LA VENTO EN LA SALIKOJ

Ĉapitro II: La Libera Vojo


"Raĉjo," diris la Talpo subite, iu hela somera mateno, "se vi bonvolas, mi volas demandi al vi favoron."
La Rato sidis sur la riverbordo, kantante mallongan kanton. Li ĵus komponis ĝin li mem, do li estis tre kontenta pri tio, kaj ne donis konvenan atenton al Talpo aŭ io alia. Ekde la frua mateno li estis naĝanta en la rivero, en kompanio de siaj amikoj la anasoj. Kaj kiam la anasoj subite inversiĝis, kiel anasoj volas, li plonĝis malsupren kaj tiklis iliajn kolojn, ĝuste sub tie kie iliaj mentonoj estus se anasoj havus mentonojn, ĝis ili estis devigitaj suprenveni al la surfaco denove en hasto, sputante kaj kolere kaj skuante siajn plumojn al li, ĉar estas neeble por diri ĉion kion oni sentas kiam onia kapo estas sub akvo. Fine ili petegis al li por foriri kaj atenti pri siaj propraj aferoj kaj lasi ilin por zorgi iliajn. Do la Rato foriris, kaj sidis sur la riverbordo en la suno, kaj kunmetis kanton pri ili, kiun li nomis

"ANASA KANZONO."

Tute laŭlonge la flankakvo,
Tra la junkoj altaj,
Anasoj estas trempetantaj,
Supren vostoj ĉiuj!

Anasaj vostoj, drakaj vostoj;
Flavaj piedoj tremetas,
Flavaj bekoj ĉiuj ekster lavido
Okupita en la rivero!

Ŝlime verda subkreskaĵo
Kie la ploto naĝas...
Ĉi tie ni tenas nian manĝaŝejon,
Malvarmeta kaj plena kaj malhela.

Ĉiu por tio kion li ŝatas!
Ni ŝatas esti
Kapo malsupre, vosto supre
Trempetante libere!

Alte en la bluo supre
Apusoj turniĝas kaj vokas...
Ni estas malsupre trempetantaj
Supren vostoj ĉiuj!

"Mi ne scias ke mi pensas tiom tre multe pri tiu malgranda kanto, Rato," observis la Talpo singarde. Li ne estis poeto li mem kaj ne gravis al li kiu sciis tion; kaj li havis malkaŝeman naturon.
"Nek ankaŭ la anasoj," respondis la Rato gaje. "Ili diris 'Kial oni ne permesas al uloj fari kion oni ŝatas kiam oni ŝatas kaj kiel oni ŝatas, anstataŭ aliaj uloj sidantaj sur bordoj kaj rigardantaj ilin la tutan tempon kaj farantaj rimarkojn kaj poezion kaj aferojn pri ili? Kia sensencaĵo ĉi ĉio estas!' Jen kion la anasoj diras."
"Tiel estas, tiel estas," diris la Talpo, kun granda koreco."
"Ne, ne estas!" kriis la Rato indigne.
"Nu do, ne estas, ne estas," respondis la Talpo mildigante. "Sed kion mi volis demandi al vi estis, ĉu vi ne volas preni min por viziti s-ron Bufo? Mi aŭdis tiom multe pri li, kaj mi tiom volas konatiĝi kun li.
"Nu, certe," diris la bon-natura Rato, saltante sur siajn piedojn kaj forigante poezion de lia menso por la tago. "Eligu la boaton, kaj ni pagajos tuj tien. Neniam estas la malĝusta tempo por viziti Bufon, frue aŭ malfrue li ĉiam estas la sama ulo, ĉiam bon-humora, ĉiam feliĉa por vidi onin, ĉiam ĉagrena kiam oni foriras!"
"Li devas esti tre agrabla besto," observis la Talpo, kiam li eniris en la boaton kaj prenis la julojn, dum la Rato fiksis sin mem komforte en la malantaŭaĵo.
"Li efektive estas la plej bona el la bestoj," respondis Rato. "Tiom simpla, tiom bon-natura, kaj tiom kara. Eble li ne estas tre inteligenta... oni ne povas ĉiuj esti genioj; kaj eble povas ke li estas ambaŭ fanfarona kaj malmodesta. Sed li havas kelkajn bonegajn kvalitojn, havas Buĉjo."
Rondigante kurbon en la riveron, ili venis en la vidon de bela, digna malnova domo el maturiĝinta ruĝa briko, kun bon-tenitaj gazonoj atigantaj malsupren ĝis la rando de la akvo.
"Tie estas Halo de Bufo," diris la Rato; "kaj tiu rivereto maldekstre, kie la anonc-tabulo diras, 'Privata. Ne alteriĝo permesita,' kondukas al lia boat-domo, kie ni lasos la boaton. La staloj estas tie dekstre. Tio estas la bankeda halo al kio vi rigardas nun... tre malnova, tio estas. Bufo estas iom riĉa, vi sciu, kaj ĉi tio vere estas unu el la plej agrablaj domoj en ĉi tiuj regionoj, kvankam ni neniam konfesis tion al Bufo."
Ili glitis sur la rivereto, kaj la Talpo enboatigis siajn julojn kiam ili pasis en la ombron de granda boat-domo. Ĉi tie ili vidis multajn belajn boatojn, fiksligitaj de la transversaj traboj aŭ haŭlitaj sur lanĉejon, sed neniu en la akvo; kaj la loko havis neuzitan kaj forlasitan mienon.
La Rato rigardis ĉirkaŭ si. "Mi komprenas," diris li. "Boatado estas finludita. Li laĉiĝis de tio, kaj finita kun tio. Mi miras kiun novan kapricon li nun alprenis? Venu kune kaj ni serĉu lin. Ni aŭdos ĉion pri tio pli-malpli baldaŭ."
Ili elboatiĝis, kaj promenis trans la gajajn flor-kovritajn gazonojn serĉante por Bufo, kiun ili nune hazarde renkontis ripozanta en vimena ĝarden-seĝo, kun absorbe zorga esprimo de vizaĝo, kaj granda mapo sur liaj genuoj.
"Hura!" li kriis, eksaltante vidante ilin," ĉi tio estas grandioza!" Li premis la piedojn de ili ambaŭ varme, neniam atendante por enkonduko al la Talpo. "Kiom afabla de vi!" li daŭrigis, dancante ĉirkaŭ ili. "Mi ĝuste estis sendonta boaton malsupren la riveron por vi, Raĉjo, kun striktaj ordonoj ke vi estu venigita ĉi tien tuj, kion ajn vi faris. Mi bezonis vin urĝe... vin ambaŭ. Nun kion vi deziros? Envenu kaj havu ion! Vi ne scias kiom feliĉe estas, vi aperantaj ĝuste nun!"
"Ni sidu trankvile iomete, Bruĉjo!" diris la Rato, ĵetante sin mem en komfortan seĝon, dum la Talpo prenis alian ĉe la flanko de li kaj faris iun ĝentilan rimarkon pri la "rava loĝejo" de Bufo.
"Plej fajna domo de la tuta rivero," kriis Bufo tumulte. "Aŭ ie ajn, tiukaze," li ne povis ne aldoni.
Ĉi tie la Rato kubutpuŝis la Talpon. Bedaŭrinde la Bufo vidis lin fari tion, kaj tre ruĝiĝis. Estis dum momento doloriga silento. Tiam Bufo ekridis. "En ordo, Raĉjo," li diris. "Estas nur mia maniero, vi sciu. Kaj ne estas tiom malbona domo, ĉu? Vi scias ke vi iom ŝatas ĝin vi mem. Nu, vidu ĉi tie. Ni estu prudentaj. Vi estas la ĝustaj bestoj kiujn mi bezonis. Vi devas helpi min. Estas plej grava!"
"Estis pri via remado, mi supozas," diris la Rato, kun senkulpa mieno. "Vi progresas sufiĉe bone, kvankam vi plaŭdas relative multe ankoraŭ. Kun multe da pacienco, kaj iu kvanto da lernohelpo, vi povas..."
"Oh, pu! Boatado!" interrompis la Bufo kun granda naŭzo. "Stulta knaba amuzaĵo, mi rezignis tion antaŭ longe. Pura malŝparo de tempo. Jen kio tio estas. Bedaŭrigas min absolute vidi vin ulojn, kiuj devus scii pli bone, elspezi ĉiujn viajn energiojn en tiu sencela maniero. Ne, mi malkovris la veran aferon, la nuran sinceran okupon por vivdaŭro. Mi proponas dedici la reston de mia al ĝi, kaj povas nur bedaŭri la malŝparitajn jarojn kiuj troviĝas malantaŭ mi, fordiboĉitaj en bagatelaĵoj. Venu kun mi, kara Raĉjo, kaj via afabla amiko ankaŭ, se li volas esti tiom tre bona, ĝuste tiom for kiom la stalo-korto, kaj vi vidos kion vi vidos!"
Li kondukis laŭ la vojo al la stalo-korto konforme, la Rato sekvanta kun plej malfidplena esprimo; kaj tie, eltirita de la kaleŝ-domo en la liberon, li vidis ciganan ruldomon, brilanta pro noveco, farbita kanario-flava ornamita kun verda, kaj ruĝaj radoj.
"Jen ni estas!" kriis la Bufo, disstarante kaj pligrandigante sin mem. "Jen estas vera vivo por vi, enkorpigita en tiu malgranda ĉaro. La libera vojo, la polva ĉefvojo, la erikejo, la komuna kampo, la heĝorandoj, la rulantaj montetoj! Tendaroj, vilaĝoj, urboj, urbegoj! Ĉi tie hodiaŭ, ek kaj for al ie alia morgaŭ! Vojaĝo, ŝanĝo, intereso, ekscito! La tuta mondo antaŭ vi, kaj horizonto kiu ĉiam ŝanĝiĝas! Kaj atentu, ĉi tiu estas ĝuste la plej bela ĉaro de sia speco kiu iam estis konstruita, sen iu ekscepto. Envenu kaj rigardu al la aranĝoj. Planis ilin ĉiujn mi mem, mi faris!"
La Talpo estis grandege interesita kaj ekscitita, kaj sekvis lin avide la ŝtupojn supren kaj en la internon de la ruldomo. La Rato nur snufegis kaj puŝis siajn monojn en siajn poŝojn, restante kie li estis.
Ĝi efektive estis tre kompakta kaj komforta. Malgrandaj dorm-bretoj... malgranda tablo kiu malfaldis kontraŭ la muro... kuir-forno, ŝrankoj, librobretoj, bird-caĝo kun birdo en ĝi; kaj potoj, patoj, kruĉoj kaj boliloj de ĉiu grandeco kaj diverseco.
"Ĉio kompleta!" diris la Bufo triumfante, malfermante ŝrankon. "Vi vidas... biskvitoj, potita amaro, sardinoj... ĉio kion vi eble povus deziri. Sodakvo ĉi tie... tabako tie... leter-papero, lardo, konfitaĵo, kartoj kaj domeno... vi trovos," li daŭrigis, kiam ili malsupreniris la ŝtupojn denove, "vi trovos ke nenio ajn estis forgesita, kiam mi faros nian starton ĉi posttagmezon."
"Mi pardonpetas," diris la Rato malrapide, kiam li maĉis pajlon, "sed ĉu mi subaŭdis vin diri iom pri 'ni,' kaj 'starto,' kaj 'ĉi posttagmezon'?"
"Nun, vi kara bona olda Raĉjo," diris Bufo petege, "ne komencu paroli en tiu rigida kaj snufa maniero, ĉar vi scias ke vi devas veni. Mi tute ne povas regi sen vi, do bonvolu konsideri tion decidita, kaj ne disputu... estas la nura afero kiun mi ne toleras. Vi certe ne intencas resti ĉe via teda mucida kara rivero vian tutan vivon, kaj nur vivi en truo en bordo, kaj boato? Mi volas montri al vi la mondon! Mi faros animalon el vi, mia knabo."
"Mi ne zorgas," diris la Rato obstine, "Mi ne venas, kaj jen tio estas. Kaj mi restos ĉe mia kara rivero, kaj vivos en truo, kaj boato, kiel mi ĉiam faris. Kaj kio estas pli, Talpo restos ĉe mi kaj faras kiel mi faras, ĉu ne, Talpo?"
"Kompreneble mi faras," diris la Talpo lojale. "Mi ĉiam restas ĉe vi, Rato, kaj kiam vi diras io estu... tio estu. Kio ajn, sonas kiel tio eblus esti... nu, iom amuza, vi sciu!" li aldonis sopire. kompatinda Talpo! La Vivo Aventura estis tiom nova afero al li, kaj tiom streĉa; kaj ĉi tiu freŝa aspekto de tio estus tiom tenta; kaj li enamiĝis je unua vido kun la kanario-kolorita ĉaro kaj ĉiuj ĝiaj malgrandaj ekipaĵojn.
La Rato vidis tion kio pasis en lia menso, kaj ŝanĉeliĝis. Li malamis malkontentigi popolon, kaj li estis amema de la Talpo, kaj farus preskaĝ ĉion por komplezi lin. Bufo rigardis ilin ambaĝ atente.
"Envenu kune kaj havu iom da lunĉo." li diris diplomate, "kaj ni parolos pri tio. Ni ne bezonas decidi ion haste. Kompreneble, mi ne vere zorgas. Mi nur volas doni plezuron al vi uloj. 'Vivu por aliaj!' Tio estas mia devizo en la vivo."
Dum la lunĉado... kiu estis bonega, kompreneble, kiel ĉio en Halo de Bufo ĉiam estis... la Bufo simple ne regis sin mem. Ignorante la Raton, li daŭrigis ludi sur la malsperta Talpo kiel sur harpo. Evidente parolfluega besto, kaj ĉiam majstrita de sia imago, li pentris la perspektivojn de la ekskurso kaj la ĝuoj de la libera vojflanko en tiaj brilaj ke la Talpo apenaŭ povis sidi en sia saĝo pro ekscito. Iel, estas rapide konsiderita konsentita de ĉiu tri el ili ke la ekskurso estis dicidita afero; kaj la Rato, kvankam ankoraŭ nekonvinkita en sia menso, permesis sian bon-naturon por transposi liajn personajn kontraŭargumentojn. Li ne povis toleri malkontentigi siajn du amikojn, kiuj jam estis profunde en skemoj kaj anticipoj, planante por ĉiu tago apartan okupon por pluraj semajnoj antaŭe.
Kiam ili estis preskaŭ pretaj, la nun triumfanta Bufo kondukis siajn kunulojn al la ĉevalkampo kaj metis ilin al kapti la maljunan grizan ĉevalon, kiu sen esti kunsitita, kaj je sia propra ekstrema ĝeno, estis indikita de Bufo por la plej polva tasko en ĉi tiu polva ekspedicio. Ĝi sincere preferis la ĉevalkampon, kaj bezonis multe da kaptado. Intertempe Bufo pakis la ŝrankojn ankoraŭ pli streĉaj kun necesaĵoj, kaj pendigis furaĝosakoj, retojn da cepoj, faskojn da fojno, kaj korbojn de la fundo de la ĉaro. Fine la ĉevalo estis kaptita kaj jungita, kaj ili ekis, ĉiuj parolantaj samtempe, ĉiu besto aŭ marŝadante ĉe la flanko de la ĉaro aŭ sidante sur la timono, laŭ la humoro kaptis lin. Estis ora posttagmezo. La odoro de la polvo kiun ili suprenpiedbatis estis riĉa kaj kontentiga; el densaj fruktogardenoj je unu aŭ alia flanko de la vojo, birdoj vokis kaj fajfis gaje al ili; bon-naturaj vojaĝantoj, pasante ilin, donis al ili "bonan tagon," aŭ haltis por diri afablajn aferojn pri ilia bela ĉaro; kaj kunikloj, sidantaj ĉe la antaŭpordoj en la heĝorandoj, levtenis siajn antaŭ-piedojn, kaj diris, "Ho mia! Ho mia! Ho mia!"
Malfrue en la vespero, laĉaj kaj feliĉaj kaj mejloj for de hejmo, ili venis sur malproksiman komunan kampon for de loĝejoj, liberigis la ĉevalon por gresi, kaj manĝis sian simplan verspermanĝon sidantaj sur la herbo ĉe la flanko de la ĉaro. Bufo parolis larĝe pri ĉio kion li faros en la venontaj tagoj, dum steloj kreskis pli plenaj kaj pli grandaj ĉie ĉirkaŭ ili, kaj flava luno, aperante tuj kaj silente de nenie difinita, venis por akompani ilin kaj aŭskulti al ilia parolado. Fine ili enlitiĝis sur siajn malgrandajn bretojn en la ĉaro; kaj Bufo, elpiedbatante siajn krurojn, dormeme diris, "Nu, bonan nokton, vi uloj! Ĉi tio estas la vera vivo por ĝentilhomo! Parolu pri via kara rivero!"
"Mi ne parolas pri mia rivero," respondis la pacienca Rato. "Vi scias ke mi ne faros, Bufo. Sed mi pensas pri ĝi," li aldonis korŝire, en pli malalta tono: "Mi pensas pri ĝi... la tutan tempon!"
La Talpo etendigis de sub sia kovrilo, palpis por la piedo de Rato en la malhelo, kaj donis al ĝi premon. "Li faros kion ajn vi volas, Raĉjo," li flustris. "Ĉu ni forkuros morgaŭ matenon, iom frue... tre frue... kaj reiros al nia kara olda truo en la rivero?"
"Ne, ne, ni persistas," reflustris la Rato. "Dankon terure, sed mi devas resti ĉe Bufo ĝis ĉi tiu ekskurso finiĝos. Ne estus sekure por li esti lasita sola. Ne daŭros tre longe. Liaj kapricoj neniam faros. Bonan nokton!"
La fino efektive estis pli proksima ol eĉ la Rato supozis.
Post iom da libera aero kaj ekscito la Bufo dormis tre profunde, kaj neniu kvanto da skuado povus veki lin el lia lito la postan matenon. Do la Talpo kaj Rato dediĉiĝis, silentaj kaj bravaj, kaj dum la Rato prizorgis la ĉevalon, kaj ekbruligis fajron, kaj purigis la antaŭnoktajn tasojn kaj telerojn, kaj preparis aferojn por matenmanĝo, la Talpo formarŝadis por la plej proksima vilaĝo, longa distanco for, por lakto kaj ovoj kaj diversaj necesaĵoj kiujn la Bufo, kompreneble, forgesis provizi. La peza laboro estis tute farita, kaj la du bestoj estis ripozantaj, ĝisfunde elĉerpitaj, je la tempo Bufo aperis sur la scenejon, freŝa kaj gaja, rimarkante kie plaĉa facila vivo estis, kiun ili ĉiuj nun kondukis, post la zorgoj kaj maltrankviloj kaj lacigoj de mastrumado hejme.
Ili havis plaĉan vagadon trans herbaj montetoj kaj laŭ mallarĝaj flank-vojetoj, kaj kampis, kiel antaŭe, sur komuna kampo, nur ĉi foje la du gastoj zorgis ke Bufo farus sian justan porcion de la laboro. Konsekvence, kiam venis la tempo por starti la postan matenon, Bufo neniel estis tiom ravita pri la simpleco de la primitiva vivo, kaj efektive provis repreni sian lokon sur sian breton, de kiu li estis haŭlita perforte. Ilia vojo troviĝis, kiel antaŭe, trans kamparo laŭ mallarĝaj vojetoj, kaj ne estis ĝis la posttagmezo ke ili alvenis sur la ĉefvojon, ilian unuan ĉefvojon; kaj tie katastrofo, rapida kaj neantaŭvidita, eksaltis al ili... katastrofo efektive grava al ilia ekspedicio, sed simple superverŝanta en sia efiko al la post-kariero de Bufo.
Ili estis promenantaj laŭlonge la ĉefvojo trankvile, la Talpo ĉe la kapo de la ĉevalo, parolanta al ĝi, ĉar la ĉevalo plendis ke li estis terure ellasita, kaj neniu tute konsideris pri li; la Bufo kaj la Akvorato promenis malantaŭ la ĉaro parolantaj kune... almenaŭ Bufo parolis, kaj Rato diris intertempe, "Jes, ekzakte; kaj kion vi diris al li?" ... kaj pensante la tutan tempon pri io tre malsama, kiam malproksime malantaŭ ili, ili aŭdis malfortan avertan zumon, kiel la zumado de distanca abelo. Ekrigardante malantaŭen, ili vidis malgrandan nubon de polvo, kun malhela centro de energio, antaŭeniranta al ili je nekredebla rapido, dum de el la polvo malforta "pup-pup!" plorkriis kiel maltrankvila besto en doloro. Apenaŭ rigardante ĝin, ili turniĝis por repreni sian konversacion, kiam en momento (kiel tio ŝajnis) la paca sceno ŝanĝiĝis, kaj kun elblovo de vento kaj kirlo de sono kiuj saltigis ilin por la plej proksima fosaĵo, ĝi estis ĉe ili! La "pup-pup" sonis kun senhonta kriego en iliaj oreloj, ili havis momenta ekvido de interno de ŝanĝbrila glaco kaj riĉa marokeno, kaj la belega aŭtomobilo, grandega, spir-kaptanta, pasia, kun ĝia piloto streĉa kaj ĉirkaŭpremanta sian stirilon, posedis tutan teron kaj aeron dum la frakcio de sekundo, ĵetis kovrantan nubon de polvo kiu blindigis kaj envolvis ilin absolute, kaj tiam ŝrumpis ĝis makuleton en la fora distanco, reŝanĝiĝis en zumantan abelon ankoraŭfoje.
La maljuna griza ĉevalo, revante, dum li peze paŝis plue, pri sia kvieta ĉevalkampo, en nova kruda situacio kiel ĉi tiu simple fordonis sin mem al siaj naturaj emocioj. Baŭmante, antaŭen ĵetante, malantaŭeniĝante firme, malgraŭ de ĉiuj la penoj de la Talpo ĉe lia kapo, kaj ĉiu la viva lingvo de la Talpo direktita de liaj pli bonaj sentoj, li veturigis la ĉaron malantaŭen al la profunda fosaĵa ĉe la flanko de la vojo. Ĝi ŝanĉeliĝis dum momento... tiam tie estis korŝira frakaso... kaj la kanario-kolora ĉaro, ilia fiero kaj ilia ĝojo, kuŝis sur sia flanko en la fosaĵo, iu neriparebla ruino.
La Rato dancis supren kaj malsupren sur la vojo, simple ekstazita kun pasio. "Vi friponoj!" li kriis, skuante ambaŭ pugnojn, "Vi kanajloj, vi vojrabistoj, vi... ci... vojpiratoj!... Mi havos la leĝon procesi vin! Mi raportos vin! Mi prenos vin tra ĉiuj la Kortumoj!" Lia hejmsopiro pli-malpli forglitis de li, kaj por la momento li estis la ŝipestro de la kanario-kolora ŝipo veturigita sur malprofundaĵon de la malprudenta fuŝado de rivalaj maristoj; kaj li provis rememori ĉiujn la fajnajn kaj akrajn aferojn kiujn li kutime diris al la mastroj de vaporŝalupoj kiam ilia lavo, kiam ili veturas tro proksime al la bordo, kutime inundas lian salontapiŝon hejme.
Bufo sidis rekte tere en la mezo de la polva vojo, siajn krurojn eletenditaj antaŭ si, kaj rigardis fikse en la direkto de la malaperanta aŭtomobilo. Li spiris mallonge, lia vizaĝo surhavis serenan, kontentigan esprimon, kaj dum intervaloj li malforte murmuris "Pup-pup!"
La Talpo estis okupita klopodi trankviligi la ĉevalon, en kiu li sukcesis farante post tempo. Tiam li iris por rigardi al la ĉaro, sur ĝia flanko en ka fosaĵo. Estis efektive trista spektaklo. Paneloj kaj fenestroj frakasitaj, aksoj senespere fleksitaj, unu rado for, sardin-ladskatoloj dispelitaj tra la tuta mondo, kaj la birdo en la bird-kaĝo plorsingultanta korŝire kaj vokanta por esti ellasita.
La Rato venis por helpi lin, sed iliaj unuiĝintaj klopodoj ne estis sufiĉaj por rektigi la ĉaron. "He! Bufo!" ili kriis. "Venu kaj helpu manon, ĉu ne!"
La Bufo neniam respondis vorton, aŭ moviĝis de sia sidejo sur la vojo; do ili iris por rigardi kio estis al li. Ili trovis lin en iu speco de tranco, feliĉa rideto sur la vizaĝo, liaj okuloj akoraŭ fiksitaj al la polva sulko de ilia detruanto. Dum intervaloj li estis ankoraŭ aŭdita murmuri "pup-pup!"
La Rato skuis lin ĉela ŝultro. "Ĉu vi venas por helpi nin, Bufo?" li demandis severe.
"Glora, ekscita vido!" murmuris Bufo, neniam oferante por moviĝi." "La poezio de moviĝo! ĝi tie hodiaŭ... en la venonta semajno morgaŭ! Vilaĝojn transsaltitaj, urboj kaj urbegoj trasaltitaj... ĉiam horizonto de iu alia! Ho feliĉego! Ho pup-pup! Ho mia! Ho mia!"
"Ho ĉesu esti azeno, Bufo!" kriis la Talpo senesperante.
"Kaj pripensu ke mi neniam sciis!" daŭrigis la Bufo en reva monotono. "Ĉiuj tiuj malŝparitaj jaroj kiuj troviĝas malantaŭ mi, mi neniam sciis, neniam eĉ revis! Sed nun... sed nun kiam mi scias, nun kiam mi plene konsciiĝas! Ho kia flora vojstreko kuŝas etendite antaŭ mi, de nun! Kiaj polvo-nuboj eksaltos malantaŭ mi kiam mi rapidas sur mia malprudenta vojo! Kiajn ĉarojn mi ĵetos senatente en la fosaĵon en la sulko de mia grandioza impeto! Aĉaj malgrandaj ĉaroj... ordinaraj ĉaroj... kanario-koloraj ĉaroj!"
"Kion ni faru kun li?" demandis la Talpo al la Akvorato.
"Tute nenio," respondis la Rato firme. "Ĉar estas vere nenio por fari. Vi vidu, mi konas lin de longe. Li nun estas freneza. Li havas novan manion, kaj ĝi ĉiam kaptas lin tiel, en ĝia unua fazo. Li daŭrigos kiel tio por tagoj nun, kiel besto promenanta en feliĉa revo, sufiĉe senutila por ĉiuj praktikaj celoj. Ne gravas li. Ni iru kaj vidu kio tie estas por fari pri la ĉaro.
Zorga inspekto montris al ili ke, eĉ se ili sukcesis rektigi ĝin ili mem, la ĉaro ne plu moviĝos. La aksoj estis en senespera stato, kaj la mankanta rado estis frakasita en pecojn.
La Rato nodis la kondukrimenojn de la ĉevalo trans sian dorson kaj prenis ĝin ĉe la kapo, portante la bird-kaĝo kaj ĝia histeria okupanto en la alia mano. "Venu!" li diris severe al la Talpo. "estas kvin aŭ ses mejlojn al la plej proksima urbo, kaj ni ja devas promeni tion. Ju pli rapide ni komencigis des pli bone."
"Sed kio pri Bufo?" demandis la Talpo maltrankvile, kiam ili kune ekis. "Ni ne povas lasi lin ĉi tie, sidante sola en la mezo de la vojo, en la distrita stato en kiu li estas! Ne estas sekure. Supozu ke alia Afero pasu?"
"Ho, ĝenu Bufon," diris la Rato sovaĝe; "Mi finis kun li!"
Ili ne antaŭeniris tre multe sur sia vojo, tamen, kiam tie estis frapetado de piedoj malantaŭ ili, la Bufo atingis ilin kaj puŝis piedon enen la kubuton de ĉiu el ili; ankoraŭ spirante mallonge kaj rigardante en vakanton.
"Nun, jen vidu, Bufo!" diris ka Rato akre: "tiom rapide kiom ni alvenos en la urbon, vi devas rekte iri al la policejo, kaj vidi ĉu ili scias ion pri tiu aŭtomobilo kaj al kiu ĝi apartenas, kaj deponi plendon kontraŭ ĝi. Kaj tiam vi devos iri al forĝisto aŭ veturilfaristo kaj aranĝi por la ĉaro esti venigita kaj riparita kaj enrodigita. Ĝi bezonos tempon, sed ne estas tute senespera frakaso. Intertempe, la Talpo kaj mi iros al gastejo kaj trovos komfortajn ĉambrojn kie mi povas resti ĝis la ĉaro estos preta, kaj ĝis viaj nervoj resaniĝos de sia ŝoko."
"policejo! Plendo!" murmuris Bufo reve. "Mi plendi pri tiu bela, tiu ĉiela vizio kiu degnis min! Riparu la ĉaron! Mi finis kun ĉaroj por ĉiam. Mi neniam denove volas vidi la ĉaron, aŭ aŭdi pri ĝi. Ho, Raĉjo! Vi ne povas pensi kiom danka mi estas al vi por konsenti por veni en ĉi tiu ekskurso! Mi ne irus sen vi, kaj tiam mi eble neniam vidus tiun... tiun cignon, tiun sunradion, tiun fulmofajron! Mi eble neniamaŭdus tiun ekzaltan sonon, aŭ flaris tiun ensorĉan odoron! Mi ŝuldas ĉi tion al vi, mia plej kara el amikoj!"
La Rato turniĝis de li en malespero. "Vi vidas kio estas?" li diris al la Talpo, alparolante lin trans la kapo de la Bufo: "Li estas tute senespera. Mi cedas... kiam ni alvenos en la urbo mi iros al la fervoja stacidomo, kaj kun bonŝanco ni eble trovos trajnon tie, kiu reportos nin al River Bordo ĉi vesperon. Kaj se vi iam kaptos min iri por plezuri kun ĉi tiu provoka besto denove!"... li snufegis, kaj dum la resto de tiu teda marŝado direktis siajn rimarkojn eksklusive al Talpo.
Atingante la urbon ili tuj iris al la stacidomo kaj deponis Bufon en la dua-klaso-atendejo, donante al portisto dupencon por observi lin rigore. Ili tiam lasis la ĉevalon en gasteja stalo, kaj donis tiom da instrukcioj kiom ili povis pri la ĉaro kaj ĝia enhavo. Fine, malrapida trajno estis alvenigante ilin je stacio ne tre for de Halo de Bufo, ili eskortis la sorĉkaptitan, dormirantan Bufon al lia pordo, metis lin internen, kaj instrukciis lian mastrumistinon por nutri lin, senvestigi lin, kaj meti lin en liton. Tiam ili eligis sian boaton de la boat-domo, julis malsupren la riveron hejmen, kaj je tre malfrua horo eksidis por vespermanĝi en sia propra komforta riverflanka salono, je la granda ĝojo kaj kontento de Rato.
La sekvan vesperon la Talpo, kiu ellitiĝis malfrue kaj prenis la aferojn tre facile la tutan tagon, estis sidanta sur la bordo fiŝkaptante, kiam la Rato, kiu estis serĉanta siajn amikojn kaj klaĉanta, venis laŭpasumante por trovi lin. "Ĉu aŭdis la novaĵon?" li diris. "Estas nenio alia priparolata, tute laŭlonge la riverbordo. Bufo iris al la Urbo per frua trajno ĉi matenon. Kaj li mendis grandan kaj tre multekostan aŭtomobilon."