★  Poezio en Esperanto  ★


La skribisteto


(Gyrinus natans = Gyrinus natator, eta nigra koleoptero, kiu serĉas nutraĵon naĝante tuj sub la akvosurfaco, turniĝadante, …)

(de Guido Gezelle, 1857, Volledige Dichtwerken -plena poemaro-, p. 209.

El la flandra Esperantigis Leo De Cooman -prononcu De Koman-)  


 

Turniĝadanta, zigzagadanta akvobesteto,

  kun via nigra ĉapeto,

tre plaĉas al mi la fervora kapet'

  skribadanta sur la laget'!

Vi vivas kaj kuras, rapidege moviĝas,

  kvankam videblas nek brako nek krur';

vi stiras, bonege la vojon vi scias,

  tamen okulo troveblas nenie.

Kio vi estis aŭ estas aŭ estos vi?

  Klarigu, mi petas, kaj diru al mi!

Kio vi estas, fajnbutoneto brilanta,

  neniam laciĝanta pro la skribad'

Vi kuras sur l' akvo hele spegula

  kaj l' akvo moviĝas ne pli

ol se estus glata venteto,

  pasanta silente sur ĝi.

Ho, skribistetoj, skribbestetoj, vi diru al mi. -

  dudekopaj vi estas, eĉ pli,

ĉu estas ne unu por diri al mi:-

  Kion skribas, skribadas vi tiom rapide?

Vi skribas sed nenio postrestas sur l' akvo,

  via skribaĵo tuj malaperas, foriĝas;

neniu komprenas signifon de ĝi:

  aĥ, skribistetoj, klarigu al mi!

ĉu fiŝetoj, pri kiuj vi skribu?

  ĉu herbetoj, pri kiuj vi skribas?

ĉu rulŝtonoj, folietoj aŭ dolĉaj floretoj,

  aŭ ĉu la akvo, sur kiu vi flosas?

ĉu birdetoj kaj ties kanta pepado,

  aŭ ĉu la blua volbego,

kiu sube kaj super vi brilas profunde,

  aŭ ĉu temas pri vi, skribisteto, vi mem?

Kaj turniĝadanta, zigzaganta besteto,

  kun sia nigra manteleto,

rektigis sin lerte, l' oreletojn akrigis ,

  kaj haltis dum unu momento:

"Zigzage", ĝi diris, "ni skribas kopie"

  kion nia mastro ĉe la komenco,

farante nin, instruis nin fari,

  unu lecionon, ne malpli, ne pli;

ni skribas, ĉu vi ne povas ĝin legi,

  ĉu tiom vi stultas?

Ni skribas, reskribas, skribadas denove

  la sanktan nomon de Di' !"