★ Tekniko en Esperanto
★
Kiel funkcias
televido?
(por
ne-fakuloj)
En 1926 rusa inĝeniero Eŭgeno
Aisberg, filo de germana patro kaj angla patrino, verkis originale
en Esperanto artikolaron ("babiladojn") por Internacia
Radio-Revuo.
La revuo ĉesis pro manko de
kunlaborantoj sed la babiladoj estis jam transprenataj de aliaj
radiorevuoj. Premata de amikoj Aisberg kompletigis la serion kaj
eldonis ilin libroforme sub la titolo "Fine mi komprenas la
radion". Post transloĝiĝo en
Francion, li verkis ankoraŭ plurajn tiajn bonegajn librojn. La
verko estas tradukita en multegajn lingvojn.
En lia verko la juna Sciemulo multe
lernas pri radiokomunikiloj ĉe sperta onklo, inĝeniero
Radiulo per amuzaj babiladoj.
Leginte tiun libron oni klare komprenas
ke eblas sendi elektrajn signalojn kaj ricevi ilin je granda
distanco sen bezono de elektrokonduktiloj inter la du
aparatoj.
Unue oni kapablis ricevi nur malklaran
signalon.
Oni jam kontentis distingi ĉu la
sendilo estis sendanta jes aŭ ne.
Tio sufiĉis nur por ricevi koditajn
telegrafiajn signalojn, ekzemple Morso-signalojn.
Poste oni sukcesis influi la forton de la
sendita ondo (la "portanta ondo") laŭ iu elektra signalo:
teknike tio nomiĝas 'moduli' la portantan ondon kaj en tiu
ĉi kazo temas pri 'amplitudo-modulado'.
La elektra signalo, kiu influas la forton
('amplitudon') de la portanta ondo, la modulanta signalo, povas
esti pli-malpli precize 'rekonstruata' en la ricevilo.
Se la transsendenda fenomeno konsistas el
nur unu valoro en ĉiu momento, la problemo estas sufiĉe
simpla.
Sono konsistas el
ŝanĝiĝanta aerpremo. Mikrofono 'tradukas' la
ŝanĝiĝojn de la aerpremo en iu punkto (ĉe la
mikrofono) en elektran valoron: en la unuaj mikrofonoj la aerpremo
agis sur du (aŭ pluraj) intertuŝantaj karbonaj pecetoj.
Ju pli forte la pecetoj premiĝas unu sur la alia, des malpli
granda iĝas la elektra rezistanco inter la karbonaĵoj kaj
des pli da elektra kurento trapasos ilin.
Ĉar mikrofono tradukas
ŝanĝojn de aerpremo en variiĝantan elektran valoron,
la problemo de transsendo de voĉo aŭ muziko estis
principe solvita.
Sed kiel ni komprenu transsendon de
elektra signalo sen konduktiloj (sen 'dratoj') inter sendilo
kaj ricevilo?
La ŝlosilvorto por kompreni
tion estas 'resonanco'. Mi provos
klarigi tion.
Imagu balancilon.
Kiam oni lanĉas balancilon, ĝi
oscilas (iras kaj revenas) laŭ sia propra ritmo: tiom
da fojoj en tempunuo laŭ sia 'propra frekvenco' sed iom
post iom perdas sian energion kaj fine haltas.
Ĉiu ja iam spertis, ke etaj
puŝetoj en la bona momento, do en la ĝusta ritmo, kun la
taŭga frekvenco (nombro da puŝoj en tempunuo)
sufiĉas por daŭrigi la osciladon.
Kelkfoje okazas ke preterpasanta
ŝarĝaŭto aŭ trajno vibrigas, 'sonigas' glason
en via ŝranko aŭ vitraĵon en via fenestro, ekzemple
kiam la propra frekvenco de tiu objekto estas la sama kiel la
frekvenco de la eksplodoj en la motoro de la
ŝarĝaŭto.
Kiam vi malfermas pianon, levas la
dampilojn (premante la dekstran pedalon) kaj krias en la
instrumenton, vi aŭdos resoni la kordojn, kies propra
frekvenco egalas la frekvencojn en via voĉo. Tiu fenomeno
nomiĝas resonanco.
Unu el la principoj en elektriko (la
scienco pri elektraj fenomenoj) temas pri fortoj inter ŝargoj
(elektra sxargo estas kvanto da elektro). Homoj jam longe scias ke
iuj objektoj post frotiĝo sur sekaj feloj kapablas altiri
etajn aĵojn kiel paperpecetojn, haretojn, k.t.p.
Unu el la leĝoj en elektriko asertas
ke inter elektraj ŝargoj estas fortoj. Malsamsignaj
ŝargoj emas altiri unu la alian, samsignaj emas forpuŝi
unu la alian.
Oni povus imagi balancilon, kies
ŝarĝo havas elektran ŝargon (jen sen ^ super la
go).
Se oni je kelka distanco variigas la
elektran ŝargon de iu konduktanta objekto ('anteno') en la
sama ritmo kiel la "natura ritmo" de la balancilo, oni komprenas
kiel la etaj puŝoj kaj tiroj de la ŝanĝiĝantaj
ŝargoj sur la anteno je la ŝargo en la balancilo kapablas
daŭrigi ties oscilojn, kondiĉe ke la frekvencoj
egalas.
Pure elektraj oscilantaj cirkvitoj
(kondensatoro paralela al induktanco) konektitaj al 'ricevanta'
anteno povas resoni al sendanta anteno je tre granda distanco.
La osciloj povas esti elektronike
'ŝmirataj' (por kompensi la dampiĝon) kaj amplifataj kaj
la 'grando' de la osciloj povas esti derivata.
Rimarku ke resonos nur tiuj 'balanciloj',
kies propra frekvenco egalas tiun de la
sendilo.
Ni
nun provos kompreni kiel oni
kapablas transsendi ne nur senmovajn bildojn, sed ankaŭ
moviĝantajn bildojn. Unue ni provu
kompreni la transsendon de ununura griznuanca bildo.
Per unu elektra lineo (dratparo) oni
kapablas transsendi nur unu signalon je la sama momento, ekzemple
la ŝanĝiĝanta aerpremo kaŭzita de nia
voĉo.
Per unu dratparo ni do ankaŭ
kapablus transsendi la valoron de la lumforto en unu punkto de
bildo.
Transsendi tutan bildon estas tute alia
problemo ĉar en bildo ekzistas multegaj eroj, kies helo estas
sendependa de la aliaj. Sed ni ja deziras transsendi tutan bildon
tra nur unu elektra lineo (aŭ tra unu sendrata 'lineo'). Tial
ni devos disigi la transsendotan bildon en apartajn punktojn, kies
lumintenseco povas varii inter nul por nigra bildopunkto kaj
maksimumo por plej blanka bildopunkto; ni sendos la signalojn de
ĉiuj punktoj unu post la alia.
Jam en 1839 franco Becquerel trovis
lumelektran efikon. De tiam oni trovis multajn manierojn por
'traduki' lumforton en elektran valoron. Ĉiam temas pri
lum-eroj (fotonoj), kiuj per 'kolizio' kun elektronoj (elementaj
elektraj ŝargoj ĉirkaŭ la kerno de atomoj) 'frapas'
la trafitajn elektronojn en alian pozicion, de kie ili povas
kontribui al kondukto de elektro tra 'lumelektra rezistanco',
aŭ eĉ igi la trafitajn elektronojn tute liberaj en la
vakuo de iuj 'lumelektraj ĉeloj', kie ili transportos la
ŝargojn de la prilumita elektrodo ('katodo', je negativa
potencialo) al alia ('anodo', je pozitiva potencialo).
La elektronoj havantaj negativan
ŝargon estas altirataj al la pozitiva anodo: ju pli da lumo,
des pli da liberigitaj elektronoj 'flugos' de la katodo al la anodo
kaj des pli granda estos la kurento inter katodo kaj anodo (fakte
oni konvencie diru, ke la kurento fluas inverse: de anodo al
katodo).
Oni aranĝas per lensoj ke la lumo el
nur unu bildero trafu la lumelektran ĉelon, kiu 'ŝaltu'
aŭ prefere 'modulu' la sendilon.
Ni povas imagi ke ni distranĉas la
transsendotan bildon en mallarĝajn strietojn.
La intenso de la reflektita lumo de la
punktoj estas determinata fare de lumelektra ĉelo. Tia
ĉelo "vidu" tra la lenso punkton post punkto de la
transsendota strio. Se ni movas la strion antaŭ la
lumĉelo, la elektra kurento tra ĝi estos (pli-malpli)
proporcia al la helo en ĉiuj 'vidataj' punktoj de la
bildostrio.
Unu el tiaj sistemoj estis (eble estas
ankoraŭ) uzata por transsendi fotojn, ekzemple por
ĵurnaloj.
La transsendota foto estis fiksata
ĉirkaŭ tromelo (tio estas rotacionta cilindro).
Dum la rotacio de la tromelo lumelektra
ĉelo 'tradukas' la lumreflekton de la "strioj" dum ĝi mem
malrapide pluen ŝoviĝas laŭlonge de la tromelo.
En la ricevilo simila tromelo rotacias
kun sama rapideco ol en la sendilo.
Anstataŭ lumĉelo kiel en la
sendilo, ĉi tie estas lampeto.
Fotopapero estas prilumata per la lampeto
tra lensaro, kiu koncentras la lumon sur mallarĝan areon de la
fotopapero.
Post rivelo de la fotopapero jen kopio de
la originala foto aperas.
Ĉe la fino de ĉiu strio, oni
elsendas specialan signalon por ke la ricevilo sciu ke ĝi
komencu novan linion. La speciala signalo nomiĝas
sinkroniga pulso.
Por povi apartigi en la ricevilo tiun
pulson de la enhavo de la bildo mem, oni nun aranĝas tiele, ke
la elektra valoro por "nigro" ne egalas nul, sed pli ol nul.
Dum la sinkroniga pulso la valoro estu
pli malalta ol la valoro por nigra bildopunkto: 'transnigra
pulso'.
Tiel en la ricevilo oni povas detekti
ĝin kaj komenci novan linion aŭ almenaŭ iamaniere
korekti la rapidon de la desegnilo, ekzemple la rapidon de la
tromelo.
Nur transnigraj signaloj kapablas influi
la sinkronigon, ne la enhavo de la bildo mem.
Iu tia primitiva aparato el la telegrafia
erao estis ankoraŭ menciata en malnova PIV: la
teleaŭtografo, principe por transsendi 'nur' nigra-blankajn
bildojn, skribaĵojn aŭ desegnaĵojn, do sen grizaj
nuancoj.
Se estus diferenco de rapido inter la
sendila tromelo kaj la ricevila tromelo, la ricevita bildo estus
tordata.
Tial gravis 'sinkronigi' la du tromelojn
per elektra signalo.
En la primitivaj aparatoj oni simple
mekanike haltigis la iom tro rapide rotaciantan ricevilan tromelon
per hoko.
La hoko liberigis la tromelon per
elektromagneto nur post ricevo de la sinkroniga signalo.
En la deknaŭa jarcento oni provis
montri moviĝantajn bildojn.
En muzeoj oni povas vidi
prototipojn.
Unu el la sistemoj konsistis el
rotacianta cilindra aŭ multangula skatolo kun nombro da fendoj
aksparalelaj. Rigardante en la skatolon tra la fendoj oni vidis la
bildojn sur la kontraŭa interna flanko de la skatolo, po unu
bildo tra ĉiu fendo.
Ĉiu bildo montras la objekton en iom
plua pozicio. Tio faras la impreson de moviĝanta bildo.
Similaj sistemoj kapablis montri
kelkdekajn bildojn registritajn sur plata disko aŭ
eĉ surpaperajn bildojn en speco de senfina libro.
Tiel oni montris ekzemple kurantan
ĉevalon, per ĉiam ripetataj bildoj.
Belgo Plateau, iĝinta profesoro pri
fiziko en la Genta universitato en mil okcent tridek kvin estis
protagonisto.
En 1895 la fratoj Lumière
patentigis sian sistemon ebligantan fotografi kaj projekcii
moviĝantajn bildojn.
Por montri moviĝantan bildon oni
bezonas minimume dudekon da apartaj bildoj en sekundo.
Oni do bezonas rapidegan sistemon por
registri, transsendi kaj redesegni tiujn bildojn.
Jam en 1884 germano Nipkow elpensis
sistemon kun rotacianta disko, en kiu estis dudeko da truoj regule
sur spiralo.
En sendilo kaj en ricevilo rotacias
simila disko je sama rapido.
En la sendilo bildo de la sceno estas
projekciata sur la diskon per lensaro simila al tiu en fotilo.
La lumo trairanta truon estas 'tradukata'
en elektran signalon far lumelektra ĉelo malantaŭ la
disko kaj transsendata.
En la ricevilo estas lampo, kies lumo
estas rigardata de la posedanto tra la truoj per lupeo.
Kompreneble la lampo estu rapida
lampo, ne simpla inkandeska lampo. Oni uzis malŝargotubon. En
tia tubo estas diluita gaso (ekz. neono), kiu per la elektra
malŝargo elsendas lumon pli-malpli fortan proporcie al la
forto de la signalo.
La lumelektra ĉelo en tia aparato
estu tre sentiva kaj rapida.
Kio fakte estas tia lumelektra
ĉelo? Estas aparato en kiu lumo, formo de radianta energio,
trafanta iun materialon, povas liberigi elektronojn el tiu
materialo.
Per tiaj maldetalaj sistemoj oni
eksperimentis en la dudekaj ĝis la tridekaj jaroj de la 20a
jarcento, kiam fine ekestis la elektronikaj sistemoj ĝis nun
uzataj.
Elektrono estas la plej malgranda
elektroŝarga partiklo. Ĉar ĝia maso estas tre
malgranda, eblas ĝin facile akceli.
Vi jam scias kelkajn efikojn de
elektra ŝargo. La principoj en
elektriko kaj elektroniko estas ne tre multaj. Mi mencios la plej
gravajn:
- ŝargo agas al alia ŝargo
per forto, kiel ni jam menciis. Vi certe jam spertis ke
laŭ tiu principo eblas per iuj materialoj (ekzemple plasta
kombilo) altiri etajn aĵojn (ekz. viajn harojn).
- Elektra kurento konsistas el
moviĝantaj ŝargoj. Moviĝantaj elektronoj do
estigas elektran kurenton.
- Magneta kampo estigas forton
je elektra kurento. Tiu forto estas orta
al la direktoj de la kurento kaj de la magneta kampo. Kompreneble
se forto agas sur la kurento, inversdirekta forto agas sur la
magneto laŭ la principo de ago kaj reago.
- Elektra kurento estigas magnetan
kampon ĉirkaŭ si.
En kutimaj cirkonstancoj elektronoj
restas kaptataj de la kerno de atomo.
La kerno havas pozitivan ŝargon, la
elektronoj havas inversan, do negativan ŝargon. Ili estas do
altirataj al la kerno.
Oni trovis ke iuj materialoj tamen facile
liberigas tiujn elektronojn kiam oni varmigas ilin.
Kompreneble se oni faras tion en la aero,
la elektronoj tuj kolizias kontraŭ la gasmolekuloj. Oni
bezonas senaeran spacon, vakuon.
En elektrontuboj estu vakuo. Oni
varmigas tubeton, drateton aŭ plateton, kutime per elektra
kurento, same kiel oni varmigas gladilon aŭ la filamenton de
inkandeska lampo. Per la alta temperaturo
-temperaturo fakte estas grado de skuiĝo de la molekuloj-
liberiĝas elektronoj el la plateto. Ili ekŝvebas en la
vakua spaco.
En bildotubo tiu plateto, la tiel nomata
katodo, troviĝas izolita en malgranda metala skatoleto, tute
malantaŭe en la bildotubo. Antaŭe en la skatoleto estas
trueto, tra kiu la elektronoj povas eskapi. Oni povas repuŝi
ilin, igante la skatolon pli negativa ol la plateto, nomita katodo.
Ĉar tiukaze la katodo estas pozitiva rilate la skatoleton, la
elektronoj estos altirataj al la katodo kaj ne facile elvenos el la
skatoleto.
Jen facila kaj rapidega maniero por
reguli la fluon da elektronoj elirantaj el la katodo. La
elektra tensio agas je la elektronfluo kiel krano je
akvofluo.
Tia fluo da liberaj elektronoj estas
nomata elektronfasko.
En bildotubo oni akcelas la
elektronojn elirintajn el la katodo -la elektronfasko- per tiel
nomata akcela anodo. Tio estas tratruita
plateto je iu distanco de la skatoleto.
Je la anodo oni almetas pozitivan
tension.
Elektronoj do estas altirataj per tiu
'elektra kampo' kaj flugos rapide tra la trueto. (Estas pluaj
aranĝoj -ekz. tubo- por ke ne tro da elektronoj algluiĝu
al la pozitiva plato mem).
La tuto (la elektronelsendanta katodo,
la ĉirkaŭanta skatoleto kaj la akcelanta anodo)
nomiĝas elektronkanono.
Jen la efiko de la elektronkanono:
regulebla fluo da rapidaj elektronoj.
Ĉiu elektrono akiras energion per
la akcelo en la elektra kampo inter la skatoleto kaj la anodo.
Je iu distanco de la kanono
troviĝas ekrano, ŝmirita per fluoreska materialo.
Rapida elektrono kolizianta kun tiu
fluoreska materialo 'elfrapas' tiel nomatajn fotonojn (lumerojn) el
ĝi. Alivorte: kie elektronoj trafas la ekranon, tiu ĉi
lumiĝas.
Per la ĝis nun priskribita sistemo
ni do povas vidigi sur la ekrano punkton, kies lumintenson ni
kapablas simple reguli per la elektra tensio inter la katodo kaj
ties ĉirkaŭanta skatoleto.
Kiel ni povas movi la lumpunkton sur la
ekrano?
Tiucele ni uzu principon menciitan.
Kutime en televidilo oni uzas
ŝanĝiĝantan magnetan kampon por movi la
elektronfaskon.
En osciloskopo (mezuraparato, en kiu
elektraj fenomenoj videblas sur ekrano) oni uzas alian principon:
la fasko estas altirata kaj repuŝata de elektra kampo.
Ĉar moviĝantaj elektronoj
konsistigas elektran kurenton, ni povas puŝi ilin aplikante
magnetan kampon laŭlonge de kaj orte al ilia vojo.
Vertikala magneta kampo estigas
horizontalan forton sur la elektronfluo.
Magnetan kampon ni povas estigi per
elektra kurento laŭ la principo ke magneta kampo
ĉirkaŭas elektran kurenton.
Por ekhavi sufiĉe grandan
magnetan kampon ni sendos elektran kurenton tra bobeno da izolita
kupra drato. La magneta kampo de unu volvaĵo adiciiĝas al
tiu de najbaraj volvaĵoj. La rezulto
estas magneta kampo, centriĝanta laŭ la akso de la
bobeno.
Se ni daŭre ŝanĝas la
elektran kurenton tra la (fizike vertikal-aksa) bobeno, la fasko
estigas horizontalan lumstrion sur la ekrano.
Sendante kurenton grandiĝantan
laŭ la tempo de negativa valoro al pozitiva valoro ni do
kapablas desegni strion tra la tuta ekrano.
Se ni aplikas la bildosignalon el la
sendilo al la katodo, ni povas reguli la intenson de la lumpunkto,
kaj ni revidas la elsenditan strion.
Per simila sistemo ni povas movi la
faskon en vertikala direkto per (fizike horizontala) bobeno, por ke
la dua strio aperu sub la unua, ktp.
Post kompleta bildo oni elsendas pli
longan sinkronigan pulson por anonci la bildofinon.
Ĉe alveno de sinkroniga linipulso,
la linideflekta kurento rapide resaltu al sia komenca valoro: la
lumpunkto aperu maldekstre sur la ekrano.
Ĉe alveno de la bildofina pulso la
bildodeflekta kurento resaltu al sia komenca valoro: la lumstrio
aperu supre sur la ekrano.
Fakte oni sendas en sekundo 25
kompletajn bildojn. Sed por eviti la
flirtadon de la bildo oni sendas 50 tiel nomitajn
framojn.
En unua framo oni sendas la liniojn 1, 3,
5, ..., 625, do la malparajn liniojn kaj en posta framo oni sendas
la liniojn 2, 4, 6, ...
Tiamaniere oni ricevas pli kvietajn
bildojn.
Tiu principo estas nomata
interliniigo.
Per tia sistemo oni sendis griznuancajn
bildojn. Sed intertempe ni jam delonge rigardas al koloraj
bildoj.
Kiu iam rigardis de proksime al
kolortelevidila ekrano per lupeo certe rimarkis ke ĝi
konsistas el apartaj bildopunktoj: ruĝaj, verdaj kaj bluaj
laŭ la adicia kolorprincipo. Kiam la
tri apudaj bilderoj lumas, ni vidas (de malproksime) blankan
punkton.
Kompreneble se neniu el la tri lumas, ni
vidos nigran punkton.
Kiam lumas la ruĝa kaj la verda ni
vidos flavan punkton.
Kiam lumas la ruĝa kaj la blua ni
vidos purpuran punkton.
Kiam lumas la verda kaj la blua ni vidos
... verdbluan punkton.
Eblas reprodukti ĉiujn kolornuancojn
per kombino de la tri ĉefaj koloroj po iom pli aŭ malpli
forta.
En kolortelevidila bildotubo estas
tri kanonoj.
Ĉiu el ili estas stirata de aparta
elektra signalo.
Inter la kanonoj kaj la ekrano
troviĝas 'krado' (plato kun aro da truetoj) por ke la
elektronoj el la 'ruĝa' kanono trafu nur la ruĝajn
ekranpunktojn, ktp.
Oni povus kompreni ke por transsendi
kolorbildon necesas tri sendiloj, eĉ 4, ĉar ni deziras
samtempe aŭskulti al tio, kion diras la bildoj.
Fakte la 4 sendotaj signaloj estas
kombinataj en la sendilo tiamaniere ke ili ankaŭ taŭgu en
malnovaj nigra-blankaj riceviloj.
La kombina sistemo estas komplika kaj
bedaŭrinde ne en ĉiuj landoj la problemo estis solvita
laŭ sama sistemo.
Kompreneble ekzistas striktaj normoj en
ĉiu sistemo pri precizaj daŭro kaj valoroj de sinkronigaj
pulsoj, nombro da linioj, la nombro da framoj en sekundo,
k.t.p.
Oni do bezonas ege komplikajn sistemojn
por 'traduki' ekzemple usonajn (NTSC) bildojn (60 en sekundo) al
PAL aŭ SECAM (50 en sekundo) kaj la rezulto de tia
tradukado ofte estas ne kontentiga.
Griza Leono.