LA VENTO EN LA SALIKOJ

Ĉapitro III: La Sovaĝa Arbaro


La Talpo longe deziris konatiĝi kun la Melo. Li ŝajnis, laŭ ĉiuj raportoj, esti tiom grava eminentulo kaj, kvankam malofte videbla, sentigi sian nevideblan influon ĉe ĉiu ĉirkaŭ la loko. Sed kiam ajn la Talpo menciis sian deziron al la Akvorato li ĉiam trovis sin mem prokrastita. "Estas tute en rodo," la Rato diras. "Melo aperos iun aŭ alian tagon... kaj tiam mi prezentos vin. La plej bona el uloj! Sed vi devas ne nur akcepti lin kiel vi trovas lin, sed kiam vi trovas lin."
"Ĉu vi ne povus inviti lin ĉi tien... tagmanĝo aŭ io?" diris la Talpo.
"Li ne venus," respondis la Rato simple. "Melo malamas Socion, kaj invitojn, kaj tagmanĝon, kaj ĉiujn tiajn aferojn."
"Nu, do, supozante ke ni iru kaj vizitu lin?" sugestis la Talpo.
"Ho, mi estas certa ke li tute ne ŝatus tion," diris la Rato, iomete alarmita. "Li estas tiom tre timema, li certe estus ofendita. Mi eĉ neniam kuraĝis viziti lin en sia propra domo mi mem, kvankam mi konas lin tiom bone. Cetere, ni ne povas. Pri tio ne estas parolo, ĉar li vivas en la ekzakta mezo de la Sovaĝa Arbaro."
"Nu, supozante ke li faras," diris la Talpo. "Vi rakontis al mi ke la Sovaĝa Arbaro estis en ordo, vi sciu."
"Ho, mi scias, mi scias, do tiel estas," respondis la Rato elturniĝeme. "Sed mi pensas ke ni ne iros tien tuj nun. Ne tuj jam. Estas longa vojo, kaj li ne estus hejme en ĉi tiu periodo de la jaro ĉiukaze, kaj li laŭpasumos iun tagon, se vi volas atendi kviete."
La Talpo devis kontentiĝi pri ĉi tio. Sed la Melo neniam laĝpasumis, kaj ĉiu tago alportis siajn amuzaĵojn, kaj ne estis ĝis la somero jam longe estis finita kaj malvarmo kaj frosto kaj kotaj vojoj tenis ilin multe endome, kaj la ŝvelita rivero preterrapidegis ekster iliaj fenestroj kun rapideco kiu mokis pri boatado de iu ajn speco aŭ maniero, ke li trovis siajn pensojn okupitaj denove kun multe da persisto pri la sola griza Melo, kiu vivis sian propran vivon ĉe si mem, en sia truo en la mezo de la Sovaĝa Arbaro.
En la vintra tempo la Rato dormis multe enlitiĝante frue kaj ellitiĝante malfrue. Dum sia mallonga tago li foje skribaĉis poezion aŭ faris aliajn malgrandajn hejmajn taskojn pri la domo; kaj, kompreneble, tie estis ĉiam bestoj enrirantaj por babilo, kaj konsekvence tie estis multe da rakontado kaj komparado de notoj pri la pasinta somero kaj ĉiuj ĝiaj faroj.
Kia riĉa ĉapitro ĝi estis, kiam oni venis por rerigardi ĉi ĉion! Kun ilustraĵoj tiom nombraj kaj tiom tre brile koloritaj! La spektaklo de la riverbordo marŝis konstante antaŭen, malvolviĝante sin mem en sceno-bildoj kiuj sekvis unu la alian en majesta procesio. Purpura salikario alvenis frue, skuante luksajn implikitajn buklojn laŭlonge la rando de la spegulo de kie ĝia propra vizaĝo reridis al ĝi. Epilobio, delikata kaj sopira, kiel roza sunsubira nubo ne estis malrapida por sekvi. Simfito, la purpura mano-en-mano kun la blanka, rampis antaŭen por preni sian lokon en la linio; kaj fine iun matenon la modesta kaj prokrastanta eglanterio delikate paŝis sur la scenejon, kaj oni sciis, kvazaŭ kord-muziko anoncis ĝin en majestaj akordoj kiuj vagis en gavoton, ke junio fine estis ĉi tie. Unu membro de la kompanio estis ankoraŭ atendita; la ŝafista knabo por la nimfoj por amindumi, la kavaliro al kiu kla damoj atendas ĉe la fenestro, la princo kiu estis kisonta la dormantan someron ree al vivo kaj amo. Sed kiam herbejreĝino, gajmiena kaj odora en sukcena brustovesto, moviĝis gracie en en sian lokon en la grupo, tiam la teatraĵo estis preta por komenciĝi.
Kaj kia teatraĵo tio estis! Dormemaj bestoj, komforte en siaj truoj dum vento kaj pluvo batadis al iliaj pordoj, revokis ankoraŭ fervorajn matenojn, horon antaŭ sunleviĝo, kiam la blanka nebulo, ankoraŭ nedisiĝinta, alkroĉiĝanta proksime laŭlonge la surfaco de la akvo; tiam la ŝoko de la frua plonĝo, la peliĝo laŭlonge la bordo, kaj la radia transformiĝo de tero, aero, kaj akvo, kiam tuj la suno denove estis kun ili, kaj grizo estis oro kaj koloro naskiĝis kaj eksaltis de la tero ankoraŭfoje. Ili rememoris la malviglan sieston de varmega mez-tago, profunde en verda subarbaĵo, la suno trapenetris en etaj oraj radioj kaj punktoj; la boatado kaj banado de la posttagmezo, la vagado laŭlonge polvaj vojetoj kaj tra flavaj maizkampoj; kaj fine la longa, malvarmeta vespero, kiam tiom multaj fadenoj estis amasigitaj, tiom multaj amikecoj fermitaj, kaj tiom multaj aventuroj planitaj por la morgaŭo. Tie estis abundo por priparoli dum tiuj mallongaj vintro-tagoj kiam la bestoj trovis sin mem ĉirkaŭ la fajro, tamen, la Talpo havis grandan parton de libera tempo disponebla, kaj do iu posttagmezo, kiam la Rato en sia brak-saĝo antaŭ la flamegoj estis alterne duondormanta kaj provanta pri rimoj kiuj laŭmezurus, li formis la firman decidon eliri solo kaj esplori la Sovaĝan Arbaron, kaj eble komenci konatiĝon kun s-ro melo.
Estis malvarma kvieta posttagmezo kun malmola ŝtala ĉielo supre, kiam li kaŝiris el la varma salono en la liberan aeron. La kamparao kuŝis kruda kaj komplete senfolia ĉirkaŭ li, kaj li pensis ke li neniam vidis tiom for kaj tiom intime en la internon de aferoj kiom en tiu vintra tago kiam Naturo estis profunde en ĝia jara dormo kaj ŝajnis esti forĵetanta la vestaĵojn. Densejoj, valetoj, ŝtonminejoj kaj ĉiuj kaŝitaj lokoj, kiuj estis misteriaj minejoj por esploro en foliriĉa somero, nun malkovrigis sin mem kaj siajn sekretojn korŝire, kaj ŝajnis demandi al li por preteratenti ilian malnoblan malriĉecon portempe, ĝis ili povis tumulti en riĉa maskerado kiel antaŭe, kaj trompi kaj logi lin per la malnovaj trompoj. Estis kompatinde en iu maniero, kaj tamen gaje... eĉ viglige. Li estis ĝoja ke li ŝatis la kamparon neornamita, malmola, kaj senigita de ĝia ornamaĵoj. Li profundigis ĝis la nudaj ostoj de ĝi; kaj ili estis belaj kaj fortaj kaj simplaj. Li ne volis la varman trifolion kaj la ludadon de semantaj herboj; la ŝirmoj de kratago, la onda drapaĵo de fago kaj ulmo ŝajnis plejbone for; kaj kun granda gajo kaj spirito li plupuŝis al la Savaĝa Arbaro, kiu kuŝis antaŭ li malalta kaj minaca, kiel nigra rifo en iu kvieta suda maro.
Tie estis nenio por alarmi lin je unua eniro. Branĉetoj kraketas sub liaj piedoj, ŝtipoj stumbligis lin, fungoj sur stumpoj similis karikaturojn, kaj timigis lin dum momento per sia simileco al io konata kaj fora; sed tio estis ĉio amuzo, kaj ekscito. Tio kondukis lin plue, kaj li penetris al kie la lumo estis malpli, kaj arboj kaŭris pli kaj pli proksimaj, kaj truoj faris malbelajn buŝojn al li je unu aŭ alia flanko.
Ĉio estis tre silenta nun. La krespusko progresis al li firme, rapide, amasiĝante malantaŭe kaj antaŭe; kaj la lumo ŝajnis forflui kiel inundo-akvo.
Tiam la vizaĝoj komenciĝis.
Estis trans sia ŝultro, kaj neklare, ke li unue pensis ke li vidis vizaĝon: malgranda malica kojno-forma vizaĝo, elrigardanta al li de truo. Kiam li turniĝis kaj alfrontis ĝin, la afero malaperis.
Li plirapidigis sian paŝon, rakontante al si mem gaje ne komenci imagi aferojn, aŭ simple ne estus fino de tio. Li pasis alian truon, kaj alian; kaj tiam... jes!... ne!... jes! Certe malgranda mallarĝa vizaĝo, kun malmolaj okuloj, ekbrulis dum momento de truo, kaj estis for. Li hezitis... fortikigis sin mem kun peno kaj plupaŝis. Tiam tuj, kaj kvazaŭ estis tiel la tutan tempon, ĉiu truo, malproksima kaj proksima, kaj tie estis centoj da ili, ŝajnis posedi sian vizaĝon, venanta kaj iranta rapide, ĉiuj fiksantaj sur li ekrigardojn de malico kaj malamo: ĉiuj malmol-okulaj kaj malbonaj kaj akraj.
Se li nur povis foriri de la truoj en la bordoj, li pensis, ne plu estus vizaĝoj. Li turniĝis de la vojeto kaj plonĝis en la netretitajn lokojn de la arbaro.
Tiam la fajfado komenciĝis.
Tre malforta kaj akra tio estis, kaj malproksime malantaŭ li, kiam li unue aŭdis tion; sed iel tio rapidigis lin plue. Tiam, ankoraŭ tre malforta kaj akra, tio sonis malproksime antaŭ li, kaj hezitigis lin kaj dezirigis lin reiri. Kiam li haltis en nedecidemo ĝi eksplodis je unu aŭ alia flanko, kaj ŝajnis esti kaptita kaj transdonita tra la tuta longo de la arbaro ĝis ĝia plej malproksima limo. Ili estis ekaj kaj viglaj kaj pretaj, kompreneble, kiuj ajn ili estis! Kaj li... li estis sola, kaj senarma, kaj for de iu ajn helpo; kaj la nokto estis proksimiĝanta.
Tiam la frapetado komenciĝis.
Li pensis ke komence estis nur falantaj folioj, tiom malofte kaj delikate estis la sono de ĝi. Tiam kiam ĝi kreskis ĝi alprenis regulan ritmon, kaj li konis tion por nenio alia ol la pat-pat-pato de malgrandaj piedoj, ankoraŭ tre longe for. Ĉu ĝi estis antaŭ aŭ malantaŭ? Ŝajnis unue esti la unua tiam la alia, tiam ambaŭ. Ĝi kreskis kaj ĝi multobliĝis, ĝis de ĉiu kvartalo kiam li aŭskultis maltrankvile, klinante tien kaj ree, ĝi ŝajnis esti proksimanta al li. Kiam li staris ankoraŭ por aŭskulti, kuniklo venis kuregi al li tra la arboj. Li atendis, atendante ĝin por malakceligi paŝon, aŭ por flankeniri de li en alian direkton. Anstataŭe, la besto preskaŭ koliziis lin kiam ĝi preterrapidis, ĝia vizaĝo fiksa kaj malmola, ĝiaj okuloj fiksrigardantaj. "Foriru de ĉi tie, vi stultulo, foriru!" la Talpo aŭis lin murmuri kiam li turniĝis ĉirkaŭ ŝtumpo kaj malaperis malsupren amikan tunelon.
La frapetado pliiĝis ĝis ĝi sonis kiel tuja hajlo sur la sek-folia tapiŝo etendita ĉirkaŭ li. La tuta arbaro ŝajnis kuranta nun, kureganta, ĉasanta, pelanta, proksimiĝanta ion aŭ... iun? panike, li komencis kuri ankaŭ, sencele, li ne sciis kien. Li kuris kontraŭ aferojn, li falis trans aferojn kaj en aferojn, li impetis sub aferojn kaj flankeniris ĉirkaŭ aferojn. Fine li prenis rifuĝon en la profunda malhela truo de maljuna fago-arbo, kiu ofertis ŝirmon, kaŝaĵon... eĉ eble sekurecon, sed kiu povus diri? Kiel ajn, li estis tro laca por forkuri plie, kaj povis nur alpremiĝi en la sekajn foliojn kiuj amasiĝis en la truon kaj esperi ke li estis sekura por la tempo. Kaj kiam li kuŝis tie anhelante kaj tremante, kaj aŭskultis al la fajfado kaj la frapetado ekstere, li finfine sciis, en ĝia tuta pleno, tiun minacan aferon kiun aliaj malgrandaj loĝantaj en kampo kaj heĝorando renkontis tie, kaj konis kiel sian plejmalhelan momenton... tiu afero por kiu la Rato vane provis ŝirmi lin... la Teruro de la Sovaĝa Arbaro!
Intertempe la Rato, varme kaj komforte, duondormis ĉe sia fajrejo. Lia papero de duon-finitaj poemoj glitis de sia genuo, lia kapo falis malantaŭen, lia buŝo malfermita, kaj li vagis ĉe la verdaj bordoj de rev-riveroj. Tiam karbo glitis, la fajro kraketis kaj suprensendis ŝprucon da flamo, kaj li vekiĝis kun eksalto. Rememorante en kio li estis engaĝita, li etendis malsupren al la planko por siaj poemoj, obsorbiĝis en ili dum minuto, kaj tiam rigardis cirkaŭe por la Talpo por demandi al li ĉu li konis bonan rimon por io aŭ alia.
Sed la Talpo ne estis tie.
Li aŭskultis dum mallonga tempo. La domo ŝajnis tre kvieta.
Tiam li vokis "Talĉjo!" pluraj fojoj, kaj, ne ricevante respondon, ekstaris kaj eliris en la halon.
La ĉapo de Talpo mankis de ĝia kutima kejlo. Liaj galoŝoj, kiuj ĉiam kuŝis ĉe la ombrel-ujo, ankaŭ estis for.
La Rato forlasis la domon kaj atente ekzamenis la kotan surfacon de la grundo ekstere, esperante trovi la spurojn de Talpo. Tie ili estis, sufiĉe certe. La galoŝoj estis novaj, aĉetitaj ĝuste por la vintro, kaj la pustuloj sur la plandumo estis freŝaj kaj akraj. Li povis vidi la enpremojn de ili en la koto, laŭirantaj rekte kaj celkonscie, kondukantaj tuj al la Sovaĝa Arbaro.
La Rato aspektis treserioze, kaj staris en profunda penso dum minuto aŭ du. tiam li reeniris la domon, ligis zonon ĉirkaŭ lian talion, ŝovis paron de pistoloj en ĝin, levprenis solidan bastonegon kiu staris en angulo de la halo, kaj ekiris por la Sovaĝa Arbaro je vigle rapideco.
Jam estis proksimiĝante al krepusko kiam li atingis la unuan franĝon de arboj kaj plonĝis sen hezito en la arbaron, serĉante maltrankvile je unu aŭ alia flanko por iu ajn signo de lia amiko. Ie kaj tie malicaj malgrandaj vizaĝoj ekaperis el truoj, sed malaperis tuj je vido de la brava besto, liaj pistoloj, kaj la granda malbela bastonego en lia teno; kaj la fajfado kaj frapetado, kiujn li aŭdis sufiĉe klare je sia unua eniro, malaperis kaj ĉesis, kaj ĉio estis tre silenta. Li faris sian vojon brave tra la longo de la arbaro, ĝis ĝia plej fora rando; tiam, forlasante ĉiujn vojetojn, li metis sin mem por trairi ĝin, penige laborante trans la tuta grundo, kaj la tutan tempon elvokante gaje, "Talĉjo, Talĉjo, Talĉjo! Kie vi estas? Estas mi... estas olda Rato!"
Li pacience serĉis tra la arbaro dum unu horo aŭ pli, kiam fine je sia ĝojo li aŭdis malgrandan respondan krion. gvidante sin mem per la sono, li faris sian vojon tra la amaŝiĝanta malhelo al la bazo de maljuna fago-arbo, kun truo en ĝi, kaj de el la truo venis malforta voĉo, dirante "Raĉjo! Ĉu vere estas vi?"
La Rato rampis en la truon, kaj tie li trovis la Talpon, elĉerpita, kaj ankoraŭ tremanta. "Ho, Rato!" li kriis, "mi estis tiom timigita, vi ne povas imagi!"
"Ho, mi tute komprenas," diris la Rato kvietgante. "Vi vere ne devus foriri kaj fari tion, Talpo. Mi faris mian eblon por teni vin de ĝi. Ni river-borduloj, ni apenaŭ iam venas ĉi tien solaj. Se ni devas veni ni venas duope, almenaŭ; tiam ni kutime estas en ordo. Cetere, tie estas cent aferoj kiujn oni devas scii, pri kiuj ni komprenas ĉion kaj vi ne, ankoraŭ ne. Mi celas pasvortojn, kaj signojn, kaj dirojn kiuj havas povon kaj efikon, kaj plantojn kiujn vi portas en vian poŝon, kaj poemojn kiujn vi ripetas, kaj elturniĝojn kaj artifikojn kiujn oni praktikas; ĉio sufiĉe simpla kiam oni konas ilin, sed ili devas esti konataj se oni estas malgranda, aŭ oni trovas sin en embaraso. Kompreneble se oni estus Melo aŭ Lutro, tio estus tute alia afero."
"Certe la brava s-ro Bufo ne zorgis veni ĉi tien sola, ĉu?" informiĝis la Talpo.
"Olda Bufo?" diris la Rato, kore ridetante. "Li ne volus montri sian vizaĝon ĉi tie sole, ne por tuta ĉapelpleno de oraj gineoj, Bufo ne volus."
La Talpo estis multe gajita pro la sono de la senzorga rido de la Rato, same kiel pro la vido de lia bastono kaj liaj brilantaj pistoloj, kaj li ĉesis tremi kaj komencis senti pli kuraĝa kaj pli sin mem denove.
"Nu do," diris la Rato nune, "ni vere devas repreni kuraĝon kaj fari starton por hejmo dum restas ankoraŭ iom da lumo. Ne decas pasigi la nokton ĉi tie, vi komprenas. Tro malvarme, unue.
"Kara Raĉjo," diris la povra Talpo, "Mi terure bedaŭras, sed mi estas simple lacega kaj tio estas solida fakto. Vi devas lasi min ripozi ĉi tie iom pli longe, kaj rehavi mian forton, se mi iam atingos hejmon."
"Ho, en ordo," diris la bon-natura Rato, "Ripozu senhezite. Estas preskaŭ tute malhelege nun, kiel ajn; kaj tie estu iom da luno poste."
Do la Talpo iĝis komforta en la sekajn foliojn kaj eletendis sin mem, kaj tuj endormiĝis, kvankam en interrompita kaj maltrankvila maniero, dum la Rato kovris sin mem, ankaŭ, kiom eble li povis, por varmo, kaj pacience kuŝis atendante, kun pistolo en sia piedo.
Kiam fine la Talpo vekiĝis, multe refreŝita kaj en sia kutima spirito, la Rato diris, "Nu do! Mi nur prenis rigardon ekstere kaj vidos ĉu ĉio estas kvieta, kaj tiam ni vere devas foriri."
Li iris al la enirejo de ilia retirejo kaj eksterenigis sian kapon. Tiam la Talpo aŭdis lin kviete diri al si mem, "Nu! Nu! Jen... estas... io!"
"Kio okazis, Raĉjo?" demandis la Talpo.
"Neĝo okazis," respondis la Rato koncize; "aŭ pli bone, neĝo okazas. Neĝegas."
La Talpo venis kaj kaŭris apud lin, kaj, ekrigardante, vidis la arbaron, kiu estis tiom terura al li en tute ŝanĝita aspekto. Truoj, kavoj, flakoj, insidoj, kaj aliaj nigraj minacoj al la vagantoj estis rapide malaprantaj, kaj brilanta tapiŝo de elfujo ekaperis ĉie, kiu espektis tro delikata por esti surtretita per krudaj piedoj. Fajna pulvoro plenigis la aeron kaj karesis la vangon kun vibreto en sia tuŝo kaj la nigraj trunkoj de la arboj aperiĝis en lumo kiu ŝajnis veni de malsupre.
"Nu, nu, nenio estas farebla pri tio," diris la Rato post meditado. "Ni devas fari starton, kaj preni la riskon, mi supozas. La plej malbona estas, mi ne ekzakte scias kie ni estas. Kaj nun ĉi tiu neĝo aspektigis ĉion tiom tre malsama."
Efektive estis. La Talpo ne scius ke estis la sama arbaro. Tamen, ili ekiris kuraĝ, kaj elektis la linion kiu ŝajnis plej promesa, tenanta unu la alian kaj pretendante kun nekonkerebla gajco ke ili rekonis malnovan amikon en ĉiu freŝa arbo kiu minace kaj silente salutis ilin, aŭ vidis malfermojn, breĉojn, aŭ vojetojn kun konata turniĝo en ili, en la monotono de blanka spaco kaj nirga arbo-trunkoj kiuj rifuzis varii.
Horon aŭ du poste... ili perdis ĉiun konscion pri tempo... ili ekiris, senkuraĝigitaj, lacaj, kaj senespere sur maro, kaj eksidis sur falinta arbo-trunko por rehavi sian spiron kaj konsideri tion kio estis farenda. Ili estis dolorigitaj pro laco kaj kontuzitaj pro transkapiĝoj; ili falis plurajn fojojn en diversajn truojn kaj tramalsekiĝis; la neĝo tiel profundiĝis ke ili apenaŭ povis treni siajn malgrandajn krurojn tra ĝi, kaj la arboj estis pli densaj kaj pli similaj unu la alian ol iam. Ŝajnis esti ne fino al ĉi tiu arbaro, kaj ne komenco, kaj ne diferenco en ĝi, kaj, plej malbone, ne eliro.
"Ni ne povas sidi ĉi tie tre longe," diris la Rato. "Ni devas fari alian puŝon por ĝi, kaj fari ion aŭ alian. La malvarmo estas tro terura por io ajn, kaj la neĝo baldaŭ estos tro profunda por ni por travadi," li strabis ĉirkaŭ si kaj konsideriĝis. "Jen vidu," li daŭrigis, "ĉi tio estas kio venas al mi en la kapon. Estas iu speco de valeto tie malsupre antaŭ ni, kie la grundo ŝajnis tute montete kaj ĝibe kaj terĝibe. Ni faras nian vojon malsupren en ĝin, kaj provos trovi iu speco de ŝirmo, kaverno aŭ truo kun seka planko al ĝi, ekster la neĝo kaj la vento, kaj tie ni havos bonan ripozon antaŭ ol ni provos denove, ĉar ni ambaŭ el ni estas tute lacegaj. Cetere, la neĝo eble foriĝos, aŭ io eble aperos."
Do denove ili surpiediĝis, kaj baraktis malsupren en la valeton, kie ili priserĉis por kaverno aŭ iu angulo kiu estis seka kaj protektita de la fervora vento kaj la kirlanta neĝo. Ili estis esplorantaj unu el la terĝibaj partoj pri kiuj la Rato parolis, kiam subite la Talpo stumblis kaj falis antaŭen sur sian vizaĝon kun krieto.
"Ho, mia kruro!" li kriis. "Ho, mia povra tibio!" kaj li sidis rekte en la neĝo kaj flegis sian kruron en ambaŭ siaj antaŭpiedoj.
"Povra kara Talpo!" diris la Rato bonkore. "Vi ŝajnis ne havi multe da bonŝanco hodiaŭ, ĉu? Ni rigardu al la kruro. Jes," li daŭrigis, surgenuante por rigardi, "vi tranĉis vian tibion, tute certe. Atendu ĝis mi atingas mian naztukon, kaj mi kunligas ĝin por vi."
"Mi devis esti stumblita de kaŝita branĉo aŭ stumpo," diris la Talpo malgaje. "Ho mia! Ho mia!"
"Estas tre pura tranĉo," diris la Rato, ekzamenante ĝin denove atente. "Tio neniam estis farita de branĉo aŭ stumpo. Aspektas kvazaŭ ĝi estis farita de akra rando de io en metalo. Strange!" Li meditis iom, kaj ekzamenis la ĝibojn kaj deklivojn kiuj ĉirkaŭis ilin.
"Nu, ne gravas kio fari tion," diris la Talpo, forgesante sian gramatikon en sia doloro. "Doloras ĝuste la sama, kio ajn fari tion."
Sed la Rato, post zorge kunliginte la kruron per sia naztuko, forlasis lin kaj estis okupite skrapante en la neĝo. Li gratis kaj ŝovelis kaj esploris, ĉiuj kvar kruroj laborantaj okupite, dum la Talpo atendas malpacience, rimarkante de tempo al tempo, "Ho, venu, Rato!"
Subite la Rato kriis "Hura!" kaj tiam "hura-u-ra-u-ra-u-ra!" kaj komencis fari malfortan ĵigon en la neĝo.
"Kion vi trovis, Raĉjo? demandis la Talpo, ankoraŭ flegante sian kruron.
"Venu kaj vidu!" diris la ravita Rato, dum li pluĵigis.
La Talpo lamis al la loko kaj havis bonan rigardon.
"Nu," li diris fine, malrapide, "mi vidas ĝin tute bone. Vidis la saman specon de afero antaŭe, multajn fojojn. Konata objekto, mi nomas ĝin. Skraptapiŝo. Nu, kio pri ĝi? Kial danci ĵigojn ĉirkaŭ skraptapiŝo?
"Sed ĉu vi ne vidas kion ĝi signifas, vi... vi malbril-sprita besto?" kriis la Rato malpacience.
"Kompreneble mi vidas kion ĝi signifas," respondis la Talpo. "Ĝi simple signifas ke iu tre senatenta kaj forgesema persono lasis sian skraptapiŝon kuŝanta en la mezo de la Sovaĝa Arbaro, ĝuste tie kie ĝi certe stumbligas ĉiun. Tre senpripensa de li, mi nomas tion. Kiam mi alvenos hejme mi iros kaj plendos pri tio al... al iu aŭ alia, vidu ĉu mi ne faru!"
"Ho kara! Ho kara!" kriis la Rato, en malespero pro lia obtuzo. "Jen, ĉesu disputi kaj venu kaj skrapu!" Kaj li denove komencis labori kaj flugigis la neĝon en ĉiujn direktojn ĉirkaŭ li.
Post iom da plia laborego liaj penoj estis rekompencitaj, kaj tre fadenmontra skraptapiŝo kuŝis malkovrita al vido.
"Jen, kion mi diris al vi?" ekkriis la Rato en granda triumfo.
"Absolute nenion kio ajn," respondis la Talpo, kun perfekta verameco. "Nu do," li daŭrigis, "vi ŝajnis trovi alian pecon de hejma rubaĵo, eluzita kaj forĵetita, kaj mi supozas ke vi estas perfekte feliĉa. Pli bone daŭrigu kaj dancu vian ĵigon ĉirkaŭ tio se vi devas, kaj finiĝu, kaj tiam eble ni povas iri kaj ne malŝpari pli da tempo pri rubaĵ-amasoj. Ĉu ni povas manĝi skraptapiŝon? Aŭ dormi sub skraptapiŝo? Aŭ sidi sur skraptapiŝo kaj sledi hejmen trans la neĝo sur ĝi, vi koleriga ronĝulo?"
"Ĉu... vi... celas... diri," kriis la ekscitita Rato, "ke ĉi tiu skraptapiŝo ne rakontas ion al vi?"
"Vere, Rato," diris la Talpo tute etanime, "mi pensas ke ni havis sufiĉe de ĉi tiu malsaĝaĵo. Kiu iam aŭdis pri skraptapiŝo rakontante ion ajn al iu ajn? Ili simple ne faras tion. Ili tute ne estas de tia speco. Skraptapiŝoj konas sian lokon."
"Nu vidu jene, vi... vi obstina besto," respondis la Rato, tre kolera," ĉi tio devas ĉesi. Ne alian vorton, sed skrapu... skrapu kaj gratu kaj fosu kaj serĉu ĉirkaŭe, speciale je la flankoj de la terĝiboj, se vi volas dormi seke kaj varme ĉi nokte, ĉar estas nia lasta ŝanco!"
La Rato atakis neĝ-benkon apud ilin kun ardo, esplorante per sia bastonego ĉie kaj tiam fosante kun furiozo; kaj la Talpo skrapis okupite ankaŭ, pli por komplezi la Raton ol iu alia kialo, ĉar lia opinio estis ke lia amiko iĝis frivola.
Proksimume dek-minuta peniga laboro, kaj la pinto de la bastonego de la Rato trafis ion kio sonis kava. Li laboris ĝis li povis trameti piedon kaj palpi; tiam vokis la Talpon por veni kaj helpi lin. Penige la du bestoj laboris ĝis fine la rezulto de iliaj laboroj troviĝis plene en la vido de la surprizita kaj ĝis nun nekredema Talpo.
En la flanko de kio ŝajnis esti neĝ-benko staris solid-aspekta malgranda pordo, farbita malhele verda. Fera sonoril-tirilo pendis ĉe la flanko, kaj sub ĝi, sur malgranda latuna plato, nete gravurita en kvadrataj majusklaj literoj, ili povis legi kun helpo de lunlumo:
S-RO MELO.
La Talpo falis malantaŭen sur la neĝon pro nura surprizo kaj ravo. "Rato!" li kriis en penteco, "Vi estas miro! vera miro, tio estas kio vi estas. Mi vidas ĉi ĉion nun! Vi finrezonis tion, paŝo post paŝo, en tiu saĝo kapo de vi, de la ekzakta momento kiam mi falis kaj tranĉis mian tibion, kaj vi rigardis al la tranĉo, kaj tuj via majesta menso diris al si mem, 'skraptaoiŝo!' kaj tiam vi dediĉis vin kaj trovis la ekzaktan skraptapiŝon kiu faris tion! Ĉu vi haltis tie? Ne. Kelkaj homoj estus tute kontentaj; sed ne vi. Via intelekto daŭrigis funkcii. 'Lasu min trovi ĝuste nur skraptapiŝon,' diris vi al vi mem, 'kaj mia teorio estas pruvita!' Kaj kompreneble vi trovis vian skraptapiŝon. Vi estas tiom inteligenta, mi kredas ke vi povas trovi ion ajn vi volas. 'nun,' diras vi, 'tiu pordo ekzistas, tiom klara kvazaŭ mi vidas ĝin. Nenio alia restas farenda ol trovi ĝin!' Nu, mi legis pri tia speco de afero en libroj, sed mi neniam renkontis tion en la vera vivo. Vi devas iri tien, kie vi estas ĝuste aprezita. Se mi nur havis vian kapon, Raĉjo..."
"Sed vi ne havas," interrompis la Rato iom malafable, "mi supozas ke vi iros sidi en la neĝon la tutan nokton kaj paroli? Ekstaru tuj kaj alkrociĝu al tiu sonoril-tirilo vi vidas tie, kaj sonorigu forte, tiom forte kiom vi povas, dum mi martelas!"
Dum la Rato atakis la pordon kun sia bastono, la Talpo eksaltis al la sonoril-tirilo, tenegis ĝin kaj svingis tie, ambaŭ piedoj tute de la grundo, kaj de sufiĉe longa distanco for ili povis malforte aŭdi profund-tonan sonorilon respondi.