★ Poezio en Esperanto ★
Aĥ alaŭdo
(verkis Guido Gezelle en 1859, Volledige Dichtwerken -Plena poemaro- p. 321)
El la flandra esperantigis Leo De Cooman
Aĥ alaŭdo, kie estas vi
tiel alte, longe preleganta,
kie mi ne vidas vin okule,
kvankam ofte mi jam provis?
Ho, se nur sekvi vin mi povus,
altĉielen per flugiloj kiel vi
iri ĥore kun l' aliaj birdoj
kaj eskapi el la homa vido!
Tiam kantus mi, ho birdo, kaj ridegus ĝoje
kaj neniu scius kie
dum kantante preleganta kiel vi
alte sidus mi sur nuboj!
Hej alaŭdo, besto al mi ĉarma,
ho, ĉu homo rajtus vin ordoni?
descendu, ĉe min venu, ĉi-malsupre;
bonvolu momenton descendi!
Se mian lingvon vi komprenus, kiel mi la vian,
tuj vi venus kaj min lasus ... Aĥ, ne helpas!
Kantadas vi, plendon mian malatentas,
vi kantas kaj ĉion alian ... vi forgesas! ...