LA VENTO EN LA SALIKOJ

Ĉapitro IX: Vagantoj Ĉiuj


La Akvorato estis maltrankvila, kaj li ne ekzakte sciis kial. Je ĉiu aspekto la pompo de somero ankoraŭ estis je sia plej plena alteco, kaj kvankam en la erpitaj akreoj verdo cedis al oro, tamen montaj serpoj ruĝiĝis, kaj la arbaroj estis strekitaj ie kaj tie kun flavbruna ardeco, tamen, lumo kaj varmo ankoraŭ ĉeestis en nemalplenigita mezuro, pura de iu ajn malvarmetaj antaŭsentoj de la pasinta jaro. Sed la konstanta ĥoro de la fruktĝardenoj kaj heĝoj ŝrumpis al senzorga vesperkanto de kelkaj ankoraŭ nelacaj kantistoj; la ruĝĝorĝulo komenciĝis por trudi sin mem ankoraŭ unu fojon; kaj estis sento en la aero de ŝanĝo kaj foriro. La kukolo, kompreneble, estis longe silenta; sed multaj aliaj plumitaj amikoj, dum monatoj parto de la familiara pejzaĝo kaj ĝia malgranda socio, mankis ankaŭ, kaj ŝajnis ke la linio maldensiĝis konstante tagon post tago. Rato, ĉiam observa de ĉiuj flugilita moviĝo, vidis ke ĝi alprenis ĉiutage pli kaj pli sudan tendencon; kaj eĉ kiam li kuŝis en lito dum nokto li pensis ke li povis distingi, pasanta en la malhelo superkapo, la baton kaj tremeto de senpaciencaj flugiloj, obeemaj al la decidiga voko.
La Granda Hotelo de la Naturo havis sian Sezonon, kiel la aliaj. Dum la gastoj unu post la alia pakas, pagas kaj foriras, kaj la seĝoj ĉe la table-d'hôte ŝrinkis kompatinde je ĉiu posta manĝo; dum kompletoj de ĉambroj estas fermitaj, tapiŝoj levprenitaj, kaj kelneroj forsenditaj; tiuj restadantoj kiuj plurestos, en pension, ĝis la venontjara plena remalfermo, ne povis malhelpi esti iom afektitaj de ĉiuj tiuj flugetadoj kaj adiaŭoj, i tiu avida diskuto pri planoj, irvojoj, kaj freŝaj loĝejoj, ĉi tiu taga ŝrumpiĝo en la fluo de kamaradeco. Oni iĝas maltrankvila, depremita, kaj inklina al esti kverelema. Kial tiu avido por ŝanĝi? Kial ne pluresti ĉi tie, kiel ni, kaj esti gajaj? Oni ne konas ĉi tiun hotelon ekster la sezono, kaj kian plezuron ni havas inter ni mem, ni uloj kiuj postrestas kaj finvidas la tutan interesan jaron. Ĉio tre vera sendube, la aliaj ĉiam respondis; ni multe envias vin... kaj iu alia jaro eble... sed ĝuste nun ni havas engaĝigoj... kaj jen estas la buso ĉe la pordo... nia tempo finas! Do ili foriras, kun rideto kaj kapsigno, kaj ni malhavas ilin, kaj sentas rankoron. La Rato estis memdependa speco da besto, radikita en la lando,kaj, kiu ajn foriris, li restis; tamen, li ne povis malhelpi rimarki kio estis en la aero, kaj senti iom da ĝia influo en siaj ostoj.
Estis malfacile por komfortiĝi al io ajn serioza, kun ĉiu tiu flugetado okazanta. Forlasanta la akvoflankon, kie junkoj staras densaj kaj altaj en fluo kiu iĝis malvigla kaj malprofunda, li vagis pejzaĝen, transiris kampon aŭ du de paŝtejaro jam aspektantaj polvaj kaj sekiĝintaj, kaj puŝitaj en la grandan regnon de tritiko, flava, ŝvinga, kaj murmura, plena de kvieta moviĝo kaj malgrandaj flustraĵoj. Ĉi tie li ofte ŝatis vagi, tra la arbaro de rigidaj fortaj tigoj kiuj portis sian propran oran ĉielon for super lia kapo... ĉielo kiu estis ĉiam dancanta, trembrilanta, mallaŭte parolanta; aŭ ŝancelanta forte al la pasanta vento kaj reekregante sin mem kun ĵeto kaj gaja rido. Ĉi tie, ankaŭ, li havis multajn malgrandajn amikojn, socio kompleta en si mem, kondukante plenajn kaj okupitajn vivojn, sed ĉiam kun libera momento por klaĉi kaj interŝanĝi novaĵon kun vizitanto. Hodiaŭ, tamen, kvankam ili estis sufiĉe ĝentilaj, la kampmusoj kaj rikoltmusoj estis absorbitaj. Multaj estis fosantaj kaj tunelantaj okupite; aliaj, amasiĝintaj kune en malgrandaj grupoj, ekzamenis planojn kaj desegnaĵojn de malgrandaj apartementoj, deklaritaj de esti dezirataj kaj kompaktaj, kaj situitaj konvene proksime al la Magazenoj. Kelkaj estis haŭlantaj el polvaj kofroj kaj vestkorboj, aliaj estis jam kubutprofunde pakantaj siajn posedaĵojn; dum ĉie stakoj kaj pakoj de tritiko, aveno, hordeo, fagoŝelo kaj nuksoj, kuŝis pretaj por transporti.
"Jen olda Ra&#t265;jo!" ili kriis tuj kiam ili vidis lin. "Venu kaj etendu manon, Rato, kaj ne staru ĉie senokupa!"
"Kiun specon da ludoj vi faras?" diris la Rato severe. "Vi scias ke ne estas la tempo por pensi pri vintroloĝejoj, longe ankoraŭ ne!"
"Ho, jes, ni scias tion," klarigis kampmuso iom hontigite; "sed ĉiam estas bone esti frutempe, ĉu ne? Ni vere devas ellokigi ĉion la meblaron kaj bagaĝon kaj provizoj de ĉi tie antaŭ ol tiuj teruraj maŝinoj komencos kliki ĉirkaŭ la kampoj; kaj tiam, vi scias, la plej bonaj apartamentoj estas prenitaj tiom rapide nuntage, kaj se vi malfruas vi devas toleri ion ajn; kaj bezonas tiom multe da redekoracio, ankaŭ, antaŭ ol ili taŭgas por enloĝiĝi. Kompreneble, ni fruas, ni scias tion; sed ni nur ĝuste faras starton."
"Ho, ĉagrenaj startoj." diris Rato. "Estas belega tago. Venu por remo, aŭ promeno laŭ la heĝoj, aŭ pikniko en la arbaro, aŭ io."
"Nu, mi pensas ne hodiaŭ, dankon," respondis la kampmuso haste. "Eble iun alian tagon... kiam ni havas pli da tempo..."
La Rato, kun snufego de malestimo, rondsvingis por iri, stumblis trans ĉapelskatolo, kaj falis, kun maldignaj rimarkoj.
"Se homoj estus pli zorgaj." diris kampmuso iom rigide, "kaj rigardus kie ili iras, homoj ne dolorigus sin mem... kaj forgesus sin mem. Atentu tiun vojaĝsako, Rato! Vi pli bone eksidu ie. En unu horo aŭ du ni eble estos pli liberaj por prizorgi vin."
"Vi ne estos 'liberaj', kiel vi nomas tion, multe ĉi tiu flanko de Kristnasko, oni povas vidi tion," replikis la Rato malafable, dum li elektis sian vojon el la kampo.
Li revenis iom malespere al sia rivero, kiu neniam enpakas, flugetas, aŭ iras en vintran loĝejon.
En la vimenoj kiuj franĝas la bordon li ekvidis hirundon sidanta. Tuj ĝi estis akompanata de alia, kaj tiam de tria; kaj la birdoj, movetiĝante senripoze sur ilia branĉo, parolis kune serioze kaj malalte.
"Kio, jam?" diris la Rato, promenante supren al ili. "Kial la hasto? Mi nomas tion simple ridinda."
"Ho, mi ne estas for jam, se tio estas kion vi celas," respondis la unua hirundo. "Ni nur faras planojn kaj aranĝas aferojn. Priparolante ilin, vi scias... kiun flugvojon ni prenos ĉi jaro, kaj kie ni haltas, kaj tiel plu. Tio estas duono la amuzo!"
"Amuzo?" diris la Rato; "nun tio ĝuste estas kion mi ne komprenas. Se vi devas forlasi ĉi tiun plaĉan lokon, kaj viajn amikojn kiuj malhavos vin, kaj viajn komfortajn hejmojn en kiujn vi ĵus hejmiĝis, kial, kiam la horo frapas mi ne havas dubon vi iros kuraĝe, kaj frontos ĉiujn la malfacilaĵon kaj ĝenon kaj ŝangĝiĝon kaj novecon, kaj kredigu ke vi ne estas tre malfeliĉaj. Sed por voli por paroli pri tio, aŭ eĉ pensi pri tio, ĝis vi vere bezonas..."
"Ne, vi ne komprenas, kompreneble," diris la dua hirundo. "Unue, ni sentas ĝin eksciti ene de ni, dolĉa maltrankvilo; tiam revenas la memorojn unu post la alia, kiel kurierkolombo. Ili flugetas tra niaj sonĝoj dumnokte, ili flugas kun ni en niaj pivotadoj kaj cirkladoj dumtage. Ni malsatas por informiĝi de unu la alia, por kompari notojn kaj certigi nin mem ke ĝi estis ĉio vere vera, kiam unu post alia la odoroj kaj sonoj kaj nomoj de longforgesitaj lokoj revenas laŭgrade kaj vokas al ni."
"Ĉu vi povus resti por nur ĉi tiu jaro?" sugestis la Akvorato sopire. "Ni ĉiuj faros nian eblon por fari al vi senti hejme. Vi ne havas ideon kiajn bonajn tempojn ni havas ĉi tie, dum vi estas for for."
"Mi klopodis 'resti' iun jaron," diris la tria hirundo. "Mi iĝis tiom ŝata de la loko ke kiam la tempo venis mi postrestis kaj laŝis la aliajn foriri sen mi. Dum kelkaj semajnoj estis sufiĉe tute bone, sed poste, Ho la teda longo de la noktoj! La frosttremaj, sensunaj tagoj! La aero tiom humida kaj malvarma, kaj ne insekto en akreo de ĝi! Ne, estis ne bone; mia kuraĝo kolapsis, kaj iun malvarman, ŝturman nokton mi aereniĝis, flugante bone enlanden kaŭze de la fortaj orientaj ventegoj. Neĝis forte kiam mi flugilbatis tra la pasejoj de la altaj montoj, kaj mi havis firman batalon por travenki; sed neniam mi forgesos la feliĉegan senton de la varmega suno denove sur mia dorso kaj mi rapidis malsupren al la lagoj kiuj kuŝis tiom bluaj kaj serenaj malsupre de mi kaj la gusto de mia unua dika insekto! La pasinteco estis kiel malbona sonĝo; la estonteco estos ĉio feliĉa ferio kiam mi moviĝis suden semajnon post semajno, facile, maldiligente, restadante tiom longe kiom mi kuraĝis, sed ĉiam arenti la vokon! Ne, mi havis mian averton; neniam denove mi pensis pri malobeemo."
"Ha, jes, la voko de la Sudo, de la Sudo!" pepadis la aliaj du reve. "Ĝiaj kantoj, ĝiaj koloroj, ĝia radia aero! Ho, ĉu vi rememoras..." kaj forgesante la Raton, ili glitis en pasian rememoradon, dum li aŭskultis fascinite, kaj lia koro brulis ene de li. Ene de si mem, ankaŭ, li sciis ke ĝi tremetis fine, tiu kordo ĝis tiam dormanta kaj nesuspektita. La nura babilado de ĉi tiuj sudencelantaj birdoj, iliaj palaj kaj brokantaj raportoj, havis ja povon por veki ĉi tiun sovaĝan novan sensacion kaj vibrigis lin ĝisfunde kun ĝi; kion unu momento de la vera afero laborigi en li... unu pasia tuŝo de la vera suda suno, unu bloveto de la aŭtentika odoro? Kun fermitaj okuloj li aŭdacis por revi momenton en plena senbrideco, kaj kiam li rigardis denove la rivero ŝajnis ŝtala kaj malvarma, la verdaj kampoj grizaj kaj senlumaj. Tiamlia lojala koro ŝajnis por ekkrii al sia malpli forta mem por ĝia perfido.
"Kial vi ĉiam revenas, do, entute?" li demandis de la hirundaj ĵaluze. "Kion vi trovas por altiri vin en ĉi tiun malriĉan grizan malgrandan landon?"
"Kaj ĉu vi pensas," diris la unua hirundo "ke la alia voko ne estas por ni ankaŭ, en ĝia ĝusta sezono? La voko de abunda kampgreso, malsekaj fruktoĝardenoj, varmaj, insektfrekventitaj lagetoj, de paŝtanta brutaro, de fojnado, kaj ĉiuj la farmkinstruaĵoj amasigitaj ĉirkaŭ la Domo de la perfektaj Tegmentorandoj?"
"Ĉu vi supozas," demandis la dua, "ke vi estas la nura investaĵo kiu avidas kun malsata deziro por ŭdi la noton de kukolo denove?"
"En deca tempo," diris la tria, "ni estas hejmsopiraj denove por trankvilaj akvolilioj svingantaj sur la surfaco de angla fluo. Sed hodiaŭ ĉio tio ŝajnas pala kaj malklara kaj tre fore for. Ĝuste nun nia sango dancas je alia muziko."
Ili komencis pepetante inter si denove, kaj ĉi tiu fojo ilia entoksiga babilo estis pri violaj maroj, flavbrunaj sabloj, kaj lacertfrekventitaj muroj.
Senripoze la rato forvagis denove, grimpis la deklivon kiu supreniris ĝentile de la norda bordo de la rivero, kaj kuŝis elrigardante al la granda ringo de Downs kiu baris sian vidon pli suden... lia simpla horizonto ĝis nun; liaj Montoj de la Luno, lia limo malantaŭ kiu troviĝis nenio, kion li ŝatus vidi aŭ koni. Hodiaŭ, al li rigardadante suden kun novnaskita deziro tremblante en lia koro, la klara ĉielo super ilia longa malalta konturo ŝajnis pulsi kun promeso; hodiaŭ, la nevidebla estis ĉio, la nekonata la nura vera fakto de vivo. Je ĉi tiu flanko kuŝis la densa kaj kolora panoramo kiun lia interna okulo vidis tiom klara. Kiaj maroj pretere troviĝas, verdaj, kapriolantaj kaj firstita! Kiaj sunbanitaj marbordoj, laŭlonge kiuj la blankaj vilaoj briletas kontraŭ la olivarbaroj! Kiaj kvietaj havenoj, svarmitaj de galanta ŝiparo celita al purpuraj insuloj de vino kaj spicoj, insuloj metitaj malalte en malviglaj akvoj!
Li leviĝis kaj malsupreniris riveren denove; tiam ŝanĝis sian opinion kaj serĉis la flankon de la polva aleo. Tie, kuŝante duonenterigita en la densa, malvarmeta subheĝa impliko kiu borderis ĝin, li povis mediti pri la metaligita vojo kaj tute la miriga mondo al kiu ĝi kondukis; pri ĉiuj vagantaj, ankaŭ, kiuj eble tretus ĝin, kaj la feliĉojn kaj aventurojn ili iris serĉi aŭ trovis neserĉantaj... tie ekstere, pretere... pretere!
Piedpaŝoj falis sur lian orelon, kaj la figuro de iu kiu iris iom lace venis en la vidon; kaj li vidis ke estis Rato, kaj unu tre polva. La vaganto, kiam li atingis lin, salutis lin kun gesto de ĝentilo kiu havis ion fremda pri ĝi... hezitis momenton... tiom kun plaĉa rideto turnis de la kuro kaj eksidis ĉe lia flanko en la malvarmetan herbaĵon. Li ŝajnis laca, kaj la Rato lasis lin ripozi nedemandite, komprenante iom de tio kio estis en liaj pensoj; sciante, ankaŭ, la valoron ĉiu besto alligas dum tempoj por esti nur silenta kompanio, kiam la lacaj muskoloj malstreĉiĝas kaj la menso markis tempon.
La vaganto estis malgrasa kaj fervor-trajta kaj iom kurbita ĉe la ŝultroj; liaj piedoj estis maldikaj kaj longaj, kaj okuloj multe falditaj ĉe la anguloj, kaj li surhavis malgrandajn orajn orelringojn en sia ordeme-metitaj, bonformitaj oreloj. Lia trikita ĵerzejo estis el paliĝinta blua fondaĵo, kaj liaj malgrandaj posedaĵoj kiujn li portis estis ligitaj en blue kotona poŝtuko.
Post kiam li restis iom la fremdulo suspiris, snufis la aeron, kaj rigardis ĉirkaŭ si.
"Tio estis trifolio, tiu varma odoreto sur la venteto," li rimarkis; 'kaj tiuj estas bovinoj kiujn ni aŭdas tondi la herbon malantaŭ ni kaj blovi malforte inter buŝplenoj. Tie estis sono de malproksimaj rikoltantoj, kaj tie for leviĝas la blua linio de dometa fumo kontraŭ la arbarlando. La rivero fluas ie proksime, fore mi aŭdas la vokon de galinalo, kaj mi vidas de via staturo ke vi estas rivera maristo. Ĉio ŝajnas endorme, kaj tamen daŭriganta la tutan tempon. Estas bela vivo, kiun vi kondukas, amiko; sen dubo la plej bona en la mondo, se nur vi estas sufiĉe forta por konduki ĝin!”
“Jes, estas la vivo, la nura vivo, por vivo.” respondis la Akvorato reve, kaj sen sia kutima plenkora konvinko.
“Mi ne ekzakte diris tion,” respondis la fremdulo singarde; “Sed sen dubo estas la plej bona. Mi provis ĝin, kaj mi scias. Kaj ĉar mi ĵus provis... ses monatojn da ĝi… kaj scias ke ĝi estas la plej bona, jen mi, pieddolora kaj malsata, marŝante suden, sekvante la malnovan alvokon, ree al la malnova vivo, la vivo kiu estis mia kaj kiu ne volas lasi min iri.”
“Ĉu estas ĉi tiu, do, ja alia el ili?” meditis la Rato. “Kaj de kie vi ĵus venis?” li demandis. Li apenaŭ aŭdacis demandi al kie li celis; li ŝajnis scii la respondon nur tro bone.
“Neta malgranda bieno,” respondis la vaganto mallonge. Laŭlonge en tiu direkto”… li kapklinis norden. “Ne zorgu pri tio. Mi havis ĉion kion mi povis deziri… ĉion kion mi iom rajtis atendi de vivo, kaj pli; kaj jen mi estas! Feliĉa por esti ĉi tie tute same, kvankam, tamen, feliĉa por esti ĉi tie! Tiom de majloj plue sur la vojo, tiom multe da horoj pli proksima al la deziro de mia koro!”
Liaj brilantaj okuloj fikse tenis al la horizonto, kaj li ŝajnis esti aŭskultanta por iu sono kiu estis mankanta de la enlanda aero, voĉa kiom ĝi estis kun la gaja muziko de paŝtejo kaj farmkorto.
“Vi ne estas unu el ni,” diris la Akvorato, “nek jam farmisto; nek eĉ, mi juĝus, de ĉi tiu lando.”
“Ĝuste,” respondis la fremdulo. “Mi estas marista rato, jen mi, kaj la haveno de kiu mi origine devenas estas Konstantinopolo, kvankam mi estas ie speco de fremdulo tie ankaŭ en iu maniero de parolo. Vi estis aŭdinta pri Konstantinopolo, amiko? Bela urbo, kaj unu antikva kaj glora. Kaj vi eble aŭdis, ankaŭ, pri Sigurd, Reĝo de Norvegio, kaj kiel li velis tien kun sesdek ŝipoj, kaj kiel li kaj liaj homoj rajdis supren tra stratoj ĉiuj baldakenitaj kun purpuro kaj oro; kaj kiel la Imperiestro kaj Imperiestrino venis malsupren kaj bankedis kun li enŝipe de lia ŝipo. Kiam Sigurd revenis hejme, multaj el liaj norduloj postrestis kaj la korpogardistaro de la Imperiestro, kaj mia praulo, norvegnaskita, postrestis ankaŭ, kun la ŝipoj kiujn Sigurd donis al la Imperiestro. Maristoj ni ĉiam estis, kaj ne mirige; ĉar por mi, la urbo de mia naskiĝo estas ne pli mia hejmo ol iu ajn amuza haveno inter tie kaj la Londona Rivero. Mi konas ilin ĉiujn, kaj ili konas min. Metu min sur iun el iliaj kajoj aŭ antaŭmarbordo, kaj mi estas hejme denove.”
“Mi supozas vi iras grandajn vojaĝojn,” diris la Akvorato kun kreskanta intereso. “Monatojn kaj monatojn ekster la vido de tero, kaj provianto elĉerpiĝanta, kaj asignita kiel al akvo, kaj via menso konsiliĝanta kun la potenca oceano, kaj ĉiuj tiaj aferoj?”
“Neniel,” diris la Marrato malkaŝeme. “Tia vivo kiel vi priskribas tute ne konvenus al mi. Mi estas en la marborda komerco, kaj malofte ekster vido de tero. Estas la gajaj tempoj altere kiuj interesas min, tiom multe kiom iu ajn marnavigado. Ho, tiuj sudaj marhavenoj! La odoro de ili, la naviglumoj dum nokto, la gloro!”
“Nu, eble vi elektis la pli bonan vojon,” diris la Akvorato, sed iom dubeme. “Rakontu al mi iom de via marbordumado, do, se vi havas inklinon, kaj kian specon de rikolto besto de spirito povus esperi alporti hejmen, de ĝi por varmigi siajn lastajn tagojn per galantaj memoroj ĉe la fajrejo; ĉar mia vivo, mi konfesas al vi, sentas al mi hodiaŭ iom mallarĝa kaj ĉirkaŭskribita.”
“Mia lasta vojaĝo,” komencis la Marrato, “kiu alterigis min finfine en ĉi tiun landon, celante kun altaj esperoj al mia enlanda farmbieno, servos kiel bona ekzemplo de ĉiu el ili, kaj, efektive, kiel epitomo de mia alt-kolorita vivo. Familiaj malfacilaĵoj, kiel kutime, komencigis ĝin. La hejma ŝturm-konuso estis hisita, kaj mi enŝipigis mim mem enŝipe malgrandan komercŝipon celita de Konstinantopolo, laŭ klasikaj maroj kies ĉiu ondo pulsas kun senmorta memoro, al la Grekaj Insuloj kaj la Levanto. Tiuj estis gloraj tagoj kaj varmetaj noktoj. En kaj el de havenoj la tutan tempon… malnovaj amikoj ĉie… dormante en iu malvarmeta templo aŭ ruinigita cisterno dum la varmego de la tago… festado kaj kanto post sunsubiro, sub grandaj steloj metitaj en veluran ĉielon! Tiam ni turnis kaj marbordumis supren la Adriatikon, ĝiaj bordoj naĝantaj en atmosfero de sukceno, rozo, kaj smeralda; ni kuŝis en larĝa terenfermita haveno, ni vagis tra antikvaj kaj noblaj urboj, ĝis fine iu mateno, kiam la suno leviĝis reĝe malantaŭ ni, ni rajdis en Venecion laŭ pado de oro. Ho, Venecio estas fajna urbo, en kiu rato povas vagi laŭ sia plaĉo kaj preni sian plezuron! Aŭ, kiam laca de vagado, povas sidi je la rando de la Granda Kanalo dum nokto, festado kun siaj amikoj, kiam la aero estis plena je muziko kaj la ĉielo plena je steloj, kaj la lumoj ekbrilas kaj trebrilas sur la polusitaj ŝtalaj pruoj de la ŝanceliĝantaj gondoloj, bandigita tiel ke oni povus promeni trans la kanalon sur ili de flanko al flanko! Kaj tiam la manĝo… Ĉu vi ŝatas konkulojn? Nu, nu, ni ne restadu pri tio nun.”
Li estis silenta dum tempo; kaj la Akvorato, silenta ankaŭ kaj ravita, flosis sur revkanaloj kaj aŭdis fantoman kanton sonorante alte inter vapore grizaj ondplaŭditaj muroj.
“Suden mi velis denove fine,” daŭrigis ma Marrato, “Marbordumante laŭlonge de la itala marbordo, ĝis fine ni atingis Palermon, kaj tie mi eksiĝis por longa, feliĉa periodo altere. Mi neniam restas tro longe ĉe unu ŝipo; oni iĝas mallarĝ-inklina kaj antaŭjuĝanta. Cetere, Sicilio estas unu el miaj feliĉaj ĉas-grundoj. Mi konas ĉiun ĉi tie, kaj iliaj kutimoj ĝuste konvenas al mi. mi pasigis multajn gajajn semajnojn en la insulo, restadante kun amikoj enlande. Kiam mi iĝis senripoza denove mi prenas avantaĝon de ŝipo kiu komercis al Sardinio kaj Korsiko; kaj tre feliĉa mi estis por senti la freŝan venteton kaj la marŝprucon en mia vizaĝo denove.”
“Sed, ĉu ne estas tre varmege kaj sufoka, malsupre en la… holdo, mi pensas ke vi nomas tion?” demandis la Akvorato.
La maristo rigardis al li kun suspekto de palpebrumo. “Mi estas malnovulo,” li rimarkis kun multe da simpleco. La kajuto de la kapitano estas sufiĉe bona por mi.”
“Estas malfacila vivo, je ĉiuj kalkuloj,” murmuris la Rato, sinkite en profundan pensadon.
Por la ŝipanaro ĝi estas,” respondis la maristo serioze, denove kun la spirito de palpebrumo.
“De Korsiko,” li daŭrigis, “mi utiligis ŝi;pon kiu prenis vinon al la ĉeftero. Ni atingis Alasion en la vespero, ligiĝis, haŭlis supren niajn vinbarelojn, kaj hisis ilin enmaren, ligite unu al la alia per longa linio. Tiam la ŝipanaro prenis al la boatoj kaj remis marborden, kantante dum ili iris, kaj tirante malantaŭ si la longan ĵetiĝadantan procesion de bareloj, kiel mejlo de marporkoj. Sur la sabloj oni havis la ĉevaloj atendantaj, kiuj tiris la barelojn laŭ la krutan straton de la malgranda urbeto kun fajna impeto kaj klaktinto kaj barakto. Kiam la lasta barelo estis ene, ni iris kaj refreŝiĝis kaj ripozis, kaj sidis malfrue en la nokton, trinkante kun niaj amikoj; kaj postan matenon mi estis for al la grandaj olivarbaroj por iom da ripozo. Por nun mi finis kun insuloj por la tempo, kaj havenoj kaj ŝipado estis abunda; do mi gvidis maldiligentan vivon inter la kamparanoj, kuŝante kaj rigardante ilin labori, aŭ etendite alte sur montetflankokun la blua Mediteraneo fore malsupre de mi. Kaj tiel fine, per facilaj etapoj, kaj parte piede, parte mare, al Marsejlo, kaj la renkontiĝo de malnovaj kunŝipanoj, kaj la visitado de grandaj oceancelantaj ŝipoj, kaj festado ankoraŭfoje. Parolado pri konkuloj!
Kial, foje mi sonĝas pri la konkuloj, kaj vekiĝas plorante!”
“Tio memorigas min,” diris la ĝentila Akvorato; “vi okaze menciis ke vi estas malsata, kaj mi devus esti parolante pli frue. Kompreneble vi haltos kaj prenos vian tagmezan manĝon kun mi? Mia truo estas proksima; estas iom da tempo post tagmezo, kaj vi estas tre bonvena al kio ajn, kio etas.”
“Nu mi nomas tion afabla kaj frata de vi,” diris la Marrato. ”Mi estas efektive malsata kiam mi eksidis, kaj ekde tiam mi neintence okaze menciis konkulojn, miaj subitaj angoroj estis ekstremaj. Sed ĉu vi ne povas alporti ĝin laŭ ĉi tie ekstere? Mi estas neniom tro ŝata por iri sub ferdekpordojn, krom se mi estas devigita; kaj tiam, dum ni manĝas, mi povus rakonti al vi pli koncerne miaj vojaĝoj kaj la agrabla vivo kiun mi vivas… almenaŭ, ĝi estis tre agrabla al mi, kaj laŭ via atento mi juĝas ĝi laŭdas sin mem al vi; dum se ni iras internen estis cent kontraŭ unu ke mi tuj endormiĝos.”
“Tio estas efektive bonega propono,” diris la Akvorato, kaj hastis hejmen. Tie li eligis la lunĉkorbon kaj pakis simplan manĝon, en kiu, rememorante la devenon kaj preferojn de la fremdulo, li zorgis por inkluzivi jardon de longa Franca Pano, kolbason el de kiu la ailo kantis, iom da fromaĝo kiu kuŝis kaj ploris, kaj longkolan pajkovritan botelon enhavante boteligitan sunbrilon defaligita kaj kolektita sur foraj sudaj deklivoj. Tiel ŝarĝita, li revenis kun ĉiu rapido, kaj ruĝiĝis pro plezuro je la laŭdoj de la maljuna maristo pro lia gusto kaj juĝo, kiam kune ili elpakis la korbon kaj elkuŝigis la enhavojn sur la herbon ĉe la vojflanko.
La Marrato, tiom tuj kiam lia malsato estis iom satigita, daŭrigis la historion pri sia lasta vojaĝo, kondukis sian simplan aŭskultanton de haveno al haveno de Hispanio, alterigante lin en Lisbono, Oporto, kaj Bordozo, enkondukante lin al la agrablaj havenoj de Kornvalo kaj Devono, kaj tiel supren la Kanalon ĝis tiu lasta kajflanko, kie, alteriĝante post ventoj longe kontraŭaj, ŝturmpelita kaj veterbatita, li kaptis la unuajn magiajn aludojn kaj heroldaĵojn de alia printempo sur longa vagado enlande, malsata por la eksperimento de vivo sur iu silenta farmbieno, tre fore de la laca batado de iu ajn maro. Sorĉita kaj tremante pro ekscito, la Akvorato sekvis la Aventuriston trimejlon post trimejlo, super ŝturmaj golfoj, tra homplenaj rodoj, trans havenaj trinkejoj sur kureganta tajdo, sur serpentumantaj riveroj kiuj kaŝis siajn okupitajn malgrandajn urbetojn post tuja turniĝoj kaj lasis lin kun bedaŭroplena suspiro plantita je sia teda enlanda farmo, pri kiu li deziris aŭdi nenion.
Je ĉi tiu tempo ilia manĝo finiĝis, kaj la Maristo, refreŝigita kaj fortigita, lia voĉo pli vibra, lia okulo brulis kun heleco kiu ŝajnis kaptita de iu fore fora margvidlumo, plenigis sian glason kun la ruĝa kaj ardanta vinrikolto de la Sudo, kaj, kliniĝanta al la Akvorato, devigis sian fiksrigardo kaj tenis lin, korpo kaj animo, dum li parolis. Tiuj okuloj estis de la ŝanĝiĝanta ŝaŭmstriita griz-verda de saltantaj nordaj maroj; en la glaso brilis varmega rubeno kiu ŝajnis la preciza koro de la Sudo, batante por li kiu havis kuraĝon por respondi al ĝia pulsado. Le ĝemelaj lumoj, la moviĝanta grizo kaj la firma ruĝo, mastris la Akvoraton kaj tenis lin ligita, fascinita, senpova. La kvieta mondo ekster ĝiaj radioj retiriĝis fore for kaj ĉesis esti. Kaj la parolo, la mirinda parolo fluis plue… aŭ ĉu ĝi estis parolo entute, aŭ ĉu ĝi ŝanĝiĝis de tempo al tempo en kanzonon… kanzonon de la maristoj levantaj la gutantan ankron, sonoran zumon de la vualoj en ŝiranta nord-oriento, baladon de la fiŝisto haŭlante sian retojn je sunsubiro kontraŭ aprikota ĉielo, akordojn de gitaro kaj mandolino de gondolo aŭ kaiko? Ĉu ĝi ŝanĝiĝis en krion de la vento, melankolia unue, kolere strida kiam ĝi freŝiĝis, leviĝante ĝis ŝiranta fajfo, sinkante ĝis muzika flueto de aero de la hurardumo de la ventranta velo? Ĉiu tiuj sonoj la sorĉita aŭskultanto sajnis aŭdi, kaj kun ili la malsata plendo de la lavoj kaj la mar-mevoj, la mallaŭta tondro de la rompiĝanta ondo, la krio de la postrestanta ŝindo. Ree en parolon ĝi pasis, kaj kun batanta koro li estis sekvanta la aventurojn de dekduo de marhavenoj, la batalojn, la eskapojn, la kunvenojn, la kameradecojn, la galantajn entreprenojn, aŭ li serĉis por trezoro, fiŝis en silentaj lagunoj kaj somnolis taglonge sur varma blanka sablo. De profundmaraj fiŝsadoj li aŭdis rakonti kaj pove arĝentaj amasiĝoj de la mejlolonga reto; de tuja danĝero, bruo de ŝaŭmondoj dum senluna nokto, aŭ la altaj pruoj de la granda pasaĝerŝipo alprenante formon superkape tra la nebulo; de la gaja hejmreveno, la promotoro ĉirkaŭta, la havenlumoj malfermitaj eksteren; la grupoj vidataj malklare sur la kajo, la ĝoja aklamo, la plaŭdo de la haŭsero; la pezpaŝo supren la kruta malgranda strato al la konforta lumeto de ruĝkurtenitaj fenestroj.
Laste, en sia veka revo ŝajnis al lik e la Aventuristo leviĝis sur siajn piedojn, sed estis ankorŭ parolanta, ankoraŭ tenanta lin per siaj margrizaj okuloj.
“Kaj nun,” li diris mallaŭte,” mi iras al la vojo denove, tenante sud-okcidenten por multe da longaj kaj polvaj tagoj; ĝis fine mi atingos la malgrandan grizan marurbeton, kiun mi konas tiom bone, kiu alkroĉiĝas laŭlonge iu kruta flanko de la haveno. Tie tra malhelaj pordoj vi rigardas malsupren ŝtuparon el ŝtonaj ŝtupoj, superpendita de grandaj rozaj tufoj de valeriano kaj finiĝante en makulo de scintilanta blua akvo. La malgrandaj boatoj kiuj kuŝas ŝnuritaj al la ringoj kaj palisoj de la malnova marmuro estas pentritaj gajaj kiel tiuj el kaj en kiuj mi grimpis dum mia infaneco; la salmono saltas sur la fluson, benkoj da skombro fulmas kaj ludas preter la kajflankoj kaj antaŭplaĝo, kaj ĉe la fenestroj la grandaj ŝipoj glisas, nokte kaj tage, ĝis al siaj bolardoj aŭ eliras al la vasta maro. Tie, frue aŭ malfrue, la ŝipoj de ĉiuj marnavigantaj nacioj alvenas; kaj tie, je sia destinita horo, la ŝipo de mia elekto faligos sian ankron. Mi prenos mian tempon, mi atendos kaj paciencos, ĝis fine la ĝusta kuŝos atendante por mi eldistordita en mezfluon, malalte ŝarĝita, ĝia prusprito indikante la havenon. Mi ŝteliros alborden, per boato aŭ laŭlonge haŭsero; kaj tiam iu mateno mi vekiĝos al la kantado kaj tretado de la maristoj, la tinto de la kapstano, kaj la klakado de la ankroĉeno gaje envenante. Ni ekaperigos la ĵibon kaj la antaŭvelon, la blankaj domoj je la havena flanko malrapide glisas preter ni kiam ĝi amasigas stirrapidon, kaj la vojaĝo estos komenciĝinta. Kiam ĝi forĝas al la promontoro ĝi vestas sin mem per dreliko; kaj tiam, iam ekstere, la sonanta klako de grandaj verdaj maroj kiam ĝi kliniĝas al la vento indikante Suden!
Kaj vi, vi venos ankaŭ, juna frato; ĉar la tagoj pasas, kaj neniam revenas, kaj la Sudo atendas al vi. Prenu la aventuron, atentu la alvokon, nun antaŭ ol la nerevokebla momento pasas! Estas nur klakado de pordo malantaŭ vi, senzorgecan paŝon antaŭen, kaj vi estas ekster la manova vivo kaj en la nova! Tiam iun tagon longe for, trotu hejmen ĉi tie, se vi volas, kiam la pokalo estis eltrinkita kaj la ludo estis ludita, kaj eksidu ĉe via kvieta rivero kun aro da bonaj memoraĵoj por kompanio. Vi povas facile devanci min sur la vojo, ĉar vi estas juna, kaj mi maljuniĝas kaj iras malrapide. Mi lantas, kaj retrorigardas; kaj fine mi certe vidos vin veni, avida kaj malpezkora, kun ĉio la Sudo en via vizaĝo!”
La voĉo formortis kaj ĉesis, kiel malgrandega trumpeto de insekto ŝumpas rapide en silenton; kaj la akvorato, paralizita kaj fiksrigardante, fine vidis nur foran punkton sur la blanka surfaco de la vojo.
Meĥanike li leviĝis kaj procedis repaki la lunĉkorbon, zorgeme kaj sen hasto. Meĥanike li reiris hejmen, kolektis kune kelkajn malgrandajn necesaĵojn kaj specialajn tresorojn kiujn li ŝatis, kaj metis ilin en tornistron; agante kun malrapida intenco, movante tra la ĉambro kiel somnambulo; aŭskultante ĉiam kun disaj lipoj. Li svingis la tornistron trans siajn ŝultrojn, zorgeme selektis fortikan bastonon por sia vagado, kaj kun neniu hasto, sed kun tute neniu hezito, li paŝis trans la sojlon ĝuste kiam la Talpo aperis ĉe la pordo.
“Nu, kien vi ekas, Raĉjo?” demandis la Talpo en granda surprizo, kaptante lin ĉe la brako.
“Irante Suden, kun la aliaj el ili,” murmuris la Rato en reva monotono, neniam rigardante al li. “Maren unue kaj tiam alborden, kaj tiel al la marbordoj kiuj vokas min!”
Li premis rezolute antaŭen, ankoraŭ sen hasto, sed kun insista determino de intenco; sed la Talpo, ĝisfunde alarmita, metis sin mem antaŭ lin, kaj rigardante en siajn okulojn vidis ke ili estis glaceitaj kaj fiksitaj kaj iĝis strekita kaj ŝanĝigema grizo… ne la okuloj de lia amiko, sed la okuloj de iu alia besto! Luktante kun li forte li trenis lin enen, ĵetis lin malsupren, kaj tenis lin.
La Rato baraktis senesperige dum kelkaj momentoj, kaj tiam lia forto ŝajnis tuj forlasi lin, kaj li kuŝis senmove kaj elĉerpite, kun fermitaj okuloj, tremante. Tuj la Talpo helpis lin leviĝi kaj metis lin en seĝon, kiel i sidis kolapsita kaj ŝrumpita en sin mem, lia korpo skuante per violenta tremado, pasante dum tempo en histerian ikton de seka plorsingultado. Talpo fiksis la pordon, ĵetis la tornistron en tirkeston kaj ŝlosis ĝin, kaj sidiĝis silente sur la tablon ĉe sia amiko, atendante ĝis la strangaj iktoj pasis. Laŭgrade la Rato sinkis en perturbitan somnolon, rompita de eksaltoj kaj konfuzaj murmuradoj pri aferoj strangaj kaj frenezaj kaj fremdaj al la neklerigita Talpo; kaj de tio li pasis en profundan dormon.
Tie anksia en menso, la Talpo forlasis lin dum tempo kaj okupis sin mem pri mastrumaj aferoj; kaj malheliĝis kiam li revenis al la salono kaj trovis la Raton kie li lasis lin, tutveka efektive, sed apatia, silenta, kaj depremita. Li haste faris unu ekrigardon al liaj okuloj; trovis ilin, je sia granda kontentigo, klaraj kaj malhelaj kaj brunaj denove kiel antaŭe; kaj tiam sidiĝis kaj provis gajigi lin kaj helpil in rakonti kio okazis al li.
Povra Raĉjo faris sian eblon, laŭgrade, por klarigi aferojn; sed kiel li povas meti en malvarmajn vortojn tion, kio grandparte estis sugesto? Kiel revoki, por la avantaĝo de iu alia, la fantomajn marvoĉojn kiuj kantis al li, kiel reprodukti duamane la magion de la cent rememoradoj de la Maristo? Eĉ al si mem, nun la sorĉo estis rompita kaj la logo for, li trovis malfacile klarigi tion kio ŝajnis, antaŭ kelkaj horoj, la neeviteblan kaj nuran aferon. Estas ne surprizo, do, ke li malsukcesis komuniki al la Talpo iun ajn kleran ideon pri tio kion li travivis tiun tagon.
Al la Talpo tiom multe estis klara: la ikto, aŭ atako, pasis for, kaj lasis lin sana denove, kvankam agitita kaj malgaja pro la reago. Sed li ŝajnis perdinta ĉiun intereson portempe en la aferoj kiuj konsistigis lian ĉiutagan vivon, same bone kiel en ĉiuj amuzaj prognozoj de la ŝanĝitaj tagoj kaj faradoj kiujn la ŝanĝiĝanta sezono certe alportos.
Senceremonie, do, kaj kun ŝajna apatio la Talpo ŝanĝis sian parolon al la rikolto kiu estis kunigita enen, la altetendantaj ĉaroj kaj iliaj streĉantaj jungitaroj, la kreskantaj stakoj, kaj la granda luno levioĝanta super malplenaj akreoj punktitaj de garboj. Li parolis pri la ruĝiĝantaj pomoj ĉirkaŭe, pri la bruniĝantaj nuksoj, pri konfitaĵoj kaj konservaĵoj kaj la distilado de kordialoj; ĝis per facilaj stadioj kiel ĉi tiu li atingis mezvintron, ĝiaj koraj ĝojoj kaj ĝia komforta hejma vivo, kaj tiam li iĝis simple lirika.
Laŭgrade la Rato komencis sidiĝi kaj engaĝiĝi. Lia obtuza okulo vigliĝis, kaj li perdis iom de sia apatia sinteno.
Tuj la taktoplena Talpo forŝteliris kaj revenis kun krajono kaj kelkaj duonfolioj da papero, kiujn li metis sur la tablon ĉe la kubuto de sia amiko.
“Estas tre longa tempo ekde kiam vi faris iun poezion,” li rimarkis. “Vi eble klopodus ĝin ĉi vespere, anstataŭ de… nu, primediti aferojn tiom multe. Mi havas ideon ke vi sentos multe pli bone kiam vi notis ion… se estas ja nur rimoj.”
La Rato puŝis la paperon for de si lace, sed la diskreta Talpo kaptis la okazon forlasi la ĉambron, kaj kiam li gvatis enen denove iom da tempo poste, la Rato estis absorbita kaj surda al la mondo; alterne skribaĉante kaj suĉante la pinton de la krajono. Estas vere ke li suĉis grandan parton pli ol ke li skribaĉis; sed estis ĝojo al Talpo scii ke la saniĝo almenaŭ komenciĝis.