LA VENTO EN LA SALIKOJ
Ĉapitro X: La Pliaj Aventuroj de Bufo
La antaŭa pordo de la kava arbo frontis oriente, do Bufo estis vokita je frua horo; parte per la hela sunlumo enfluanta sur lin, parte per la ekstrema malvarmo de siaj piedfingroj, kio revigis lin ke li estis hejme en lito en sia propra bela ĉambro kun la tudora fenestro, je malvarma vintra nokto, kaj liaj litvestaĵoj ellitiĝis, grumblante kaj protestante ke ili ne plu povis toleri la malvarmon, kaj kuris malsupren al la kuirejo por varmigi sin mem; kaj li sekvis, nudpiede, laŭlonge de mejloj kaj mejloj de glaciaj ŝtonpavimitaj pasejoj, disputante kaj petegante ilin por esti bonsencaj. Li verŝajne estus vekita multe pli frue, se li ne dormis dum semajnoj sur pajlo super ŝtonaj pavimoj, kaj preskaŭ forgesita la amika sento de dikaj kovriloj tiritaj bone ĉirkaŭ la mentono.
Eksidante, li frotis siajn okulojn unue kaj siajn plendantajn piedfingrojn poste, miris dum momento pri kie li estis, serĉante ĉirkaŭe por la familiara ŝtona muro kaj malgranda barita fenestro; tiam, kun salto de la koro, rememoris ĉion... lia eskapo, lia fuĝo, lia persekuto; rememoris, unue kaj plej bone el ĉio, ke li estas libera!
Libera! La vorto kaj la penso sola valoris kvindek kovrilojn. Li estis varma de unu fino al alia kiam li pensis pri la ĝoja mondo ekstere, avide atendanta al li por fari sian triumfan envenon, preta por servi lin kaj plaĉi al li, maltrankvila por helpi lin kaj por akompani lin, kiel ĉiam estis en la tagoj de malnovo antaŭ ol malfeliĉo falis sur lin. Li skuis sin mem kaj kombis la malsekajn foliojn el sian hararon per siaj fingroj; kaj, lia tualeto kompleta, marŝis antaŭen en la komfortan matenan sunon, malvarma sed konfida, malsata sed esperplena, ĉiuj nervozaj temoj de hieraŭ dispelitaj per ripozo kaj dormo kaj malkaŝema kaj kuraĝiga sunbrilo.
Li havis la mondon tute al si mem, tiu frua somera mateno. La rosa arbarlando, kiam li tredis ĝin, estis izola kaj silenta; la verdaj kampoj kiuj sekvis la arbojn estis liaj propraj por kunfari kion li ŝatis; la vojo mem, kiam li atingis ĝin, en la soleco kiu estis ĉie, ŝajnis, kiel vaganta hundo, esti serĉanta avide por kompanio. Bufo, tamen, serĉis por io kio povis paroli, kaj diri al li klare kiun vojon li devus iri. Estas ĉio tute bone, kiam oni havas malpezan koron, kaj kvietan konsciencon, kaj monon en sia poŝo, kaj neniu trairante la landon por vi por treni vin for al malliberejo denove, por sekvi kien la vojo gestis kaj indikis, ne zorgante kien. La praktika Bufo zorgis tre multe efektive, kaj li povis esti piedbatante la vojon pro ĝia senhelpa silento kiam ĉiu minuto estis grava al li.
La reservita kampara vojo estis kuniĝinta de timida malgranda frato en la formo de kanalo, kiu prenis ĝia mano kaj amblis laŭlonge de ĝia flanko en perfekta konfido, sed kun la sama lango-nodita, nekomunika sinteno al fremduloj. "Fi ili!" diris Bufo al si mem. "Sed, kiel ajn, unu afero estas klara. ili devis ambaŭ veni de ie kaj iri al ie. Vi ne povas preteriri tion, Bufo, mia knabo!" Do li marŝis plu patience ĉe la rando de la akvo.
Ĉirkaŭ la kurbiĝo en la kanalo venis pezpaŝante sola ĉevalo, kliniĝanta kvazaŭ en anksia penso. De ŝnurspuro fiksita al ĝia kolringo streĉis longa ŝnuro, streĉita, sed malleviĝante kun lia paŝego, la plia parto de ĝi gutante perlajn gutojn. Bufo lasis la ĉevalon pasi, kaj staris atendante al kio la fatoj sendus al li.
Kun plaĉa turbulo de silenta akvo ĉe sia malakra pruo la barĝo glisis ĝis laŭlonge de li, ĝia gaje pentrita boatrando samnivela al la tirvojeto, ĝia nura okupanto granda fortika virino surhavanta tolan sunkufon, unu muskola brako kuŝita laŭlonge de la rudrilo.
“Agrablan matenon, s’njorino!” ŝi rimarkis al Bufo, kiam ŝi niveliĝis kun li.
“Mi kuraĝas diri ke estas, s’njorino!” respondis Bufo ĝentile, kiam li promenis laŭlonge de la tirvojo flanko al flanko de ŝi. 3mi kuraĝas diri ke estas agrabla mateno al ili kiuj ne estas en ĉagrena ĝeno, kiel mio estas. Jen mia edziniĝinta filino, ŝi sendis for al mi tuj haste por veni al ŝi tuj; do for mi venas, ne sciant kio povus okazi aŭ povos okazi, sed timante la plej malbonan, kiel vi povas kompreni, s’njorino, se vi estas patrino, ankaŭ. Kaj mi lasis mian negocon prizorgi por si mem… Mi estas en la lavado kaj purigado okupo, vi sciu, s’njorino… kaj mi lasis miajn junajn infanojn por prizorgi sin mem, kaj pli petolema kaj malpaca aro de junaj diabletoj ne ekzistas, s’njorino; kaj mi perdis tute mian monon, kaj perdis mian vojon, kaj pri kio povus okazi al mia edziniĝinta filino, nu, mi ne ŝatas pensi pri tio, s’njorino!”
“Kie eble via edziniĝinta filino vivas, s’njorino?” demandis la barĝvirino.
“Ŝi vivas proksime al la rivero, s’njorino,” respondis Bufo. “Proksime al fajna domo nomita Halo de Bufo, tio estas ie ĉi tie en ĉi tiu regiono. Eble vi aŭdis pri ĝi.”
“Halo de Bufo? Nu, mi iras tiun vojon mi mem,” respondis la barĝvirino. “Ĉi tiu kanalo kuniĝas kun la rivero kelkajn melojn plue, iom super Halo de Bufo; kaj tiam estas facila promeno. Vi laŭvenu en la barĝo kun mi, kaj mi donos al vi veturigon.
Ŝi stiris la barĝon proksime al la bordo, kaj Bufo, kun multaj humilaj kaj dankemaj agnoskoj, paŝis malpeze albordon kaj sidiĝis kun granda kontentigo. “La bonŝanco de Bufo denove!” pensis li. “Mi ĉiam elturniĝas!”
“Do vi estas en la lavadnegoco, s’njorino?” diris la barĝvirino ĝentile, dum ili glisis laŭlonge. “Kaj tre bonan negocon vi havas ankaŭ, mi kuraĝas diri, se mi ne iĝas tro libera en diri tion.”
“Plej fajna negoco en la tuta lando,” diris Bufo leĝere. “Ĉiu la etnobelaro venas al mi… ne volus iri al iu ajn alias e ili estus pagitaj, ili konas min tiom bone. Vi vidu, mi komprenas mian laboron ĝisfunde, kaj prizorgas ĉion min mem. Lavade, gladado, klaramelado, aranĝado de fajnaj ĉemizoj de sinjoroj por vespervestoj… ĉio estas farita sub mia propra okulo!”
“Sed certe vin e faras ĉiun tiun laboron vi mem, s’njorino?” demandis la barĝvirino respektplene.
“Ho, mi havas knabinojn,” diris Bufo malpeze: “dudek knabinojn aŭ ĉirkaŭ, ĉiam laborantaj. Sed se vi scias kiaj knabinoj estas, s’njorino! aĉaj malgrandaj kanajlinoj, jen kion mi nomas ilin!”
“Tiel mi faras ankaŭ,” diris la barĝvirino kun granda kompato. “Sed mi aŭdacas diri ke vi korektas viajn, la maldiligentajn putinojn! Kaj ĉu vi ŝatas lavadon?”
“Mi ŝategas,” diris Bufo. “Mi simple dorlotas ĝin. Neniam tiom feliĉa ol kiam mi havas ambaŭ brakojn en la lavujo. Sed, ja, ĝi venas tiom facile al mi! Neniu ĝeno entute! Vera plezuro, mi certigas al vi, s’njorino!”
“Kia malgranda hazardo, renkonti vin!” observis la barĝvirino penseme. Honesta peco da bonŝanĉo por ambaŭ el ni.”
“Ja, kion vi celas?” demandis Talpo nervoze.
“Nu, rigardu al mi nun,” respondis la barĝvirino. “Mi ŝatas lavadon ankaŭ, ĝuste la sama kiel vi; kaj tiurilate, ĉu mi ŝatas aŭ ne mi devas fari tute mian propran, kompreneble, moviĝante ĉirkaŭe kiel mi faras. Nun mia edzo, li estas tia ulo por ruzeviti sian laboron kaj lasi la barĝon al mi, ke neniam momenton mi havas por zorgi pri miaj propraj aferoj. Laŭ justo li devus esti ĉi tie nun, ĉu stirante aĉ prizorgante la ĉevalon, kvankam feliĉe la ĉevalo havas sufiĉe da prudento por prizorgi sin mem. Anstataŭe li iris for kun la hundo, por vidi ĉu ili ne povus akiri iom da kuniklo por vespermanĝo ie. Diris ke li atingos min ĉe la venonta kluzo. Nu, tio povus bone esti… mi ne fidas lin, iam li iras for kun tiu hundo, kiu estas pli malbona ol li estas. Sed intertempe, kiel mi arangos mian lavadon?”
“Ho, ne zorgu pri la lavado,” diris Bufo, ne ŝatante la temon. “Klopodu fiksi vian menson al tiu kuniklo. Agrable grasan kuniklon, mi certas. Ĉu vi havas cepojn?”
“Mi ne povas fiksi mian menson al io ajn ol mia lavado,” diris la barĝvirino, “kaj mi miras vi povas esti parolanta pri kunikloj, kun tia ĉojplena perspektivo antaŭ vi. Estas multe da aferoj de mi kiujn vi trovos en angulo de la ĉambreto. Se vi nur prenos unu aŭ du de la plej necesa speco… mi ne kuraĝas priskribi ilin al sinjorino kiel vi, sed vi rekonos ilin je ekrigardo… kaj metos ilin tra la lavkuvo kiam ni daŭrigas, ja, estas plezuro al vi, kiel vi ĝuste diras, kaj vera helpo al mi. Vi trovos kuvon ĉemane, kaj sapon, kaj kaldronon sur la stovo, kaj sitelo por haŭli akvon de la kanalo. Tiam mi scios vi ĝuas vin mem, anstataŭ sidi ĉi tie senlabora, rigardante al la pejzaĝo kaj oscendante senfine.”
“Nu, lasu min stiri!” diris Bufp, nun komplete timigita, “kaj tiam vi povas progresi kun via lavado laŭ via propra maniero. Mi povus difekti viajn aferojn, aŭ ne fari kiel vi ŝatas. Mi estas pli kutimigita al aferoj de ĝentilhomoj mi mem. Estas mia speciala okupo.
“Lasu vin stiri?” respondis la barĝvirino ridante. “Necesas iom da praktiko por stiri barĝon taŭge. Cetere, estas teda laboro, kaj mi volas vin esti kontenta. Ne, vi faros la lavadon kiun vi tiom ŝatas, kaj mi restu al la stirado kiun mi komprenas. Ne klopodu senigi min de la plezuro doni al vi regalon!”
Bufi estis meze zorga. Li serĉis por eskapon ĉi tiun vojon aŭ tiun, vidis ke li estis tro for de la bordo por rapida salto, kaj moraze rezignis sin mem al sia sorto. “Se venas al tio,” li pensis en malespero, “mi supozas kei u ajn stultulo povas lavi!”
Li alportis kuvon, sapon, kaj aliajn necesaĵojn de la ĉambreto, selektis kelkajn vestojn laŭhazarde, klopodis rememori kion li vidis dum hazardaj ekrigardoj tra lavejaj fenestroj, kaj ekis.
Longa duonhoro pasis, kaj ĉiu minuto de ĝ vidis Bufon iĝi pli kaj pli kolera. Nenion kion li povis fari al la aferoj ŝajnis plaĉi al ili aŭ bonfari al ili. Li klopodis kaĵoli, li klopodis polmobati, li klopodis pugnobati; ili ridetis ree al li ekde la kuvo neŝanĝitaj, kontentaj en sia originala peko. Unu aŭ du fojojn li rigardis nervoze trans sian ŝultron al la barĝvirino, sed ŝi aspektis rigardadi antaŭ si, absorbita en sia stirado. Lia dorso doloris multe, kaj li rimarkis kun konsterno ke liaj piedoj komencis iĝi tute ĉifaj. Nun Bufo estis tre fiera pri siaj piedoj. Li murmuris flustre vortojn kiuj neniam pasus la lipojn de aŭ lavistinoj aŭ Bufoj; kaj perdis la sapon, por la kvindeka fojo.
Eksplodo de ridado faris lin rektigi sin mem kaj rigardi ĉirkaŭen. La barĝvirino kliniĝis malantaŭen kaj ridis senbride ĝis la larmoj kuris malsupren siaj vangoj.
“Mi rigardis vin la tutan tempon,” ŝi anhelis. “Mi pensis ke vi devas esti ĉarlatano la tutan tempon, de la argojla maniero vi parolis. Bela lavistino vi estas! Neniam lavis tiom multe kiom lavtukon en via vivo, mi deklaras!”
La temperamento de Bufo, kiu estis boletanta forte dum iom da tempo, nun certagrade transboliĝis, kaj li perdis ĉiun kontrolon de si mem.
“Vi vulgara, malnobla, dika barĝvirino!” li kriis; “vi ne aŭdacu paroli al viaj plibonuloj kiel tio! Lavistino efektive! Mi volas sciigi al vi ke mi estas Bufo, tre konata, respektata, dinstinga Bufo! Mi eble havas iom da malfavoro ĉi-momente, se mi ne estos priridita de barĝvirino!”
La virino moviĝis pli proksime al li kaj strabis sun lia kufo fervore kaj de proksime. “Jo, do vi estas,” ŝi kriis. “Nu, mi neniam! Abemena, aĉa, krabla Bufo! Kaj en mia agrabla pura barĝo ankaŭ! Nun tio estas afero kiun mi ne havos.”
Ŝi cedis la rudrilon dum momento. Unu granda makula brako elpafis kaj kaptis Bufon ĉe antaŭkruro, dum la alia kroĉis lin firme ĉe malantaŭkruro. Tiam la mondo renversiĝis, la barĝo ŝajnis flirti leĝere trans la ĉielo, la vento fajfis en liaj oreloj, kaj Bufo trovis sin mem fluganta tra la aero, rotaciante rapide dum li iris.
La akvo, kiamli finfine atingis ĝin kun laŭta plaŭdo, montriĝis tute sufiĉe malvarma laŭ lia ĝusto, kvankam ĝia malvarmeto ne estis sufiĉa por subpremi lian fieran spiriton, aŭ estingi la varmegon de lia furioza temperamento. Li leviĝis al la surfaco ŝprucigante, kaj kiam li viŝis la lemnon el siaj okuloj la unua afero kiun li vidis estis la dika barĝvirino rigardante ree al li trans la pobo de la retiranta barĝo kaj ridanta; kaj li ĵuris, dum li tusis kaj sufokiĝis, kvitiĝi kun ŝi.
Li ekiris al la bordo, sed la kotona robo multe malhelpis liajn penojn, kaj kiam post longdaŭro li atingis teron li trovis malfacile grimpi supren la krutan bordon nehelpite. Li devis preni minuton aŭ du da ripozo por reakiri sian spiron; tiam, kolektante siajn malsekajn jupojn bone trans siajn brakojn, li komenciĝis kuri post la barĝo tiom rapide kiom liaj kruroj povis porti lin, sovaĝa pro indigno, soifanta por venĝo.
La barĝvirino estas ankoraŭ ridanta dum li niveliĝis kun ŝi. “Metu vin mem tra via kalandrilo, lavistino,” ŝi elvokis, kaj gladu vian vizaĝon kaj krispigu ĝin, kaj vi akceptiĝas kiel rimarkinda decaspekta Bufo!”
Bufo neniam paŭzis por respondi. Solida venĝo estis kion li volis, ne malaltvaloran, ventan, vortan triumfojn, kvnkam li havis aferon aŭ du en sia menso kiujn li ŝatus diri. Li vidis kion li volis antaŭe de li. Kurante rapide li devancis la ĉevalon, malligos la trenŝnuron kaj forĵetis, saltis leĝere sur la dorson de la ĉevalo, kaj urĝis ĝin al galopo per piedbati ĝin vigle en la flankojn. Li stiris al la libera lando, forlasante la trenvojon, kaj svingante sian ĉevalon laŭ vojsulka strateto. Unu fojon li rerigardis, kaj vidis ke la barĝo grundis je la alia flanko de la kanalo, kaj la barĝvirino gestadis sovaĝe kaj kriis, “Haltu, haltu, haltu!” “Mi aŭdis tiun kanton antaŭe,” diris Bufo, ridante, dum li daŭrigis sproni sian ĉevalon pluen en ĝia sovaĝ kariero.
La barĝĉevalo ne kapablis iun ajn tre daŭrigan penadon, kaj ĝia galopo baldaŭ malvigliĝis en troton, kaj ĝia troto en facilan promenon; sed Bufo estis tute kontenta kun tio, sciante ke li, iel ajn, estis moviĝanta, kaj la barĝo ne. Li faris ion kion li pensis tre inteligenta; kaj li estis kontentigita troteti laŭlonge trankvili en la suno, prenante avantaĝon de iuj ajn flankvojoj kaj bridvojetoj, kaj klopodante forgesi kiom tre longe estis ekde kiam li havis solidan manĝon, ĝis la kanalo estis postlasita tref ore malantaŭ li.
Li vojaĝis kelkajn melojn, lia ĉevalo kaj li, kaj li sentis sin somnola en la varmega sunbrilo, kiam la ĉevalo haltis, malaltigis sian kapon, kaj komencis manĝeti la herbon; kaj Bufo, vekiĝante, ĝuste savis sin mem de defali kun peno. Li rigardis ĉirkaŭ si kaj trovis ke li estis sur larĝa komunejo, makulita kun makuloj de ulekso kaj rubusoj tiom for kiom li povis vidi. Proksime de li staris malpura cigana ruldomo, kaj apud ĝi viro estis sidanta sur sitelo renversita, tre okupite fumante kaj rigardante en la larĝan mondo. Fajro de bastonoj brulis proksime, kaj super tiu fajro pendis fera poto, kaj el tiu poto elvenis bobelaĵoj kaj gluglaĵoj, kaj svaga sugestia vaporeco. ankaŭ odoroj… varmaj, riĉaj, kaj diversaj odoroj… kiuj interplektiĝis kaj tordiĝis kaj volviĝis sin mem fine en unu kompletan, voluptan, perfektan odoron kiu ŝajnis la pleja animo de Naturo prenante formon kaj aperante al siaj infanoj, vera Diino, patrino de konsolo kaj komforto. Bufo nun sciis bone ke li ne estis vere malsata antaŭe. Kion li sentis pli frue en la tago estis nur bagatela eknaŭzo. Ĉi tiu estis la vera afero fine, kaj ne eraro; kaj ĝi estus pritraktita rapide, ankaŭ, aŭ estus malfacilaĵojn por iu aŭ io. Li kontrolis la ciganon atente, mirante svage ĉu estus pli facile batali kontraŭ li aŭ kaĵoli lin. Do jen li sidis, kaj snufis kaj snufis, kaj rigardis al la cigano; kaj la cigano sidis kaj fumis, kaj rigardis al li.
Nun la cigano prenis sian pipon el sia buŝo kaj rimarkis en senzorga maniero, “Volas vendi tiun jenan ĉevalon de vi?”
Bufo estis tute konsternita. Li ne sciis ke ciganoj tre ŝatis ĉevalkomercado, kaj neniam maltrafis oportunon, kaj li ne kontemplis ke ruldomoj ĉiam moviĝadas kaj bezonis multe da tirado. Neniam okazis al li sanĝi la ĉevalon en monon, sed la sugesto de la cigano ŝajnis glatigi la vojon al du aferoj kiujn li volis tiom multe… pretan monon kaj solidan matenmanĝon.
“Kio?” li diris, “mi vendi ĉi tiun belan junan ĉevalon de mi? Ho ne; tio tute ne eblas. Kiu prenus mian lavadon hejmen al miaj klientoj ĉiu semajne? Krome, mi tro ŝatas ĝin, kaj ĝi simple dorlotas min.”
“Klopodu ami azenon,” sugestis la cigano. “Kelkaj homoj faras.”
“Vi ne ŝajnas vidi,” daŭrigis Bufo, “ke ĉi tiu fajna ĉevalo de mi estas iom pli bona ol vi entute? Ĝi estas pursange ĉevalo, ĝi estas, parte; ne la parto kiun vi vidas, kompreneble… alia parto. Kaj ĝi estis Premio Fiakro, ankaŭ, en ĝia tempo… tio estis la tempo antaŭ ol vi konis ĝin, sed vi povas ankoraŭ ekscii tion de ĝi je ekrigardo, se vi komprenas ion ajn pri ĉevaloj. Ne,ne estas pripensebla dum momento. Tute la sama, kiom multe vi eble inklinas oferti al mi por ĉi tiu bela juna ĉevalo de mi?”
La cigano kontrolis la ĉevalon, kaj tiam li kontrolis Bufon kun egala zorgo, kaj rigardis al la ĉevalo denove. “Po ŝilingon por kruro,” lid iris mallonge, kaj turniĝis for, daŭrigante fumi kaj klopodi fiksrigardi la larĝan mondon al malkomfortiĝo.
“Po ŝilingo por kruro?” kriis Bufo. “Se vi bonvolas, mi devas preni iom da tempo por kalkuli tion, kaj vidi ŝuste kiom tio fariĝas.
Li grimpis malsupren de sia ĉevalo, kaj lasis ĝin paŝti, kaj eksidis ĉe la cigano, kaj faris sumojn sur siajn fingrojn, kaj fine lid iris, “Po ŝilingo por kruro? Ja, tio fariĝis ekzakte kvar ŝilingoj, kaj ne pli. Ho ne; mi ne povas pensi pri akcepti kvar ŝilingojn por tiu bela juna ĉevalo de mi.”
“Nu,” diris la cigano, “Mi rakontas al vi kion mi faros. Mi faras ĝin kvin ŝilingoj, kaj tio estas tri-kaj-sespenco pli ol la besto valoras. Kaj tio estas mia lasta vorto.”
Tiam Bufo sidis kaj meditis longe kaj profunde. Ĉar li estis malsata kaj tute senmona, kaj ankoraŭ iom for… li ne sciis kiom for… de hejme, kaj malamikoj eble ankoraŭ serĉis por li. Al iu en tia situacio, kvin ŝilingoj eblet re bone ŝajnas granda sumo da mono. Je la alia flanko, ne ŝajnis tre multe por ricevi por ĉevalo. Sed tiam, denove, la ĉevalo ne kostis al li ion ajn; do kion ajn li ricevas estis ĉio nura profito. Fine lid iris firme, “Jen vidu, cigano! Mi rakontas al vi kion ni faros; kaj ĉi tio estas mia lasta vorto. Vi transdonos al mi ses ŝilingojn kaj sespencon, kontante; kaj plie, aldone al ĉi tio, vi donos al mi tiom multe da matenmanĝo kiom mi povas laŭeble manĝi, en unu fojo kompreneble, el tiu fera poto de vi kiu daŭras sendi plue tiom bongustajn kaj ekscitigajn odorojn. Kompense mi cedos al vi mian vervan junan ĉevalon, kun la tuta bela jungilaro kaj akcesoraĵoj kiuj estas sur ĝi, aldonitaj senpage. Se tio ne estas sufiĉe bona por vi, diru tion, kaj mi, pluiros. Mi konas viron proksime de ĉi tie kiu volis ĉi tiun ĉevalon de mi dum jaroj.”
La cigano grumblis timige, kaj deklaris se li faris kelkajn pli de tiaj transaktiojn li estis ruinigita. Sed fine li trenis malpuran drelikan sakon de el la profundoj de sia pantalonpoŝo, kaj nombris ses ŝilingojn kaj sespencon en la piedon de Bufo. Tiam li malaperis en la ruldomon dum momento, kaj revenis kun granda fera telero kaj tranĉilo, forko, kaj kulero. Li suprenlevis la poton, kaj glora fluo de varmega riĉa stufaĵo gluglis sur la teleron. Ĝi estis, efektive, la plej bela stufaĵo en la mondo, farita de pedrikoj, kaj fazanoj, kaj kokoj, kaj leporoj, kaj kunikloj, kaj pavoj, kaj numidoj, kaj unu aŭ du aliaj aferoj. Bufo prenis la teleron sur sian sinon, preskaŭ plorante, kaj farĉis, kaj farĉis, kaj farĉis, kaj daŭris demandi por pli kaj la cigano neniam malbonvolis tion al li. Li pensis ke li neniam manĝis tiom bonan matenmanĝon en sia tuta vivo.
Kiam Bufo estis preninta tiom multe da stufaĵo alborden kiom li pensis li povis eble teni, li ekstaris kaj diris ĝisrevidon al la cigano, kaj faris teneran adiaŭon de la ĉevalo; kaj la cigano, kiu bone konis la riverflankon, donis al ri direktojn kiun vojon iri, kaj li ekis sur sian vojaĝen denove en la plej bone eblaj spirirtoj. Li estis, efektive, tre malsimila Bufo de la besto de antaŭ unu horo. La suno brilis hele, liaj malsekaj vestoj estis tute sekaj denove, li havis monon en sia poŝo ankoraŭfoje, li estis proksimiĝanta hejmon kaj amikojn kaj sekurecon, kaj, plejmulte el ĉio, li havis solidan manĝon, varmega kaj nutra, kaj sentis granda, kaj forta, kaj senzorga, kaj memkonfida.
Dum li trampis laŭlonge gaje, li pensis pri siaj aventuroj kaj eskapoj, kaj kiel kiam aferoj ŝajnas malbonaj, li ĉiam sukcesis trovi elirvojo; kaj lia fiero kaj orgojlo komencis sveli ene de li. “Ho, ho!” li diris al si mem dum li marŝis laŭlonge kun sia mentono en la aero, “kia inteligenta Bufo mi estas! Certe ne estas besto egala al mi pri inteligento en la tuta mondo! Miaj malamikoj enfermas min en malliberejon, ĉirkaŭata de gardistoj, rigardata nokto kaj tago de provosoj; mi eliras tra ili ĉiuj, per nura kapablo kuplita kun kuraĝo. Ili persekutas min kun maŝinoj, kaj policistoj, kaj revolveroj; mi klakigas miajn fingrojn al ili, kaj malaperas, ridante, en spacon. Mi estas, malfeliĉe, ĵetita en kanalon de virino dika de korpo kja tre malicmensa. Kio pri tio? Mi naĝas alborden, mi kaptas ĉevalon, mi rajdas for en triumfo, kaj mi vendas la ĉevalon por tuta poŝpleno da mono kaj bonega matenmanĝo! Ho, ho! Mi estas La Bufo la bonaspekta, la populara, la sukcesplena Bufo!” Li iĝis tiom pufa kun orgojlo ke li inventis kanton dum li iris en laŭdo de si mem, kaj kantis ĝin je la pinto de sia voĉo, kvankam estis neniu por aŭdi lin krom li. Estis eble la plej orgojla konto kiun iu ajn besto iam komponis.
“La mondo tenis grandajn Heroojn,
Kiel historilibroj montris;
Sed neniam nomo akiris famon
Kompare kun tiu de Bufo!
“La lertuloj en Oksfordo
Scias ĉion kio eblas esti sciata.
Sed ili neniu el ili scias duonon tiom multe
Kiom inteligenta S-ro Bufo!
“La bestoj sidis en ka arkeo kaj ploris
Iliaj larmoj en torentoj fluis.
Kiu estis kiu diris, ‘Jen estas tero antaŭe”?
Enkuraĝiga S-ro Bufo!
“La Armeo ĉiuj salutis
Dum ili marŝis laŭlonge de la vojo.
Ĉu estis la Reĝo? Aŭ Kitĉener?
Ne. Estis S-ro Bufo.
La reĝino kaj ŝiaj ĉambristinoj
Sides ĉe la fenestro kaj kudris.
Ŝi kriis, ‘Rigardu! kiu estas tiu bonaspekta viro?’
Oni respondis, ’S-ro Bufo.’”
Estis granda parto pli de la sama speco, sed tro terure orgojla por surparerigi. Ĉi tiuj estas kelkaj el la pli mildaj versoj.
Li kantis dum li iris, kaj li iris dum li kantis, kaj iĝis pli pompa ĉiun minuton. Sed lia fiero baldaŭ spertos severan falon.
Post kelkaj mejloj da kamparanaj vojoj li atingis la altan vojon, kaj dum li turniĝis sur ĝin kaj ekrigardis laŭlonge de ĝia blanka longo, li vidis proksimiĝi al li makuleto kiu ŝanĝiĝis en punkton kaj tiam en mason, kaj tiam en ion tre familiaran; kaj duobla tono de averto, nur tro bone konata, falis sur lian ravitan orelon.
“Ĉi tio estas io ŝata!” diris ka ekscitita Bufo. “Ĉi tio estas vera vivo denove, ĉi tio estas ankoraŭfoje la granda mondo de kiu mi estis mankanta tiom longe! Li vokos ilin, mia fratoj de la rado, kaj prezentos al ili rakonton, de la speco kiu estis tiom sukcespolena ĝis nun; kaj ili donos al mi veturigon, kompreneble, kaj tiam mi parolos al ili iom pli, kaj, eble, kun bonsanĉo, eble eĉ finiĝas en mi veturanta ĝis al Halo de Bufo en aŭtomobilo! Tio estus surprizo por Melo!”
Li tretis konfide en la vojon por voki la aŭtomobilon, kiu venis laŭlonge je facila rapido, malrapidiĝanta kiam ĝi proksimiĝis la vojeton, kiam tuj li iĝis tre pala, lia koro ŝanĝiĝis en akvon, liaj genuoj skuis kaj cedis sub li, kaj li kunfaldiĝis kaj kolapsis kun malsaniga doloro en sia interno. Kaj bone li eblus, la malfeliĉa besto; ĉar la proksimiĝanta aŭto estis ĝuste tiu kiun li ŝtelis el la korto de la Ruĝa Leono Hotelo dum tiu fatala tago kiam ĉiuj liaj problemoj komlenciĝis! Kaj la homoj en ĝi estis tute la samaj homoj kiujn li sidis kaj gvatis dum lunĉo en la kafejo!
Li sinkis malsupren en ĉifonan, mizeran amason sur la vojo, murmurante al si mem en sia malespero, “Estas ĉio finita! Estas ĉio pasita! Katenoj kaj policistoj denove! Malliberejo denove! Seka pano kaj akvo denove! Ho, kia stultulo mi estis! Kial mi volis iri pavi tra la lando, kantante orgojlajn kantojn, kaj vokante homojn en plena tago sur la alta vojo, antstataŭ de kaŝi ĝis noktiĝo kaj ŝteliri hejmen silente laŭ malantaŭvojoj! Ho malfeliĉa Bufo. Ho misdestinita besto!”
La terura aŭtomobilo malrapide proksimiĝis pli kaj pli, ĝis fine li aŭdis ĝin halti ĝuste apude antaŭ li. Du ĝentilhomoj eliĝis kaj iris ĉirkaŭ la tremanta amaso da ĉifona mizero kuŝanta sur la vojo, kaj unu el ili diris, “Ho kara! ĉi tio estas tre trista! Jen estas povra maljuna afero… lavistino laŭ ŝajne… kiu svenis sur la strato! Eble ŝi estis superita de la varmego, povra estaĵa; aŭ eble ŭi ne havis iun ajn manĝon hodiaŭ. Lasu nin levi ŝin en la aŭton kaj preni ŝin al la plej proksima vikaĝo, kie sendube ŝi havas amikojn.”
Ili tenere levis Bufon en la aŭtomobilon kaj apogigis lin kun molaj kusenoj, kaj procedis sur sia vojo.
Kiam Bufo aŭdis ilin paroli en tia afabla kaj simpatia maniero, kaj sciis ke li ne estis rekonita, lia kuraĝo komencis reviviĝi, kaj li zorgeme malfermis unue unu okulon kaj tiam la alian.
“Rigardu!” diris unu el la ĝentilhomoj, “ŝi estas pli bona jam. La freŝa aero faris bone al ŝi. Kiel vi sentas nun, s’njorino?”
“Dankon al vi afable, Sinjoro,” diris Bufo per malforta voĉo, “mi sentas min grandan parton pli bone!”
“Tio estas ĝusta,” diris la ĝentilhomo. “Nun restu tute trankvile, kaj, super ĉio, ne klopodu paroli.”
“Mi ne faros,” diris Bufo. “Mi nur pensis, se mi povus sidi sur la antaŭseĝo tie, apud la veturisto, kie mi povus havi la freŝan aeron plene en mia vizaĝo, mi estus baldaŭ tute en ordo denove.”
“Kia tre bonsenca virino!” diris la ĝentilhomo. “Kompreneble vi povos.” Do ili singarde helpis Bufon en la antaŭseĝon apud la veturisto, kaj plue ili iris aankoraŭfoje.
Bufo estis preskaŭ sin mem denove je nun. Li eksidis, rigardis ĉirkaŭ si, kaj klopodis superi la tremojn, la sopirojn la malnovajn avidojn kiuj leviĝis kaj sieĝis lin kaj prenis posedon de li entute.
“Estas fato!” lid iris al si mem. “Kial strebi? Kial lukti?” kaj li turnis al la veturisto je sia flanko.
“Bonvolu, sinjoro,” lid iris, “Mi deziras ke vi afable lasu min klopodi veturi la aŭton iomete. Mi estis rigardante vin atente, kaj aspektis tiom facile kaj tiom interese, kaj mi ŝatus esti kapabla rakonti al miaj amikoj ke iam mi veturis aŭtomobilon!”
La veturisto ridis pro la propono, tiom kore ke la ĝentilhomo informiĝis kio misas. Kiam li aŭdis, li diris, je la ravo de Bufo, “Bravo, s’njorino! Mi ŝatas vian spiriton. Lasu ŝin klopodi, kaj zorgu por ŝi. Ŝi ne faros iun damaĝon.
Bufo avide grimpis en la seĝon forlasita de la veturisto, prenis la stririlon en siajn manojn, aŭskultis kun afektita humilo al la instrukcioj donicitaj al li, kaj metis la aŭton en moviĝon, sed tre malrapide kaj zorgplene unue, ĉar li estis decidita esti prudenta.
La ĝentilhomoj malantaŭ frapis siajn manojn kaj aplaŭdis, kaj Bufo aŭdis ilin diri, “Kiom bone ŝi faras tion! Imagu lavistino veturante aŭton tiom bone kiom tio, la unuan fojon!”
Bufo iĝis iom pli rapida; iom pli rapida akoraĉ, kaj pli rapida.
Li aŭdis la ĝentilhomojn elvoki averte, “Estu singarde, lavistino!” Kaj tio ĝenis lin, kaj li komencis perdi sian kapon.
La veturisto klopodis interveni, sed li fiksis lin malsupren en lian seĝon per unu kubuto, kaj almetis plenan rapidon. La fluo de aero en lia vizaĝo, la zumo de la motoro, kaj la leĝera salto de la aŭto sub li ebriigis lian malfortan cerbon. “Lavistino, efektive!” li vokis malprudente. “Ho! ho! Mi estas la Bufo, la liberejeskapisto, la Bufo kiu ĉiam eskapas! Sidu senmove, kaj vi scios kio veturado vere estas, ĉar vi estas en la manoj de la fama, la lerta, la entute sentima Bufo!”
Kun krio de teruro la tuta aro leviĝis kaj ĵetis sin nun al li. “Kaptul in!” ili kriis, “kaptu la Bufon, la fia besto kiu ŝtelis nian aŭtomobilon! Ligu lin, katenu lin, trenu lin al laplej proksima policejo! Malsupren kun la senespera kaj danĝera Bufo!”
Ve! Ili estus pensantaj, ili devus esti pli prudentaj, ili estus memorantaj halti la aŭtomobilon iel antaŭ ol ludi iujn petolaĵojn de tiu speco. Kun duonturniĝo de la stirilo la Bufo sendis la aŭton kraŝante tra la malaltan heĝon kiu kuris laŭlonge de la vojflanko. Unu fortega salto, violenta ŝoko, kaj la radoj de la aŭtomobilo kirlegis la dikan koton de ĉevallageto.
Bufo trovis sin mem fluganta tra la aero kun forta fluo supren kaj delikata kurbo de hirundo. Li ŝatis la moviĝon, kaj ĝuste komencis miri ĉu daŭrigus ĝis li disvolvis flugilojn kaj turnis en Bufbirdo, kiam li alteriĝis sur sian dorson kun bumo, en mola riĉa herbo de kampo. Eksidante; li povis ĝuste vidi la aŭtomobilon en la lageton preskaŭ mergita; la ĝentilhomoj kaj la veturisto, malhelpitaj de siaj longaj paltoj, baraktis senhelpe en la akvo.
Li kolektis sin mem rapide, kaj ekkuris trans la lando tiom rapido kiom li povis, baraktante tra heĝojn, saltante fosaĵojn, stamfante trans kampojn, ĝis li estis senspira kaj laca, kaj devis kvietiĝi en facilan promenon. Kiam li reakiris sian spiron iom, kaj kapablis pensi trankvile, li komencis glugli, kaj de gluglado li prenis al ridado, kaj li ridis ĝis li devis eksidi sub heĝon. “Ho, ho!” li ploris, en ekscazoj de memadmiro, “Bufo denove! Bufo, kiel kutime elvenas sur la pinto! Kiu estis kiu igis ilin doni al li veturon? Kiu alterigis ilin en ĉevallageton. Kiu eskapis, flugante gaje kaj senvunda tra la aero, forlasante la mallarĝmensajn, malbonvolajn, timidajn ekskursistojn en la koto kie ili juste estus? Ja, Bufo, kompreneble; lerta Bufo, granda Bufo, bona Bufo!”
Tiam li eksplodis en kanton denove, kaj ĉantis kun levita voĉo…
“La aŭtomobilo faris pup-pup-pup,
Dum ĝi kuregis laŭlonge de la vojo.
Kiu estis kiu stiris ĝin en lageton?
Inĝenia S-ro Bufo!
Ho, kiom lerta mi estas! Kiom lerta, kiom lerta, kiom tre ler…”
Eta sono je distanco malantaŭ li faris lin turni sian kapon kaj rigardi. Ho teruro! Ho mizero! Ho malespero!
Ĉirkaŭ du kampojn for, veturisto en sia leda gamaŝo kaj du grandaj kamparaj policistoj estis videblaj, kurantaj al li kiom rapide kim ili povis iri!
Povra Bufo saltis al siajn piedojn kaj forkuris denove, sia koro en sia buŝo. “Ho mia!” li anhelis, kiam li anhelis laŭe, “kia azeno mi estas! Kia orgojla kaj senzorga azeno! Paradante denove! Vokante kaj kantante kantojn denove! Sidante senmove kaj ridante denove! Ho mia! Ho mia! Ho mia!”
Li reekrigardis, kaj vidis je sia konsterno ke ili progresis al li. Plu li kuris malespere, sed daŭris rerigardi, kaj vidis ke ili ankoraŭ progresis daŭre. Li faris sian eblon, sed li estis dika besto, kaj liaj kruroj estis mallongaj, kaj ankoraŭ ili progresis. Li povis aŭdi ilin proksime malantaŭ li nun. Ĉesante atenti kien li iris, li plubaraktis blinde kaj sovaĝe, rerigardante trans sian ŝultron al la nun triumfa malamiko, kiam tuj la tero mankis sub liaj piedoj, li kroĉis al la aero, kaj splaŝ! li trovis sin mem transkape en profunda akvo, rapida akvo, akvo kiu portis lin laŭlonge kun forto kun kiu li ne povis lukti; kaj li sciis ke en sia blinda paniko li kuris rekte en la riveron.
Li leviĝis al la surfaco kaj klopodis kroĉi la fragmitojn kaj la junkojn kiuj kreskis laŭlonge de la akvoflanko proksime sub la bordo, sed la fluo estis tiom forta ke ĝi ŝiris ilin el liaj manoj. “Ho mia!” anhelis povra Bufo, “ se iam mi ŝtelis aŭtomobilon denove! Se iam mi kantas alian orgojlan kanton”… tiam malsupren li iris, kaj suprenvenis senspira kaj ŝpruĉiganta. Nune li vidis ke li proksimiĝis al granda malhela truo en la bordo, ĝuste super sia kapo, kaj kiam la fluo portis lin preter li etendis supren kun piedo kaj kaptis prenon de la rando kaj alkroĉis. Tiam malrapide kaj kun malfacilaĵoj li suprentiris sin el la akvo, ĝis fine li eblis resti sur siaj kubutoj sur la rando de la truo. Tie li restis dum kelkaj minutoj, anhelante kaj anhelante, ĉar li estis tute elĉerpita.
Kiam li suspiris kaj blovis kaj fiksrigardis antaŭ si en la malhelan truon, iu hela malgranda afero brilis kaj scintilis en ĝiaj profundoj, moviĝante al li. Kiam ĝi proksimiĝis, vizaĝo kreskiĝis laŭgrade ĉirkaŭ ĝi, kaj estis familiara vizaĝo!
Bruna kaj malgranda, kun vangharoj.
Serioza kaj ronda, kun netaj oreloj kaj silkeca hararo.
Estis la Akvorato!