La desegnofilmoj de Studio Ghibli

De Patrick Oudejans, Nederlando
Dum la lasta disdonado de la ‘Academy-awards’, pli konataj kiel ‘Oskaroj’ la japana desegnofilmo ‘Sen to Ĉihiro no kamikakuŝi’ (Sen kaj la mistera malapero de Ĉihiro) ricevis Oskaron por la plej bona desegnofilmo de la jaro. Bedaŭrinde la ĉefverkinto kaj desegnisto Hajao Mijazaki ne ĉeestis por ekteni la Oskaron. La kialon por tio mi klarigos poste.

Belega filmo

Spirited Away’, la angla titolo de la filmo temas pri la 10-jaraĝa knabino Ĉihiro kiu kun la gepatroj veturas aŭte al ilia nova domo (ne, ŝi ne mem stiras...). Survoje ili vojeraras kaj troviĝas sur stranga arbara strateto kiu ligas ilin al stranga konstruaĵo kun tunelo tra ĝi. Je la alia flanko bela kaj streĉa aventuro atendas Ĉihiron dum kiu ŝi devas savi la gepatrojn kiuj ŝanĝiĝis en porkojn, kaj labori en granda banejo por dioj estrata de la fia sorĉistinaĉo Jubaba.

La filmo estas vere belege farita kaj desegnita. La fabelo pensigas multajn homojn pri iu japana miksaĵo inter ‘Alico en Mirlando’ kaj ‘La mirinda sorĉisto de Oz’. La estaĵoj kiuj vivas en tiu mondo de dioj kaj spiritoj estas sufiĉe strangaj al eŭropanoj. Sed verŝajne la estuloj estas malpli strangaj al japanoj ĉar ili ja konas kelkajn el ili el japanaj popolrakontoj kaj fabeloj.

Tre bone estas ke la karaktero de tiuj fremduloj ne tuj konstateblas. Ekzemple la sorĉistino montriĝos malpli fia ol vi unue pensus. Ankaŭ Haku, homo kiu unue helpas Ĉihiron, iom pli poste estas iom malpli ĝentila al ŝi (sed li havas bonan kialon)

Ankaŭ la karaktero de Ĉihiro mem ŝanĝiĝas en la filmo de knabino iom dorlotita kaj timema al knabino multe pli saĝa kaj memfida.

Studio Ghibli

‘Sen to Ĉihiro no Kamikakuŝi’ (千と千尋の神隠し) estas unu el la desegnofilmoj de la en Japanio tre konata kaj famega entrepreno ‘Studio Ghibli’, fondita en 1985 de Hajao Mijazaki, Isao Takahata kaj Tokuma Ŝoten Publishing Co. Ltd.. Studio Ghibli ĝis nun eldonis dek tri filmojn kaj kelkajn mallongajn televid- filmojn kaj -reklamojn.

‘Ghibli’ estas itala vorto kun la signifo: “varmega aero kiu blovas super la sahara dezerto”. Fakte temas pri itala batalaviadilo el la unua mondmilito. Kvankam la nomo estas itala, oni prononcas ‘Ghibli’-n kiel: [ĝibli], aŭ eĉ pli japane: [ĝi∙bu∙ri] (ジブリ).

La plejmulto de la filmoj de Studio Ghibli estis kaj estas direktataj de la en Japanio plej influaj kaj respektataj filmistoj Hajao Mijazaki kaj Isao Takahata, kaj de ilia lerninto Joŝifumi Kondo (kiu bedaŭrinde forpasis en 1998). La celo de la entrepreno estas eldoni filmojn tre altkvalitajn kaj grafike kaj sone kaj laŭ rakonto.

Hajao Mijazaki

Naskiĝinta la 5-an de januaro 1941 en Tokio, Hajao startis sian karieron en 1963 kiel desegnofilmisto je studio Toei Dōga. Tie li kunlaboris por fari multajn ‘klasikajn’ japanajn desegno-filmojn, kiel ekzemple ‘Ali Baba kaj la 40 rabistoj’; ‘Animala Trezorinsulo’ kaj ‘La vojaĝoj tra spaco de Gulivero’.

Poste li en 1971 kun Isao Takahata translokiĝis al ‘A Pro’ kaj poste en 1973 al ‘Nippon Animation’, kie li interalie kunlaboris por fari la televidserion de ‘Heidi, knabino de Alpoj’ kaj ‘Hundo el Flandrio’ (jes, tiuj vere estis japanaj serioj!).

Hajao en 1978 direktis sian unuan propran televidserion ‘Conan, futura knabo’. Post tio li translokiĝis al Tokyo Movie Shinsha por tie fari sian unuan propran filmon: ‘Lupin III: La kastelo de Cagliostro’.

Pro la granda sukceso de lia dua filmo ‘Nausicaä de l’ Ventovalo’ ekaperis en 1985 la jam antaŭe menciita ‘Studio Ghibli’.

Krom filmojn Mijazaki desegnas ankaŭ mangaojn, tio estas japanajn bildstriojn. Ekzemple la filmo de Nausicaä estis bazita je lia manga-serio ‘Kaze no Tani no Nauŝika’ (風の谷のナウシカ).

La filmoj de Hajao Mijazaki estas kutime fantaziplenaj kaj la ĉefpersono estas multfoje juna knabino. Ankaŭ flugado kaj naturo estas ofte revenanta temo en liaj filmoj.

Kiel mi antaŭe citis, Hajao ne ĉeestis la Oskar-disdonadon. Mijazaki estas sentema persono kaj pro la nuna situacio en la mondo (legu: Irako) li decidis ne veni. Li klarigis: “Mi sentas min malĝoja pro la fakto ke nun la mondon ekkaptis tre malfeliĉa situacio kiu min preventas elkore ĝojiĝi. Mi volas tutkore danki la geamikojn kiuj klopodis enkonduki Spirited Away-n en usonon, kaj la homojn kiuj rigardis ĝin pozitive.” Kaj li diris ankaŭ ke li pli interesiĝas je kapti la korojn de infanoj ol la plej altan honoron de Holivudo.

Isao Takahata  

Isao naskiĝis en 1935. En 1959, post kiam li diplomiĝis je la plej prestiĝa universitato de Japanio, Tokia Universitato, Takahata aliĝis al la novfondita Toei Dōga (stranga kariermoviĝo, ĉu ne?). Tie li post kelkaj jaroj renkontis Mijazaki-n, kun kiu li jam ĝis nun kunlaboras. “La aventuroj de Hols, princo de l’ suno”, lia unua filmo, estas ankoraŭ konsiderata kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de l’ japana arto de desegnofilmoj. Tamen, pro iu stranga nekonata kialo tiu filmo estis videbla en kinejoj dum nur dek tagoj! Post tiu seniluziiĝo Isao direktis neniun alian filmon ĉe Toei Dōga. Ĉe Studio Ghibli ankaŭ Isao direktis kelkajn filmojn, interalie: “Tombo de la fulgoroj”, “Miaj najbaroj, la familio Jamada” kaj “Pom Poko”.  

Ĝō Hisajŝi  

La muziko de multaj filmoj de Studio Ghibli estis verkita de Ĝō Hisajŝi. Lia muziko ludas grandan rolon en tiuj filmoj. En la jaro 1950 li naskiĝis en Nagano. Jam kiel studento li komponis muzikon. Tiam li ankoraŭ faris ‘minimuman’ muzikon. Lian unuan albumon, ‘Information’, li eldonis en 1982.

En 1983 li eklaboris por Ghibli kaj komponis la muzikon por la filmo ‘Nausicaä de l’ Ventovalo’. Unue la muziko por tiu filmo devis esti verkata de iu ‘fama’ komponisto, sed post kiam Mijazaki kaj Takahata aŭdis la muzikon de Hisajŝi ili decidis ke li ĝin komponu.

Ĝō estas granda ŝatanto de la muziko de Quincy Jones, pro tio lia artistonomo: Hisajŝi Ĝō (familia nomo venas unue en la japana). La japanaj signoj por Hisajŝi, 九石, legeblas ankaŭ kiel “Kuiŝi”, kio estas tre proksima al la japana prononco de Quincy…  

Kelkaj bonegaj filmoj de Studio Ghibli

Mia najbaro Totoro ∙ La knabinoj Mej, Sacuki kaj ilia patro devas translokiĝi al kampara domo por esti pli proksima al la malsanulejo kie la patrino malrapide resaniĝas. Tie la knabinoj renkontas Totoro-n. Totoro estas grandega, ĝentila arbara spirito (li videblas sur ĉiu paĝo de la artikolo). La filmo estas sen malamikoj, sen perforto, sed kun multe da humuro kaj nur iomete da malĝojo. La filmo estas taŭga eĉ por etuloj, sed ankaŭ plenkreskuloj povas amuziĝi per tiu ĉi ‘sentu-vin-bona’-filmo.

Tombo de la fulgoroj (=lum-muŝoj)∙ Temas pri la tristegaj travivaĵoj de Sejta kaj lia kvarjara fratineto Secuko dum la dua mondmilito. Pro la usona bombado per fajrobomboj en ilia urbo ilia patrino forpasis, kaj ili devas gastiĝi ĉe fora onklinaĉo. La kruelemo kaj neglektemo de ŝi decidigas Sejta-n foriri kaj ekloĝi kun Secuko en neloĝata bunkero. Ekde tiam ili devas zorgi pri si mem…

La filmo taŭgas por homoj kiuj aĝas dek du aŭ pli. Zorgu pri sufiĉe da paperaj naztukoj ĉar la filmo tre, tre, tre verŝajne plorigos vin. Ĝi estis la unua filmo en mia tuta vivo kiu plorigis eĉ min. Nu, plorigis, plorigegis fakte. Mia plorkrano larĝege malfermiĝis…

La sorĉistina distribuservo ∙ Kiki estas dek-tri jaraĝa afabla sorĉistineto kiu pro malnovaj reguloj decidas foriri de siaj gepatroj por mem elekti novan loĝlokon. Ja ĉiuj sorĉistinoj dek-tri jaraĝaj tion faras. Kiki havas nur unu sperton: flugado sur balailo; kaj eĉ tion ŝi apenaŭ kapablas fari. Post kiam ŝi trovis taŭgan loĝlokon, ŝi decidas starigi tra-aeran distribuservon...

Same kiel en Totoro tiu ĉi filmo enhavas nek perforton nek verajn malamikojn. Ĝi estas konvena por ĉiu kiuj havas kvar jarojn kaj pli.

Se vi bone aŭskultas ∙ Ŝizuku estas dek-kvarjara knabino kiu ŝategas legi. Ŝi klopodas eltrovi kiu ŝi estas kaj kion ŝi volos fari per sia vivo. Ŝi rimarkas ke iu knabo, Sejĝi Amasaŭa, pruntis preskaŭ ĉiun libron el la bibliteko, kiun ankaŭ ŝi legas. Ŝi renkontas knabon kiu iros al Italio por iĝi violonfaristo kaj malkovras ke li estas Amasaŭa...

Krom la fantaziscenoj la filmo mem estas sen fabelfiguroj kaj sen sorĉaĵoj. Vi povas tre bone vidi en la filmo kiel la ‘normalaj’ japananoj vivas en tipe ‘normala’ tokia suburba kvartalo. Kvankam la filmo estas celita al knabinoj kiuj havas la saman aĝon de Ŝizuku la filmon mem povas spekti homoj kiuj havas ok jarojn aŭ pli.

Princino Mononoke ∙ Temas pri la mistika batalo inter la besto-dioj kaj la homoj. San, aŭ princino Mononoke estas homo naskiĝinta inter la besto-dioj kaj edukita de gigantaj lupoj. Sinjorino Eboŝi estas reĝino de reĝlandeto. La homoj el tiu reĝlando devas forhaki arbojn por ke ili havu lokon por elfosi feron. Meze de la batalado la Emiŝi-knabo Aŝitaka devas zorgi ke kaj la homoj kaj la bestoj pluekzistu. Tamen la batalo pli kaj pli severiĝas kaj mankas espero...

Tiu ĉi belega epopeo estas verŝajne la plej perforta kaj sangflua filmo (ekzemple dehakitaj brakoj kaj kapoj...) de Studio Ghibli kaj pro tio taŭgas nur por homoj kiuj aĝas dek du aŭ pli.