LA VENTO EN LA SALIKOJ

Ĉapitro IV: S-ro Melo


Ili pacience atendis dum kio ŝajnis tre longan tempon, stamfante en la neĝo por teni siajn piedojn varmaj. Fine ili aŭdis la sonon de sin malrapide trenantaj paŝojn proksimiĝantaj la pordon de la interno. Ŝajnis, kiel la Talpo rimarkis al la Rato, kiel iu irante en pantofloj kiuj estis tro grandaj por li kaj fadenmontraj; kio estis inteligenta de Talpo, ĉar tio estis ekzakte kio tio estis.
Estis la sono de rigilo forŝovita, kaj la pordo malfermiĝis kelkajn colojn, sufiĉe por montri longan muzelon kaj paron da dormemaj palpebrumantaj okuloj.
"Nu, la tuj venonta fojo ĉi tio okazos," diris malafabla kaj suspektema voĉo, "mi estos treege kolera. Kiu estas je ĉi tiu tempo, ĝenanta homojn dum tia nokto? parolu!"
"Ho, Melo," kriis la Rato, "enlasu nin, bonvolu. Estas mi, Rato, kaj mia amiko Talpo, kaj ni perdis nian vojon en la neĝo."
"Kio, Raĉjo, mia kara etulo!" ekkriis la Melo, en tute alia voĉo. "Envenu, ambaŭ de vi, tuj. Kiel, vi devas esti pereintaj. Nu mi neniam! Perdiĝinta en la neĝo! Kaj en la Sovaĝa Arbaro ankaŭ, kaj je ĉi tiu tempo de la nokto! Sed vi envenu."
La du bestoj transkapiĝis unu trans la alia en sia avido por eniri, kaj aŭis la pordon fermiĝi malantaŭ ili kun granda ĝojo kaj trankviliĝo.
La Melo, kiu surhavis longan tualetan robon, kaj kies pantofloj efekitve estis tre fadenmontraj, portis platan kandelingon en sia piedo kaj verŝajne estis survoje al sia lito kiam iliaj alvokoj sonis. Li rigardis afable malsupren al ili kaj frapetis ambaŭ iliajn kapojn. "Ĉi tio ne estas tia nokto por malgrandaj bestoj por esti ekstere," li diris patre. "Mi timas ke vi denove estis al kelkaj el viaj petolaĵoj denove, Raĉjo. Sed laŭvenu; venu en la kuirejon. Estas unuaranga fajro tie, kaj vespermanĝo kaj ĉio."
Li treniĝis antaŭe de ili, portante la lumon, kaj ili sekvis lin, kubutpuŝante unu la alian en iu atendanta maniero, laŭ longa, malluma, kaj, por diri la veron, definitive ŝima trairejo, en iun specon de centrala kalo, el kiuj ili povis malklare vidi aliajn longajn tunel-similajn trairejojn branĉantaj, trairejojn misteraj kaj sen evidenta fino. Sed estis pordoj en la halo ankaŭ... solidaj kverkaj komfort-aspektaj pordoj. Unu el ĉi tiuj la Melo svingis malfermita, kaj tuj ili trovis sin mem en la tuta brilo kaj varmo de granda fajr-lumita kuirejo.
La planko estis oft-uzita ruĝa briko, kaj sur la larĝa fajrejo brulis fajron de ŝtipoj, inter du ĉarmaj kamentub-anguloj formetitaj en la muro, bone ekster ĉiu suspekto de trablovo. Paro de alt-dorsaj kanapoj, frontante unu la alian je iu flanko de la fajro, donis plian sid-akomodiĝon por la societema inklinulo. En la mezo de la ĉambro staris longan tablon el simplaj tabuloj metitaj sur stablojn, kun benkoj laŭ ĉiu flanko. Je unu fino de ĝi, kie brak-seĝo staris malantaŭen ŝovita, estis etenditaj la restaĵoj de la simpla sed abunda verspermanĝo de la Melo. Vicoj de senmakulaj teleroj okulsignis de la bretoj de la telermeblo je la malproksima fino de la ĉambro, kaj de la ĉevrono superkape pendis ŝinkaj aŭ sekigitaj herboj, retoj de cepoj kaj korboj de ovoj. Ŝajnas loko kie herooj povus taŭge festi post venko, kie lacaj rikoltantoj povus sur liniiĝi en dudekoj laŭlonge la tablo kaj teni ilian Rikoltan Hejmon kun gajeco kaj kanto, aŭ kie du aŭ tri amikoj de simplaj gustoj povus sidi ĉirkaŭ laŭ ili ŝatis kaj manĝi kaj fumi kaj paroli en komforta kaj kontenteco. La ruĝa brika planko ridetis supren al la fuma plafono; la kverkaj kanapoj, brilantaj pro longa uzo, interŝanĝis gajajn ekrigardojn unu kun la alia; teleroj sur la telermeblo ridetis al potoj sur la bretoj kaj la gaja fajrlumo flagretis kaj ludis super ĉio sen distingo.
La afabla Melo puŝis ilin malsupren sur kanapon por rosti ilin mem ĉe la fajro, kaj petis ilin forigi iliajn malsekajn jakojn kaj botojn. Tiam li alportis por ili tualetajn robojn kaj pantoflojn, kaj li mem banis la tibion de Talpo kun varma akvo kaj flegis la tranĉon per pretpansaĵo ĝis la tuta afero estis ĝuste tiel bona kiel nova, se ne pli bone. En la ĉirkaŭprenanta lumo kaj varmo, varma kaj seka fine, kun lacaj kruroj suprentenitaj antaŭe de ili, kaj sugestia tinto de teleroj esti aranĝitaj sur la tablo malantaŭe, ŝajnis al la ŝtorm-pelitaj bestoj, nun en sekura ankrejo, ke la malvarma kaj senvoja Sovaĝa Arbaro ĵus lasita ekstere estis mejloj for, kaj ĉio kion ili suferis en ĝi duon-forgesita revo.
Kiam fine ili estis ĝisfunde rostitaj, la Melo alvokis ilin al la tablo kie li estis okupita meti manĝon. Ili sentis sufiĉe malsataj antaŭe, sed kiam ili fine efektive vidis la vespermanĝon kiu estis etendita por ili, vere ŝajnis nur demando pri kion ili unue atakus ĉar ĉio estis tiom alloga, kaj ĉu la aliaj aferoj kompleze atendus al ili ĝis ili havis tempon por doni al ili atenton. Konversacio estis neebla dum longa t'empo, estis tiu bedaŭrinda speco de konversacio kiu rezultas de parolado kun via buŝo plena. Al la Melo tute ne gravis tia afero, nek li prenis iun afendon pri kubutoj sur la tablo, aŭ ĉiuj parolantaj samtempe. Ĉar li ne vivis en Socion li mem, li ne havis ideon ke tiaj aferoj apartenis al la aferoj kiuj ne vere gravis. (Ni scias kompreneble ke li eraris, kaj prenis tro mallarĝe rigardon; ĉar ili gravas tre multe, kvankam daŭrus por klarigi kial.) Li sidis en sia brak-seĝo ĉe la kapo de la tablo, kaj kapjesis serioze de tempo al tempo kiam la bestoj rakontis sian rakonton; kaj li ne ŝajnis surprizita aŭ ŝokita pri io ajn, kaj li neniam diris "Mi jam diris al vi," aŭ "Ĝuste kion mi ĉiam diris," aŭ rimarkis ke ili devus fari jene, aŭ ne devus fari ion alian. La Talpo komencis senti tre amike al li.
Kiam verspermanĝo fine estis vere finita, kaj ĉiu besto sentis ke sia haŭto nun estis tiom straĉa kiom estis dece sekura, kaj ke je ĉi tiu tempo li ne zorgis iom ajn pri iu aŭ io, ili amasiĝis ĉirkaŭ la ardantaj cindroj de la granda ligna fajro, kaj pensis kiom gaja estis esti maldormantaj tiom malfrue, kaj tiom sendependa, kaj tiom plena; kaj post ili babilis dum iom da tempo pri aferoj ĝenerale, la Melo diris bonkore, " Nu do! rakontu al mi la novaĵon pri via parto de la mondo. Kiel fartas kara Bufo?"
"Ho, de malbone al pli malbone," diris la Rato serioze, dum la Talpo, instalita sur kanapo kaj sin varmiganta en la fajrolumo, siaj kalkanoj pli altaj ol sia kapo, provis aspekti konvene funebre. "Alia frakaso nur pasinta semajno, kaj grava. Vi vidu, li volas insisti pri veturi li mem, kaj li estas senespere nekapabla. Se li nur dungus decan, stabilan, bon-instruitan beston, pagus lin bonan salajron, kaj lasus ĉion al li, li akordiĝus bone. Sed ne; li estas konvinkita ke li estas ĉiel-naskita veturisto, kaj neniu povas instrui al li ion ajn; kaj tute la resto sekvas."
"Kiom multe li havis?" informiĝis la Melo melankolie.
"Frakasoj, aŭ maŝinoj?" demandis la Rato. "Ho, nu, post ĉio, estas la sama afero... kun Bufo. Ĉi tiu estas la sepa. koncerne la aliaj... vi konas la kaleŝ-domon de li? Nu, ĝi estas plenstakita... laŭlitere plenstakita ĝis la tegmento... per fragmentoj de aŭtomobiloj, neniu el ili pli granda ol via ĉapelo! Tio klarigas la aliajn ses... tiugrade ili povas esti klarigitaj.
"Li estis en malsanulejo tri fojoj," aldonis la Talpo; "kaj koncerne la monpunoj kiujn li devis pagi, estas simple terure por pripensi."
"Jes, kaj tio estas parto de la ĝeno," daŭrigis la Rato. "Bufo estas riĉa, ni ĉiuj scias; sed li ne estas milionulo. Kaj li estas senespere malbona veturisto, kaj tute senkonsidera pri leĝo kaj ordono. Mortigita aŭ ruinigita... devas esti unu el ambaŭ aferoj, frue aŭ malfrue. Melo! ni estas liaj amikoj... ĉu ni ne devus fari ion?"
La Melo iris tra iom da peniga pensado. "Nu vidu jene!" li fine diris, iom severe; "kompreneble vi scias ke ni ne povas fari ion nun?"
Liaj du amikoj konsentis, tute komprenante lian punkton. Neniu besto, konformante al la reguloj de best-etiketo, estas iam atendante fari ion penplena, aŭ heroa, aŭ eĉ modere aktiva dum la for-sezono de vintro. Ĉiuj estas dormemaj... kelkaj efektive dormaj. Ĉiuj estas veterligitaj, pli aŭ malpli; kaj ĉiuj estas ripozantaj de malfacilaj tagoj kaj noktoj, dum kiuj ĉiu muskolo en ili estis severe testitaj, kaj ĉiu energio tenita je plena streĉo.
"Tre bone do!" daŭrigis la Melo. "Sed, kiam jam la jaro vere turniĝis, kaj la noktoj estas pli mallongaj, kaj duone tra ili oni vekiĝas kajsentas movetiĝanta kaj deziranta esti ekfaranta je sunleviĝo, se ne antaŭ... vi scias!"
Ambaŭ bestoj kapjesis serioze. Ili sciis!
"Nu, tiam," daŭrigis la Melo; "ni... tio estas, vi kaj mi kaj nia amiko Talpo ĉi tie... ni serioze okupiĝos pri Talpo. Ni ne toleras iun ajn sensencaĵojn. Ni rekondukos lin al rezono, per forto se necesu. Ni igos lin esti prudenta Bufo. Ni... vi estas endorma, Rato!"
"Ne mi!" diris la Rato, vekiĝanta kun spamo." "Li estis endorma du aŭ tri fojojn ekde vespermanĝo," diris la Talpo, ridanta. Li sentis sin mem tute maldorma kaj eĉ viveca, kvankam li ne sciis kial. La kialo estis, kompreneble, ke li estante nature subtera besto de nasko kaj estiĝo, la situo de la domo de Melo ekzakte konvenis al li kaj igis lin senti hejme; dum la Rato, kiu dormis ĉiu nokto en dormĉambro kies fenestroj malfermiĝis sur venta rivero, kompreneble sentis la etoson kvieta kaj prema.
"Nu, estas tempo ke ni ĉiuj estu enlitaj," diris la Melo, ekstarante kaj alportante platajn kandelingojn. "Laŭvenu, vi du, kaj mi montros al vi viajn dormejojn. Kaj prenu vian tempon morgaŭ matene... matenmanĝo je iu ajn horo kiun vi ŝatas!"
Li kondukis la du bestojn al longa ĉambro kiu ŝajnis duone dormĉambro kaj duone subtegmento. La vintra provizo de la Melo, kiu efektive estis videble ĉie, okupis duone la ĉambron... stako da pomoj, rapoj, kaj terpomoj, korboj plenaj je nuksoj, kaj bokaloj da mielo; sed la du malgrandaj blankaj litoj sur la cetero de la planko aspektis molaj kaj invitaj, kaj la linaĵo sur ili, kvankam kruda, estis puraj kaj odoris bele pri lavendo; kaj la Talpo kaj la Akvorato, deskuante siajn vestojn en iu tridek sekundoj, transkapiĝis inter la littukojn en granda ĝojo kaj kontenteco.
Konforme al la afablaj ordonoj de Melo, la du lacaj bestoj malsuprenvenis por matenmanĝo tre malfrue la postan matenon, kaj trovis helan fajron brulanta en la kuirejo, kaj du junajn erinacojn sidantaj sur benko ĉe la tablo, manĝantaj avengrian kaĉon el lignaj bovloj La erinacoj lasis fali siajn kulerojn, ekstaris kaj klinis siajn kapojn respekteme kiam la du eniris.
"Nu, eksidu,eksidu," diris la Rato afable, "kaj daŭrigu kun via kaĉo. De kie vi junuloj venis? Perdis vian vojon en la neĝo, mi supozas?"
"Jes, bonvole, sinjoro," diris la pli aĝa el la du erinacoj respekteme. "Mi kaj malgranda Billy ĉi tie, mi klopodis trovi nian vojon al la lernejo... patrino dezirus nin iri, eĉ estis la vetero tiel... kaj komprenble ni perdis nin mem, sinjoro, kaj Billy li ektimiĝis kaj komencis plori, estante juna kaj malkuraĝa. Kaj fine ni hazarde venis al la malantaŭa pordo de s-ro Melo, kaj iĝis tiom aŭdaca kiom por frapi, sinjoro, ĉar s-ro Melo estas bon-kora ĝentilhomo, kiel ĉiu scias..."
"Mi komprenas," diris la Rato, tranĉante por si mem kelkajn tranĉaĵojn de flanko de lardo, dum la Talpo lasis fali kelkajn ovojn en kaserolon. "Kaj kia estas la vetero ekstere? Vi ne bezonas 'sinjorumi' min tiom multe," li aldonis.
"Ho, terure malbona, sinjoro, terure profunda la neĝo estas," diris la erinaco. "ne eliranto por eminentuloj kiel vi ĝentilhomoj hodiaŭ."
"Kie estas s-ro Melo?" informiĝis la Talpo, dum li varmigis la kaf-poton antaŭ la fajro.
"La mastro iris en sian kabineton, sinjoro," respondis la erinaco, "kaj li diris kiel li estos aparte okupita ĉi tiu mateno, kaj en neniu kazo li estos ĝenita."
Ĉi tiu klarigo, kompreneble, estis plene komprenita de ĉiu ĉeestante. La fakto estas, kiel jam menciita, kiam oni vivas vivon de intensa aktiveco dum ses monatoj en la jaro, kaj de komparebla aŭ efektiva dormemo dum la aliaj ses, dum la lasta periodo oni ne povas esti daŭre pledanta dormecon kiam estas popolo apude aŭ aferoj farendaj. La preteksto iĝos monotona. La bestoj bone sciis ke Melo, manĝinte nutran matenmanĝon, retiriĝis al sia kabineto kaj sidigis sin mem en brak-seĝon kun siaj kruroj supren sur alia kaj ruĝa kotona naztuko super lia vizaĝo, kaj estis 'okupita'en la kutima maniero je ĉi tiu tempo de la jaro.
La antaŭ-porda sonorilo tintegis laŭte, kaj la Rato, kiu estis tre grasa kun buterita rostpano, sendis Billy, la pli malgranda erinaco, por vidi kiu povus esti. Estis sono de multe da stamfado en la halo, kaj tuj Billy revenis antaŭe de Lutro, kiu ĵetis sin mem sur la Raton kun ĉirkaŭpreno kaj kriego de amema saluto.
"Iru for!" balbutis la Rato, kun sia buŝo plena.
"Pensis ke mi trovus vin ĉi tie en ordo," diris la Lutro gaje. "Oni ĉiuj estis en granda stato de alarmo laŭlonge Riverbordo kiam mi alvenis ĉi matene. Rato neniam estis hejme tutan nokkton... nek ankaŭ Talpo... io terura devis esti okazinta, oni diris; kaj la neĝo kovris ĉiujn viajn spurojn, kompeneble. Sed mi sciis ke kiam homoj estis en embaraso ili plejofte iris al Melo, aŭ alie Melo eksciis pri tio iel, do mi tuj venis ĉi tien, tra la Sovaĝa Arbaro kaj la Neĝo! Mia! estis bele, venanta tra la neĝo kiam la ruĝa suno estis leviĝanta kaj montriĝanta kontraŭ la nigraj arbo-trunkoj! Dum oni daŭrigas laŭlonge en la silento, de tempo al tempo amaso da neĝo glitis de la branĉoj subite kun flops! iganta vin salti kaj kuri por ŝirmejo. Neĝ-kasteloj kaj neĝ-kavernoj eksaltis de nenie en la nokton... kaj neĝ-pontoj, terasoj, remparoj... mi povus resti kaj ludi kun ili dum horoj? Jen kaj jen grandaj branĉoj estis forŝiritaj pro la nura pezo de la neĝo, kaj ruĝgorĝuloj sidis kaj saltetis sur ili en sia vigla malmodesta maniero, ĝuste kvazaŭ ili faris tion sin mem. Tumulta ŝnuro de sovaĝaj anseroj pasis superkape, alte sur la griza ĉielo, kaj kelkaj frugilegoj kirliĝis super la arboj, inspektis, kaj forflugilbatis hejmen kun naŭza esprimo; sed mi renkontis neniun prudentan estaĵon por aldemandi la novaĵon. Proksimume duon-voje transe mi renkontis kuniklon sidanta sur stumpo, puriganta sian stulton vizaĝon per siaj piedoj. Li estis multe timigita besto kiam mi alrampis malantaŭ li kaj metis pezan antaŭpiedon sur lian ŝultron. Mi devis manfrapi lian kapon unu aŭ du foje por havi iun sencon el ĝi entute. Fine mi sukcesis ekstrakti de li ke Talpo estis vidita en la Sovaĝa Arbaro pasintan nokton de unu el ili. Estis la parolo de la ternestoj, li diris, kiel Talpo, la aparta amiko de S-ro Rato, estis en embaraso; kiel li perdis sian vojon, kaj 'Ili' estis ek kaj el ĉasantaj, kaj ests persekutantaj lin jen kaj jen. 'Do kial iu el vi ne faris ion?' mi demandis. 'Vi eble ne estas benita kun cerboj, sed estas centoj kaj centoj de vi, grandaj, kuraĝaj uloj, tiom grasaj kiom butero, kaj viaj tuneloj kondukantaj en ĉiujn direktojn, kaj vi povus kapti lin kaj igi lin sekura kaj komforta, aŭ provus, en ĉiu kazo.' 'Kio, ni?' li nur diris: 'fari ion? ni kunikloj? Do mi manfrapis lin denove kaj forlasis lin. Estis nenio alia farenda. Kiel ajn, mi lernis ion; kaj se mi havis la bonŝancon renkonti iu el 'Ili' mi lernus ion pli... aŭ ili lernus."
"Ĉu vi tute ne estis... hm... nervoza?" demandis la Talpo, iom de hieraŭa teruro revenis al li je la mencio de la Sovaĝa Arbaro.
"Nervoza?" La Lutro montris brilantan kompleton da fortaj blankaj dentoj kiam li ridis. "Mi donus al ili nervojn se iu el ili ekprovus ion kun vi. Jen, Talpo, fritu por mi kelkajn tranĉojn da ŝinko, kiel la bona kara ulo vi estas. Mi estas terure malsata, kaj mi havas iun kvanton por diri al Raĉjo ĉi tie. Ne vidis lin dum longa tempo."
Do la bon-natura Talpo, tranĉinte kelkajn tranĉojn da ŝinko, igis la erinacojn al friti tion kaj reiris al sia propra matenmanĝo, dum la Lutro kaj la Rato, siaj kapoj kunaj, avide parolis river-fakon, kiu estis longa fako kaj parolo kiu estis senfina, pludaŭriganta kiel la murmuranta rivero mem.
Telero de fritita ŝinko ĝuste estis malplenigita kaj resendita por pli, kiam la Melo envenis, oscedante kaj frotante siajn okulojn, kaj salutis ilin ĉiujn en sia trankvila, simpla maniero, kun afablaj informoj por ĉiu."
"Proksimiĝus al lunĉa tempo," li rimarkis al la Lutro. "Pli bone haltu kaj havu ĝin kun ni. Vi devas esti malsata, ĉi tiu malvarma mateno."
"Volonte!" respondis la Lutro, okulsignante al la Talpo. "La aspekto de ĉi tiuj avidaj junaj erinacoj ŝtopantaj sin mem kun fritita ŝinko farigis min tute malsatega."
La erinacoj, kiuj ĵus komencis senti malsataj denove post sia kaĉo kaj post labori tiom multe je sia fritado, rigardis timeme supren al S-ro Melo, sed estis tro timidaj por diri ion ajn.
"Jen, vi du junuloj estu for hejmen al via patrino," diris la Melo afable. "Mi sendos iun kun vi por montri al vi la vojon. Vi ne deziras iun vespermanĝon hodiaŭ, mi estas certa."
Li donis al ili po sespencon kaj frapeton sur la kapo, kaj ili iris for kun multe da respektplena svingado de kaskedoj kaj tuŝado de antaŭtufoj.
Nune ili ĉiuj eksidis por lunĉo kune. La Talpo trovis sin mem lokita apud S-ro Melo, kaj, kiam la alia du ankoraŭ estis profunda en river-klaĉo de kio nenio povis distri ilin, li kaptis la okazon por rakonti al Melo kiom komforta kaj hejmeca ĉi ĉio sentis al li. "Iam bone subtere," li diris, "oni scias ekzakte kie oni estas. Nenio povas okazi al oni, kaj nenio povas tuŝi onin. Oni entute estas sia propra mastro, kaj oni ne devas konsulti iun aŭ zorgi pri tio kion oni diras. Aferoj daŭras tute la sama superkape, kaj oni lasas ilin, kaj ne ĝenis pri ili. kiam oni volas supren, oni iru, kaj jen la aferoj estas, atendantaj al vi.
La Melo simple radiis sur lin. "Tio estas ekzakte kion mi diras," li respondis. "Estas ne sekuro, aŭ paco kaj trankvilo, ekcepte subtere. Kaj tiam, se oniaj ideoj iĝas pli grandaj kaj oni volas ekspansii... nu, foso kaj skrapo, kaj jen oni estas! Se oni sentas ke sia domo estas iom tro granda, oni plenŝtopas truon aŭ du, kaj jen oni estas denove! Ne konstruistoj, ne komercistoj, ne rimarkoj transdonitaj al oni de uloj rigardantoj trans onian muron, kaj, super ĉio, ne vetero. Rigardu al Rato, nun. Kelkajn futojn da inunda akvo, kaj li devas translokiĝi en luitajn loĝejojn; malkomforta, malkonvene situita, kaj terure multekosta. Prenu Bufon. Mi diras nenion kontraŭ Halo de Bufo; tute la plej bona domo en ĉi tiuj regionoj, kiel domo. Sed supozante fajron ekiĝas... kie estas Bufo? Supozante tegoloj forbloviĝas, aŭ muroj sinkas aŭ fendiĝas, aŭ fenestroj rompiĝas... kie estas Bufo?
Supozante la ĉambroj estas trablovaj... mi malamas trablovon mi mem... kie estas Bufo? Ne, ek kaj el la pordoj estas sufiĉe bone por vagi ĉirkaŭe kaj havi sian vivon ene; sed subtere por alreveni finfine... tio estas mia ideo de Hejmo!"
Talpo konsentis kore; kaj la Melo konsekvence iĝis tre amika kun li.
"Kiam lunĉo pasos," li diris. "Mi prenos vin ĉien ĉirkaŭ ĉi tiun malgrandan lokon de mi. Mi povas vidi ke vi aprezos tion. Vi komprenas kio hejma arkitekturo devus esti, vi faras."
Post tagmanĝo, laŭe, kiam la aliaj du hejmiĝis en la kamentuban angulon kaj komencigis viglan disputon pri la temo de angiloj, la Melo lumigis lanternon kaj pelis la Talpon sekvi lin. Transirante la helon, ili pasis laŭlonge unu el la ĉefaj tuneloj, kaj la ŝanceliĝanta lumo de la lanterno donis ekvidojn al unu aŭ la alia flanko de ĉambroj ambaŭ grandaj kaj malgrandaj, kelkaj nuraj ŝrankoj, aliaj preskaŭ tiom longaj kaj imponaj kiom la manĝejo de Bufo. Mallarĝa trairo je rektaj anguloj kondukis ilin en alian koridoron, kaj ĉi tie la sama afero estis ripetita. La Talpo estis konsternita pro la formato, la amplekso, la sekvoj de ĉi ĉio; pro la longo de la malklaraj trairoj, la solidaj volboj de la plenŝtopitaj provizejoj, la masonado ĉie, la kolonoj, la arkaĴoj, la pavimoj. "Kiel en la mondo, Melo," li fine diris, "vi iam trovis tempon kaj forton por fari ĉi ĉion? Estas mirige!"
"Estus efektive mirige," diris la Melo simple, "se mi farus ĝin. Sed kiel fakto mi faris nenion de ĝi... nur elpurigis la trairojn kaj ĉambrojn, tiome kiom mi bezonis ilin. Estas multe pli de ĝi, ĉio ĉirkaŭe. Mi vidas ke vi ne komprenas, kaj mi devas klarigi ĝin al vi. Nu, antaŭ longa tempo, sur la loko kie nun la Sovaga Arbaro ondumas, antaŭ ol ĝi plantis sin mem kaj kreskis al ĝis kio ĝi nun estas, tie estis urbo... urbo de homoj, vi sciu. Ĉi tie, kie ni staras, ili vivis, kaj iris, kaj parolis, kaj dormis, kaj daŭrigis siajn negocojn. Ĉi tie ili enstaligis siajn ĉevalojn kaj festis, de ĉi tie ili elrajdis por batali aŭ elveturis por komerci. Ili estis potencaj homoj, kaj riĉaj, kaj grandaj konstruantoj. Ili konstruis por daŭri, ĉar ili pensis ke ilia urbo daŭrus ĉiam.
"Sed kio iĝis de ili ĉiuj?" demandis la Talpo.
"Kiu povas diri?" diris la Melo. "Homoj venas... ili restas dum iom da tempo, ili prosperas, ili konstruas... kaj ili iras. Estas ilia maniero. Estis meloj ĉi tie, mi estis rakontita, longe antaŭ tiu sama urbo estiĝis. Kaj nun estas meloj ĉi tie denove. Ni estas eltena aro, kaj ni povas transloĝiĝi dum iom da tempo, sed ni atendas, ni estas paciencaj, kaj ree ni venas. Kaj tiel tio ĉiam estos."
"Nu, kaj kiam fine ili foriris, tiuj homoj?" diris la Talpo.
"Kiam ili foriris," daŭrigis la Melo, "la fortaj ventoj kaj persistaj pluvoj prenis la aferon en mano, pacience, senĉese, jaron post jaro. Eble ni meloj ankaŭ, en nia malgranda maniero, helpis iomete... kiu scias? Estis ĉio malsupren, malsupren, malsupren, laŭgrade... ruiniĝo kaj egaligo kaj malapero. Tiam estis ĉio surpen, supren, supren, laŭgrade, kiel semoj kreskas ĝis arbidoj, kaj arbidoj ĝis arbegoj, kaj rubuso kaj filiko alrampis por helpi. Foli-tero leviĝis kaj malaperigis, riveroj en siaj vintraj leviĝoj alportis sablon kaj grundon por ŝtopi kaj por kovri, kaj en la daŭro de la tempo nia domo estis preta por ni denove, kaj ni enloĝiĝis. Supre de ni, sur la surfaco, la sama afero okazis. Bestoj alvenis, ŝatis la aspekton de la loko, okupis siajn loĝejojn, hejmiĝis, disvastiĝis, kaj prosperis. Ili ne zorgis si mem pri la pasinteco... ili neniam faras; ili estas tro okupitaj. La loko estis iomete ĝiba kaj teramase, komreneble, kaj plena je truoj; sed tio estis ja avantaĝo. Kaj ili ne zorgis pri la estonteco, ankaŭ... la estonteco kiam eble la homoj enloĝiĝis denove... dum iom da tempo... kiel tre eble povus esti. La Sovaĝa Arbaro estas relative bone enloĝata je nun; kun ĉiu la kutima aro, bona, malbona, kaj indiferenta... mi ne nomas nomojn. Bezonas ĉiajn specojn por fari mondon. Sed mi imagas ke vi scias ion pri ili vi mem je la nuna tempo.
"Mi scias efektive," diris la Talpo, kun eta tremo.
"Nu, nu," diris la Melo, frapetante lin sur la ŝultron, "estis via unua sperto kun ili, vi vidas. Ili ne vere estas tiom malbonaj; kaj ni devas ĉiuj vivi kaj lasi vivi. Sed mi rondpasigos la vorton morgaŭ, kaj mi pensas ke vi ne havos plian ĝenon. Iu ajn amiko de mi iras kie li ŝatas en ĉi tiu lando, aŭ mi scios la kialon kial!"
Kiam ili revenis en la kuirejon denove, ili trovis la Raton irante tien kaj ree, tre malkviete. La subtera etoso premis lin kaj havigis al li nervatakon, kaj li vere ŝajnis timi ke la rivero forkurus se li ne estus tie por prizorgi ĝin. Do li surhavis sian palton, kaj metis siajn pistolojn en sian zonon denove. "Venu kune, Talpo," li diris maltrankvile, tiom rapide kiom li kaptis vidon de ili. "Ni devas foriri dum estas taglumo. Ne volas pasi alian nokton en la Sovaĝ Arbaro denove."
"Estos en ordo, mia fajna ulo." diris la Lutro. "Mi venos kune kun vi, kaj mi konas ĉiun vojon blinde; kaj se tie estas kapo kiu bezonas por esti pugnofrapita, vi povas konfide fidi al mi por pugnofrapi ĝin."
"Vi vere ne devas malkvietiĝi, Raĉjo," aldonis la Melo serene. "Miaj trairoj etendiĝas pli fore ol vi pensas, kaj mi havas eskapejojn ĝis la rando de la arbaro en pluraj direktoj kvankam mi ne ŝatas por ĉ por scii pri ili. kiam vi vere devas iri, vi foriros laŭ unu el miaj mallongigoj. Dumtempe, igu vin komforte kaj sidiĝu denove."
La Rato estis tamen ankoraŭ deziranta por esti for kaj zorgi por sia rivero, do la Melo reprenis sian lanternon denove, gvidis la vojon laŭ humida kaj senaera tunelo kiu volviĝis kaj malleviĝis, parte volbita, parte hakita tra solida roko, dum laciga distanco kiu ŝajnis esti mejloj. Fine taglumo komencis montri sin mem konfuze tra implikita krekaĵo superpendanta la buŝon de la trairo; kaj la Melo, dezirante al ili hastan adiaŭon, puŝis ilin rapide tra la malfermo, igis ĉion aspekti tiom nature kiom eble denove, kun grimpaĵoj, branĉetaĵoj, kaj mortaj folioj, kaj retiriĝis.
Ili trovis sin mem starante ĝe la tuja rando de la Sovaĝa Arbaro. Rokoj kaj rubusoj kaj arb-radikoj malantaŭ ili, konfuzite amasigitaj kaj implikitaj; antaŭe, granda spaco de trankvilaj kampoj, orlita per linioj de heĝoj nigraj sur la neĝo, kaj, for antaŭe, rebrilo de la konata kara rivero, dum la vintra suno pendis ruĝa kaj malalte sur la horizonto. La Lutro, konante ĉiujn vojetojn, prenis gvidon de la grupo, kaj ili sekvis rektan linion por fora murŝtupo. Paŭzante tie momenton kaj rerigardante, ili vidis la tutan amason de la Sovaĝa Arbaro, densa, minaca, kompakta, firme lokita en vastaj blankaj ĉirkaŭaĵoj; samtempe ili turniĝis kaj rapide direktis sin al hejmo, al fajrlumo kaj la konataj aferoj sur kiuj ĝi ludis, al la voĉo, sonante gaje ekster ilia fenestro, al la rivero kiun ili konis kaj fidis en ĉiuj ĝiaj humoroj, kiuj neniam timigis ilin kun iuj ajn miroj.
Kiam li hastis laŭe, avide anticipante la momenton kiam li estus hejme denove inter la aferoj kiujn li konis kaj ŝatis, la Talpo klare vidis ke li estis besto de kulturita kampo kaj heĝorando, ligite al la plugita sulko, la frekventita paŝstejo, la aleo de vesperaj restadoj, la kultivita ĝarden-parcelo. Por aliaj la krudecoj, la obstina persisto, aŭ la kuniĝo de efektiva konflikto, kiu venis kun Naturo en la krudo; li devas esti saĝa, devas teni al la agrablaj lokoj en kiuj liaj linioj estis metitaj kaj kiuj tenis sufiĉe da aventuro, en sia maniero, por sufiĉi dum vidaŭro.