★ Poezio en Esperanto ★
Nigraj kratagoj
('Zwarte Dorenhagen' de Guido Gezelle, 12/4/1891, "Volledige Dichtwerken" - Plena poemaro- p. 1098;
el la flandra esperantigis Leo De Cooman)
Heĝoj nigraj de kratagoj
per junverdaĵo fine priŝutiĝas
promesanta ĝojan jaron.
Antaŭ nelonge sur barilo kuŝis neĝo
ĉie renkontita de okulo;
nun ĝi floras, dolĉodoras.
Ho somerkrataga heĝo, vi bonvenu;
ĉe mateno de paskfesto;
for de vi la vintraj zorgoj!
Venu ĝoje nun konstrui nestojn
kaj tro longe ne prokrastu
vi, harpistoj lertaj de l' ĉielo!
Aŭdu mi jam la pepadon de la idoj
antaŭ la ruĝiĝo de la heĝoj
per tapet' de ardaj beroj,
Kaj jam lerte enaeras oldaj, junaj;
tro rapide kaj ja ĉie
ĝoja jaro jam finiĝas!