordis iom de la malseko el li, li diris, "Nu, do, karulo! Tretu tien kaj ree laŭ la tren-vojeto tiom rapide kiom vi eblas, ĝis vi denove estas varma kaj seka, dum mi plonĝas por la lunĉ-korbo."
Do la malgaja Talpo, malseka ekstere kaj hontigita interne, rondtretis ĝis li estis relative seka, dum la Rato plonĝis denove en la akvon, reakiris la boaton, rektiĝis ĝin kaj liĝis ĝin, albordigis laŭgrade sian flosantan havon, kaj fine plonĝis sukcese por la lunĉ-korbo kaj luktis alteren kun ĝi.
Kiam ĉio estis en ordo por starto denove, la Talpo, lama kaj malgaja, prenis sian seĝon en la malantaŭaĵo de la boato, kaj kiam ili ekis, li diris per malalta voĉo, rompita pro emocio, "Raĉjo, mia grandanima amiko! Mi efektive tre bedaŭras mian malsaĝan kaj nedankeman konduton. Tute afliktas mian koron kiam mi pensas kiel mi povus perdi tiun belan lunĉ-korbon. Efektive, mi estis kompleta azeno, kaj mi scias. Ĉu vi volas preteratenti tion ĉi foje kaj pardoni min, kaj lasi la aferojn kiel antaŭe?"
"Estas en ordo, ho vi!" respondis la Rato bonhumore "Kio signifas iom da malsekeco al Akvorato? Mi estas pli ofte en la akvo ol ekster ĝi en plejmulte da tagoj. Vi ne plu pensu pri tio; kaj, jen! mi vere pensas ke vi pli bone venu kaj restu ĉe mi dum iom da tempo. Estas tre simple kaj krude, vi sciu... tute ne kiel la domo de Bufo... sed vi ankoraŭ ne vidis tion; tamen, mi povas komfortigi al vi. Kaj mi instruas al vi remi, kaj naĝi, kaj vi rapide estas same lerta sur la akvo kiel iu ajn el ni."
La Talpo estis tiom tuŝita de lia afabla maniero por paroli, ke li ne povis trovi voĉon por respondi al li; kaj li devis forviŝi larmon aŭ du per la malantaŭo de sia piedo. Sed la Rato afable rigardis en alia direkto, kaj subite la spirito de la Talpo reviviĝis denove kaj li eĉ povis doni iom de rekta re-parolo al paro da galinoloj kiuj subridaĉis unu al la alia pri lia ĉifona aspekto.
Kiam ili venis hejme, la Rato faris helan fajron en la salono, kaj plantis la Talpon en brakseĝon antaŭ ĝi, alportinte malsupren noktĉemizon kaj pantoflojn por li, kaj rakontis riverhistoriojn al li ĝis vespermanĝo-tempo. Tre streĉaj historioj ili estis, ankaŭ, por ter-loĝanta besto kiel Talpo. Historioj pri baraĵoj, kaj tujaj inundoj, kaj saltantaj ezokoj, kaj vaporŝipoj kiuj forte ĵetis botelojn... almenaŭ boteloj certe estis ĵetitaj, kaj ekde vaporŝipoj, do supozeble de ili; kaj pri ardeoj, kaj kiom elektemaj ili estas pri al kiuj ili parolis; kaj pri aventuroj en kloakoj, kaj nokt-fiŝkaptadoj kun Lutro, aŭ ekskursoj for enkampe kun Melo. Vespermanĝo estis plej gaja manĝo; sed tre mallonge poste terure dormema Talpo estu eskortita supren de sia zorga gastiganto, al la plej bona dormĉambro, kie li baldaŭ metis sian kapon sur sian kusenon en granda paco kaj kontenteco, sciante ke sia nov-trovita amiko la Rivero lekis la breton de lia fenestro.
Ĉi tiu tago estis nur la unua el multaj similaj por la emancipita Talpo, ĉiu el ili pli longa kaj pli plena de intereso kiam la maturiĝanta somero moviĝis antaŭen. Li lernis naĝi kaj remi, kaj eniris la ĝojon de fluanta akvo; kaj kun siaj oreloj al la kano-trunketo li kaptis, de tempo al tempo, ion de tio, kion la vento flustradis tiom konstante inter ili.
Lasta ĝisdatigo: 08/11/2004, ©Dekerido.