Kelkaj provoj al kriterioj pri kvalito de lingvo

 (malneta, neellaborita prova teksto).



Rimarko: Post provo de apliko de la teksto al la nederlanda lingvo evidentiĝis por mi, ke nepre necesas distingi inter la pura nederlanda kaj 'kontaĝita' nederlanda lingvoj. Nuntempe fremdlingvaj vortoj, precipe anglaj, estas sen iu literumadapto alprenitaj en la nederlandan lingvon. En tia lingvaĵo la prononco tute ne plu kongruas kun la literumo laŭ la originalaj reguloj. Evidentiĝas, ke la kvalito de tia mikslingvaĉo estas ĉiam pli malalta ol tiu de la originala pura lingvo, en kiu ekzistas certa (eble ne ĉiam tre strikta) logiko. Se ekzistus regulo, laŭ kiu la fremdvorto estu indikata tia (ekzemple per aldono de citiloj), oni ne devus taksi la uzon de fremdvortoj malaltkvalitiga.


Ĉu en la konsiderata lingvo ekzistas klaraj, utilaj kaj striktaj ĝeneralaj gramatikaj reguloj?
(Ĉu ne estas nenecesaj reguloj?/ Ĉu ne estas malutilaj reguloj? Ekzemple reguloj pri genro de substantivo estas neutilaj, eĉ malutilaj. Malutilaj reguloj ricevu negativajn poentojn)

 

- Ĉu tiuj reguloj estas utilaj? Al kiu utila celo?
(Ekz. 1: -en iu lingvo- la finaĵo de vorto ĈIAM montras ĝian funkcion: estas tre utila regulo,

(ekz. 2: -en alia lingvo- la finaĵo de la nomo de rivero indikas ĝian genron: estas tute senutila eco, ĉar la rezulto mem -genro de vorto- estas senutila al kompreno)

 

- Ĉu la reguloj aplikeblas kaj aplikendas tute ĝenerale, sen iu escepto
 (ekz. gramatikaj finaĵoj aplikiĝas same por ĉiu persono kaj formo de verbo, …)

 (ekz. afiksoj same validas en verboj kiel en substantivoj, adjektivoj, ... Ekz. la sufikso -et- havas similan sencon en ĉiuspecaj vortoj: substantivoj, adjektivoj, verboj, ... ĉu ĉiuj afiksoj estas ĉie aplikeblaj? Ĉu ili ĉiam kaj ĉie havas saman signifon?)

 

- Ĉu estas nula/ malalta/ alta/ … nombro da esceptoj je la reguloj? (rezulte ekz. 100/ 50/ 0/ ... poentoj por tiu ĉi rubriko…)

 

Ĉu ekzistas logika sistemo de korelativoj? (Tre utila, ĉar tre faciliga eco!)

 

Ĉu ekzistas genro de substantiva vorto? (malfaciliga do malutila eco!), de adjektiva vorto, ...

 

Ĉu skribo kaj prononco ĉiam kaj tute kongruas:

- Ĉu eblas perfekte legi skribitan tekston (inkluzive la vortakcenton) sen necesigi antaŭan parkerigon de ĉiu aparta vortprononco?
(Vortakcenta problemo estas pli grava se la akcento varias laŭ fleksio aŭ konjugacio, ktp., kiel ekz. en la rusa)

- Ĉu eblas perfekte skribi bone prononcatan tekston, eĉ se oni ne komprenas ĝin?

- Ĉu ĉiuj literoj estas unusence difinitaj? (precipe la vokaloj!) (Indas mencii ke en Eo kaj skribe kaj prononce ekzistas "nur" 5 vokaloj: grandega avantaĝo! Aliaj lingvoj SKRIBAS nur 5 vokalojn sed prononcas ilin per multaj diferencaj sonoj gravaj por kompreno)

- Ĉu la prononco-difiniteco de literoj dependas de la pozicio? (ekz. en la nederlanda u post o prononciĝas alie ol u post u, ktp.). Kiom estas da tiaj esceptoj?

- Ĉu oni bezonas kombinaĵojn de 2 aŭ pluraj literoj? (Ni pripensu ke en Eo "aŭ" kaj "eŭ" tute NE estas esceptoj ĉar ŭ prononciĝas "w", skribita de Zamenhof kiel "u-krati" =mallonga u, ĝi estas konsonanto).

- Ĉu estas sinsekvoj de senvoĉa kaj voĉhava konsonantoj aŭ inverse? Ekz: bs sb bp bt ... aŭ pb tb ... Tiam aŭ neeblas flue prononci aŭ ekestas emo malĝuste prononci. En Eo ekzistas eblo eviti tion en kunmetaj vortoj (bedaŭrinde ne en radikoj kiaj "absolut-", "ekzempl-", ...). [Se dezirate: mi kapablas per memfarita komputila programo facile trovi kiom da kombinoj ekzistas en Esperantaj radikoj]

 

Unusenceco, difiniteco, komprenebleco de apartaj vortoj (EKSTER frazo):

- Ĉu la senco de simpla vorto estas unika?

  (Ankaŭ en Eo ekzistas vortoj kun du tute malsamaj sencoj, sed tiuj sencoj tiam apartenas al tute malsamaj fakoj! Fakte la demando estu: KIOM da ŝancoj estas renkonti ambaŭ sencojn kune en unu sama fako.)

(En Eo ĉe kelkaj vort(et)oj la funkcio -aŭ pli ĝuste: la gramatika 'familio'- ne tuj estas klara: prepozicioj kaj iuj adverbecaj vortetoj ne finiĝas per fiksita finaĵo. Plejofte temas pri unusilabaj, kelkfoje tamen dusilabaj vortoj(?). Plej gravus se "longaj" vortoj ne havus klaran finaĵon). (Ĉu eblus taksi laŭ la nombro de tiaj vortoj?)

- Ĉu la senco de kunmetita vorto estas unika? (Certe kunmetaj vortoj ne estas tiel klaraj kiel simplaj kaj en ili plursenceco estas multe pli probabla)

 

Unusenceco de vortoj EN FRAZO:

- Ĉu la vortspeco (substantivo, verbo, ...) estas klara?

- Ĉu la funkcio de ĉiu vorto en frazo estas klara?

 

Unusenceco de afiksoj

(se la lingvo uzas afiksojn -ĉu la afiksoj ĉiam havas saman signifon? Ekz. en la nederlanda ekzistas pluraj afiksoj kun sama signifo, sed iuj afiksoj povas havi malsaman signifon ĉe aliaj radikoj kaj pro sama signifo diferencaj afiksoj estas uzataj ĉe diversaj radikoj)

 

Libereco de vortloko en frazo.

 

Logikeco de vortfarado

- kiom da radikoj necesas por esprimi saman ideon (ekz. ideo pri temperaturo: 1 radiko sufiĉas por multaj tiaj vortoj: ...varm... )

 

Belsoneco: Kiu scias pli malpli objektivan metodon por prijuĝi tion ĉi?

 

Nuanceco: Ĉu eblas esprimi nuancojn de sama ideo laŭ simpla maniero (sen necesigo de novaj radikoj)? (ekz.: pri temperaturo)

Ĉu eblus nombri la nuancojn fareblajn el unu radiko?

 

Precizeco: laŭ kiom da sencoj oni povus kompreni iun frazon (aŭ ne-komplete frazan esprimon, kiajn oni ofte uzas)?

 

Komprenebleco por alilingvanoj, por komencantoj

 

Supleco, plivastigebleco, pliuzebleco de la sama radiko.

- Ĉu novaj ideoj estas klare esprimeblaj per ekzistantaj vortoj, radikoj, kunmetaĵoj

- Ĉu novaj ideoj estas transpreneblaj el alia lingvo strikte respektante ĉiujn regulojn de la konsiderata lingvo?

- Ĉu ĉiu formo de verbo estas (facile) direbla (prezenco, paseo, futuro, ..., ekanta, daŭranta ago, finiĝinta ago, ...)

  (en la nederlanda oni bezonas du vortojn por esprimi la futuron, parolantoj tial emas fuŝe uzi la prezencon anstataŭ la ĝustan sed pli longan futuran formon)

 

Koncizeco

- Ĉu parencaj ideoj estas klare esprimeblaj per unu vorto sen necesigi novan radikon?

 

Lerneblo: logikeco kontribuas al rapida lerneblo; esceptoj malutilas al lerneblo. Lerneblo estas rezulto de kvalitoj jam cititaj en antaŭaj rubrikoj.

Verŝajne endus apartigi bazajn kvalitojn (reguleco, ...) de rezultaj kvalitoj (sekvantaj el la bazaj), kia lerneblo, kreativo, ...

 

PROVO atribui poentojn:

Se ekzistas striktaj tute ĝeneralaj reguloj (do por ĉiuj vortspecoj kaj ĉie sen esceptoj): 100 poentoj por tute regula lingvo.

 "        "          "     sed ne ĝeneralaj reguloj: (fakte mi devus taksi procentaĵon...)

                striktaj reguloj sed nur por 50% de la vortspecoj:  50 poentoj

 "        "     nestriktaj reguloj (“ĉiu vorto havas siajn proprajn regulojn”): 0 poento

se ekzistas reguloj kun esceptoj ....

Ekz. en la angla ekzistas kelkaj reguloj kun esceptoj: ekz. verbo en tria persono finiĝas per -s, sed ne ĉiam, ekz. ne en la kazo de 'to be, to will ...). Kiom da poentoj? Eble 1/10???

 
En multaj lingvoj ekzistas PLURAJ fleksioj por iuj vortspecoj: por verboj, substantivoj, ...

aŭ la radikoj ŝanĝiĝas dum la fleksio ... : ' ju pli da konjugacioj, des pli da malreguleco do des malpli multaj poentoj'

Ekz. en la rusa ekzistas kvino da fleksioj por verboj, substantivoj, adjektivoj, ... kun multaj esceptoj... kun ŝanĝiĝoj de akcento, ...  Kiom da poentoj?

Provo de solvo: Nur unu fleksio: 100%, du fleksioj: /2 eksp 1, tri fleksioj: /2 eksp 2 ... n fleksioj ricevus 100/2 eksp. (n - 1). Kvin fleksioj --> 100 / 2 eksp 4 = 100 / 16 = 6 poentoj.


   En la rusa ekzistas 3 genroj de substantivo: 0 poentoj por tiu rubriko. (Almenaŭ ĉi tie la angla havu iom pli da poentoj) 3 genroj --> 100 / 2 eksp 2 = 100 / 4 = 25 poentoj.

   La rusa skribiĝas pli-malpli fonetike sed ne tute (ĉu?): 80% (?) de la poentoj por tiu rubriko.

   La akcento ne havas fiksan lokon kaj eĉ varias laŭ la persono de verba fleksio: 0 poento por la rubriko akcento.

   La franca havas fiksan akcenton (Ĉu? Ne? Ĉar ofte troviĝas 'muta e' ĉe la fino de vorto???) --> 100 poentoj por tiu rubriko (aŭ ne se konsideri la mutan e kiel nekongrua kun prononco...)

   Ĉiu escepto perdigas 1%

Ekz. la nederlanda skribiĝas pli malpli fonetike sed oni senhonte uzas 'nenormigitan' skribmanieron en fremdvortoj kaj eĉ ne inter citiloj... 40%...? (Plej simple estus aserti ke la nederlanda estas neregula tiusence, sed ĉu tio estas akceptebla starpunkto?)

Ktp.

 

Eble necesas klasifiko (pli malpli kiel en biologio) ekz. en 'klasoj, ordoj, familioj, ...'

   En ĉiu ordo estas ... da punktoj, en ĉiu familio de tiu ordo tiom... ktp.

Ekz. de klasoj: lerneblo, uzeblo, ...

En la ordo lerneblo estus ekz. ordo 'reguloj', 'ĝeneraleco',

En la ordo reguloj povus esti familioj, ekz. adjektivoj, substantivoj, vortformado, ....

 

Tio ĉi estas nur tre kruda ideo, eble tute neuzebla.

 

Ĉu necesas aldoni poentan sistemon? Ekz: reguleco: 10 poentoj, fonetikeco: 20, ...

 

Kiel kvantigi la esceptojn?
Ekz. 1: se en iu lingvo nur unu sola litero havus du prononcojn: t kutime prononciĝus T, sed ne en la nederlandlingva "politie" (polico) , kie ĝi sonas TS (en Nederlando) aŭ S (en Flandrio)."Station" prononciĝas stasion, ktp
Ekz. 2: En la nederlanda la prononco de konsonantoj eventuale adaptiĝas al antaŭa au posta konsonanto. Ekz.: zakdoek prononciĝas "zagduk". (oe ĉian prononciĝas kiel u)

 

 

Reagoj kaj rimarkoj bonvenas ĉe la verkinto: Leo.De.Cooman<ĉe>pandora.be  (anstataŭigu <ĉe> per @)