★ Poezio en Esperanto ★
Nenies Amiko
el la Flandra "Niemandsvriend" de G. Gezelle 6/9/1895
Esperantigis Leo De Cooman
Vi, kiuj kutimas vivi en urbo
nur konas cerealon de Dio
prezentatan paniĝinta, nutra;
kaj ne scias kiom ravas
la aspekto de l' verdaĵo
laŭ borderoj de la vojoj,
pri herbaĵ’ kreskanta malalte kaj alte
pri verdaĵo floranta en herbejoj;
pri vicio birda kaj furaĝa,
pri plantago, stelario kaj papavo;
pri glekomo, persikario kaj fragmito,
pri rumekso kaj pri kardoj.
Aĥ kardo, vian pikan haregaron
mi ekkonis nur
per onidiroj;
avertiĝis mi per la dirantoj
ke vi ĉie regnas en la agroj
por bredadi la malbonon.
Mi ne konis vin kaj krome
ne deziris vidi vin proksime
kaj certe ne tuŝi vin,
ĉar konatas tia tuŝo
pro malbono kaj fifamo
ĉie ĉe la kamparanoj.
Insulte oni diras ke vi, ĉies malamiko,
nur utilas kiel nutro al azeno;
pikilojn viajn timas ĉiu;
kiu belon tamen vidas en ĉiu Dia verko
kaj en ĝi trovemas bonon,
ne insultas tiom vane.
Oni insultas ... eĉ pli grave, oni aŭdas,
ke laŭ leĝo kaj ordono de la reĝo,
oficiale kaj totale
oni kardan vegetaron
falĉe kaj fosile neniigu,
de la tero ĝin ekstermu.
Indulgon por humila herbo,
kiun tiom -ho ve- vi malŝatas:
Rigardu kiel ŝtonojn, rubojn,
per kiuj la perforto de urbanoj
turmentas la kamparon,
per verdaĵo deca ĝi rekovras.
Rigardu. Sur ĉiu tigo -kiel ĉarme-
kardkapeto supren tenas siajn florojn
tute aŭ nur parte el burĝonoj;
tiom pura, de neniu jam tuŝita;
kolumo brilas ĉirkaŭ ĉiu florkapeto,
de freŝa roso prigutita.
Rigardu kiel skvama kardhararo
de ŝpinaĵ' aŭtuna ĉirkaŭatas
kaj de aranea punto,
moviĝanta sub la suna fajro,
ekbrilanta en venteto
plena je pulvo diamanta.
Kiel flirtema pieriso saltas,
ĉi tien, foren, kaj frandemas
por ŝteli el la infloreskoj,
nutraĵon de antaŭ l' abelaro
kiu ĵaluze vidas ĝin alflugi
vizitantan ĉiun kardon.
Mi ne flaras, kie preparatas
ĉarmo de balzamoleo,
odoron pli agrablan ol ĉi tiu,
kiun distilas kardaj floroj
dum somero, frue kaj malfrue,
kie abundas floroj en kardejoj.
Rigardu kiel sur kapet' maljuna
flugema semo supren hastas,
sin sur ĉiu vento levas
por ie, kie ĝin neniu vidas,
senmorte liberiĝon trovi
iam je renaska tago.
Tiel, kardoj, vi ĉiam vivas plue,
de leĝo kaj de reĝo ordonema
malpermesitaj, ekzilitaj;
kvankam longe ili jam komplotas
por sufoki vian povran semon
en la loko de naskiĝo.
Kardo, vin prave aŭ malprave,
Vin iam, amiko de neniu,
ne malŝatos malestime
ĉi flandra koro, videmanta ne profiton
sed la belon en ĉiu verk’ de Dio
kaj en ĝi trovemas bonon.