★  Poezio en Esperanto  ★

 

Sempervivo

("Sempervivum tectorum" de Guido Gezelle, 1894/02/03. El la flandra Esperantigis Leo De Cooman)


 

Sempervivo, kiu tie silente

obea al simpla kamparanaro

    enkreskis en la dika pajlo tegmenta

    gardeme sidas, radike fiksita.

 


Sen angor' kaj sen timo pro fulmo

jen ili loĝas sub via gardo:

    se flameman pajlon ĝi enfalus

    sendomaĝa restus tuta familio.

 


Malantaŭ vi ŝatas mi vidi la katon

gvatantan avide la birdojn,

    malantaŭ vi ĝi profitigas

    sian ermenfelon pro la suno.

 


Kiam ĉie kuŝas nuda neĝo

ĉirkaŭ kaj sur vin falinta

    tiam eĉ ege serĉante,

    sempervivon mi ne trovas plu.

 


Ankaŭ longe daŭradas degelo

de l' markezoj ; tragrimpinte vi denove

    salutas la varmetan venton

    gutigantan la tegmenton.

  


Ej, min ĝojas kiam en tiaj tagoj

de vi foriĝas vintraj turmentoj

    kiam vi, verdaj kaj bluaj,

    portas perlojn, plenaj je matena roso.

 


Apud vi preterpromene

mi salutas vin farboŝanĝitajn; salutas mi

    kaj diras, je Di' apogante,

    'Benita kiu loĝas sub vi!'

 


Jes, tie loĝas en tiaj lokoj

abundo de amikaj ĉarmoj,

    nekontestebla laboremo

    kaj riĉo konanta ne ruston.


Flandran koron kaj flandran lingvon

gastigas via mistaksata pajlkovrilo,

    humila pajltegmento; malnova, fidela

    flandria honesta loĝodomo!

 


Sempervivo, lasu ankoraŭ jarcentojn,

lasu vian verdaĵon blanke prineĝiĝi

    dumvintre; lasu la sunan fajron,

    somere, vin preskaŭ malfarbi.

 


Sed ne deiru vi de super

la pajltegmentoj de niaj biendomoj,

    nek lasu ilian domon plue

    sen protekto, sempervivo!


Pezajn tondronubojn forigadu

forpeladu ĉie fulgon; restu,

    kaj, kie radikojn vi streĉas,

    patrujon nian protektu Dio.