LA VENTO EN LA SALIKOJ

Ĉapitro XI: "Kiel Someraj Ŝtormoj Venis liaj Larmoj"


La Rato etendis netan malgrandan brunan piedon, tenis Bufon firme ĉe la nuko de lia kolo, faris grandan haŭlon kaj tiron; kaj la akvoŝarĝita Bufo suprenvenis malrapide sed certe trans la randon de la truo, ĝis fine li staris sekure kaj solide en la halo, strekita kun koto kaj trudherbo por esti certe, kaj kun la akvo flosante de li, sed feliĉa kaj multverva kiel antaŭe, nun ke li trovis sin denove en la domo de amiko, kaj evitoj kaj elturniĝoj finiĝis, kaj li povis kuŝigi flanken maskoveston kiu estas nevalora de lia pozicio kaj deziris tiom multe de plenumo de esperoj.
“Ho, Raĉjo!” li kriis. “Mi estis tra tiajn tempojn ekde kiam mi vidis vin laste, vi ne povas imagii Tiajn provojn, tiajn suferojn, kaj ĉiuj tiom noble eltenitaj. Tiam tiaj eskapoj, tiaj maskovestoj, tiaj artifikoj, kaj ĉio tiom inteligente planita kaj efektivigita! Estis en malliberejo... eliĝis de ĝi, kompreneble! Estis ĵetite en kanalon... naĝis surborden! Ŝtelis ĉevalon... vendis ĝin por granda sumo da mono! Blagis ĉiun... fariĝis ilin ekzakte kion li volis! Ho, mi estas lerta Bufo, kaj ne eraro! Kion vi pensis kio estis mia lasta heroaĵo? Nur restu ĝis mi rakontas al vi...”
“Bufo,” diris la Akvorato, serioze kaj firme, “vi iru for supren tuj, kaj demetas tiun kotonan ĉifonon kiu aspektas kvazaŭ ĝi povus antaŭe aparteni al iu lavistino, kaj purigu vin mem ĝisfunde, kaj provu malsuprenveni aspektante kiel ĝentilhomo se vi povas; ĉar pli fadenmontra, ĉifona, malestimaspekta objekto ol vi estas mi neniam havis sub miaj okuloj en mia tuta vivo! Nun, ĉesu paradi kaj disputi, kaj foriru! Mi havas ion por diri al vi poste!”
Bufo unue estis inklinita al halti kaj reparoli iom al li. Sufiĉis al li esti laŭordonita kiam li estis en malliberejo, kaj ĉi tie la afero tute rekomenciĝis denove, laŭ ŝajne; kaj de Rato, ankaŭ! Tamen, li kaptis vidon de si mem en la vidvitro super la ĉapelapogilo, kun la rusta nigra kufo sidante galante super unu okulo, kaj li ŝanĝis sian opinion kaj iris tre rapide kaj humile supren al la vesteje de Rato. Tie li havis kompletan lavon kaj refreŝigon, ŝanĝis siajn vestaĵojn, kaj staris dum longa tempo antaŭ la spegulo, kontemplante sin mem kun fiero kaj plezuro, kaj pensante kiaj absolutaj idiotoj ĉiuj la homoj devus esti iam preni lin dum unu momento por lavistino.
Je la tempo kiam li venis malsupren denove kruĉo estis sur la tablo, kaj tre feliĉa Bufo estis por vidi ĝin, ĉar li travivis kelkajn penigajn spertojn kaj li toleris multe da malfacila ekzercado ekde la elstara matenmanĝo provizita por li de la cigano. Dum ili manĝis Bufo rakontis al Rato ĉiujn siajn aventurojn, emfazante ĉefe sian propran inteligenton, kaj ĉeeston de spirito dum krizoj, kaj ruzecon en malfacilaj situoj; kaj sufiĉe implicis ke li havis gajan kaj alte koloritan sperten. Sed ju pli li parolis kaj fanfaronis, des pli serioza kaj silenta la Rato iĝis.
Kiam fine Bufo parolis sin mem ĝis plenhalto, tiam estis silento dum iom da tempo; kaj tiam la Rato diris, “Nu, Bufĉjo, mi ne volas doni al vi doloron, post ĉio kion vi jam postvivis; sed, serioze, ĉu vi ne vidas kian teruran azenon vi faras de vi mem? Laŭ via propra admono vi estis mankatenita, enkarcerigita, malsategita, postkurita, timigita el via vivo, insultita, primokita, kaj hontinde ĵetita en la akvon... per virino, ankaŭ! Kie estas la amuzo en tio? Kie la amuzo envenas? Kaj ĉio ĉar vi necese devis ŝteli aŭtomobilon. Vi scias ke vi havis nenion alian krom ĝenoj de aŭtomobiloj de la momento vi unue metis okulojn sur unu. Sed se vi volas esti enmiksita kun ili... kiel vi kutime estas, kvin minutojn post kiam vi startis... kial ŝteli ilin? Estu kriplulo, se vi pensas ke estas ekscita; estu bankrotulo, por ŝanĝo, se vi metas vian spiriton al ĝi; sed kial elekti esti konviktito? Kiam vi iĝos prudenta, kaj pensas pri viaj amikoj, kaj klopodas esti honoro al ili? Ĉu vi supozas ke estas iu plezuro al mi, ekzemple, aŭdi bestojn diri, kiam mi cirkuladas, ke mi estas la ulo kiu tenas kompanion kun malliberuloj?”
Nu, estis tre komfortiga trajto en la karaktero de Bufo ke li estis ĝisoste bonkora besto, kaj neniam kontraŭas esti riproĉita de tiuj kiuj estis liaj veraj amikoj. Kaj eĉ kiam plejmulte dediĉita al io, li ĉiam kapablis vidi la alian flankon de la diskuto. Do kvankam; dum la Rato parolis tiom serioze, li diradis al si mem ribeleme, “Sed estis amuza, tamen! Terure amuza!” kaj faris strangajn subpremitajn sonojn ene de li, k-i-k-k-k, kaj pup-p-p, kaj aliaj sonoj similiaj al sufokitaj ronkoj aŭ la malfermado de sodakvaj boteloj, tamen kiam la Rato tute finiĝis, li eligis profundan suspiron kaj diris, tre afable kaj humile, “Tute ĝuste, Raĉjo! Kiom prava vi ĉiam estas! Jes, mi estis orgojla maljuna azeno, mi povas tute vidi tion. Rilate aŭtomobiloj, mi tute ne estas tiom entuziasma priili ekde mia lasta plonĝo en tiu rivero de vi. La fakto estas, dum mi pendis de la rando de via kavo kaj akirante mian spiron, mi havis tujan ideon... vere brila ideo... konektita al motorboatoj... nu, nu! ne ekscitiĝu tiel, oldulo, kaj stamfu, kaj renversu aferojn; estis nur ideo, kaj ni ne plu parolos pri ĝi nun. Ni havos nian kafon, kaj fumon, kaj kvietan babilon, kaj tiam mi iros promeni trankvile malsupren al Halo de Bufo, kaj iĝu en vestaĵojn de mi mem, kaj metu aferojn moviĝantaj denove laŭ la malnovaj linioj. Mi havas sufiĉe de aventuroj, mi kondukos trankvilan, stabilan, respektplenan vivon, nenifarante ĉirkaŭ mia bieno, kaj plibonigante ĝin, kaj farante iom da pejzaĝa ĝardenado de tempo al tempo. Ĉiam estas iom da vespermanĝo por miaj amikoj kiam ili venas viziti min; kaj mi tenos poneoseĝon por troti en ĝi ĉirkaŭ la lando, ĝuste kiel mi kutimis en la bonaj malnovaj tagoj, antaŭ ol mi iĝis maltrankvila kaj volis fari aferojn.”
“Promeni trankvile malsupren al Halo de Bufo?” kriis la Rato, multe ekscitita. “Pri kio vi parolas? Ĉu vi volas diri ke vi ne aŭdis?”
“Aŭ dis kion?” diris Bufo, iom paliĝante. “Daŭrigu, Raĉjo! Rapide! Ne indulgu min! Kion mi ne aŭdis?”
“Ĉu vi celas diri al mi,” kriis la Rato, brubatante per sia malgranda pugno sur la tablon, “ke vi aŭdis nenion pri la ermenoj kaj musteloj?”
“Kio, la sovaĝarbaruloj?” kriis Bufo, tremante en ĉiu membro. “Ne, neniu vorto! Kion ili faris?”
“…Kaj kiel ili estis kaj kaptis Halon de Bufo?” daŭrigis la Rato.
Bufo apogis sian kubuton sur la tablon, kaj sian mentonon sur sian piedon; kaj granda larmo fontis en ĉiu el liaj okuloj, superbordiĝis kaj plaŭdis sur la tablon, plop! plop!
“Daŭrigu, Raĉjo,” li murmuris tuje; “rakontu al mi tuton. La plej malbona pasis. Mi estas besto denove. Mi povas toleri ĝin.”
“Kiam vi… estiĝis… en tiun… tiun… malfacilaĵon de vi,” diris la Rato malrapide kaj impone. “Mi celas, kiam vi… malaperis el socio dum tempo, pri tiu miskompreno pri iu… iu maŝino, vi scias…”
Bufo nur kapjesis.
“Nu, estis multe priparolita ĉi tie, kompreneble,” daŭrigis la Rato, “nenur laŭlonge de la riverbordo, sed eĉ en la Sovaĝa Arbaro. Bestoj elektis flankojn, kiel ĉiam okazas. La Riverborduloj defendis vin, kaj diris ke vi estis famaĉa traktita, kaj estis neniu justeco akirebla en la lando nuntage. Sed la Sovaĝarbarbestoj diris severajn aferojn, kaj ve meritis tion, kaj estis tempo ke tiaj aferoj estis ĉesigitaj. Kaj ili iĝis tre orgojlaj kaj ĉirkaŭmoviĝis dirante ke vi estis finiĝinta por ĉi tiu fojo! Vi neniam revenus denove, neniam, neniam!”
Bufo kapjesis denove, restante silenta.
“Tio estas kiaj malgrandaj bestoj ili estas,” la Rato daŭrigis. “Sed Talpo kaj Melo, ili persistis, en ĝojo kaj malĝojo, ke vi revenus denove baldaŭ, iel ajn. Ili ne sciis ekzakte kiel, sed iel ajn!”
Bufo komencis eksidi en sian seĝon denove, kaj ridetaĉi iomete.
“Ili argumentis de historio,” daŭrigis la Rato. “Ili diris ke neniu kriminala leĝo iam estis konata superi kontraŭ aŭdaco kaj kredindeco kiel via, kombinite kun la povo de longa burso. Do ili aranĝis movi siajn aferojn en Halon de Bufo, kaj dormi tie, kaj teni ĝin aerumita, kaj havi la tuton preta por vi kiam vi aperis. Ili ne divenis kio estis okazonta, kompreneble; tamen, ili havis siajn suspektojn pri la Sovaĝarbarbestoj. Nun mi venas al la plej doloriga kaj tragika parto de mia rakonto. Iu malhela nokto… estis tre malhela nokto, kaj blovante forte, ankaŭ, kaj pluvante simple fortege… bando da musteloj, armitaj ĝis la dentoj, rampis silente laŭ la kaleŝvojon al la antaŭenirejo. Samtempe, aro da malesperaj furoj, antaŭeniĝantaj tra la kuirejĝardeno, okupigis sin mem de la malantaŭĝardeno kaj aficejoj; dum kompanio da batalemaj ermenoj kiuj haltis al nenio okupis la konservatorion kaj la bilardejon, kaj tenis la fenestropordojn malfermitaj al la gazono.
“La Talpo kaj la Melo sidis ĉe la fajro en la fumejo, rakontantaj rakontojn kaj suspektantaj nenion, ĉar ne estis nokto por iuj bestoj enesti ekstere, kiam tiuj sangavidaj kanajloj trarompis la pordojn kaj ensturmis sur ilin de ĉiu flanko. Ili faris la plaj bonan batalon kiun ili povis, sed kio estis la utilo? Ili estis nearmitaj, kaj surpirzitaj, kaj kion du bestoj povas fari kontraŭ centoj? Ili kaptis kaj batis ilin severe per bastonoj, tiuj du povraj fidelaj estaĵoj, kaj elpelis ilin en la malvarmon kaj la malsekon, kun multaj insultaj kaj nenecesaj rimarkoj!”
Ĉi tie la senemocia Bufo eksubridaĉis, kaj tiam ekregis sin mem kaj klopodis aspekti aparte solene.
“Kaj la Sovaĝarabruloj vivadas en Halo de Bufo ekde tiam,” daŭrigis la Rato; “kaj daŭras simple iel ajn! Kuŝantaj en lito duontagon, kaj matenmanĝo je ĉiuj horoj, kaj la loko en tia ĥaoso (mi estis rakontita) ĝi ne estas taŭga por esti vidata! Manĝante vian nutraĵon, kaj trinkante vian trinkon, kaj faranta malbonajn ŝercojn pri vi, kaj kantante vulgarajn kantojn, pri… nu, pri malliberejoj, kaj juĝistoj, kaj policistoj; terurajn personajn kantojn, kun neniu humuro en ili. Kaj ili rakontas al la metiistoj kaj ĉiuj ke ili venis por resti por ĉiam.”
“Ho, ili jenas!” diris Bufo, ekstarante kaj kaptante bastonon. “Mi tre baldaŭ vidos pri tio!”
“Estas ne bone, Bufo!” vokis la Rato post li. “Vi pli bone revenu kaj sidiĝu; vi nu iĝos en ĝenon.”
Sed la Bufo estis for, kaj ne eblis reteni lin. Li Marŝis rapide malsupren la vojon, sian bastonon trans sia ŝultro, kolera kaj murmurante al si mem en sia kolero, ĝis li atingis sian antaŭpordegon, kiam tuj ekaperis de malantaŭ la palisaro alta flava furo kun pafilo.
“Kiu venas tie?” diris la furo akre.
“Tutsensencaĵoj!” diris la Bufo tre kolere. “Kion vi celas per paroli tiel al mi? Elvenu de ĝi tuj, aŭ mi…”
La furo neniam vorton diris, sed li levis sian pafilon ĝis al sia ŝultro. Bufo prudente falis plate en la vojon, kaj Krak! kuglo fajfis super lia kapo.
La ekkonsternita Bufo baraktis al siaj piedoj kaj peliĝis for laŭ la vojon tiom rapide kiom li povis; kaj dum li kuris la aŭdis la furon ridi, kaj aliaj teruraj malfortaj malgrandaj ridoj transprenante ĝin kaj pluprotante la sonon.
Li reiris, tre senkuraĝa, kaj rakontis al la Akvorato.
“Kion mi rakontis al vi?” diris la Rato. “Estas ne bone. Ili havas gardistojn asignitaj, kaj ili estas ĉiuj armitaj. Vi devas nur atendi.”
Tamen, Bufo estis ne inklinita al cedi ĉion tuj. Do li eligis la boaton, kaja ekis remante laŭ la riveron al tie kie la ĝardenantaŭo de Halo de Bufo atingis la akvoflankon.
Alvenante en la vidon de sia antaŭa hejmo, li ripozis sur siaj remiloj kaj superrigardis la bienon singarde. Ĉio ŝajnis tre paca kaj forlasita kaj silenta. Li povis vidi la tutan fasadon de Halo de Bufo, ardanta en la vespera sunbrilo, la kolomboj komfortis sin duope aŭ triope laŭlonge de la rekta linio de la tegmento; la ĝardeno, flamego de floroj; la rojo kiu kondukis ĝis al la boatdomo, la malgranda ligna ponto kiu transiris ĝin; ĉio trankvila, neloĝata, ŝajne atendante por lia reveno. Li klopodus la boatdomon unue, li pensis. Tre singarde li pagajis ĝis al la enfluejo de la rojo, kaj ĵus estis pasanta la ponton, kiam kraŝ!
Granda ŝtono, faligita de supre, frakasis tra la fundo de la boato. Ĝi pleniĝis kaj sinkis, kaj Bufo trovis sin mem baraktanta en profunda akvo. Rigardante supren, li vidis du ermenojn klinigantaj trans la parapeto de la ponto kaj rigardantaj lin kun granda ĝojo. “Estos via kapo venontan fojon, Bufĉjo!” ili elvokis al li. La indigna Bufo naĝis alborden, dum la ermenoj ridis kaj ridis, apogante unu la alian, kaj ridis denove, ĝis ili preskaŭ havis du iktojn… tio estas, po unu ikto ĉiu, kompreneble.
La Bufo respuris sian lacigan vojon surpiede, kaj rakontis siajn seniluziigajn spertojn al la Akvorato ankoraŭ fojon.
“Nu, kion mi rakontis al vi?” diris la Rato tre kolere. “Kaj, nun, rigardu jenon! Vidu kio vi estis kaj kion vi faris! Perdis al mi mian boaton kiun mi tre ŝatis, jen kion vi faris! Kaj simple ruinigs tiun bonan kompleton de vestojn kiujn mi pruntis al vi! Vere, Bufo, el ĉiuj penigaj bestoj… Mi miras vi sukcesas teni iujn ajn amikojn entute!”
La Bufo vidis tuj kiom malĝuste kaj stulte li agis. Li agnoskis siajn erarojn kaj malĝustobstinon kaj faris plenan pardonpeton por perdi lian boaton kaj difekti liajn vestojn. Kaj li finis per diri, kun tiu malkaŝema memrezigno kiu ĉiam senarmigas la kritikadon de liaj amikoj kaj regajnis ilin al lia flanko, “Raĉjo! Mi vidas ke mi estis obstina kaj intenca Bufo! De nun, kredu min, mi estos humile kaj cedema, kaj farus neniun agon sen via afabla konsilo kaj plena konsento!”
“Se tio estas vere tiel,” diris la bonnatura Rato, jam trankviligita, “tiam mia konsilo al vi estas, konsiderante la malfruecon de la horo, eksidi kaj havi verspermanĝon, kiu estos sur la tablo post minuto, kaj esti tre pacienca, ĉar mi estas konvinkita ke ni povas fari nenion ĝis ni vidis la Talpon kaj la Melon, kaj aŭdis iliajn lastajn novaĵojn, kaj tenis konferencon kaj prenis ilian konsilon en ĉi tiu malfacila afero.”
“Ho, ha, jes, kompreneble, la Talpo kaj la Melo,” diris Bufo leĝere. “Kio fariĝis el ili, la karaj uloj? Mi forgesis ĉion pri ili.”
“Bone vi povas demandi!” diris la Rato riproĉe. Dum vi estis veturanta en la lando en multekostaj aŭtomobiloj, kaj galopanta fiere sur sangpuraj ĉevaloj, kaj matenmanĝanta sur la graso de la lando, tiuj du povraj dediĉitaj bestoj estis kampadantaj ekstere en la ekstero, en ĉia speco da vetero, vivantaj tre primitive dum tago kaj kuŝantaj tre malmole dum nokto; observantaj vian domon, patrolantaj viajn limojn, tenantaj konstantan okulon sur la ermenoj kaj la musteloj, komplotantaj kaj planantaj kaj aranĝantaj kiel rehavi vian propraĵon por vi. Vi ne meritas havi tiajn verajn kaj lojalajn amikojn, Bufo, ne vi, vere. Iun tagon, kiam estos tro malfrue, vi bedaŭros ke vi ne estimis ilin pli dum vi havis ilin!”
“Mi estas nedankema besto, mi scias,” ploretis Bufo, delasante amarajn larmojn. “Lasu min eliri kaj trovi ilin, eksteren en la malvarman, malhelan nokton, kaj partopreni en iliaj suferadoj, kaj klopodi kaj pruvi… Atendu momenton! Certe mi aŭdis la tinton de teleroj sur pleto! Vespermanĝo estas ĉi tie fine, hura! Venu Raĉjo!”
La Rato memoris ke povra Bufo estis sur mallibereja nutraĵo dum konsiderinda tempo, kaj grandaj allasoj pro tio estis faritaj. Li sekvis lin al la tablo sekve, kaj gastamo instigis lin en siaj galantaj penoj rekompenci por pasintaj mankoj.
Ili ĵus finis sian manĝon kaj reprenis siajn brakseĝojn, kiam venis forta frapo je la pordo.
Bufo estis nervoza, sed la Rato, kapklinante mistere al li, iris rekte al la pordo kaj malfermis ĝin, kaj envenis S-ro Melo.
Li havis tute la aspekton de iu kiu dum kelkaj noktoj estis tenita for de hejmo kaj ĉiuj ĝiaj malgrandaj komfortoj kaj konvenoj. Liaj ŝuoj estis kovritaj per koto, kaj li aspektis tre kruda kaj taŭzita; sed tiam li neniam estis tre neta viro, la Melo, je la plej bona al tempoj. Li venis solene ĝis al Bufo, premis lin ĉe la piedo, kaj diris, “Bonvenon hejmen, Bufo! Ve! kion mi diras? Hejmen, efektive! Ĉi tiu estas povra hejmenveno. Malfeliĉa Bufo!” Tiam li turnis sian dorson al li, eksidis al la tablo, altiris sian seĝon kaj helpis sin mem al la granda tranĉo de malvarma pasteĉo.
Bufo estis tute alarmita je ĉi tiu tre serioza kaj misaŭgura stilo de salutado; sed la Rato flustris al li, “Ne gravas; ne atentu; kaj ne diru ion ajn al li ĝuste jam. Li ĉia mestas iom deprimita kaj senespera kiam li volas siajn nutroprovizojn. En duona horo da tempo li estos tute alia besto.
Do li atendis en silento, kaj nune venis alia kaj pli malpeza frapo. La Rato, kun kapklino al Bufo, iris al la pordo kaj enkondukis Talpon, tre ĉifona kaj nelavita, kun pecoj de fojno kaj pajlo etendantaj en sia pelto.
“Hura! Jen estas olda Bufo!” kriis la Talpo, lia vizaĝo radianta. “Imagu havi vin ree denove!” Kaj li komencis danci ĉirkau lin. “Ni neniam revis vi aperus tiom baldaŭ! Ja, vi devis sukcesi eskapi, vi lerta, inĝenia, inteligenta Bufo!”
La Rato, alarmita, tiris lin ĉe la kubuto; sed estis tro malfrue. Bufo pufis kaj ŝvelis jam.
“Lerta? Ho ne!” li diris. “Mi ne estas vere lerta, laŭ miaj amikoj. Mi nur eskapis el la plej forta malliberejo en Anglio, jen ĉio! Kaj kaptis fervojan trajnon kaj eskapis sur ĝi, jen ĉio! Kaj maskvestis min mem kaj iris tra la lando blagi ĉiujn, jen ĉio! Ho ne! Mi estas stulta azeno, mi estas! Mi rakotos al vi unu aŭ du el miaj malgrandaj aventuroj, kaj vi juĝu por vi mem!”
“Nu, nu,” diris la Talpo, moviĝante al la vespermanĝotablo; “suposante vi parolas dum mi manĝas. Ne mordon ekde matanmanĝo! Ho mia! Ho mia!” kaj li eksidis kaj helpis sin mem libere al malvarma bovaĵo kaj pikloj.
Bufo disstaris sur la fajrejtapiŝo, puŝis sian piedon en sian pantalonpoŝon kaj eltiris manplenon da arĝento. “Rigardu al tio!” li kriis, montrante ĝin. “Tio ne estas tiom malbona, ĉu, por kelkminuta laboro? Kaj kiel vi pensas mi faris tion, Talpo? Ĉevalkomercado! Jen kiel mi faris tioni”
“Daŭrigu, Bufo,” diris la Talpo enorme interesita.
“Bufo, estu silenta, bonvolui” diris la Rato. “Kaj vi ne instigu lin, Talpo, kiam vi scias kio li estas; sed bonvolu rakonti al ni tiom baldaŭ kiom ebla kio estas la pozicio, kaj kio estas plej bone farita, nun ke Bufo estas rea fine.”
“La pozicio estis ĉirkaŭ tiom malbona kiom povas esti,” respondis la Talpo grumble; “kaj pri kio estas farota, ja, benite se mi scias! La Melo kaj mi estis ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭ la loko, dum nokto kaj dum tago; ĉiam la sama afero. Gardistoj postenitaj ĉie, pafiloj pikataj al ni, ŝtonoj ĵetataj al ni; ĉiam besto sur gvato, kaj kiam ili vidas nin, mia! kiom ili ridas! Tio estas kio ĝenas min plejmulte!”
“Estas tre malfacila situacio,” diris la Rato, kontemplante profunde. “Sed mi pensas mi vidas nun, en la profundoj de mia menso, kion Bufo vere devus fari. Mi rakontos al vi. Li devus…”
“Nu, mi ne faros, iel ajn!” kriis Bufo iĝ ante ekscitita. Mi ne iĝos esti ordonita ĉirkaŭe de vi uloj! Estas mia domo pri kiu ni parolas, kaj mi scias ekzakte kion fari, kaj mi rakontos al vi. Mi iros…”
Je ĉi tiu tempo ili estis ĉiuj tri parolantaj samtempe, je la pinto de siaj voĉoj, kaj la bruo estis simple surdiga, kiam malforta, seka voĉo aŭdigis sin mem, dirante, “Estu silentaj tuj, ĉiuj el vi!” kaj subite ĉiu estis silenta.
Estis la Melo, kiu, fininte sian pasteĉon, turnis ĉirkaŭe kaj rigardis al ili severe. Kiam li vidis ke li certigis ilian atenton, kaj ke ili estis evidente atendantaj por li por alparoli ilin, li turnis ree al la tablo denove kaj etendis por la fromaĝo. kaj tiom granda estis la respekto ordonita per la solidaj kvalitoj de tiu admirinda besto, ke ne alia vorto estis eligita ĝis li tute finis sian manĝon kaj viŝis la panerojn de siaj genuoj. La Bufo baraktis grandan parton, sed la Rato tenis lin firme.
Kiam la Melo tute finiĝis, li ekstaris de sia seĝo kaj staris antaŭ la fejrejo, meditante profunde. Fine li parolis.
“Bufo!” li diris severe. “Vi malbona, embarasiga malgranda besto! Ĉu vi ne hontas pri vi mem? Kion vi pensas ke via patro, mia malnova amiko, dirus se li estis ĉi tie ĉi vespere, kaj sciis pri ĉiuj viaj aferoj?”
Bufo, kiu estis sur la sofo je ĉi tiu tempo, kun siaj kruroj supre, ruliĝis sur sian vizaĝon, skuata de plorsingultoj de pentemo.
“Nu, nu!” daŭrigis la Melo pli afable. “Ne gravas. Ĉesu plori. Ni lasos la pasintaĵoj esti pasintaj, kaj klopodos kaj turni novan paĝon. Sed kion la Talpo diras estas tute vera. La ermenoj estas gardantaj, je ĉiu punkto, kaj ili fariĝis la plej bonaj gardistoj en la mondo. Estas tute senutila pensi pri ataki la lokon. Ili estas tro fortaj por ni.”
“Tiam ĉio pasis,” plorsingultis la Bufo, plorante en la sofokusenoj. “Mi iros kaj rekrutiĝos kiel soldato, kaj neniam vidos mian karan Halon de Bufo iam!”
“Ni, gajiĝu, Bufĉjo!” diris la Melo. “Estas pliaj manieroj reakiri la lokon ol preni ĝin per sturmo. Mi ne jam diris mian lastan vorton. Nun mi rakontos al vi grandan sekreton.”
Bufo eksidis malrapide kaj sekigis siajn okulojn. Sekretoj havis enorman altiron al li, ĉar li neniam povis teni unun, kaj li ĝuis la specon de malsankta ekscito kiun li spertis kiam li iris kaj rakontis al alia besto, post fidela promeso ne rakonti.
“Estas… subtera… pasejo,” diris la Melo impone, “kiu kondukas de la riverbordo, tre proksime de ĉi tie, rekte al en la mezo de Halo de Bufo.”
“Ho, sensencaĵo! Melo,” diris Bufo iom aere. Vi aŭskultis al kelkaj el la blagoj oni ŝpinas en la tavernoj ĉirkaŭ ĉi tie. Mi konas ĉiun colon de Halo de Bufo, interne kaj ekstere. Neniu de tio, mi ja certigas al vi!”
“Mia juna amiko,” diris la Melo kun granda severo, “via patro, kiu estis inda besto… multe pli inda ol kelkaj aliaj kiujn mi konas… estis speciala amiko de mi, kaj rakontis al mi grandan parton li ne revus rakonti al vi. Li malkovris la pasejon… li ne faris ĝin, kompreneble; tiu esstis farita centoj da jaroj antaŭ ol li iam venis vivi tie… kaj li reparis ĝin kaj purigis ĝin, ĉar li pensis ĝin eble estos utila iun tagon, en kazo de ĝeno aŭ danĝero; kaj li montris ĝin al mi. ‘Ne lasu mian filon scii pri ĝi,’ li diris. ‘Li estas bona knabo, sed tre facila kaj ŝanĝiĝema en karaktero, kaj simple ne povas teni sian langon. Se li iam estas en vera embaraso, kaj estus de utilo al li, vi povas rakonti al li pri la sekreta pasejo; sed ne antaŭe.’”
La aliaj bestoj fikse rigardis al Bufo por vidi kiel li prenus tion. Bufo estis inklinita al esti paŭta unue; sed li gajiĝis tuj, kiel la bona ulo li estis.
“Nu, nu,” li diris; “eble mi estas iom da parolanto. Populara ulo kiel mi estas… miaj amikoj ĉirkaŭas min… ni ŝercas, ni scintilas, ni rakontas humurajn rakontojn… kaj iel mia lango iĝas svinganta. Mi havas la talenton de konversacio. Mi estis rakontita mi devus havi salonon, kio ajn tio povus esti. Ne gravas. Daŭrigu, Melo. Kiel tiu pasejo de vi helpos nin?
“Mi malkovris aferon aŭ du lastatempe!” daŭrigis la Melo. “Mi igis Lutron maskovesti sin mem kiel kamenbalaisto kaj voki ĉe la malantaŭpordo kun brosoj trans lia ŝultro, demandante por tasko. Estos granda bankedo morgaŭvespere. Estas ies naskiĝtago… la Ĉefmustelo, mi kredas… kaj ĉiuj la musteloj amasiĝos kune en la vespermanĝohalo, manĝantaj kaj drinkantaj kaj ridantaj kaj diboĉantaj, suspektantaj nenion. Neniuj pafiloj, neniuj glavoj, neniuj bastonoj, neniuj armiloj de iu ajn speco!”
“Sed la gardistoj estos postenitaj kiel kutime,” rimarkis la Rato.
“Ekzakte,” diris la Melo; “tio estas mia celo. La musteloj fidas entute al siaj bonegaj gardistoj. Kaj ĉi tie estas kie la pasejo envenas. Tiu tre utila tunelo kondukas rekte al sub la manĝoŝranko de la ĉefservisto, apud la tagmanĝohalo!”
“Haha! tiu knara breto en la manĝoŝranko de la ĉefservisto!” diris Bufo. Nun mi komprenas!”
“Ni elrampos silente en la manĝoŝrankon de la ĉefservisto…” kriis la Talpo.
“…kun niaj pistoloj kaj glavoj kaj bastonoj…” vokis la Rato.
“…kaj ensturmos sur ilin,” diris la Melo.
“…kaj batos ilin, kaj batos ilin, kaj batos ilin!” kriis la Bufo en ekscazo, kurante ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭ la ĉambro, kaj saltante trans la seĝojn.
“Tre bone, do,” diris la Melo, komencante sian kutiman sekan manieron, “nia plano estas aranĝita, kaj estas nenio pli por vi por pridisputi kaj prikvereli. Do, ĉar iĝas tre malfrue, ĉiu el vi iru rekte for al la lito tuj. Ni faris ĉiujn la necesajn aranĝojn en la daŭro de la mateno morgaŭ.”
Bufo, kompreneble, iris for al lito devoplene kun la aliaj… li sciis pli bone ol rifuzi… kvankam li sentis multe tro ekscitita por dormi. Sed li havis longan tagon, kun multaj eventoj amasiĝintaj en ĝin; kaj littukoj kaj kovertoj estis tre afablaj kaj komfortaj aferoj, post nura pajlo, kaj ne tro multe da ĝi, etendita sur la ŝtona planko de trablova ĉelo; kaj lia kapo ne estis multojn sekundojn sur lia kuseno antaŭ ol li estis ronkanta feliĉe. Memevidente, li sonĝis grandan parton; pri vojoj kiuj forkuris de li ĝuste kiam li volis ilin, kaj kanaloj kiuj ĉasis lin kaj kaptis lin, kaj barĝo kiu velis en la bankedhalon kun lia semajna lavado, ĝuste kiam li donis verspermanĝa festo; kaj li estis sola en la sekreta pasejo, puŝante antaŭen, sed ĝi tordiĝis kaj turniĝis ĉirkaŭe kaj skuis sin mem, kaj sidis sur sia fino; tamen iel, fine, li trovis sin mem en Halo de Bufo, kun ĉiuj siaj amikoj amasiĝintaj ĉirkaŭe ĉirkaŭ si, serioze certigantaj al lik e li vere estis lerta Bufo.
Li dormis ĝis malfrua horo postan matenon, kaj je la tempo li malsuprenvenis li trovis ke la aliaj bestoj finis sian matenmanĝon iom da tempo antaŭe. La Talpo ŝteliris for ien ĉe si mem, sen diri al iu ajn kien li iras. La Melo sidis en la brakseĝo, legante la ĵurnalon, kaj ne zorgante sin mem en la plej malmulto pri kio estis okazonta tiun saman vesperon. La Rato, aliflanke, estis kuranta ĉirkaŭ la ĉambro okupite, kun siaj brakoj plenaj de armiloj de ĉiu speco, distribuante ilin en kvar malgrandajn amasojn sur la planko, kaj dirante ekscitite sub lia spiro, dum li kuris, “Jen-glavo-por-la-Rato! Jen-glavo-por-la-Talpo! Jen-glavo-por-la-Bufo! Jen-glavo-por-la-Melo! Jen-pistolo-por-la-Rato, jen-pistolo-por-la-Talpo, jen-pistolo-por-la-Bufo, jen-pistolo-por-la-Melo! Kaj tiel plu, en regula, ritma maniero, dum la kvar malgrandaj amasoj laŭgrade kreskis kaj kreskis.
“Tio ĉio estas tre bona, Rato,” diris la Melo nune, rigardante al la okupita malgranda besto trans la randon de sia ĵurnalo; “Mi ne kulpigas vin. Sed ĝuste lasu min unufoje pasi la ermenojn, kun tiuj abomenindaj pafiloj de ili, kaj mi certigas al vin i ne volus iujn glavojn aŭ pistolojn. Ni kvar, kun niaj bastonoj, iam ni estos interne de la manĝhalo, ja, ni malplenigas la plankon de tute la aro de ili en kvin minutoj. Mi farus la tutan aferon per mi mem, nur mi ne volis senigi vin uloj de la plezuro!”
“Estas tiom bone esti je la sekura flanko,” diris la Rato kontemplante, polurante pistoltubon sur sia maniko kaj rigardante laŭlonge de ĝi.
La Bufo, finiĝinte sian matenmanĝon, levprenis fortikan bastonon kaj svingis ĝin vigle, batante imagitajn bestojn. “Mi lernos al ili, mi lernos al ili!”
“Ne diru ‘lernos al ili,’ Bufo,” diris la Rato multe ŝokita. “Ne estas bona lingvo.”
“Pro kio vi ĉiam riproĉaĉas al Bufo?” demandis la Melo iom malbonhumore. “Kio misas kun lia lingvo? Estas la sama kiun mi uzas mi mem, kaj se ĝi estas sufiĉe bona por mi, ĝi estu sufiĉe bona por vi!”
“Mi pardonpetas,” diris la Rato humile. “ Mi nur pensas ke estu ‘instruus al ili,’ ne ‘lernus al ili.’”
“Sed ni ne volas instrui al ili,” respondis la Melo. “Ni volas lerni al ili… lerni al ili, lerni al ili! Kaj kio estas pli, ni faros tion, ankaŭ.”
“Ho, tre bone, havu ĝin laŭ via propra maniero,” diris la Rato. Li iĝis tre konfuzita pri ĝi li mem, kaj nun li retiriĝis en angulon, kie li povis esti aŭdita murmurante, “Lernu al ili, instruu al ili, instruu al ili, lernu al ili!” ĝis la Melo diris al li iom akre por ĉesi.
Nune la Talpo venis stumblante en la ĉambron, evidente tre plaĉa kun si mem. “Mi havis tiom da amuzo!” li komencis tuj; “Mi reagigis la ermenojn!”
“Mi esperas ke vi estis tre singarda, Talpo?” diris la Rato anksie.
“Mi esperus tiel, ankaŭ,” diris la Talpo konfide. “Mi ekhavis la ideon kiam mi iris en la kuirejon, por kontroli la matenmanĝon de Bufo estante tenanta varma por li. Mi trovis tiun maljunan lavistinrobon en kiu li venis hejmen hieraŭ pendanta sur la mantukĉevalo antaŭ la fajro. Do mi surmetis ĝin, kaj la kufon ankaŭ, kaj la ŝalon, kaj for mi iris al Halo de Bufo, tiom aŭdaca kiom laŭ via plaĉo. La gardistoj estis gvatantaj, kompreneble, kun siaj pafiloj kaj siaj ‘kiu venast ie?’ kaj tute la resto de siaj sensencaĵoj. ‘Bonan matenon, sinjoroj!’ diras mi, tre respektplena. ‘Volas iun ajn lavadon farita hodiaŭ?’
“Ili rigardis al mi tre fiere kaj severe kaj arogante, kaj diris, ‘ Iru for, lavistino! Ni ne faras iun ajn lavadon deĵoranta.’ ‘Aŭ iun ajn alian tempon?’ diras mi. Ho, ho, ho! Ĉu mi ne estas amuza, Bufo?”
“Povra, frivola besto!” diris Bufo tre arogante. La fakto estis ke li sentis treege ĵaluza de Talpo pro tio kion li ĵus faris. Estis ekzakte kion li volus fari mem, se nur li pensis pri ĝi unu, kaj ne iris kaj trodormis.
“Kelkaj el la ermenoj iĝis tute ruĝetaj,” daŭrigis la Talpo, “kaj la ŝergento estranta, li diris al mi, tre mallonge, lid iris, ‘Nun forkuru, mia kara virino, forkuru! Ne tenu miajn homojn nenifarantaj kaj parolantaj sur siaj postenoj.’ ‘Forkuri?’ diras mi; ‘ne estos mi kiu forkuras en tre mallonga tempo de nun!’”
“Ho, Talpo, kiel vi povis?” diris la Rato, konsternita.
La Melo kuŝigis sian ĵurnalon.
“Mi povis vidi ilin etendi siajn orelojn kaj rigardi unu la alian,” daŭrigis la Talpo; kaj la serĝento diris al ili, ‘Ne atentu pri ŝi; ŝi ne scias pri kio ŝi parolas.’”
“‘Ho, mi ne scias?’ diris mi. ‘Nu, lasu min rakonti ĉi tion al vi. Mia filino, ŝi lavas por S-ro Melo, kaj tio montros al vi ĉu mi scias pri kio mi parolas; kaj vi scios tre baldaŭ, ankaŭ! Cent sangavidaj meloj, armitaj kujn pafiloj, atakos Halo de Bufo ĉi tiun saman nokton, laŭ la ĉevalkampo. Ses boatplenoj da Ratoj, kun pistoloj kaj sabretoj, supreniros la riveron efektiviĝante alteriĝon en la ĝardenon; dum elektita aro da Bufoj, konataj kiel la Ĝisostuloj, aŭ la Morto-aŭ-Gloro Bufoj, sturmos la fruktarbaron kaj transportas ĉion antaŭ si, kriante por venĝ0. Ne restos multe de viu por lavi, ja le tempo ili finiĝis kun vi, krom se vi foriras, kiam vi havas la ŝancon!’ Tiam mi forkuris, kaj kiam mi estis ekster la vido mi kaŝis min; kaj nun mi revenis rampante laŭlonge de la fosaĵo kaj prenis gvaton al ili tra la heĝo. Ili estis ĉiuj tiom nervozaj kaj konfuzitaj kiom eblis, kurante ĉiujn direktojn samtempe, kaj falante trans unu la alian, kaj ĉiuj donante ordonojn al ĉiuj la aliaj kaj ne aŭskultante; kaj la serĝento daŭrigis forsendi grupojn da ermenoj al foraj partoj de la tereno, kaj tiam sendi aliajn ulojn por venigi ilin ree denove; kaj mi aŭdis ilin diri unu la alian, “Tio estas ĝuste kiel la musteloj; ili devas halti komforte en la bankedhalo, kaj havas festadon kaj tostojn kaj kantojn kaj ĉiujn specojn de amuzo, dum ni devas resti por gardi en la malvarmo kaj la malhelo, kaj en la fino esti tranĉitaj en pecojn de sangavidaj Meloj!”
“Ho, vi stulta azeno, Talpo!” kriis Bufo. “Vi ruinigis ĉion!”
“Talpo,” diris la Melo, en sia seka, trankvila maniero, “mi perceptas ke vi havas pli da prudento en via malgranda fingro ol kelkaj aliaj bestoj havas en la tuto de iliaj dikaj korpoj. Vi sukcesis bonege, kaj mi komencis havi grandajn esperojn de vi. Bona Talpo! Inteligenta Talpo!”
La Bufo estis simple sovaĝa kun ĵaluzio, pli specife ĉar li ne povis percepti malgraŭ ĉio kion la Talpo faris kio estis tiom aparte lerta; sed, feliĉe por li, antaŭ ol li povis montri temperamenton aŭ riveli sin mem al la sarkasmo de la Melo, la sonorilo sonoris por tagmanĝo.
Estis simpla sed nutra manĝo… lardo kaj larĝaj faboj, kaj makaronia pudingo; kaj kiam ili tute finiĝis, la Melo komfortigis sin en brakseĝon, kaj diris, “Nu, ni havas nian taskon preta por ni ĉi-nokte, kaj estos verŝajne tre malfrue antaŭ ol ni finos ĝin; do mi nur prenos kvardek palpebrumojn, dum mi povas.” Do li tiris naztukon super sian vizaĝon kaj estis baldaŭ ronkanta.
La anksia kaj laborema Rato tuj reprenis siajn preparojn, kaj komencis kuri inter siaj kvar malgrandaj amasoj, murmurante, “Jen-estas-zono-por-la-Rato, jen-estas-zono-por-la-Talpo, jen-estas-zono-por-la-Bufo, jen-estas-zono-por-la-Melo!” kaj tiel plu, kun ĉiu freŝa ekipaĵo li eligis, al kiuj vere ŝajnas ne fino; do la Talpo tiris sian brakon tra tiu de la Bufo, kondukis lin eksteren subĉielen, puŝis lin en vimenan seĝon, kaj igis lin rakonti al li ĉiujn siajn aventurojn de komenco ĝis fino, kion Bufo nur tro volontis fari. La Talpo estis bona aŭskultanto, kaj Bufo, kun neniu por kontroli siajn asertojn aŭ por kritiki en malĝentila spirito, iom lasis sin libera. Efektive, multe kion li rakontis apartenis pli ĝuste al la kategorio de kio-povus-okazi-se-nur-mi-pensus-pri-ĝi-ĝustatempe-anstataŭ-dek-minutojn-poste. Tiuj ĉiam estas la plej bonaj kaj vervaj aventuroj; kaj kial ili ne estu vere viaj, same kiel la iom maladekvataj aferoj kiuj vere okazis?