★ Poezio en Esperanto ★
Ĉarma floreto senkulpa
(el la flandra "Schuldeloos Blommeke lief" de Guido Gezelle -Volledige Dichtwerken p. 277 - Plena poemaro p. 277-
esperantigis Leo De Cooman)
Ĉarma floreto senkulpa
trovita laŭlonge de vojo,
lasu min stari momenton,
lasu min resti dum tempo ĉe vi!
Kara floreto senkulpa
ĉu homo kuraĝus vin treti,
vi, kiun Dio mem
elpensis, kaj kreis kaj faris?
Li vin pensis kaj kreis,
aranĝis foliojn kaj brilan kronon
Li teksis sur vian kapon.
Faris vin Li, ĉarma floreto de mi.
Lumon Li prenis de l' suno,
el ĝia brilradiaro radion;
fandante ĝi falis sur vin,
vian buŝon ridantan koloris.
Li donis al vi la fluan dolĉaĵon
spirantan sur viaj lipoj odoraj,
beatigaj por proksimiĝanto
aŭ ĉu ekzistis alia ol Li?
Dio, eĉ la plej eta de ĉiu
senfina verko de manoj viaj,
Dio, kiom eĉ la plej eta
mirigas konanton de Vi!
Ĉarma floreto senkulpa,
de kiam floreto vi estis,
neniu momento ekzistis
dum kiu ne amis vin Dio!
Nur kapablas malplaĉi
al Dio, Kiu amas ĉion,
la homo, kiun pli ol ĉion
amitan Li amas.
Plukante li diris: "Min servu
vi, floro belega..."; vi velkis,
mortante sur lia kapo kulpa,
neniel vi servis lin.
Ĉarma floreto senkulpa,
trovita laŭ longe de l' vojo
lasu min stari momenton
lasu dum tempo min resti ĉe vi.