★ Poezio en Esperanto ★
Pisofloroj
("Pisseblommen" de G. Gezelle 1891?
El la flandra Esperantigis Leo De Cooman)
(Leontodo, Taraxacum officinale, pro ĝia diuretika efiko ankaŭ nomata pisofloro)
La veter' estas luma kaj dolĉe varmeta
kiel okazas ne ĉiutage.
Lasu min en verdajn ejojn
konduki vin per la mano.
Al vi floreton mi vidigos
de temp' al tempo
min permesu vin paroli,
pri la ecoj de la floro.
La floreto, kiun mi plej ŝatas
kaj mi ĉiam ŝatos pleje,
tiom longe ol ĝi floros,
jen malsupre ili kreskas
je nivelo de la tero,
decan foliaron disvolvante,
verdaĵon ĝian oni vidas
nur apude, ne de fore.
Ĉu vi volas scii ĝian nomon?
Estas - kun permeso - pisofloro.