LA VENTO EN LA SALIKOJ

Ĉapitro VIII: La Aventuroj de Bufo


Kiam Bufo trovis sin enmurigita en malsekaĉa kaj naŭziga karcero, kaj sciis ke ĉio de la minaca malheleco de mezepoka fortikaĵo troviĝinter li kaj la ekstera mondo de sunbrilo kaj bon-konstruitaj ĉefvojoj kie li estis antaŭ nelonge tiom feliĉa, distrante sin kvazaŭ li akaparis ĉiun vojon en Anglujo, li ĵetis sin en plena longo sur la plankon, kaj verŝis amarajn larmojn, kaj forlasis sin al malhela malespero. "Ĉi tio estas la fino de ĉio" (li diris), "fine estas la fino de la kariero de Bufo, kio estas la sama afero; la populara kaj bela Bufo, la riĉa kaj gastema Bufo, la Bufo tiom libera kaj senzorga kaj gajanima! Kiel mi povas esperi iam esti liberigita denove" (li diris), "kiu estas enkarcerigita tiom juste por ŝteli tiom belan aŭtomobilon en tia aŭdaca maniero, kaj por tia aŭdaca kaj imaga impertinento, donacita tian nombron de dikaj, ruĝvizaĝaj polocistoj!" (ĉi tie liaj plorsingultoj sufokis lin.) "Stulta besto li estis!" (li diris), "Nun mi devas malvigli en ĉi tiu karcero, ĝis homoj kiuj estis fieraj por diri ke ili konis min, forgesis la nomon mem de Bufo! Ho saĝa kara Melo!" (li diris), "Ho lerta, inteligenta Rato kaj prudenta Talpo! Kiuj solidaj juĝoj, kia kono pro homoj kaj aferoj vi posedas! Ho malfeliĉa kaj forgesita Bufo!" Kun lamentadoj kiel ĉi tiuj li pasigis siajn tagojn kaj noktojn dum pluraj semajnoj, rifuzante siajn manĝojn aŭ meze malpezajn sensoifaĵojn, kvankam la severa kaj maljunega gardisto, sciante ke la poŝoj de Bufo estis bone subŝtofitaj, frekvente indikis ke multaj komfortaĵoj kaj efektive luksaĵoj povus laŭ aranĝo estis ensenditaj... je prezo... de ekstere.
Nun la gardisto havis filinon, ĉarma bubino kaj bon-kora, kiu asistis sian patron en la pli facilaj devoj de lia posteno. Ŝi partikulare ŝatis bestojn, kaj, krim sian kanarion, kies kaĝo pendis sur najlo en la masiva muro de la turo dum tago, al la granda ĝeno de malliberuloj kiuj ĝuis posttagmezan dormeton, kaj estis envolvita en antimakasaro sur la salona tablo dum nokto, ŝi tenis plurajn pigajn musojn kaj senripozan turniĝantan sciuron. Ĉi tiu afablakora knabino, kompatante la mizeron de Bufo, diris al sia patro iun tagon, "Patro! Mi ne povas toleri por vidi tiun povran beston tiom malfeliĉa, kaj iĝi tiom maldika! Vi lasu min havi la traktado de li. Vi scias kiom ŝata de bestoj mi estas. Mi havos lin manĝi el mia mano, kaj eksidi, kaj fari ĉiajn aferojn."
Ŝia patro respondis ke ŝi povis fari kion ŝi ŝatis kun li. Li estis laca de Bufo, kaj liaj paŭtoj kaj liaj afektoj kaj lia malico. Do tiun tagon ŝi iris al sia irtasko de kompato, kaj frapis sur la pordo de la ĉelo de Bufo.
"Nu, gajiĝu, Bufo," ŝi diris kaĵolante, enirante, "kaj eksidu kaj sekigu viajn okulojn kaj estu prudenta besto. Kaj provu manĝi iom da tagmanĝo. Vidu, mi portis al vi iom de mia, varmega el la forno!"
Estis viandlegomaĵo, inter du teleroj, kaj ĝia aromo plenigis la mallarĝan ĉelon. La penetranta odoro de brasiko atingis la nazon de Bufo kiam li kuŝis sterniĝinte en sia mizero sur la planko, kaj donis al li la ideon dum momento ke eble vivo ne estis tiom malplena kaj malespera afero kiom li imagis. Sed tamen li ululis, kaj piedbatis, kaj rifuzis por esti konsolita. Do la saĝa knabino retiriĝis provizore, sed, kompreneble, granda parto de la odoro de la varmega brasiko postrestis, kiel kutime, kaj Bufo, inter siaj singultoj, snufis kaj konsideris, kaj laŭgrade komencis pensi novajn kaj inspirajn pensojn: pri kavalireco, kaj poezio, kaj agoj ankoraŭ farendaj; pri larĝaj herbejoj, kaj brutaro paŝtiĝante en ili, rastita de ssuno kaj vento; pro kuirej-ĝardenoj, kaj rektaj herbbordero, kaj varma antirino sieĝita de abeloj; kaj pri la konsola tinto de teleroj metitaj sur la tablon en Halo de Bufo, kaj la skrapo de seĝ-piedoj sur la planko kiam ĉiu altiris sin mem proksime al sia laboro. La aero de la mallarĝa ĉelo alprenis rozan nuancon; li komencis pensi pri siaj amikoj, kaj kiel ili certe estus kapablaj por fari ion; pri juristoj, kaj kiel ili ĝuus sian argumentaron, kaj kia azeno li estis por ne aligi kelkajn; kaj laste, li pensis pri sia propra granda lerteco kaj elturniĝemo, kaj pri ĉio pri kio li estis kapabla se li nur donus sian grandan menson al ĝi; kaj la sanigo estis preskaŭ kompleta.
Kiam la knabino revenis, kelkajn horojn poste, ŝi portis pleton, kun taso da aroma teo vaporiĝanta sur ĝi; kaj telero amaŝigita kun tre varmega buterita toasto, tranĉita dike, tre bruna je ambaŭ flankoj, kun la butero irante tra la truoj en ĝi en grandaj oraj gutoj, kiel mielo de la mielĉelaro. La odoro de la buterita toasto simple parolis al Bufo, kaj ne per necerta voĉo; parolis pri varmaj kuirejoj, pri matenmanĝoj dum helaj frostaj matenoj, pri komfortaj salonaj fajrejoj dum vintraj vesperoj, kiam ania vagado finiĝis kaj pantoflitaj piedoj estis apogitaj sur la fendro; pri la ronronrado de kontentaj katoj, kaj la pepetado de dormemaj kanarioj. Bufo eksidis rekte denove, sekigis siajn okulojn, trinketis sian teon kaj maĉis sian toaston, kaj la domo en kiu li vivis, kaj siaj faraĵoj tie, kaj kiom grava li estis, kaj kiom alte liaj amikoj taksis lin.
La filino de la gardisto vidis ke la temo faris al li tiom bonan kiom la teo, kiel efektive estis, kaj kuraĝigis lin por daŭrigi.
"Rakontu al mi pri Halo de Bufo," diris ŝi. "Sonas bele."
"Halo de Bufo," diris la Bufo fiere, "estas elektebla memstara loĝejo de ĝentilhomo, tre unika; datiĝante parte de la dekkvara jarcento, sed plena je ĉiu moderna oportunaĵo. Ĝisdata sanitaraĵo. Kvin minutoj de hreĝejo, poŝtoficejo, kaj golfejoj. Taŭga por..."
"Benu la beston," diris la knabino, ridante, "mi ne volas preni ĝin. Rakontu al mi ion veran pri ĝi. Sed unue atendu ĝis mi alportis al vi iom pli da teo kaj toasto."
Ŝi paŝetis for, kaj subite revenis kun freŝa platpleno; kaj Bufo,impetis al la toasto kun avido, liaj spiritoj tute restaŭritaj al ilia kutima nivelo, rakontis al ŝi pri la boatdomo, kaj la fiŝlageto, kaj la malnova murita kuirej-ĝardeno; kaj pri la kolombejo, kaj la kokinejo, kaj pri la laktejo, kaj la lavejo, kaj la fajenc-ŝrankoj, kaj la tolaĵ-premiloj (ŝi ŝatis tiun parton precipe); kaj pri la banked-halo, kaj la plezuro kiun oni havis tie kiam la aliaj bestoj amasiŝis ĉirkaŭ la tablo kaj Bufo estis je sia plej bono, kantante kantojn, rakontante rakontojn, kondukante ĝenerale. Tiam ŝi volis scii pri liaj best-amikoj, kaj estis tre interesita en ĉio kion li devis rakonti al ŝi pri ili kaj kiel ili vivis, kaj kion ili faris por pasigi ilian tempon. Kompreneble, ŝi ne diris ke ŝi ŝatis bestojn kiel dorlotbestoj, ĉar ŝi havis la prudenton pot vidi ke Bufo estus ekstreme ofendita. Kiam ŝi diris bonan nokton, pleniginte lian akvokruĉo kaj skuis la pajlon por li, Bufo estis tre multe la sama sangvina, mem-kontenta besto, kiu li estis de antaŭe. li kantis mallongan kanzonon aŭ du, de la speco kiun li kutimis kanti ĉe siaj festmanĝoj, buliĝis en la pajlo, kaj havis bonegan noktan ripozon kaj la agrablon de revoj.
Ili havis multajn intersajn parolojn kune, post tio, kiam la mornaj tagoj pasis; kaj la filino de la gardisto iĝis tre kompata pri Bufo, kaj pensis ke estas granda honto ke povra malgranda besto estu enfermita en malliberejo por kio ŝajnas al ŝi tre bagatela delikto. Bufo, kompreneble, en sia vaneco, pensis ke ŝia intereso pri li procedis de kreskanta sentemo; kaj li ne povis malhelpi duone bedaŭri ke la socia abismo inter ili estis tiom tre larĝa, ĉar ŝi estis plaĉa junulino, kaj evidente admiris lin tre multe.
Iu mateno la knabino estis tre pensema, kaj respondis laŭhazarde, kaj ne ŝajnis al Bufo por esti taŭge atenta al liaj spritaj diraĵoj kaj brilaj komentoj.
"Bufo," ŝi diris subite, "nur aŭskultu, bonvolu. Mi havas onklinon kiu estas lavistino."
"Nu, nu," diris Bufo gracie kaj afable, "ne gravas; pensu ne plu pri tio. Mi havas diversajn onklinojn kiuj devus esti lavistinoj."
"Estu silenta minuton, Bufo," diris la knabino. "Vi parolas tro multe, tio estas via ĉefa neperfektaĵo, kaj mi klopodas pensi, kaj vi dolorigas mian kapon. Kiel mi diris, mi havas onklinon kiu estas lavistino; ŝi faras la lavadon por ĉiuj la malliberuloj en ĉi tiu kastelo... mi klopodas por teni iun ajn pagitan koncernon de tiu speco en la familio, vi komprenas. Ŝi elprenas la lavadon je lundo mateno, kaj enportas ĝin je vendredo vespero. Jen estas jaŭdo. Nun, jen ĉi tio estas kio venas al mi en la kapon: vi estas tre riĉa... almenaŭ vi ĉiam rakontas al mi tiel... kaj ŝi estas tre malriĉa. Kelkajn pundojn ne farus iun ajn diferencon al vi, kaj signifas multon al ŝi. Nu, mi pensas se ŝi estus konvene alproksimita... vi povus veni ĝis iu aranĝo ĉe kiu ŝi lasus al vi sian robon kaj kufo kaj tiel plu, kaj vi povus eskapi de la kastelo kiel la oficiala lavistino. Vi estas tre similaj en multaj aspektoj... aparte pri lafiguro."
"Ni, ne estas," diris la Bufo en ofendiĝo. "Mi havas tre elegantan figuron... por kio mi estas."
"Ankaŭ havas mia onklino," respondis la knabino, "por kio ŝi estas. Sed havu ĝin laŭ via maniero. Vi aĉa, fiera, maldankema besto, kiam mi kompatis kun vi, kaj klopodas helpi vin!"
"Jes, jes, estas en ordo; dankon tre multe efektive," diris la Bufo haste. "Sed vidu jene! Oni certe ne havus S-ro Bufo de Halo de Bufo, eliranta ĉirkaŭ la kamparo maskovestita kiel lavistino!"
"Tiam vi povas ĉesi ĉi tie kiel Bufo," respondis la knabino kun multe da spirito. "Mi supozas ke vi volas foriri en kaleŝo-kaj-kvar!"
Honesta Bufo ĉiam estis preta por konfesi sin mem erara. "Vi estas bona, afabla, inteligenta knabino," li diris, "kaj mi estas efektive fiera kaj stulta bufo. Prezentu min al via inda onklino, se vi estus tiom afabla, kaj mi ne havas dubon ke la bonega damo kaj mi estos eblaj por aranĝi kondiĉoj kontentigaj al ambaŭ partioj."
Postan vesperon la knabino enkondukis sian onklinon en la karceron de Bufo, portante lian lavitaĵon de unu semajno pnglita en mantuko. La maljuna damo estis preparita antaŭe por la intervjuo, kaj la vido de certaj oraj pundoj kiujn Bufo penseme metis sur la tablon en plena vido preskaŭ kompletigis la aferon kaj lasis malmulton pro diskuti. Kompense por sia kontantaĵo, Bufo ricevis kotonan presitan robon, antaŭtukon, ŝalon, kaj rustan nigran kufon; la nura kondiĉo kiun la maljuna damo faris estis ke ŝi estus buŝŝtopita kaj ligita kaj ĵetita en angulon. Per ĉi tiu ne tre konvinka artifiko, ŝi klarigis, helpita de pitoreska fiktio kiun ŝi provizus sin mem, ŝi esperis retenis sian situacion, spite la suspekta de aferoj.
Bufo estis ravita pro la sugesto. Tio permesus al li forlasi la malliberejon en iu stilo, kaj kun lia reputacio por esti furioza kaj danĝera ulo nesenbriligita; kaj li volonte helpis la filinon de la gardisto por ŝajnigi ŝian onklinon tiom multe kiom eble la viktimon de cirkonstancoj pri kiuj ŝi ne havis kontrolon.
"Nun estas via vico, Bufo," diris la knabino. "Demetu vian jakonkaj veŝton; vi estas sufice dika kiel vi estas."
Skuante pro rido, ŝi daŭrigis 'agrafi-kaj-agrafingi' lin en la kotonan presitan robon, aranĝis la ŝalon kun profesia faldo, kaj ligis la ŝnurojn de la rusta kufo sub lia mentono.
"Vi estis la vera imago de ŝi," ŝi gluglis, "nur mi estas certa ke vi neniam antaŭe aspektis duone tiom respektinda en via tuta vivo. Nun, adiaŭ, Bufo, kaj bonŝancon. iru rekte laŭ la vojo kiun vi venis; kaj se iu ajn diras ion al vi, kiel ili verŝajne faros, estante nur viroj, vi povas ŝrci ree iomete, kompreneble, sed rememoru ke vi estas vidvino, tute sola en la mondo, kun karaktero por perdi."
Kun tremanta koro, sed tiom firma paŝo kiom li povis ordoni, Bufo ekiris singarde al kio ŝajnis esti plej ventkapa kaj riska entrepreno; sed li estis rapide agrable surprizita por trovi kiom facila ĉio estis farita por li, kaj iomete humiligita je la penso ke ambaŭ lia populareco, kaj la sekso kiu ŝajnis inspiri ĝin, estis vere de iu alia. La stumpa figuro de la lavistino en sia familiara kotona presita ŝajnis pasporto por ĉiu barita pordo kaj minaca pordego; eĉ kiam li hezitis, necerte pro la ĝusta turniĝo por preni, li trovis sin helpite el siaj malfacilaĵoj de la gardisto ĉe la venonta pordego, deziranta esti for al sia teo, vokante lin por laŭveni akre kaj ne lasi lin atendi tie la tutan nokton. La moko kaj la humuroj ŝpritaĵoj al kiuj li estis submetitaj, kaj al kiuj, komprenbele, li devis provizi tujan kaj efikan respondon, formis, efektive, lian ĉefan danĝeron; ĉar Bufo estis besto kun forta sento de sia propra digno, kaj la moko estis plejparte (li pensis) povra kaj mallerta, kaj la humuro de la spritaĵoj komplete mankanta. Tamen, li tenis sian humoron, kvankam kun granda malfacilo, konvenis siajn replikojn al sia kompanio kaj sia supozita karaktero, kaj faris sian eblon ne preteriri la limojn de bona gusto.
Ŝajnis horojn antaŭ ol li transiris fine la lastan korton, rifuzante la premantajn invitojn de la lasta gardejo, kaj evitis la etenditajn brakojn de la lasta gardisto, pledante kun ŝajnigita pasio por ĝuste unu adiaŭa ĉirkaŭpreno. Sed fine li aŭdis la giĉeto-pordon en la granda ekstera pordo kliki malantaŭ li, sentis la freŝan aeron de la ekstera mondo sur sia maltrankvila brovo, kaj sciis ke li estis libera!
Kapturna pro la facila sukceso de sia aŭdaca bravaĵo, li iris rapide al la lumoj de la urbo, tute ne sciante kion li faru poste, nur tre certa pri unu afero, ke li devas forigi sin mem tiom rapide kiom eblas de la najbareco kie la damo kiun li estis devigita repezenti estis tiom bon-konata kaj tiom populara karaktero.
Kiam li iris laŭlonge, konsiderante, lia atento estis kaptita de iuj ruĝaj kaj verdaj lumoj iomete for, je unu flanko de la urbo, kaj la sono de la ekblovado kaj ronkado de lokomotivoj kaj la knalado de ŝuntitaj kamionoj falis sur liajn orelojn "Aha!" li pensis, "ĉi tio estis iom da bonŝanco! Fervoj-stacio estas la afero kiun mi deziras plejmulte en la tuta mundo je ĉi tiu momento; kaj kio estas pli, mi ne devas iri tra la urbo por atingi ĝin, kaj ne devas apogi ĉi tiun humiligan karakteron per spritaj replikoj kiuj, kvankam komplete efektiva, ne asistas ies sento de memestimo."
Li faris sian vojon al la stacidomo sekve, konsultis horararon, kaj trovis ke trajno celanta pli malpli al la direkto de lia hejmo, estis forironta en duona horo. "Pli da bonŝanco!" diris Bufo, kaj spiritaj levigantaj rapide, kaj iris for al la giĉeto por aĉeti sian bileton.
Li donis la nomon de la stacio de kiu li sciis esti la plej proksima al la vilaĝo de kiu Halo de Bufo estis la ĉefa aspekto, kaj meĥanike metis siajn fingrojn, serĉante la necesan monon, tie kie lia veŝtpoŝo devus esti. Sed tie la kotona robo, kiu noble subtenis lin ĝis tiam, kaj kiun li baze forgesis, intervenis kaj frustrigis liajn klopodojn. En ia koŝmaro li luktis kun la stranga mistera afero kiu ŝajnis teni liajn manojn, turnis ĉiujn muskolajn strebojn al akvo, kaj ridis pri li la tutan tempon; dum aliaj vojaĝantoj, formante en linion malantaŭe, atendis kun senpacienco, farante sugestojn de pli-malplia valoro kaj komentoj de pli-malplia severo kaj utilo. Fine... iel... le neniam ĝuste komprenis kiel... li rampis la barierojn, atingis la celon, alvenis tie kie ĉiuj veŝtpoŝoj eterne situas, kaj trovis... ne nur ne mono, sed ne poŝo por teni ĝin, kaj ne veŝto por teni la poŝon!
Je sia teruro le rememoris ke li lasis ambaŭ jako kaj veŝto post si en sia ĉelo, kaj kun ili sian poŝlibron, monon, ŝlosilon, horloĝon, alumetojn, skribilujon... ĉio kio faras vivon inda vivi, ĉio kio distingas la multpoŝa besto, la mastro de kreado, de la malsupera unupoŝa aŭ senpoŝa produktaĵoj kiuj saltetas aŭ iretas ĉirkaŭe permeseme, neekipita por la vera kontesto.
En sia mizero li faris unu malesperan klopodon por sukcesigi la aferon, kaj, kun reiro al sia fajna malnova konduto... miksaĵo de la Bienulo kaj Kolegia Docento... li diris, "Vidu jene! Mi malkovras ke mi postlasis mian monujon. Nu donu al mi tiun bileton, ĉu vi volas, kaj mi sendos la monon je morgaŭ, mi estas bonkonata en ĉi tiuj regionoj."
La komizo fikse rigardis al li kaj la rosta nigra kufo dum momento, kaj tiam ridis, "Mi opinius ke vi estas tre bone konata en la regiono," li diris, "se vi provis ĉi tiun ludon ofte. Jen, staru for de la fenestro, bonvolu, Sinjorino; vi obstrukcas la aliajn pasaĝerojn!"
Maljuna ĝentilhomo kiu estis pikanta lin en la dorso dum iom da momentoj ĉi tie forpuŝis lin, kaj, kio estis pli malbone, alparolis lin kiel sia bona virino, kio kolerigis Bufon pli ol io ajn kio okazis tiun vesperon.
Konfuzita kaj plena je malespero, li vagis blinde laŭ la platformo kie la trajno staris, kaj larmoj fluetis je ĉiu flanko de lia nazo. Estis malfacile, li pensis, por esti en vido de sekureco kaj preskaŭ de hejmo kaj por esti obstrukcita pro manko de kelkaj mizeraj ŝilingoj kaj per la bagatelrosuma malfideco de pagitaj oficistoj. Tre rapide lia eskapo estos malkovrita, la ĉaso ekus, li estus kaptita, insultita, ŝarĝita per ĉenoj, trenita denove al malliberejo kaj pano-kaj-akvo kaj pajlo; liaj gardistoj kaj punoj estus duobligitaj; kaj Ho, kiaj sarkasmaj rimarkoj la knabino farus! Kio estas farenda? Li ne estis rapida piede; lia figuro estis malfeliĉe rekonebla. Ĉu li ne povus premiĝi sub la sidejo de kaleŝo? Li vidis tiun metodon adoptita de lernejanoj, kiam la vojaĝmono provizita de pensemaj gepatroj estis deturnita al aliaj kaj pli bonaj celoj. Dum li meditis, li trovis sin mem kontraŭe al la lokomotivo, kiu estis oleita, viŝita, kaj ĝenerale karesita de ĝia tenera kondukanto, solidkorpa viro kun oleujo en unu mano kaj bulo de kotonforĵetaĵo en la alia.
"Saluton, patrino!" diris la lokomotivkondukisto, "kio estas la problemo? Vi ne aspektas aparte gaja."
"Ho, sonjoro!" diris Bufo, plorante dekomence, "Mi estas malriĉa malfeliĉa lavistino, kaj mi perdis ĉiun mian monon, kaj ne povas pagi pro bileto, kaj mi devas alveni hejme ĉi vespere iel, kaj kion ajn mi devas fari mi ne scias. Ho kara, Ho kara!"
"To estas malbona afero, efektive," diris la lokomotivkondukisto kontemplante, "perdis vian monon... kaj ne povas alveni hejme... kaj havas kelkajn infanojn, ankaŭ, atendantaj al vi, mi kuraĝas diri?"
"Iun ajn nombro da ili," plorsingultis Bufo. "Kaj ili malsatos... kaj ludas per alumetoj... kaj renversas lampojn, la malgrandaj senkulpuloj!... kaj kverelas, kaj daŭrigas ĝenerale. ho kara, Ho kara!"
"Nu, mi rakontos kion mi faros," diris la bona lokomotivkondukisto. "Vi estas lavistino de via profesio, vi diras. Tre bone, jen tio. Kaj mi estas lokomotovkondukisto, kiel vi bone povas vidi, kaj ne eblas nei ke tio estas terure malpura laboro. Foruzas kvanto da ĉemizoj, ĝi faras, ĝis mia edzino estas sufiĉe laca de lavi ilin. Se vi lavos kelkajn ĉemizojn por mi kiam vi alvenos hejme kaj laŭsendos ilin, mi donas al vi veturon sur mia lokomotivo. Estas kontraŭ la regularo de la Kompanio sed ni ne estas tiom tre elektemaj en ĉi tiuj malofte vizitataj regionoj."
La mizero de Bufo turniĝis en ravo kiam li avide grimpis en la kajuton de la lokomotivo. Kompreneble, li neniam lavis ĉemizon en sian vivon, kaj ne povus se li provus kaj, kiel ajn, li ne komencos; sed li pensis: "Kiam mi alvenos hejme sekure en Halo de Bufo, kaj havas denove monon, kaj poŝojn por enmeti ĝin, mi sendos al la lokomotivkondukisto sufiĉe por pagi por certa kvanto de lavado, kaj tio estos la sama afero, aŭ pli bone."
La gardisto ŝvingis sian bonvenflagon, la lokomotivkondukisto fajfis en gaja respondo, kaj la trajno moviĝis el la stacio. Dum la rapido pliiĝis, kaj la Bufo povis vidi je iu flanko de li veraj kampoj, kaj arboj, kaj heĝoj, kaj bovinoj, kaj ĉevaloj, ĉiuj flugantaj preter lin, kaj dum li pensis kiel ĉiu minuto portis lin pli proksime al Halo de Bufo, kaj simpatiaj amikoj, kaj mono por tinti en lia poŝo, kaj molan liton por dormi ene, kaj bonaj aferoj por manĝi; kaj laŭdo kaj admiro je la deklamo de siaj aventuroj kaj sia supera intekigenteco, li komencis salteti supren kaj malsupren kaj krii kaj kanti fragmentojn de kanto, je la granda surprizo de la lokomotivkondukisto, kiu renkontis lavistinojn antaŭe, je longaj intervaloj, sed neniam iun tute kiel ĉi tiu.
Ili kovris multajn melojn, kaj Bufo jam konsideris kion li havus kiel vespermanĝo tuj kiam li alvenis hejme, kiam li rimarkis ke la lokomotivkondukisto, kun mistifika esprimo sur la vizaĝo, apogiĝis trans la flanko de la lokomotivo kaj aŭskultis forte. Tiam li vidis lin grimpi sur la karbon kaj fiksrigardis trans la pinton de la trajno; tiam li revenis kaj diris al Bufo: "Estas tre strange; ni estas la lasta trajno veturante en ĉi tiu direkto ĉi vespere, tamen mi povus ĵuri ke mi aŭdis alian sekvante nin.
Bufo ĉesis siajn frivolajn kapriolojn tuj. Li serioziĝis kaj deprimiĝis, kaj obtuza doloro en la malsupra parto de lia spino, komunikante sin mem al liaj kruroj, voligis lin eksidi kaj malespere provigis por ne pensi pri ĉiuj la eblecoj.
Je ĉi tiu tempo la luno brilis hele, kaj la lokomotivkondukisto, firmigante sin mem sur la karbo, povis ordoni vidon de la linio malantaŭ ili dum longa distanco.
Tuj li elvokis, "mi povas klare vidi nun! Estas lokomotivo, sur niaj reloj, laŭvenante je alta rapideco! Aspektas kvazaŭ ni estus persekutitaj!"
La mizera Bufo, kaŭrante en la karbopolvo, provis forte por pensi pri io por fari, kun malgaja manko de sukceso.
"Ili antaŭiĝas sur ni rapide!" kriis la lokomotivkondukisto. "Kaj la lokomotivo estas plenŝtopita de la plej strangoj aro da homoj! Viroj kiel antikvaj gardistoj, ŝvingantaj halebardojn; policanoj kun siaj kaskoj, ŝvingantaj klabojn; kaj fademontre vestitaj viroj kun potĉapeloj, evidente kaj nemiskompreneble civilaj detektivoj eĉ je ĉi tiu distanco, ŝvingantaj revolverojn kaj bastonojn; ĉiuj ŝvingantaj kaj ĉiuj vokantaj la saman aferon... "Haltu, haltu, haltu!"
Tiam Bufo falis sur siajn genuojn inter la karbo kaj, levante siajn kunpremitajn piedojn en petego, kriis, "Savu min, nur savu min, kara afabla S-ro Lokomotivkondukisto, kaj mi konfesos ĉion! Mi ne estas simpla lavistino kiu mi ŝajnas esti! Mi ne havas infanojn atendantaj por mi, senkulpajn aŭ aliajn! Mi estas bufo... la bonkonata kaj populara S-ro Bufo, bienhava proprietulo; mi ĵus eskapis, per mia granda kuraĝo kaj inteligento, de abomena karcero en kiun miaj malamikoj ĵetis min; kaj se tiuj uloj sur tiu lokomotivo rekaptas min, estos ĉenoj kaj pano-kaj-akvo kaj pajlo kaj mizero ankoraŭfoje por povra, malfeliĉa senkulpa bufo!"
La lokomotivkondukisto rigardis malsupren al li tre severe, kaj diris, "Nu, diru la veron; vi estis metita en la malliberejon?"
"Estis nenio vere multe," diris povra Bufo, ruĝiĝante profunde. "Mi nur pruntis aŭtomobilon dum la posedantoj estis je lunĉo; ili ne havis bezonon de ĝi je tiu tempo. Mi ne intencis ŝteli ĝin, vere; sed homoj... specife juĝistoj... alprenas tiajn severajn rigardojn al senpripensaj kaj altvervaj agoj.
La lokomotivkondukisto rigardis tre severe kaj diris,"Mi timas ke vi efektive estis malica bufo, kaj juste mi devas cedi vin al ofendita justeco. Sed vi estas evidente en forta ĝeno kaj mizero, do mi ne forlasos vin. Mi ne ŝatas aŭtomobiloj, unue; kaj mi ne ŝatas esti ordonita de policanoj kiam mi estas sur mia propra lokomotivo, alie. Kaj la aspekto de besto en larmoj ĉiam sentigas min strange kaj molkora. Do gajigu, Bufo! Mi faras mian plejeblon, kaj mi ankoraŭ venkos ilin!"
Ili alstakis pli da karbo, ŝovelante furioze; la forno muĝis, la fajreroj flugis, la lokomotivo saltis kaj ŝvingis, sed tamen iliaj persekutantoj malrapide gajnis. La lokomotivkondukisto, kun suspiro, viŝis sian brovon per manpleno de kotonforĵetaĵo, kaj diris, "Mi timas ke ne utilas, Bufo. Vi vidas, ili veturas malpezaj, kaj ili havas la pli bonan lokomotivon. restas ĝuste nur unu afero al ni farenda, kaj estas via nura ŝanco, do atentu tre zorgeme pro kio mi rakontos al vi. Mallongan distancon antaŭ ni estas longa tunelo, kaj je la alia flanko de ĝi la linio pasas tra densa arbaro. Nu, mi almetos ĉiun rapidon kiun mi povas dum ni veturas tra la tunelo, sed la aliaj uloj malrapidiĝos iomete, kompreneble, pro timo de akcidento. Kiam ni traestos, mi malŝaltos vaporon kaj almetos bremsojn tiom forte kiom mi povas, kaj la momenton kiam estas sekure por fari tion vi devas salti kaj kaŝi en la arbaron antaŭ ol ili alvenos tra la tunelon kaj vidos vin. Tiam mi denove iros plenrapide antaŭen, kaj ili povos ĉasi min se ili ŝatas, dum tiom longo kiom ili ŝatas, kaj tiom for kiom ili ŝatas. Nun atentu kaj estu preta por salti kiam mi diras al vi!"
Ili alstakis pli da karbo, kaj la trajno pafiĝis en la tunelon, kaj la lokomotivo rapidis kaj muĝis kaj klakis, ĝis fine ili elpafiĝis je la alia flanko en freŝan aeron kaj la pacan lunlumon, kaj vidis la arbaron kuŝi malhela kaj helpema je la alia flanko de la linio. La kondukisto malŝaltis vaporon kaj alpremis la bremsojn, la Bufo malsupreniris sur la ŝtupon, kaj kiam la trajno malrapidiĝis ĝis preskaŭ promena rapido li aŭdis la kondukistp elvoki, "Nun, Saltu!"
Bufo saltis, ruliĝis malsupren mallongan digon, levprenis sin mem nevundita, baraktis en la arbaron kaj kaŝis sin.
Ŝtelrigardante, li vidis ke lia trajno atingis rapidecon denove kaj malaperis je granda rapideco. Tiam el la tunelo eksplodis la persekutanta lokomotivo, muĝanta kaj fajfanta, ĝia diversa anaro ŝvinganta siajn variajn armilojn kaj kriantaj, "Haltu! haltu! haltu!" kiam ili pasis, la Bufo havis koran ridon... por la unua fojo ekde kiam li estis ĵetita en la malliberejon.
Sed li tuj ĉesis ridi kiam li konsideriĝis ke nun estas tre malfrue kaj malhele kaj malvarme, kaj li estis en nekonata arbaro, kun neniu mono kaj neniu ŝanco pri vespermanĝo, kaj ankoraŭ for de amikoj kaj hejmo; kaj la morta silento de ĉio, post la muĝado kaj klakado de la trajno, estis io de ŝoko. Li ne kuraĝis forlasi la ŝirmon de la arboj, do li trafis en la arbaron, kun la ideo de forlasi la fervojon tiom for kiom ebla malantaŭ li.
Post tiom multe da semajnoj inter muroj, li trovis la arbaron stranga kaj malamika kaj inklinita, li pensis, pro primoki lin. Kaprimulgoj, sonigante siajn mekanikajn klakojn, pensigis lin ke la arbaro estis plena de serĉantaj gardistoj, proksimiĝantaj al li. Strigo, falflugante sensone al li, tuŝetis lian ŝultron per sia flugilo, saltigante lin kun la terura certo ke ĝi estis mano; tiam flugetis for, tineece, ridante sian malaltan ho! ho! ho! kion Bufo pensis tre malbona gusto. Unufoje li renkontis vulpon, kiu haltis, fiksrigardis lin en ia sarkasma maniero, kaj diris, "Saluton, lavistino! Duono paro de strumpoj kaj kusenkoverto mankis ĉi tiun semajnon! Atentu ke ne okazu denove!" kaj paradis for, subridetante. bufo serĉis ĉirkaŭe por ŝtono por ĵeti al li, sed ne povis sekcesi trovi unu, kio ĉagrenigis lin pli ol io ajn. Fine, malvarma, malsata, kaj elĉerpita, li serĉis la ŝirmon de kava arbo, kie per branĉoj kaj mortaj folioj li faris al si mem tiom komfortan liton kiom li povis, kaj dormis profunde ĝis la mateno.