Kio
estas la origino de nia agado?
Komence
de 2005 s-ino Margot Wallström, Eŭropunia Komisionano pri
Instituciaj Rilatoj kaj Komunikado, komencis verki rettaglibran
forumon. Ŝi asertis, ke necesas dialogo ne AL sed KUN la civitanoj.
Ŝi
tamen publikigis preskaŭ ekskluzive anglalingvajn mesaĝojn en sia
diskutejo.
Kelkaj
Esperantistoj reagis dirante, ke tio estas ne justa solvo, ĉar ĝi
ebligas nur al denaskaj anglalingvanoj aŭ al personoj, kiuj sufiĉe bone
regas la anglan, kompreni la mesaĝojn kaj reagi al ili. Sed la
retejestro kaj la Komisionanino mem asertis, ke nuranglaj mesaĝoj estis
la nura ebla solvo.
Komence iuj anglalingvanoj (certe ne ĉiuj
! Niaj anglalinvaj samideanoj diligentege helpas nin ! ) kaj
la retejestro de Wallström eĉ provis forpeli nin el la retejo,
kiun ili konsideris kiel "sian". Ni tamen rezistis, dirante, ke temas
pri oficiala retejo de la Eŭropa Komisiono, do ankaŭ NIA ! La retejo ne
estu tioma privilegio de iuj anglalingvanoj.
Intertempe la
sinteno
jam rimarkinde ŝanĝiĝis: oni ne plu provas ridindigi nian lingvon kaj
nian agadon; male: foje iu jam demandas, kie restas nia plurlingvigo!
Pli kaj pli ankaŭ aperas neanglalingvaj reagoj.
Eŭropuniaj
Komisionanoj ja oficiale kaj solene deklaras, ke EU estas multlingva,
ke ĉiuj oficialaj lingvoj havas egalajn rajtojn, ke diverseco en
lingvoj kaj kulturoj estas valoro, ...
sed ili ne
agas laŭ tiuj deklaroj.
Laŭ
profesiaj lingvistoj ekzistas
"lingvodinamika leĝo", laŭ kiu plurlingvismaj sistemoj estas
malstabilaj kaj aŭtomate forglitas al scenaro de nura uzo de la domina
lingvo. En sia fama raporto profesoro Grin de la Geneva Universitato ne
rekte esprimas preferon por Esperanto (li mem ne estas Esperantisto!),
sed montras, ke plurlingvismo povas nur esti stabila per akompanantaj
rimedoj, kadre de kiuj Esperanto povus ludi tre utilan
rolon.
Kiuj
ni estas?
Ni
estas grupeto de tradukistoj starigita en la somero de la jaro 2006a.
Ni ĉiuj estas Esperantistoj kun kelkaj diversaj gepatraj lingvoj. Ni
certe ne ĉiuj estas profesiaj tradukistoj, sed ni ĉiuj
volontule
volas agadi por Esperanto kiel rimedo por demokrata
lingvopolitiko.
Kion
ni faras?
Nia grupo pere de Esperanto kiel
pontlingvo plurlingvigas mesaĝojn el kaj al la forumo de s-ino
Wallström:
http://weblog.jrc.ec.europa.eu/page/wallstrom
Tio
estas la adreso de la ĉefa paĝo, kie troviĝas enkondukaj tekstoj de la
lastaj temoj. Por vidi la kompletan tekston oni musklaku sur la ligilon
tuj sub tiu teksto, ĝi aspektas kiel [ Legi la tutan tekston
] (eble jam en via nacia lingvo)
Kiuj
estas niaj celoj?
Per tiuj plurlingvigitaj mesaĝoj
ni celas:
-
konkrete kaj rekte - ne nur teorie - montri al s-ino Wallström
kaj
al ĉiuj vizitantoj de ŝia forumo, ke Esperanto ekzistas kaj vivas kaj
taŭgas por esprimi ĉion ajn,
- montri ke ja eblas
multe pli
demokrata komunikado inter EUaj civitanoj, kaj inter ili kaj la EUaj
institucioj, pere de la uzo de Esperanto (kaj uzante ĝin rekte, kaj
uzante ĝin kiel pontlingvon por tradukoj inter la eŭropaj lingvoj), ke
eblas alia, justa solvo,
- montri, ke ekzistas
multaj lingvoj en Eŭropunio (nun en EU estas 23 oficialaj kaj multe - laŭdire sesdeko - da
'ne-oficialaj' lingvoj),
- montri, ke Esperanto
estas justa, simpla kaj taŭga solvo de lingvokomunikadaj problemoj en
EU,
- montri, ke la aserto de s-ino
Wallström kaj ŝia retestro, ke la angla estas la nura ebla kaj
justa solvo, malveras,
- ebligi (almenaŭ parte) al
tiuj EUaj
civitanoj, kiuj
ne bone regas la anglan, kaj tial povas tute ne aŭ nur malbone legi la
anglalingvajn mesaĝojn, kaj fakte ne povas aŭ ne kuraĝas
interveni, ankaŭ partopreni en la rettaglibra forumo*: fakte ĝuste tiaj
civitanoj povus prave plendi pri la maldemokrata nurangla komunikada
sistemo, kiu regas en la forumo, kaj ili povus ankaŭ apogi –
kvankam estante neesperantistoj – la argumentojn de ni,
esperantistoj
(*)
Ne-esperantistoj ja povos profiti de nia tradukservo, sed nur kiam ili
respondos pere de sia gepatra lingvo al niaj plurlingvaj leteroj; fakte
tiam la al-respondita esperantisto povos peti, de nia grupo,
esperantigon de la nacilingva respondo de la neesperantisto, por
siavice respondi al ŝi/li...
Iuj proponis al ni liveri
rektan tradukservon al ĉiuj neesperantistoj, sed tiu propono estas
neplenumebla, ĉar nun ni, tradukistoj, estas ankoraŭ tro malmultaj,
sekve la troa laboro fiaskigus nian tutan projekton...
-
klare kaj konkrete demonstradi la falsecon
de la argumentoj de tiuj forumanoj, kiuj asertas ke nurangla komunikado
tute sufiĉas, kaj bonas, kaj justas,
- tre efike
propagandi por
Esperanto inter tiuj EUaj ne-esperantistaj civitanoj, kiuj deziras pli
justan kaj demokratan interkomunikadon.
Niaj
esperantistaj opinioj ja estas pridubeblaj (kiel ĉiuj opinioj!), sed
niaj “faktoj” ne...
Angloj
prave kutimas diri: “You can’t fight against facts:
they
don’t mind at all!” [“Vi ne povas
kontraŭbatali la
faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via
batalado!”]
Alimaniere
dirite: ni proponas ne daŭrigi frapeti la pordojn de la politikistoj
(senefike ĝenante ilin) dirante (tre ofte en la angla, tiele pravigante
iliajn nuranglajn opiniojn): “Eo belas!”,
“Eo
plijustas!”, “Eo plifacilas!”,
“Eo
pliŝparigas!”, “Eo necesas!”. Fakte la
tre bonaj ecoj
de Esperanto ne povas esti teorie eksplikataj aŭ trudataj al
ne-esperantistoj, sed ja devas esti praktike kaj rekte malkovrataj fare
de ili mem...
Plej
ofte ni plurlingvigas ankaŭ tiujn
anglalingvajn mesaĝojn DE WALLSTRÖM MEM, per kiuj ekas la
diskut-fadenoj de la rettaglibra forumo.
Kiel vi povas ekspluati nian tradukservon?
Se
iu EUa esperantisto volas reagi al la forumo de Wallström pere
de plurlingvigita mesaĝo, ŝi/li bonvolu skribi ĝin en Esperanto kaj
sendi ĝin al mia persona retpoŝta adreso, kiu troviĝas tute malsupre
sur ĉi tiu paĝo.
En
la daŭro de ĉirkaŭ 3 tagoj (72 horoj) nia grupo plurlingvigos tiun
mesaĝon, kaj mi resendos ĝin al la aŭtoro, kiu sekve povos mem sendi
ĝin al la rettaglibro...
Mi invitas vin ĉiujn uzi
nian
tradukservon ne nur por paroli pri lingvaj problemoj kaj Eo, sed ĉefe
por partopreni en la diskutado de la temoj proponitaj de
Wallström
mem:
(
http://weblog.jrc.ec.europa.eu/page/wallstrom ).
Precipe
ni petas vin laŭeble respondi al mesaĝoj aperintaj ene de la plej
freŝdata diskutfadeno; tiele viaj respondoj estos sendube
legataj...
Kion VI
povas fari por Esperanto?
- Vi povas peti de nia grupo plurlingvigon de via esperantlingva reago,
sendotan al la forumo de S-ino Wallström. Legu supre
“Kiel vi povas ekspluati nian tradukservon?"
- Vi povas aliĝi al nia grupo kiel
tradukanto
(el/al via gepatra EUa lingvo). Por aliĝi sendu mesaĝon al
mia
retpoŝta adreso ( Leo.De.Cooman(che)pandora.be anstataŭigu (che) per @ ).
Mi atentigas vin, ke
neniu
tradukisto sentu sin devigata traduki ĉion: ni tradukas mesaĝon, nur se
ĝi ne ĝenas nin, se ni havas tempon, se ni volas kaj ŝatas traduki ĝin.
Mi
petos la kandidaton konsenti pri kelkaj elementaj reguloj por protekti
ĉies privatecon (por eviti spamon, ktp.)
- Reagi en via propra
lingvo
al mesaĝo de s-ino Wallström kaj/aŭ al aliaj
reagintoj en
ŝia forumo. Tiel vi montras, ke en EU ekzistas ankoraŭ aliaj
lingvoj ol la angla, ke ankaŭ vi reale volas komuniki en via nacia
lingvo. Vi tiel subtenas la ideon de plurlingveco. Legu malsupre "Kiel
mem rekte reagi al la rettaglibra forumo de s-ino Wallström?"
-
Pli bone: reagi
en via nacia lingvo + en Esperanto.
(Bonega
maniero ŝajnas al mi: skribi nacilingvan frazon kaj tuj sube la
Esperantan ekvivalenton, ktp. Tiel vi montras, ke multaj Esperantaj
vortradikoj estas jam kompreneblaj eĉ por tiuj, kiuj neniam antaŭe
vidis Esperanton.)
Vi tiel montras vin plia uzanto de nia
lingvo.
Legu ĉi-sube "Kiel mem rekte reagi al la
rettaglibra forumo de s-ino Wallström?"
Kiel
mem rekte reagi al la rettaglibra forumo de s-ino Wallström?
Iru
al: la retejo de Margot Wallström (
http://weblog.jrc.ec.europa.eu/page/wallstrom )
tio
estas la adreso de la ĉefa paĝo, kie troviĝas enkondukaj tekstetoj de
la lastaj temoj. Por vidi la kompletan tekston de tia temo oni musklaku
sur la ligilon tuj sub tiu teksteto, ĝi aspektas
kiel [
Legi la tutan tekston ] (eble jam en via nacia lingvo)
La lasta temo troviĝas unue
en la ĉefa paĝo. Ĝi kompreneble estas aktuale la plej legata, .
En
la nova paĝo tute malsupre troviĝas tekstfenestro, en kiun vi povas
kopii vian sendotan tekston.
Ekde septembro 2007 necesas aldoni vian nomon kaj retpoŝtan adreson, kiu tamen ne estos montrata en la forumo.
Ne forgesu entajpi la
rezulton de la simpla adicio sub la tekstfenestro, tuj sub la frazeto
"Bonvolu respondi la simplan adicion" (eble jam en via nacia EUa lingvo)
Ekde septembro 2007 vi
ne plu povas provlegi vian
tekston, via mesaĝo tuj aperos en la forumo.
Kiel reagi al la forumo de s-ro Orban?
Iru al la paĝo de s-ro Orban http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/nl
(la
adreso sendas al la nederlandlingva paĝo. Vi povos ŝanĝi al via propra
lingvo musklakante sur la mallongigon supre en la blua strio)
Malsupre de tiu paĝo troviĝas butonoj. Vi povas vidi ĉiujn reagojn, aŭ tuj mem rekte reagi, ktp.
Por
mem reagi: tute malsupre de ĉiuj reagoj troviĝas tekstofenestro, en
kiun vi metu vian tekston (prefere antaŭe preparitan kaj kopiitan, por
ne perdi ĝin pro eventuala fuŝo)
Oni devas enmeti
(kaŝ)nomon (publikigotan) kaj sian veran retpoŝtan adreson (NE
publikigotan) en la taŭgajn faketojn.
Ne forgesu ĝuste respondi tute malsupre la simplan adicion: tio ŝajnas rimedo por malhelpi spamon al la forumo.
Sukceson!
Ĉi tiu paĝo estas ankoraŭ
konstruata. Viaj rimarkoj estas tre bonvenaj ĉe mia ĉi-suba
retpoŝtadreso.Amike kaj esperplene salutas vin,
Leo
[
Leo.De.Cooman(che)pandora.be
--- anstataŭigu (che) per @ ]
REIRI