LA VENTO EN LA SALIKOJ

Ĉapitro XII: La Reveno de Uliso


Kiam komenciĝis melheliĝi, la Rato, kun sinteno de ekscito kaj mistero, vokis ilin ree en la salonon, starigis ĉiu el ili laŭlonge de lia malgranda amaso, kaj procedis vesti ilin por la venonta ekspedicio. Li estis tre serioza kaj konscienca pri tio, kaj la afero prenis tre longan tempon. Unue, estis zono iranta ĉirkaŭ ĉiu besto, kaj tiam glavo metinda en ĉiun zonon, kaj tiam sabreto je la alia flanko por balancigi ĝin. Tiam paro da pistoloj, policista klabo, pluraj kompletoj da mankatenoj, kelkaj pansbendoj kaj gluplastro, kaj flakono kaj sandviĉskatolo. La Melo ridis bonhumore kaj diris, “En ordo, Raĉjo! Amuzas vin kaj ne doloras min. Mi faros ĉion kion mi devos fari per ĉi tiu bastono.” Sed la Rato nur diris, “Mi petas, Melo! Vi scias ke mi ne ŝatus vin kulpigi min poste kaj diri me forgesis ion ajn!”
Kiam ĉio estis tute preta, la Melo prenis malhelan lanternon en unu piedo, ekprenis sian grandan bastonon per la alia, kaj diris, “Nun do, sekvu min! Talpo unu, ĉar mi estas tre kontenta pril i; Rato poste; Bufo laste. Kaj vidu jenon, Bufĉjo! Vin e babilaĉu tiom multe kiom kutime, aŭ vi estos resendita, same certe kiom sorto!”
La Bufo estis tiom anksia ne esti ellasita ke li akceptis la malsuperan pozicion asignita al lis en murmuro, kaj la bestoj ekis. La Melo gvidis ilin laŭlonge de la rivero dum iom da distanco, kaj tiam tuj svingis sin mem trans la randon en truon en la riverbordo, iomete super la akvo. La Talpo kaj la Rato sekvis silente, svingante sin mem sikcesplene en la truon kiel ili vidis Melon fari; sed kiam venis la vico de Bufo, kompreneble li sukcesis gliti kaj fali en la akvon kun laŭta plaŭdo kaj grinco de alarmo. Li estis elhaŭlita de siaj amikoj, masaĝita kaj premtordita haste, konsolita, metita sur siajn krurojn; sed la Melo estis serioze kolera, kaj diris al li ke la tuj venonta fojo kiam li ridindigas sin mem li plej certe estus postlasita.
Do fine ili estis en la sekreta pasejo, kaj la elimina ekspedicio vere komenciĝis!
Estis malvarme, kaj malhele, kaj humide, kaj malalte, kaj mallarĝe, kaj povra Bufo komencis tremi, parte pro timigo pro kio eble estus antaŭ li, parte ĉar li estis trempita. La lanterno estis for antaŭe, kaj, li ne povis ne postiĝi iomete en la malhelo. Tiam li aŭdis la Raton elvoki averte, “Rapidu, Bufo!” kaj teruro kaptis lin esti postlasita, sola en la malhelo, kaj li ‘rapidis’ kun tia hasto ke li renversis la Raton en la Talpon kaj la Talpon en la Melon, kaj dum momento ĉio estis konfuzo. La Melo pensis ke ili estis atakitaj de malantaŭe, kaj ĉar estis ne loko por uzi bastonon aŭ sabreton, eltiris pistolon, kaj estis metonta kuglon en Bufon. Kiam li malkovris tion, kio vere okazis li estis tre kolera efektive, kaj diris, “Nun ĉi foje tiu tediga Bufo estos postlasita!”
Sed Bufo plorpepis, kaj la aliaj du bestoj promesis ke ili estus respondaj por lia bona kopduto, kaj fine la Melo estis pacigita, kaj la procesio antaŭeniris; sed ĉi foje la Rato venigis la malantaŭon, kun firma teno sur la ŝultro de Bufo.
Do ili palpis kaj trenmarŝis plue, kun siaj oreloj etenditaj kaj siaj piedoj sur siaj pistoloj, ĝis fine la Melo diris, “Ni devas estis sufiĉe preskaĉ sub la Halo.”
Tiam tuj ili aŭdis fore for kiel eblus, kaj tamen ŝajne preskaŭ super iliaj kapoj, konfuza murmuro de sono, kvazaŭ homoj kriis kaj aklamis kaj stamfis sur la plankon kaj frapis sur la tablojn. La nervozaj teruroj de Bufo ĉiuj revenis, sed la Melo nur rimarkis serene, “Ili iras ĝin, la musteloj!”
La pasejo nun komenciĝis deklivi supren; ili palpis antaŭen iom plue, kaj tiam la sono ekis denove, tute klara ĉi foje, kaj tre proksime super ili. “Uuu-ra-uu-ra-uu-ra-uura!” ili aŭdis, kaj la stamfado de malgrandaj piedoj sur la planko, kaj la tintado de glasoj kiam malgrandaj pugnoj batas sur la tablon. “Kian tempon ili havas!” diris la Melo. “Rapidu!” Ili hastis laŭlonge de la pasejo ĝis ĝi venis al plenhalto, kaj ili trovis sin mem starantaj sub la klappordo kiu kondukis supren en la manĝoŝrankon de la ĉefservisto.
Tia enorma bruo okazis en la bankedhalo ke estis malmulte da danĝero al ili esti subaŭditaj. La Melo diris, “ Nun, knaboj, ĉiuj kune!” kaj la kvaropo metis siajn ŝultrojn al la klappordo kaj forpuŝegis ĝin. Hisante unu la alian, ili trovis sin mem stratantaj en la manĝoŝranko, kun nur pordo inter si kaj la bankedhalo, kiu iliaj senkonsciaj malamikoj diboĉis.
La bruo, kiam ili eliĝis de la pasejo estis simple surdiga. Fine, kiam la aklamado kaj frapado malrapide kvietiĝis, voĉo povus esti perceptita dirante, “Nu, mi ne proponas deteni vin pli longe” ... (granda aplaŭdo) ... “sed antaŭ ol mi reprenos mian seĝon” ... (renovita aklamado) ... “mi ŝatus diri unu vorton pri nia afabla gastiganto, S-ro Bufo. Ni ĉiuj konas Bufon!” ... (laŭta ridado) ... “Bona Bufo, modesta Bufo, honesta Bufo!” (ŝirkrioj de gajeco).
“Nur ĝuste lasu min atingi lin!” murmuris Bufo, knarante siajn dentojn.
“Eltenu firme minuton!” diris la Melo, detenate lin kun malfacileco. “Pretiĝu, ĉ ĉiu el vi!”
“…Lasu min kanti al vi malgrandan kanton,” daŭrigis la voĉo, “kiun mi komponis pri la teruro de Bufo”… (plilongita aplaŭo).
“Bufo li iris plezuriĝi
Gaje laŭlonge de la strato…”

La Melo kuntiris sin mem, prenis firman tenon de sia bastono per ambaŭ piedoj, ekrigardis ĉirkaŭe al siaj kamaradoj, kaj kriis…
“La horo venis! Sekvu min!”
Kaj ĵetis la pordojn larĝe malfermitaj.
Mia!
Kia grincado kaj knarado kaj kriĉado plenigis la aeron!
Bone povus la terurigitaj musteloj plonĝi sub la tablojn kaj freneze eksalti al la fenestroj! Bone povus la furoj furioze hasti por la fajrejo kaj iĝi sensespere ŝtopitaj en la kamentubo! Bone povus tabloj kaj seĝoj esti renversitaj, kaj glaso kaj fajenco esti senditaj kraŝi sur la plankon, dum la paniko de tiu terura momento kiam la kvar Herooj paŝegis kolere en la ĉambron! La fortega Melo, liaj vangharoj hirtigantaj, lia granda klabo siblante tra la aero; Talpo, nigra kaj senĝoja, svingante sian bastonon kaj kriante sian teruran militkrion, “Talpo! Talpo!” Rato, malespera kaj rezoluta, lia zono ŝvelante kun armiloj de ĉiu aĝo kaj ĉiu speco; Bufo, freneza pro ekscito kaj vundita fiero, ŝvelita ĝis dufoje sia kutima grando, saltante en la aeron kaj eligante Bufkriegoj kiuj malvarmigis ilin ĝisoste! “Bufo, li iris plezuriĝi!” li kriegis. “Mi plezuros ilin!” kaj li iris rekte por la Ĉefmustelo. Ili estis nur kvar entute, sed al la panikafektitaj musteloj la halo ŝajnis plena de monstraj bestoj, grizaj, nigraj, brunaj kaj flavaj, kriegantaj kaj svingantaj enormajn klabojn; kaj ili disiĝis kaj fuĝis kun grincadoj de teruro kaj konsterno, jen kaj jen, tra la fenestroj, supren la kamentubon, ien ajn por iĝi preter la etendo de tiuj teruraj bastonoj.
La afero rapide finiĝis. Supren kaj malsupren la tutan longon de la halo, paŝegis la kvar Amikoj, batante per siaj bastonoj al ĉiu kapo kiu montris sin; kaj en kvin minutojn la ĉambro estis malplena. Tra la rompitaj fenestroj la ŝirkrioj de terurigitaj musteloj eskapantaj trans la gazonon estis direktitaj malforte al iliaj oreloj, sur la planko kuŝis etendite iu dekduo aŭ iom de la malamiko, al kiuj la Talpo estis okupite engaĝita en almetado mankatenoj. La Melo, ripozante de siaj laboroj, apogis sin sur sia bastono kaj viŝis sian honestan brovon.
“Talpo,” lid iris, “vi estas la plej bona el uloj! Nur iru laŭlonge ekstere kaj serĉu viajn ermenogardistojn kaj vidu kion ili faras. Mi havas impreson ke, danke al vi, ni ne havos multe da problemoj de ili ĉi nokte!”
La Talpo malaperis senhezite tra fenestro; kaj la Melo petis al la du aliaj meti tablon sur ĝiaj kruroj denove, preni tranĉilojn kaj forkojn kaj telerojn kaj glasojn de la disrompaĵoj sur la planko, kaj vidi ĉu ili povus trovi materialojn por vespermanĝo. “Mi volas iom da nutraĵo, mi volas,” lid iris en tiu relative vulgara maniero kiun li havis por paroli. “Ekmovu viajn stumpojn kaj aspektu vive! Ni reakiris vian domon por vi, kaj vi ne ofertas al iu tiom multe kiom sandviĉon.”
Bufo sentis sin iom dolorigita ke la Melo ne diris plaĉajn aferojn al li, kiel li faris al la Talpo, kaj diri al lik ia fajna ulo li estis, kaj kiel grandioze li batalis; ĉar li estis iom aparte plaĉa kun si mem kaj la maniero en kiu li iris por la Ĉefmustelo kaj sendis lin fluganta trans la tablon kun unu bato de sia bastono. Sed li hastis ĉirkaŭe, kaj same faris la Rato, kaj baldaŭ ili trovis iom da guava ĝelo en vitra telero, kaj malvarman kokaĵon, lango kiu estis apenaŭ tuŝita, iom da triflo, kaj sufiĉe multe da omarsalato; kaj en la manĝoŝranko ili alvenis sur korbpleno da francaj bulkoj kaj iu ajn kvanto da fromaĝo, butero, kaj celerio.
Ili ŝus estis eksidantaj kiam la Talpo engrimpis tra la fenestron, gluglante, kun brakpleno da pafiloj.
“Estas ĉio finita,” li raportis. “De tio, kion mi povas percepti, tiom baldaŭ kiom la ermenoj, kiuj estis jam tre nervozaj kaj agititaj, aŭdis la ŝirkriojn kaj la kriegojn kaj la tumulton enterne de la halo, kelkaj el ili malsuprenĵetis siajn pafilojn kaj fuĝis. La aliaj rezistis dum momento, sed kiam la musteloj eksturmis al ili ili pensis ke ili estis perfiditaj; kaj la ermenoj luktis kun la musteloj, kaj la musteloj batalis por foriri, kaj ili luktis kaj tordiĝis kaj pugnis unu la alian, kaj ruliĝis kaj reruliĝis, ĝis plimulto el ili ruliĝis en la riveron. Ili ĉiuj malaperis je nun, unu maniero aŭ alia; kaj mi havas iliajn pafilojn. Do tio estas en ordo!”
“Bonega kaj meritplena besto!” diris la Melo, sia buŝo plena de kokaĵo kaj triflo. “Nu, estas nur unu plia afero kion mi volas farigi vin, Talpo, antaŭ ol vi eksidas al via vespermanĝo kune kun ni; kaj mi ĝenus vin nur mi scias ke mi povas fidi vin por vidi aferon farita, kaj mi deziras ke mi povus diri la saman pri ĉiu kiun mi konas. Mi sendus Raton, se li ne estis poeto. Mi volas vin por preni tiujn ulojn sur la plankot ie supren kun vi, kaj havu kelkajn dormĉambrojn purigitaj kaj ordigitaj kaj faritaj vere komfortaj. Vidu ke ili balaos sub la litoj, kaj surmetas purajn littukojn kaj kusenkovertojn, kaj turnos malsupren unu angulon de la littolaĵo, ĝuste kiel vi scias ĝi estu farita; kaj havu kruĉon da varmega akvo, kaj puraj mantukoj, kaj freŝaj pecoj da sapo, metita en ĉiun ĉambron. Kaj tiam vi povas doni al ili po admonon, se estas iu kontentigo al vi, kaj ni ne plu vidus iun el ili, mi imagas. Kaj tiam venu laŭe kaj havu iom de ĉi tiu malvarma lango. Ĝi estas unuaranga. Mi estas tre kontenta pri vi, Talpo!”
La bonnatura Talpo levprenis bastonon, formigis siajn kaptitojn en unu linion sur la planko, donis al ili la ordonon “Rapide marŝu!” kaj kondukis sian roton for de la supra etaĝo. Post iom da tempo, li aperis denove, ridentante kaj diris ke ĉiu ĉambro estis preta, kaj tiom pura kiom nova pinglo. “Kaj mi ne devis bati ilin, ankaŭ ne,” li aldonis. “Mi pensis, entute, ili havis sufiĉe da batado por unu nokto, kaj lamusteloj, kiam mi metis la punkton al ili, multe konsentis kun mi, kaj diris ke ili ne pensus pri ĝeni min. Ili estis tre pentaj, kaj diris ke ili estis ekstreme bedaŭraj pro tio kion ili faris, sed estis ĉio la kulpo de la Ĉefmustelo kaj la ermenoj, kaj se ili povus fari ion ajnpor mi iam ajn por rekompenci mi nur devus mencii ĝin. Do mi donis al ili po rolon kaj ellasis ilin je la malantaŭo, kaj for ili kuris, tiom rapide kiom ili povis!”
Tiam la Talpot iris la seĝon pli al la tablo, kaj aliĝis en la malvarman langon; kaj Bufo, kiel ĝentilhomo kiu li estis, metis ĉiun sian ĵaluzon de li, kaj diris kore, “Dankon al vi afable, kara Talpo, por ĉiuj viaj doloroj kaj ĝenoj ĉi nokte, kaj precipe por via inteligenteco ĉi matene!” La Melo estis kontenta je tio, kaj diris, “Tie parolis mia brava Bufo!” Do ili finis sian vespermanĝon en granda ĝojo kaj kontenteco, kaj tuj retiriĝis por ripozi inter puraj littukoj, sekure en la prapatra hejmo de Bufo, regajnita per senegala kuraĝo, perfekta strategio, kaj ĝusta traktado de bastonoj.
La sekvantan matenon, Bufo, kiu trodormis kiel kutime, venis malsupren al matenmanĝo honte malfrue, kaj trovis sur la tablo certan kvanton de ovŝeloj, kelkajn fragmentojn de malvarma kaj ledeca toasto, kafujon tri kvaronoj malplena, kaj vere tre malmulte pli; kio ne inklinis al plibonigi lian humoron, konsiderante ke, post ĉio, estis lia propra domo. Tra la fenestropordoj de la matenmanĝejo li povis vidi la Talpon kaj la Akvoraton sidantaj en vimenaj seĝoj ekstere sur la gazono, evidente rakontantaj unu la alian historiojn; ridegantaj kaj piedbatantaj siajn mallongajn krurojn supren en la aeron. La Melo, kiu estis en brakseĝo kaj profunde en la matengazeto, nur ekrigardis kaj kapsignis kiam Bufo eniris la ĉambron. Sed Bufo konis ĉi tiun viron, do li eksidis kaj faris la plejbonan matenmanĝon kiun li povis, nur observante al si mem ke li akordiĝos kun la aliaj frue aŭ malfrue. Kiam li preskaŭ finiĝis, la Melo ekrigardis kaj rimarkis iom mallonge, “Mi bedaŭras, Bufo, sed mi timas ke estas peza matena laboro antaŭ vi. Vi vidu, ni vere devas havi Bankedon tuj, por celebri ĉi tiun aferon. Oni atendas tion de vi … fakte, estas la regulo.”
“Ho, tute bone!” diris la Bufo volonte. “Io ajn por komplezi. Tamen kial sur tero vi dezirus havi Bankedon en la mateno mi ne povas kompreni. Sed vi scias ke mi ne vivas por plaĉi al mi mem, sed nur por malkovri kion miaj amikoj volas, kaj tiam provi kaj aranĝi ĝin por ili, vi kara olda Meloi”
“Ne pretendu esti pli stulta ol vi vere estas.” respondis la Melo kolere; “kaj ne subridu kaj ŝprucigu en vian kafon dum vi parolas; ne estas bona konduto. Kion mi celas estas, la Bankedo estas dum vespero, kompreneble, sed la invitiloj estu skribitaj kaj forsenditaj tuj, kaj vi devas skribi ilin. Nun, eksidu ĉe tiu tablo… tie estas stako da leterpapero sur ĝi; kun ‘Halo de Bufo’ je la supro en bluo kaj oro… kaj skribu invitilojn al ĉiuj niaj amikoj, kaj se vi fiksiĝos al ĝi ni havos ilin for antaŭ lunĉo. Kaj mi etendos manon, ankaŭ, kaj prenos mian parton de la ŝarĝo. Mi mendos la Bufedon.”
“Kio!” kriis Bufo, konsternita. “Mi resti endome kaj skribi multon da aĉaj leteroj je gaja mateno kiel ĉi tiu, kiam mi volas iri ĉirkaŭ mia posedaĵo, kaj ĝustigi ĉion kaj ĉiun, kaj paradi ĉirkaŭe kaj amuziĝi! Certe ne! Mi estos… mi vidos vin… ĉesu minuton, tamen! Kial, kompreneble, kara Melo! Kio estas mia plezuro aŭ komforto kompare kun tiu de aliaj! Vi deziras ĝin farita kaj ĝi estu farita. Iru, Melo, mendu la Bankedon, mendu kion vi ŝatas; tiam kuniĝu kun niaj junaj amikoj ekstere en ilian senkulpan gajecon, senkonscie de mi kaj miaj zorgoj kaj laboroj. Mi oferas ĉi tiun belan matenon sur la altaro de devo kaj amikeco!”
La Melo rigardis al li tre suspekteme, sed la malkaŝema kaj malferma mieno de Bufo faris malfacile sugesti ion ajn malindan motivon en ĉi tiu ŝanĝiĝo de sinteno. Li forlasis la ĉambron, konforme, en la direkto de la kuirejo, kaj tiom baldaŭ kiom la pordo fermiĝis malantaŭ li, Bufo hastis al la skribotablo. Bela ideo okazis al li dum li estis parolanta. Li skribus la invitilojn; kaj li zorgus por mencii la gvidantan rolon li alprenis en la batalo, kaj kiel li venkis la ĉefmustelon; kaj li aludus al siaj aventuroj, kaj kia kariero de triumfo pri kiu li devis (rakonti) prirakonti; kaj sur la ŝirmopaĝo li prezentus specon da programo de distro por la vespero… io kiel ĉi tio, kiel li priskizis ĝin en sia kapo:

PAROLADOde BUFO
(Estos aliaj paroladoj de Bufo
dum la vespero)
 
ALPAROLOde BUFO
SINOPTIKO  –  Nia Mallibereja
Sistemo   –   La  Akvovojoj  de  Malnova
Anglujo  –  Ĉevaltraktado,  kaj kiel trakti
–  Posedaĵo,  ĝiaj  rajtoj kaj ĝiaj  devoj  –
Ree al la lando – Tipa angla bienulo.
 
KANTOde BUFO
(komponita de li mem)
 
ALIAJ KOMPONAĴOJde BUFO
estos kantataj en la daŭro de la vespero
de la…KOMPONISTO.

La ideo plaĉis al li forte, kaj li laboris tre multe kaj havis ĉiujn leterojn pretaj je tagmezo, je kiu horo estis raportita al li ke estis malgranda kaj ĉifona mustelo ĉe la pordo, informiĝante timide ĉu li povus esti de iu ajn servo al la ĝentilhomoj. Bufo paradis eksteren kaj malkovris ke ĝi estis unu el la kaptitoj de la antaŭa vespero, tra respektplena kaj deziranta por plaĉi. Li frapetis lin sur la kapon, ŝovis la faskon da invitiloj en lian piedon, kaj diris al li por pasi rapide kaj liveri ilin tiom rapide kiom li kapablis, kaj se li ŝatis reveni denove en la vespero eble estus ŝilingo por li, aŭ, denove, eble ne estus; kaj la povra mustelo ŝajnis vere tute dankema, kaj hastis for avida por fari sian mision.
Kiam la aliaj bestoj revenis por lunĉi, tre tumulta kaj verva post mateno sur la rivero, la Talpo, kies koncienco pikis lin, rigardis dube al Bufo, atendante por trovi lin paŭa kaj depremita. anstataŭe, li estis tiom malmodesta kaj plenblova ke la Talpo komencis suspekti ion; dum la Rato kaj la Melo interŝanĝis signifoplenajn ekrigardojn.
Tuj kiam la manĝo finiĝis, Bufo puŝis siajn piedojn profunde en siajn pantalonpoŝojn, rimarkis facilanime, “Nu, zorgu por vi mem, vi uloj! Demandu kion ajn vi volas!” kaj paradis for en la direkton de la ĝardeno, kie li volis elpensi ideon aŭ du por siaj venontaj paroladoj, kiam la Rato kaptis lin ĉe la brako.
Bufo iom suspektis kion li serĉis kaj faris sian plejeblon por foriri; sed kiam la Melo prenis lin firme ĉe la alia brako li komencis vidi ke la ludo estis finita. La du bestoj kondukis lin inter si en la malgrandan fumejon kiu malfermiĝis al la enirhalo, fermis la pordon, kaj metis lin en seĝon. tiam ili ambaŭ staris antaŭ li, dumBufo sidis silenta kaj rigardis al ili kun multe da suspekto kaj mishumoro.
“Nun, vidu jene, Bufo,” diris la Rato. “Estas pri ĉi tiu bankedo, kaj tre bedaŭra mi estas por paroli al vi ĉi tiel. Sed mi volas vin kompreni klare, unu fojon por ĉiam, ke estas ne paroladoj kaj ne kantoj. Provu kapti la fakton ke dum ĉi tiu okazo ni ne disputas kun vi; mi nur ordonas al vi.”
Bufo vidis ke li estis kaptita. Ili komprenis lin, ili vidis tra li, il antaŭis lin. Lia agrabla revo frakasiĝis.
“Ĉu mi ne povas kanti nur unu malgrandan kanton?” li pledis korŝire.
“Ne, ne unu malgrandan kanton.” respondis la Rato firme, kvankam lia koro sangis kiam li rimarkis la tremblantan lipon de la povra seniluziitan Bufo. “Ne estas bone Bufĉjo; vi scias bone ke viaj kantoj estas ĉiuj malmodesto kaj fanfarono kaj vantemo; kaj viaj paroladoj estas ĉiuj memlaŭdo kaj… kaj… nu, kaj granda troigo kaj… kaj…”
“Kaj gaso,” enmetis la Melo, en sia ordinara maniero.
“Estas por via propra bono, Bufĉjo,” daŭrigis la Rato. “Vi scias ke ni devas renversi novan paĝon frue aŭ malfrue, kaj nun ŝajnas belega tempo por komenci; ia turnopunkto en via kariero. Bonvolu ne pensi ke diri ĉi ĉion ne dolorigas min pli ol ĝi dolorigas vin.”
Bufo restis longan tempon plonĝinta en penso. Fine li levis sian kapon, kaj la spuroj de forta emocio estis videblaj sur liaj trajtoj. “Vi konkeris, miaj amikoj,” li diris en rompitaj akcentoj. “Estis, por esti certe, nur malgranda afero, kiun mi demandis… nur lasi por flori kaj etendiĝi dum ankoraŭ unu plian vesperon, por lasi min mem iri kaj aŭdi la tumultan aplaŭon kiu ĉiam ŝajnis al mi… iel… elporti miajn plejbonajn kvalitojn. Tamen, vi pravas, mi scias, kaj mi eraras. Ekde nun mi estos tute malsimila Bufo. Miaj amikoj, vi neniam havos okazon por ruĝiĝi por mi denove. Sed, ho kara, ho kara ĉi tiu estas severa mondo!”
Kaj, premante sian naztukon al sia vizaĝo, li forlasis la ĉambron kun ŝanceliĝantaj paŝoj.
“Melo,” diris la Rato. “Mi sentas kiel brutulo; mi miras kion vi sentas vin?”
“Ho, mi scias, mi scias,” diris la Melo melankolie. “Sed la afero estis farenda. Ĉi tiu bona ulo devis vivi ĉi tie, kaj teni sin mem, kaj esti respektata. Ĉu vi volus lin esti ordinara mokindaĵo, primokita kaj ridindigita de ermenoj kaj musteloj?”
“Kompreneble ne,” diris la Rato, “Kaj, parolante pri musteloj, estas feliĉe ke ni venis al tiu malgranda mustelo, ĝuste kiam li estis foriranta kun la invitiloj de Bufo. Mi suspektis ion de kion vi rakontis al mi, kaj havis rigardon al unu aŭ du; ili estis simple skandalaj. Mi konfiskis la tuton, kaj la kara Talpo estas nun sidanta en la blua buduaro, plenigante klarajn, simplajn invitkartojn.
*
Fine la horo por la bankedo proksimiĝis, kaj Bufo, kiu forlasinte la aliajn retiriĝis en sian dormĉambron, ankoraŭ sidis tie, melankolie kaj penseme. Lia brovo ripozante sur lia piedo, li meditis longe kaj profunde. Laŭgrade lia mieno klariĝis kaj li komencis rideti longajn, malrapidajn ridetojn. Tiam li ekgluglis en timida, memkonscia maniero. Fine li ekstaris, ŝlosis la pordon, tiris la kurtenojn trans la fenestroj, kolektis ĉiujn seĝojn en la ĉambro kaj aranĝis ilin en duoncirklon, kaj alprenis sian pozicion antaŭe de ili, ŝvelante videble. Tiam li kliniĝis, tusis dufoje, kaj liberigante sin, kun edifa voĉo li kantis, al la ekstaziĝanta publiko kiun lia imago tiom klare vidis,

LA LASTA MALGRANDA KANTO DE BUFO!

La Bufo… venis… hejme!
Estis paniko en la salono kaj kriego en la halo,
Estis plorado en la bovinejo kaj ŝirkrio en la stablo,
Kiam la Bufo… venis… hejme!

Kiam la Bufo… venis… hejme!
Estis frakaso de fenestro kaj detruo de pordo,
Estis ĝenado de musteloj kiuj svenis sur la plankon,
Kiam la Bufo… venis… hejme
Ban! iras la tamburoj!
La trumpetistoj hupas kaj la soldatoj salutas
Kaj la kanono ili pafas kaj la aŭtomobiloj hupas,
Kiam la… heroo… venas!

Kriu… hu-ra!
Kaj lasu ĉiun el la amaso provi kaj krii ĝin tre laŭte
Honore al la besto pri kiu oni estas juste fiera,
Ĉar estas la grava… tago… de Bufo!

Li kantis ĉi tion tre laŭte, kun granda unkto kaj esprimo; kaj kiam li finis, li kantis ĝin tute denove.
Tiam li elpuŝis profundan suspiron; longan, longan, longan suspiron.
Tiam li trempis sian harbroson en la akvokruĉon, partigis sian hararon en la mezo, kaj ŝmiris ĝin malsupren tre rekta kaj glata je ambaŭ flankoj de sia vizaĝo; kaj, malŝlosante la pordon, iris kviete malsupren la ŝtuparon por saluti siajn gastojn, kiujn li sciis devas esti kuniĝintaj en la salono.
Ĉiuj la bestoj ĝojkriis kiam li eniris, kaj amasiĝis ĉirkaŭe por gratuli lin kaj diri afablajn aferojn pril ia kuraĝo, kaj lia inteligento, kaj liaj batalkapabloj; sed Bufo nur ridetis malforte, kaj murmuris, “Tute ne!” Aŭ foje, por ŝanĝi, “Male!” Lutro, kiu staris sur la fajrejtapiŝo, priskribante al admiranta rondo da amikoj ekzakte kiel li traktus aferojn se li estus tie, antaŭenvenis kun krio, ĵetis sian brakon ĉirkaŭ la kolon de Bufo, kaj provis por preni lin ĉirkaŭ la ĉambro en triumfa progreso; sed Bufo, en milda maniero, estis iom maldigna al li, ĝentile rimarkante, kiam li malligis sin mem, “Melo estis la lertegulo; la Talpon kaj la Akvoraton trafis la ĉefforto de la batalo; mi nur servis en la vicoj kaj faris malmulte aŭ nenion.“ La bestoj estis evidente konfuzitaj kaj konsternitaj de ĉi tiu neatendita sinteno de li; kaj Bufo sentis, kiam li moviĝis de unu gasto al alia, farante siajn modestajn respondojn, ke li estis objekto de absorba intereso al ĉiu.
La Melo mendis ĉion de la plej bona, kaj la bankedo estis granda sukceso. Estis multe da parolo kaj rido kaj ŝerco inter la bestoj; sed tra ĉi ĉio Bufo, kiu kompreneble estis en la seĝo, rigardis malsupren sian nazon kaj murmuris agrablajn neniojn al la bestoj je iu flanko de li. Je intervaloj li kaŝe ekrigardis al la Melo kaj la Rato, kaj ĉiam kiam li rigardis ili fiksrigardis unu la alian kun siaj buŝoj malfermitaj; kaj ĉi tio donis al li la plej grandan kontentigon. Kelkaj el la pli junaj kaj pli vervaj bestoj, kiam la vespero progresis, ekflustris unu al la alia ke aferoj ne estis tiom amuzaj kiom ili kutimis en la karaj malnovaj tagoj; kaj estis kelkaj frapadoj sur la tablon kaj krioj de “Bufo! Parolado! Parolado de Bufo! Kanto! Kanto de S-ro Bufo!” Sed Bufo nur skuis sian kapon ĝentile, levis unu piedon en milda protesto, kaj, per puŝante frandaĵoj al siaj gastoj, per aktuala babilado, kaj per seriozaj demandoj pri membroj de iliaj familioj ankoraŭ ne sufiĉe aĝaj por aperi sur sociaj ceremonioj, sukcesis komuniki al ili ke la manĝo disvolviĝis laŭ striktaj konvenciaj linioj.
Li efektive iĝis ŝanĝiĝita Bufo.
*
Post ĉi tiu kulmino, la kvar bestoj daŭrigis havi siajn vivojn, tiom krude interompita de civila milito, en granda ĝojo kaj kontenteco, neĝenita de pliaj ribeloj aŭ invadoj. Bufo, post konvena konsultado kun siaj amikoj, selektis belan oran ĉenon kaj medalionon muntita kun perloj, kiun li forsendis al la filino de la gardisto kun letero pri kiu eĉ la Melo agnoskis esti modesta, dankema kaj estima; kaj la lokomotivveturiganto, en sia vico, estis konvene dankita kaj kompensita por ĉiuj siaj doloroj kaj ĝenoj. Sub severa devigo de la Melo, eĉ la barĝvirino estis, kun iom da ĝeno, elserĉita kaj la valoro de ŝia ĉevalo diskrete bonigita al ŝi kvankam Bufo terure hakitris je tio, tenante sin mem por esti instrumento de Fato, sendita por preni dikajn virinojn kun makulaj brakoj kiuj ne povis rekoni veran ĝentilhomon kiam ili vidis lin. La sumo koncernita, vere, ne estis tre ŝarĝa, la valorigo de la cigano estis agnoskita de lokala taksisto por esti proksimume korekta.
Foje, en la daŭro de longaj someraj vesperoj, la amikoj farus promenon kune en la Sovaĝa Arbaro, nun sukcesplene malsovaĝita tiom for kiom ili estis koncernitaj; kaj estis kontentige por vidi kiom respektplenaj ili estis salutataj de la enloĝantoj, kaj kiel la mustelpatrinoj portus siajn junulojn al la buŝoj de siaj kavoj, kaj diris, indikante, “Vidu, bebo! Tie iras la granda S-ro Bufo! Kaj jen estas la galanta Akvorato, terura batalanto, promenanta kune kun li! Kaj tie for venas la fama s-ro Talpo, pri kiu vi tiom ofte aŭdis vian patron rakonti!” Sed kiam iliaj infanoj estis kverelemaj kaj sufiĉe preter kontrolo, ili kvietigus ilin per rakonti kiel, se ili ne silentigus ilin kaj ne turmentis ilin, la Terura Melo venus kaj kaptus ilin. Ĉi tio estis baza kalumnio pri Melo, kvankam li malmulte zorgis pri Socio, estis iom amema de infanoj; sed tio neniam malsukcesis havi ĝian plenan efikon.