LA VENTO EN LA SALIKOJ
Ĉapitro V: Dulce Domum
La ŝafoj kuris kunpremitaj kune kontraŭ la hurdoj, blovante el maldikaj naztruoj kaj stampante per delikataj antaŭ-piedoj, iliaj kapoj malantaŭen ĵetitaj kaj malpeza vaporo leviĝante de la plenŝtopita ŝaf-enfermejo en la frostan aeron, kiam la du bestoj hastis preter en alta spirito, kun multe da klaĉo kaj rido. Ili revenis trans lando post longtaga ekskurso kun Lutro, ĉasante kaj esplorante sur la larĝaj altejoj kie certaj riveretoj alfluaj al alia propra rivero havis siajn unuajn malgrandajn komencojn; kaj la ombroj de la mallonga vintra tago proksimiĝis al ili; kaj ili havis ankoraŭ iom da distanco por iri. Peze paŝante hazarde trans la plugejo, ili aŭdis la ŝafojn kaj direktis sin al ili; kaj nun, kondukanta de la ŝaf-enfermejo, ili trovis eluzitan kurejon kiu igis irado pli malpeza afero, kaj respondis, cetere, al tiu malgranda esploranta io kiun ĉiuj bestoj portas ene de ili, dirante nemiskompreneble, "Jes, tute ĝuste; ĉi tio kondukas hejmen!"
"Aspektas kvazaŭ ni alvenas al vilaĝo," diris la Talpo iom dube, malviglante sian paŝon, kiam la kurejo, kiu iĝis en la tempo vojeto kaj tiam disvolviĝis en aleon, nun transdonis ilin al la gardo de bonsilikata vojo. La bestoj ne tenis kun vilaĝoj, kaj iliaj propraj ĉefvojoj, dense frekventitaj kiel ili estis, prenis sendependan direkton senkonsidere de preĝejo, postoficejo, aŭ trinkejo.
"Ho, ne gravas!" diris la Rato. "Je ĉi tiu sezono de la jaro oni ĉiuj estas sekure endomaj je ĉi tiu tempo, sidante ĉirkaŭ la fajro; viroj, virinoj, kaj infanoj, hundoj kaj katoj kaj ĉio. Ni bone traglitos, sen iu ajn ĝeno aŭ malagrablaĵo, kaj ni povas havi rigardon al ili tra iliaj fenestroj se vi ŝatas, kaj vidi kion ili faras."
La rapida noktiĝo de mez-decembro tute sieĝis la malgrandan vilaĝon kiam ili proksimiĝis ĝin sur molaj piedoj trans unua maldika falo de pulvora neĝo. Malmulte estis videble krom kvadratoj de malhela oranĝ-ruĝa je unu aŭ alia flanko de la strato, kie la fajrlumo aŭ lamplumo de ĉiu dometo superbordiĝas tra la fenestroframoj en la malhelan mondon ekstere. Plejmulto de la malalte latisitaj fenestroj estis senkulpa de rulŝutro, kaj al la enrigardantoj de ekstere, la domanoj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ la te-tablo, absorbitaj en manlaboro, aŭ parolantaj kun rido kaj gesto, havis ĉiuj tiun feliĉan gracion kiu estas la lasta afero kiun la lerta aktoro kaptos... la natura gracio kiu venas kun perfekta senkonscienco de observado. Moviĝangte laŭvole de unu teatrejo al alia, al du spektantoj, tiom for de hejmo ili mem, havis ion de sopiro en siaj okuloj kiam ili vidis katon estante karesita; dormeman infanon levprenita kaj forkondukita al lito, aŭ lacan viron streĉi kaj frappurigi sian pipon sur la fino de subbrulanta ŝtipo.
Sed estis de unu malgranda fenestro, kun ĝia rulŝutro malsuprentirita, nura blanka travidebleco sur la nokto, ke la senco de hejmo kaj la malgranda kurtenita mondo interne de muroj... la pli larĝa streĉplena mondo de ekstera Naturo elfermita kaj forgesita... plejmulte pulsis. Proksime kontraŭ la blanka rulŝutro pendis bird-kaĝo, klare siluetita, ĉiu drato, stango, kaj apartenaĵo aparta kaj rekonebla, eĉ ĝis hieraŭa malakre-randita bulo de sukero. Sur la meza birdostango la lanuga okupanto, kapo bone faldita en plumojn, ŝajnis tiom proksime al ili por esti facile karesita, se ili provus; eĉ la delikataj pintoj de ĝia ŝvelrondita plumaro klare desegnita sur la prilumita ekrano. Kiam ili rigardis la dormantan malgrandan ulon moviĝis maltrankvile, vekiĝis, skuis sin mem, kaj levis sian kapon. Ili povis vidi la gapon de ĝia eta beko kiam ĝi oscedis en iu teda maniero, ĉirkaŭrigardis, kaj tiam metis sian kapon en sian dorson denove, dum la malordigitaj plumoj laŭgrade malleviĝis en perfektan senmoviĝon. Tiam alblovo de amara vento prenis ilin en la malantaŭo de la nuko, malgranda piko de frostita neĝpluvo sur la haŭto vekis ilin kvazaŭ el revo, kaj ili sciis siajn krurojn lacaj, kaj sia hejmo for laciĝa distanco.
Iam preter la vilaĝo, kie la dometoj tuj ĉesis, je unu aŭ alia flanko de la vojo ili povis flari tra la malhelo la amikajn kampojn denove; kaj ili preparis sin mem por la lasta longa streĉaĵo, la hejma streĉaĵo kiun oni scias esti devigita por fini, iun tempon, en la klako de la pord-klinko, la tuja fajrlumo, kaj la vido de konataj aferoj salutantaj onin kiel long-forestintaj vojaĝantoj de for transmare. Ili peze paŝis plue firme kaj silente, ĉiu el ili pensante siajn proprajn pensojn. La Talpo okupis bonan parton pri vespermanĝo, ĉar estis malhelege, kaj estis tute fremda lando por li tiomgrade kiom li sciis, kaj li sekvis obeeme en la postsulko de la Rato, lasante la gvidado entute al li. Kiam por la Rato, li iris iom da distanco antaŭe, kiel la kutimo estis, liaj ŝultroj ĝibitaj, liaj okuloj fiksitaj sur la rekta griza vojo antaŭe de li; do li ne rimarkis kompatindan Talpon kiam tuj la alvokoj atingis lin, kaj kaptis lin kiel elektran ŝokon.
Ni aliaj, kiuj havas longe perditaj la pli subtilaj el la fizikaj sensoj, eĉ ne havas proprajn terminojn por esprimi inter-komunikojn de besto kun ĝia ĉirkaŭaĵoj, vivantaj aŭ alimaniere, kaj havas nur la vorton 'odoro', ekzemple, por inkluzivi la tutan gamon de delikataj vibroj kiuj murmuras en la nazo de la besta nokto kaj tago, alvokante, avertante, incitante, forpelante. Estis unu el tiuj misteraj feinaj vokoj de el la malpleno kiu tuj atingis Talpon en la malhelo, igante lin vibri tra kaj tra kun ĝia tre konata allogo, eĉ dum nun momente li ne povis rememori kion tio estis. Li ĉesis tuj en siaj spuroj, lia nazo serĉante jen kaj jen en ĝiaj klopodoj por rekapti la fajnan filamenton, la telegrafa kurento, kiu tiom forte movis lin. Momenton, kaj li kaptis ĝin denove; kaj kun ĝi venis ĉi foje rememoron en plena sango.
Hejmo! Tio estis kion oni celis, tiuj karesantaj alvokoj, tiuj molaj tuŝoj blovetas tra la aero, tiuj nevideblaj malgrandaj manoj tirantaj kaj tiregantaj, ĉiu unu direkto! Kial, ĝi devis esti tre proksima ĉe li je tiu momento, lia malnova hejmo kiun li haste forlasis kaj neniam serĉis denove, tiun tagon kiam li unue trovis la riveron! Kaj nun ĝi estis elsendanta siajn skoltojn kaj siajn mesaĝistojn por kapti lin kaj envenigi lin. Ekde lia eskapo en tiu brila mateno li apenaŭ donis al ĝi penson, tiom absorbita li estis en sia nova vivo, en ĉiuj ĝiaj plezuroj, ĝiaj surprizoj, ĝiaj freŝaj kaj absorbaj spertoj. Nun, kun kurejo de malnovaj memoroj, kiom klara ĝi ekstaris antaŭ li, en la malhelo! Fadenmontra efektive, kaj malgranda kaj malriĉe meblita, kaj tamen lia, la hejmo kiun li faris por si mem, la hejmo kie li estis tiom feliĉa por alreveni post lia taga laboro. Kaj la hejmo estis feliĉa kun li, ankaŭ, evidente, kaj sentis la mankon de li, kaj volis lin ree, kaj diris al li tion, tra lia nazo, malĝoje, riproĉe, sed sen amareco aŭ kolero; sed nur kun plendanta rememoro ke ĝi estis tie, kaj deziris lin.
La voko estis klara, la alvoko estis klara. Li devis obei ĝin tuj, kaj iri! "Raĉjo!" li vokis, plena de ĝoja ekscito, "Haltu! Revenu! Mi deziras vin, rapide!"
"Ho, venuplue, Talpo, faru!" respondis la Rato gaje, ankoraŭ peze paŝante plue.
"Bonvolu halti, Raĉjo!" pledis la povra Talpo, en angoro de koro. "Vi ne komprenas! Estas mia hejmo, mia malnova hejmo! Mi ĵus trafis la odoron de ĝi, kaj ĝi estas proksima de ĉi tie, vere tre proksima. Kaj mi devas iri al ĝi, mi devas, mi devas! Ho, revenu, Raĉjo! Bonvolu, bonvolu reveni!"
La Rato estis je ĉi tiu tempo tre for antaŭe, tro for por aŭdi klare kion la Talpo vokis, tro for por kapti la akran noton de dolora peto en lia voĉo kaj li estis multe okupita kun la vetero, ĉar li ankaŭ povis flari ion... ion suspektan kiel proksimiĝantan neĝon.
"Talpo, ni ne devas halti nun, vere!" li vokis ree. "Ni venos por ĝi můorgaŭ, kio ajn ĝi estas kion vi trovis. Sed mi ne kuraĝas halti nun... estas malfrue, kaj la neĝo alvenos denove, kaj mi ne estas certa de la vojo! Kaj mi bezonas vian nazon, Talpo, de venu rapide, tie estas bona ulo!" kaj la Rato urĝis antaŭen sur sia vojo sen atendi por respondo.
Povra Talpo staris sola en la vojo, lia koro ŝirite dise, kaj granda plorsingulto amasiĝante, ie malalte sube ene de li, por ekslalti al la surfaĉo tuj, li sciis, en pasia eskapo. Sed eĉ sub tia testo kiel ĉi tiu lia lojaleco al lia amiko staris firme. Neniam dum momento li revis pri forlasi lin. Dumtempe, la blovetoj de la malnova domo pledis, flustris; ĵurpetis, kaj fine postulis lin ordone. Li ne kuraĝis resti pli longe ene de ilia magia cirklo. Kun tordo kiu ŝiris liajn profundajn korligojn li metis sian vizaĝon malsupren la vojon kaj sekvis cedeme en la spuro de la Rato, kiom malfortaj, maldikaj malgrandaj odoroj, ankoraŭ persekutante lian retirantan nazon, riproĉante lin pro lia nova amikeco kaj lia senkompata forgesemo.
Kun peno li kuratingis la nesuspekteman Raton, kiu komencis babili gaje pri tio, kion ili farus kiam ili revenus, kaj kiom gaja fajro de ŝtipoj en la salono estus, kaj kian vespermanĝon li intencis manĝi; neniam rimarkante la silenton kaj la mizeron de sia kunulo. Fine, tamen, kiam ili iris iom konsiderindan distancon pli, kaj pasis kelkajn arbo-stumpojn ĉe la rando de bosko kiu borderis la vojon, li haltis kaj diris afable, "Vidu ĉi tie, Talpo, kara ulo, vi ŝajnas lacega. neniu parolo restas en vi, kaj viaj piedoj trenantaj kiel plumbo. Ni sidiĝu ĉi tie dum minuto kaj ripozu. La neĝo forrestis ĝis nun, kaj la plej bona partode nia vojaĝo pasis."
La Talpo malleviĝis senespere sur arbo-stumpon kaj klopodis por kontroli sin mem, ĉar li sentis ĉin certe veni. La plorsingulto kun kiu li batalis tiom longe rifuzis estis venkita. Supren kaj supren, ĝi trudis sian vojon al la aero, kaj tiam alia, kaj alia, kaj aliaj dense kaj rapide; ĝis kompatinda Talpo fine cedis la lukton, kaj ploris libere kaj senhelpe kaj malkaŝe, nun kiam li sciis ke estis ĉio finita kaj li perdis tion li povis apenaŭ diri esti trovita.
La Rato, surprizite kaj konsternite de la fortego de la paroksismo de ĉagreno de la Talpo, ne kuraĝis por paroli dum tempo. fine li diris, tre kviete kaj simpatiplene, "Kio estas, kara ulo? Kio ajn povas esti al vi? Rakontu al ni vian ĝenon, kaj lasu min vidi kion mi povas fari."
Kompatinda Talpo trovis malfacile por elligi iujn ajn vortojn inter la renversoj de lia brusto kiuj sekvis unu la alian tiom rapide kaj retenis parolon kaj sufokis ĝin kiam ĝi venis. "Mi scias ke estas... fadenmontra, senbrila, malgranda loko," li elplorsingultis fine, rompite: "ne kiel... viaj komfortaj loĝejoj... aŭ la bela halo de Bufo... aŭ la granda domo de Melo... sed estis mia propra malgranda hejmo... kaj mi ŝatis ĝin... kaj mi foriris kaj tute forgesis pri ĝi... kaj tiam mi subite flaris ĝin... sur la vojo, kiam mi vokis kaj vi ne volis aŭskulti, Rato... kaj ĉio revenis al mi kun kurego... kaj mi volis ĝin!... Ho kara, Ho kara!... kaj kiam vi ne volis reveni, Raĉjo... kaj mi devis lasi ĝin, kvankam mi flaris ĝin la tutan tempon... mi pensis ke mia koro rompiĝus... Ni povus nur iri kaj havi rigadon al ĝi, Raĉjo... nur unu rigardo... ĝi estis proksima... sed vi ne volis reveni, Raĉjo, vi ne volis reveni! Ho kara, Ho kara!"
Rememoroj alportis freŝajn ondojn de malĝojo, kaj singultoj denove prenis ŝarĝon de li, malebligante plian parolon.
La Rato rigardis rekte antaŭ li, dirante nenion, nur frapetante Talpon ĝentile sur la ŝultron. Post iom da tempo li grumblis morne, "Mi vidas ĉi ĉion nun! Kia porko mi estis! Porko... jen mi! Nur porko... nura porko!"
Li atendis ĝis la plorsingultoj de Talpo iĝis laŭgrade malpli ŝtormaj kaj pli ritmaj; li atendis ĝis fine snufoj estis oftaj kaj plorsingultoj nur intermitaj. Tiam li leviĝis de sia seĝo, kaj, rimarkante senatente, "Nu, nun ni vere pli bone daŭrigu, olda ulo!" ekiris sur la vojon denove, trans la laboriga vojo kiun ili venis.
"Kien vi (hik) iras (hik), Raĉjo?" kriis la larmplena Talpo, rigardante supren en alarmo.
"Ni iras por trovi tiun hejmon de vi, kara ulo," respondis la Rato afable; "do vi pli bone venu laŭe, ĉar ĝi postulos iom da trovado, kaj mi bezonos vian nazon."
"Ho, revenu, Raĉjo, faru!" kriis la Talpo, ekstarante kaj hastante post li. "Estas ne bone, mi diras al vi! Estas tro malfrue, kaj tro malhele, kaj la loko estas tro for, kaj la neĝo estas venanta! Kaj... kaj mi neniam intencis por lasi vin scii ke mi sentis tiel pri ĝi... estis ĉio akcidento kaj eraro! Kaj pensu pri River Bordo, kaj via vespermanĝo!"
"Pendumu River Bordo-n, kaj vespermanĝon ankaŭ!" diris la Rato kore. "Mi diras al vi, mi iros por trovi ĉi tiun lokon nun, se mi restas ekstere la tutan nokton. Do gajiĝu, olda ulo, kaj prenu mian brakon, kaj ni estos tre rapide ree tie denove."
Ankoraŭ snufante, pledante, kaj malvolonte, Talpo suferis sin mem por esti retrenita laŭ la vojo de lia postulema kunulo, kiu per fluo de gaja parolo kaj anekdoto penis por kaĵoli liajn spiritojn ree kaj fari la lacigan vojon ŝajni pli mallonga. Kiam fine ŝajnis al la Rato ke ili devis proksimiĝi tiun parton de la vojo kie la Talpo estis 'retenita', li diris, "Nun, ne plia parolo. Al la temo! Uzu vian nazon, kaj donu vian menson al ĝi."
Ili moviĝis plue en silento dum iom da vojo, kiam subite la Rato estis konscia, tra lia brako kiu estis ligita en tiu de Talpo, ia malforta speco de elektra vibro kiu pasis laŭ la korpo de tiu besto. Tuje li liberigis sin mem, refalis paŝon, kaj atendis, tuta atento.
La signaloj travenis!
Talpo staris momenton rigide, dum lia surpenlevita nazo, tremante iomete, palpis la aeron.
Tiam mallonga, rapida kuro antaŭen... eraro... kontrolo... reprovo; kaj tiam malrapida, firma, memfida antaŭeniro.
La Rato, multe ekscitite, restis proksima al liaj kalkanoj kiam la Talpo, kun iom de la maniero de somnambulo, transiris sekan fosaĵon, baraktis tra heĝo, kaj nazis sian vojon trans kampo libera kaj senspura kaj kruda en la malforta stellumo.
Tuj, sen donante averton, li plonĝis; sed la Rato estis preta, kaj senprokraste sekvis lin malsupren la tunelon al kiu lia senerariga nazo fidele kondukis lin.
Estis sufoke kaj senaere, kaj la tera odoro estis forta, kaj ŝajnis longan tempon al Rato antaŭ ol la trairo finiĝis kaj li povis stari rekte kaj streĉi kaj skui sin mem. La Talpo frotis alumeton, kaj per ĝia lumo la Rato vidis ke ili staris en malfermita loko, nete balaita kaj sablita subpiede, kaj rekte frontante ilin estis la malgranda antaŭpordo de Talpo, kun 'Talpo Fino' pentrita, en gotika literado, super la sonoril-tirilo je la flanko.
Talpo etendis malsupren lanternon de najlo sur la muro kaj ekbruliĝis ĝin, kaj la Rato, rigardante ĉirkaŭ si, vidis ke ili estis en iu speco de antaŭ-korto. Ĝarden-seĝo staris je unu flanko de la pordo kaj je la alia, rulpremilo; ĉar la Talpo, kiu estis ordema besto kiam hejme, ne povis toleri havante sian grundon trafosita de aliaj bestoj en malgrandajn kurojn kiuj finiĝas en teramason. Sur la muroj pendis drataj korboj kun filikoj en ili, alternantaj kun krampoj portantaj gipsa statu-arto... Garibaldi, kaj la infaneto Samuel, kaj Ragino Victoria, kaj aliaj herooj de moderna Italio. Laŭ unu flanko de la antaŭ-korto kuris keglejo, kun benkoj laŭlonge de ĝi kaj malgrandaj lignaj tabloj kun ringoj kiuj aludas al bier-glasoj. En la mezo estis malgranda ronda lageto enhavante orfiŝon kaj ĉirkaŭita de kardi-konka bordero. El la centro de la lageto leviĝis fantazia konstruo vestita en pli da kardi-konko kaj pintita de granda arĝentita vitra globo kiu reflektis ĉion tute erare kaj havis tre amuzan efikon.
La vizaĝo de Talpo radiis je la vido de ĉiuj ĉi tiuj objektoj tiom karaj al li, kaj li hastigis Raton tra la pordon, ekbruligis lampon en la halo, kaj prenis unu ekrigardon ĉirkaŭ sia malnova hejmo; Li vidis la polvon kuŝanta dense sur ĉio, vidis la malgajan, forlasitan aspekton de la long-neglektita domo, kaj ĝiajn mallarĝajn, magrajn dimensiojn, ĝiajn eluzitajn kaj fadenmontrajn enhavojn... kaj kolapsis denove sur hal-seĝon, sia nazo en siaj piedoj. "Ho, Raĉjo!" li ploris malgaje, "kial ajn mi faris tion? Kial mi kondukis vin al ĉi tiu malriĉa, malvarma malgranda loko, dum nokte kiel ĉi tiu, kiam vi povus esti en River Banko je ĉi tiu tempo, rostante viajn piedfingrojn antaŭ flameganta fajro, kun ĉiuj viaj plaĉaj aferoj ĉirkaŭ vi!"
La Rato ne atentis liajn dolorajn memriproĉojn, li kuris jen kaj jen, malfermante pordojn, inspektante ĉambrojn kaj ŝrankojn, kaj lumigante lampojn kaj kandelojn kaj metante ilin kie ajn. "Kia brila malgranda domo ĉi tio estas!" li elvokis gaje. "Tiom kompakta! Tiom bone planita! Ĉio ĉi tie kaj ĉio en sia loko! Ni faros ĝajan nokton el ĝi. La unua afero kiun ni bezonas estas bona fajro; mi zorgas por tio... mi ĉiam scias kie trovi aferojn. Do ĉi tio estas la salono? Grandioze! Via propra ideo, tiuj malgrandaj dorm-bretoj en la muro? Brilega! Nun, mi alportos la lignon kaj la karbon, kaj vi prenu polvoviŝilon, Talpo... vi trovos unu en la tirkesto de la kuireja tablo... kaj provu plibeligi aferojn iomete. Ĉirkaŭkuradu, olda ulo!"
Kuraĝigite de lia inspirita kunulo, la Talpo instigis sin mem kaj senplovigis kaj poluris kun energio kaj koreco, dum la Rato, kurante jen kaj jen kun armplenoj de brulaĵo, baldaŭ havis gajan fajregon furiozante en la kamenon. Li alvokis la Talpon por veni kaj varmigi sin; sed Talpo subite havis alian atakon de la spleno, sidiĝante sur kanapon en malhela malespero kaj enterigis sian vizaĝon en sian polvoviŝilon.
"Rato," li ĝemis, "Kiel pri via vespermanĝo, vi povra, malvarma, malsata, laca besto? Mi havas nenion por doni al vi... nenion... eĉ ne paneron!"
"Kia ulo vi estas por cedi!" diris la Rato riproĉplene. "Kial, nur ĝuste nun mi vidis sardino-malfermilo en la kuireja telermeblo tute klare; kaj ĉiu scias ke signifas ke estas sardinoj ĉirkaŭe ie en la proksimeco. Elvoku vin mem! Kolektu vin mem, kaj venu kun mi kaj furaĝu."
Ili foriris kaj furaĝis konforme, ĉasante tra ĉiu ŝranko kaj elturnante ĉiun tirkeston. La rezulto ne estis tiom tre deprimante post ĉio, tamen kompreneble ĝi povus esti pli bone; ladskatolo da sardinoj... skatolo da marbiskvitoj, preskaŭ plena... kaj germana kolbaso tegita en arŝenta papero.
"Jen estas bankedo por vi!" observis la Rato, kiam li aranĝis la tablon. "Mi konas kelkajn bestojn kiuj donus siajn orelojn por esti eksidantaj por verspermanĝi kun ni ĉi-nokte!"
"Neniu pano!" ĝemis la Talpo dolorplene; "neniu butero, neniu..."
"Neniu pâté de foie gras, neniu ĉampano!" daŭrigis la Rato ridetante. "Kaj tio rememorigas min... kio estas tiu malgranda pordo je la fino de la trairo? Via kelo, kompreneble! Ĉiu lukso en ĉi tiu domo! Vi nur atendu minuton."
Li direktis sin al la kela pordo, kaj tuj reaperis, iom polva, kun botelo da biero en ĉiu piedo kaj alia sub ĉiu brako. "Mem-indulga almozulo vi ŝajnas esti, Talpo," li observis. "Rifuzu vin mem nenion. Ĉi tio estas vere la plej gaja malgranda loko en kiu mi iam estis. Nun, kie ajn vi trovis tiujn bildojn? igas la lokon aspekti tiom hejmece, ili faras. Ne mirige ke vi tiom ŝatas ĝin, Talpo. Diru al mi ĉion pri ĝi, kaj kiel vi venis por fari ĝin kio ĝi estas."
Tiam, dum la Rato okupis sin mem alporti telerojn, kaj tranĉilojn kaj forkojn, kaj mustardo kiun li miksis en ovingo, la Talpo, lia brusto ankoraŭ leviĝante kun la streĉo de lia lastatempa emocio, rakontis... iomete timeme unue, sed kun pli da libereco kiam li varmiĝis al li subjekto... kiel ĉi tio estis planita, kaj kiel tio estis elpensita, kaj kiel ĉi tio okazis tra bonŝancaĵo de onklino, kaj tio estis mirinda trovo kaj bonaĉeto, kaj ĉi tiu alia afero estis aĉetita per peniga ŝparado kaj certa kvanto de 'esti sen'. Lia spirito fine tute revigligita, li devis nepre iri kaj karesi siajn posedaĵojn, kaj preni lampon kaj paradi iliajn esencojn al sia vizitanto kaj oratori pri ili, tute forgesema pri la verspemanĝo kiun ili ambaŭ tiom multe bezonis; Rato, kiu estis senespere malsara sed penis por kaŝi tion, kapjesis serioze, ekzamenante kun faltita brovo, kaj dirante "Mirinde," kaj "Plej rimarkinde," je intervaloj, kiam la ŝanco por observo estis donita al li.
Finfine la Rato sukcesis en tromplogi lin al la Tablo, kaj ĵus serioze eklaboris per la sardino-malfermilo kiam sonoj estis aŭditaj de la antaŭ-korto ekstere... sonoj kiel la interbaraktado de malgrandaj piedoj en la gruzo kaj konfuzita murmuro de etaj voĉoj, dum rompitaj frazoj atingis ilin... "Nun, ĉiu en vico... tenu la lanternon iom alte, Tommy... ektusu unue... neniu tusado post kiam mi diris unu, du, tri... Kie estas juna Bill?... Jen, venu, faru, ni ĉiuj atendas..."
"Kio okazas?" informiĝis la Rato, paŭzante en siaj laboroj.
"Mi pensas ke devas esti la kampomusoj," respondis la Talpo, kun tuŝo de fiero en sia konduto. "Ili rondiras kristnaskkanti regule je ĉi tiu tempo de la jaro. Ili estas tute institucio en ĉi tiuj regionoj. Kaj ili neniam preterpasas min... ili venas al Talpo Fino plejlaste; kaj mi kutimas doni al ili varmegajn trinkaĵojn, kaj vespermanĝon ankaŭ foje, kiam mi povus toleri la elspezon por ĝi. Estos kiel malnovaj tempoj por aŭdi ilin denove."
"Lasu min havi rigardon al ili!" kriis la Rato, eksaltante kaj kurante al la pordo.
Estis bela aspekto, kaj laŭsezona ankaŭ, kiu renkontis iliajn okulojn kiam ili svingis la pordon malfermita. En la antaŭ-korto, prilumita de la malfortaj radioj de korno-lanterno, iom ok aŭ dek malgrandaj kampomusoj staris en duoncirklo, ruĝaj fadendrapaj koltukoj ĉirkaŭ siaj gorĝoj, iliaj antaŭ-piedoj puŝitaj profunde en iliajn paŝojn, iliaj piedoj ĵigantaj por varmo. Kun helaj bidaj okuloj ili ekrigardis timeme unu la alian, subridaĉante iomete, snufante kaj aplikante jak-manikojn multe. Kiam la pordo malfermiĝis, unu el la pli aĝaj kiuj portis la lanternon ĝuste diris, "Nu do, unu, du, tri!" kaj tuj aliaj akrasonaj malgrandaj voĉoj leviĝis en la aeron, kantante unu el la malmodernaj kristnaskkantoj kiujn siaj prapatroj komponis en kampoj kiuj estis novalaj kaj tenitaj de frosto, aŭ kiam neĝ-ligitaj en kamenaj anguloj, kaj transdonitaj por esti kantitaj en la kota strato al lamplumigitaj fenestroj je Julo-tempo.
KRISTNASKKANTO
Vilaĝanoj ĉiuj, ĉi tiu frosta tajdo,
Lasu viajn pordojn svingi malfermaj larĝe,
Kvankam vento povus sekvi, kaj neĝo apude,
Tamen entiru nin ĉe via fajro por atendi;
Ĝojo estos via en la mateno!
Ĉi tie ni staras en la malvarmo kaj la neĝpluvo,
Blovante fingrojn kaj stampante piedojn,
Venas de fora distanco al vi por saluti...
Vi ĉe la fajro kaj ni en la strato...
Ofertante al vi ĝojon en la mateno!
Ĉar antaŭ ol unu duono de la nokto pasis,
Tuj stelo plugvidis nin,
Pluvante feliĉegon kaj benigon...
Feliĉego morgaŭ kaj pli poste,
Ĝojo por ĉiu mateno!
Bonhomo Jozefo laboregis tra la neĝo...
Vidis la stelon super la stablo malalta;
Maria ŝi povis ne pli iri...
Bonvenon pajlotegmento, kaj portlito sube!
Ĝojo estis ŝia en la mateno
Kaj tiam ili aŭdis la anĝelojn diri
'Kiu estis la unuaj por krii Kristnasko?
Bestoj ĉiuj, kiel ĝi okazis,
En la stabloj kie ili restadis!
Ĝojo estos iliaj en la mateno!'
La voĉoj ĉesis, la kantantoj, modestaj sed ridetantaj, interŝanĝis oblikve ekrigardojn, kaj silento sekvis... sed dum momento nur. Tiam, de supre kaj fora distanco, malsupren la tunelon tra kiu ili tiom malfrue vojaĝis naskis al iliaj oreloj en malforta muzika ĝojan kaj sonoran sonoron.
"Tre bone kantitaj, knaboj!" kriis la Rato kore. "Kaj nun envenu laŭe, ĉiu el vi, kaj varmigu vin mem ĉe la fajro, kaj havu ion varmegan!"
"Jes, venu laŭe, kampomusoj," kriis la Talpo avide. "Ĉi tio estas tute kiel malnovaj tempoj! Fermu la pordon malantaŭ vi. Altiru tiun kanapon al la fajro. Nun, vi ĝuste atendu minuton, dum ni... Ho, Raĉjo!" li kriis en malespero, peze falante sur seĝon, kun larmoj bladaŭaj. "Kion ajn ni faras? Ni havas nenion por doni al ili!"
"Vi lasu ĉion al mi," diris la mastrema Rato. "Jen, vi kun la lanterno! Venu ĉi tien. Mi volas paroli al vi. Nun, diru al mi, ĉu estas ĉi tie vendejoj malfermitaj je ĉi tiu horo de la nokto?"
"Ja, certe, sinjoro," respondis la kampomuso respektplene. "Je ĉi tiu tempo de la jaro niaj vendejoj restas malfermitaj ĝis ĉiaj specoj da horoj."
"Tiam vidu jen!" diris la Rato. 'Vi iru for tuj, vi kaj via lanterno, kaj vi havigu al mi..."
Ĉi tie multe da murmura konversacio sekvis, kaj la Talpo nur aŭdis partojn de ĝi, kiel... "Freŝa, atentu!... ne, funto de tio sufiĉos... zorgu ke vi havigos Buggins, ĉar mi ne volas havi iun alian... ne, nur la plej bona... se vi ne povas akiri ĝin tie, provu aliloke... jes, kompreneble, hejm-farita, ne ladskatola materialo... nu do, faru la plej bonan kiun vi povas!" Fine, tie estis tinto de monero pasante de piedo al piedo, la kampomuso estis provizita de ampleksa korbo por siaj aĉetoj, kaj hastis for, li kaj lia lanterno.
La resto de la kampomusoj, sidante en vico sur la kanapo, iliaj malgrandaj kruroj svingante, fordonis sin al ĝuado de la fajro, kaj rostis siajn frostoŝvelojn ĝis ili vibris; dum la Talpo, malsukcesante allogi ilin en facilan konversacion, plonĝis en familian historion kaj faris ĉiun el ili deklami la nomojn de siaj multnobraj fratoj, kiuj estis tro junaj, montriĝis, por esti permesitaj por eliri kristnaskkanti ĉi-jare, sed rigardis antaŭen tre rapide gajni la gepatran konsenton.
La Rato, dumtempe, estis okupita ekzamenante la etikedon sur unu el la bier-boteloj. "Mi perceptas ĉi tiun esti Old Burton," li rimarkis aprobante. "Prudenta Talpo! La vera afero! Nun ni kapablas por -x-i iom da elo! Preparu aferojn, Talpo, dum mi tiras la korkojn."
Ne bezonis longan tempon por prepari la infuzaĵon kaj puŝi la ladan boligilon en la ruĝan koron de la fajro; Kaj baldaŭ ĉiu kampomuso estis trinketantaj kaj tusantaj kaj sufokanatj (ĉar iom da -x-ita elo longe utilas) kaj viŝantaj siajn okulojn kaj ridetantaj kaj forgesantaj ke li iam estis malvarma en sia tuta vivo.
"Ili aktoras teatraĵojn ankaŭ, tiuj uloj," la Talpo klarigis al la Rato. "Kunmetis ilin ĉiujn ili mem, kaj aktoras ilin poste. Kaj tre bone ili faras tion ankaŭ! Ili donis al ni bonegan pasintan jaron, pri kampomuso kiu estis kaptita surmare de barbaria korsaro, kaj igita remi en galero; kaj kiam li eskapiskaj alvenis hejme denove, lia dam-amanto eniris en monaĥinejon. Jen, vi! Vi estis en ĝi, mi memoras. Ekstaru kaj deklamu iom."
La alparolita kampomuso ekstaris sur siajn krurojn, gluglis timeme, rigardis ĉirkaŭ la ĉambro, kaj restis absolute langoligita. Liaj kamaradoj instigis lin plu, Talpo kaĵolis kaj kuraĝigis lin, kaj la Rato iris tiom for kiom por preni lin ĉe la ŝultroj kaj skui lin; sed nenio povis venki lian kulisotimon. Ili estis ĉiuj okupite engaĝitaj al li kiel boatistoj aplikante la regularon de la Reĝa Humana Societo al kazo de longa subakviĝo, kiam la klinko klikis, la pordo malferliĝis, kaj la kampomuso kun la lanterno reaperis, stumblante sub la pezo de sia korbo.
Tie estis ne plu da parolo pri teatro-aktorado iam la tre reala kaj solida enhavo de la korbo estis elfaligita sur la tablon. Sub la generaleco de Rato, ĉiu estis fiksita por fari ion aŭ por alporti ion. En tre malmultaj minutoj vespermanĝo estis preta, kaj Talpo, kiam li prenis la kapon de la tablo en iu speco de revo, vidis antaŭe malplenan tablon metita dense kun bongustaj manĝaĵoj;vidis la vizaĝojn de siaj malgrandaj amikoj gajiĝi kaj radii kiam ili atakis sen prokrasto; kaj tiam lasis sin mem libera... ĉar li estis malsatega efektive... al la furaĝo tiom magie provizita, pensante kia feliĉa hejm-alveno ĉi tio iĝis, post ĉio. Dum ili manĝis, ili parolis pri malnovaj tempoj, kaj la kampomusoj donis al li la lokalan klaĉon ĝisdata, kaj respondis tiom bone kiom ili povis la cent demandojn kiujn li devis starigi al ili. La Rato diris malmulte aŭ nenion, nur zorgante ke ĉiu gasto havis tion kion li deziris, kaj multe de ĝi, kaj ke Talpo ne havis malfacilaĵon aŭ maltrakvilon pri io ajn.
Ili klanktintis for fine, tre dankemaj kaj duŝante dezirojn de la sezono, kun iliaj jakaj poŝoj ŝtopitaj kun rememoraĵoj por la malgrandaj fratoj kaj fratinoj hejme. Kiam la pordo fermiĝis sur la lasta el ili kaj la tinto de la lanternoj formortis, Talpo kaj Rato incitis la fajron, entiris siajn seĝojn, infuzis por si mem lastan noktoĉapon de -x-ita elo, kaj diskutis la okazaĵon de la longa tago. Fine la Rato, kun grandega oscedo, diris, "Talpo, kara ulo, mi estas preta por fali. Dormema simple ne estas la vorto. Tiu via propra breto je tiu flanko? Tre bone, do, mi prenos ĉi tiun. Kia brila malgranda domo estas ĉi tiu! Ĉio tiom oportuna!"
Li grimpis en sian liton kaj rulis sin mem bone en la kovertojn, kaj dormo kolektis lin subite, kiel tufo de herdeo estis faldita en la brakojn de la rikolto-maŝino.
La lacega Talpo ankaŭ estis feliĉa por enlitiĝi sen prokrasto, kaj tuj havis sian kapon sur sia kuseno, en granda ĝojo kaj kontento. Sed antaŭ ol li fermis siajn okulojn li lasis ilin vagi ĉirkaŭ sia malnova ĉambro, mole en la brilo de la fajrlumo kiu ludis aŭ ripozis sur konataj kaj amikaj aferoj kiuj estis longe senkonscie parto de li, kaj nun ridetante rericevis lin, sen malico. Li estis nun en ĝuste la mensa stato kiun la taktoplena Rato kviete laboris por efektivigi en li. Li vidis klare kiom klara kaj simpla... kiom mallarĝa, eĉ... ĉi ĉio estis; sed klare ankaŭ, kiom multe ĉi ĉio signifis al li, kaj la speciala valoro de iom da tia ankrejo en ies ekzisto. Li tute ne volis forlasi la novan vivon kaj ĝiaj belegaj lokoj, por turni sian dorson al suno kaj aero kaj ĉio kion ili ofertis al li kaj rampi hejmen kaj resti tie; la supra mondo estis ĉio tro forta, ĝi vokis al li ankoraŭ, eĉ tie malsupre, kaj li sciis li devis reveni al la pli granda scenejo. Sed estis bone por pensi ke li havis ĉi tion por alreveni ĉi tiun lokon kiu estas tute lia propra, ĉi tiujn aferojn kiuj estis tiom ĝojaj por vidi lin denove kaj je kiuj ĉiam povus esti kalkulitaj por la sama simpla bonveno.