★ Poezio en Esperanto ★
Ĉie kreskas io
(" 't Groeit overal entwat" de Guido Gezelle, 1896.
El la flandra Esperantigis Leo De Cooman)
Ĉie kreskas io:
eĉ sur bluaj ŝtonoj,
ŝtele pentras la likenoj,
malrapide, etporcie,
siajn platajn medalojn,
kiuj verdaj, grizaj,
flavkoloraj, ornamas
parapetojn de malnovaj pontoj.
Frapas la suno sur ilin,
kaj falas sur ilin la pluvo;
flanken ili elkreskas,
eron pentretas post ero,
ereton ĉi tie kaj tie,
direkte de ie al ie,
donante al ĉiu bluŝtono
belegan aspekton de ĝi.
Iru al ili rigardi,
vi, kiu havas okulojn,
restu momenton atende,
kie falas la suno kaj akvo,
montru tapiŝon al mi,
mozaikon aŭ ajnon,
pli arte faritan,
pli belan ol tio.
Alkuru formikoj sur ilin,
en ilin kaj transen de ili,
sur ilin rapidu moskitoj
per kruroj ĉu longaj ĉu kurtaj,
ĉeestu flugiloj, al vitro similaj,
ĉielarka pompado,
belega kaj ĉarma,
kiom ĝuiga ja ĉio!
Ĉie kreskadas ja io,
super kaj sube de fluo
de l' akvo; surfirste semitaj
floras la floroj;
senvivaj ne estas tegoloj
kaj eĉ en la pajlo
de mizereta tegmento
vivas floreto kun ĝojo.
Fendoj estas en muroj,
estas fendoj en ŝeloj
de arboj, en kiuj filikoj
ludas sian rolon,
ili al l'arbo radike fiksitaj
ankoraŭ ekkreskas en sino
mortinta jam jarojn
en ligno, en trunk' aŭ radiko.
Neniu kaĉaĵo perdiĝas,
nenia nutraĵo putriĝas,
en kiu revenas ne vivo,
eĉ post kiam ĝi mortis;
kiom ajn putrintas la ligno,
aŭ sterko, post iom da tempo
micelio aperos ja ia
kun fungoĉapeloj sur ĝi.
Kie, de riverego Liso
ĝis Skeldo, ĉe maro, en sablo,
sur domo, sur fost', estas loko
ie ajn en nia lando,
kie vivas nenio,
flor' aŭ folio,
kiu ĉarmas? Ĉie,
ĉie kreskas io.